Bjalistokaj prezentaĵoj

Bjałostockie Studio Piosenki. Bjalistokaj prezentaĵoj: K-disko. — [Białystok]: Studio WeM K. Sypytkowski, 2009.

Kiam dum la solena malfermo de la 94a Universala Kongreso de Esperanto sur la scenejon neatendite eliris simpatiaj junaj homoj kaj ekkantis en Esperanto per belaj voĉoj en estrada, eĉ iom ĵaza, maniero, tio vere aspektis kiel freŝa vento dum UK. La gejunuloj kantis tute profesie. Estis senteble, ke la kolektivo estas ne amatora. Kun granda plezuro ĉeestantoj ĝuis tiun surprizon. Bedaŭrinde, ĉio bona iam finiĝas. Do, post kelkaj kantoj la gekantistoj foriris de sur la scenejo kaj la kongresa programo plu daŭris. En riĉaj programaj artaj eventoj publiko ne povis ĉeesti ĉie, sed tiun kantantan grupon ĉiu kongresano aŭdis almenaŭ dufoje — en la solena malfermo kaj en la solena fermo. La plej feliĉaj spektis ĝin eĉ trifoje, ĉar estis ankoraŭ la sama programo de la kantgrupo dum la nacia vespero.

Bonaj, facile memorigeblaj melodioj, kantataj de la kantgrupo, allogis min jam dum la unua renkontiĝo kun ili. “Kiel bone estus denove aŭdi ilin post la kongreso”, — mi pensis. Kaj certe tiel okazis. Ŝajnas, ke la organizantoj de la UK aŭdis miajn (kaj ne nur miajn!) pensojn, ĉar, reveninte hejmen, mi trovis inter multaj aĵetoj en mia kongresa sako la diskon kun ĝuste tiuj kantoj, kiuj tiel plaĉis al mi dum la kongreso.

Dek kantoj, lokitaj en la disko, estas diversaj kaj laŭ la enhavo, kaj laŭ la humoro. Ĉar la disko estis speciale produktita por la Esperantista kongreso, la unua kanto certe estas (1) La espero. Poste denove laŭ certa logiko lokiĝas du kantoj pri Bjalistoko: (2) Bjalistokaj prezentaĵoj kaj (3) Kio nova en Bjalistoko. En sekva grupo de kantoj temas pri lirikaj sentoj de kantantoj. En ĝi sinsekvas pli rapidaj kaj dancprovokaj kaj pli malrapidaj, iuj el kiuj havas internacian ĝenran koloron — jen valsan, jen blusan: (4) Malŝparas la knabar', (5) Kiajn kolorojn uzi, (6) Pli da fort', (7) La valso antaŭ spegulo, (8) Se sento scii povus, (9) Bluso pri la fojna bazaro. Kaj finas la tuton la plej (laŭ mi) populara kanto de polaj aŭtoroj (teksto de R. Ulicki, muziko de J.A. Laskowski) en brila traduko de Lidia Ligęza, kies nomo mankas en la kantolisto, sed estas en la danklisto — (10) La bazaroj koloraj.

Jam la produktado de la disko estas granda merito de la organizantoj de la arta programo de la UK. Kompreneble, kanti en fremda lingvo ĉiam estas malfacile. Pro tio kutime aperas fuŝa prononco “kijajn”, “mija” k.t.p., kiu en iuj kantoj iomete frapbatas la esperantistajn orelojn. Pro tio aparte agrable estas aŭdi la perfektan Esperantan prononcon en la 7a kanto (solistino P. Popławska) kaj en la lasta kanto.

Bone produktita sonregistrado (Studio WeM K. Sypytkowski) kaj miksado kun postproduktado (M. Kubik) permesas al aŭskultanto ĝui belajn voĉojn, kaj bela diskkovrilo (K. Matuszkiewicz) prezentas Bjalistokon kiel lokon ligitan kun la kreinto de la lingvo kaj kun la 94a UK.

Certe, celado al perfekteco ne havas limojn. Al mi, ekzemple, mankas tekstoj kaj notaroj de la kantoj kaj fotoj de la kantistoj. Krom tio, en La espero novaperintaj en la melodio ĥromatismoj sonas (laŭ mi) iomete strange, ĉar ĉiuj jam alkutimiĝis al tradicia pli simpla melodio. En la kantoj 4a kaj 5a ne koincidas la akcentoj en la muziko kaj la teksto, pro kio aperas nekutimaj en Esperanto vortoj: knabino, ankaŭ, ĉiu, tagoj, steloj.

Sed malgraŭ ĉiuj mankoj mi pretas aŭskulti la diskon denove kaj denove, ĉarmita de la bela muziko, belaj voĉoj, juneca sincero kaj entuziasmo de la kantistoj.

Irina Mironova (Ruslando)
Docento de Akademio pri korusa arto (Moskvo)

La Ondo de Esperanto. 2010. №1 (183)


Recenzoj | Hejmo