Promenoj tra krepuskoj

Camacho, Jorge. Celakantoj: Poemoj / Postparolo de Mauro Nervi. — Rotterdam: Bero, 2004. — 116 paĝoj.

Ne estas nepra fakto, ke ĉiu poezio portas komunikon. Principe, la poeto rajtas krei esotere, en simpla impeto de energia konsumo, kaj foje li tion faras. Sed jam en la plej perfekta izoleco, en la plej hermeta krea aŭtismo oni ne evitas komunikan elementon — en la formo de poezia teksto. Eĉ en disfala versado laŭmode ĥaosa oni renkontas antaŭ ĉio ruiniĝintan materialon de komuniko. Kaj eĉ plene intima voĉo poeta al neniu adresita restas en si mem adreso. Tia estas la naturo de la parolo, sen kiu ne eblas poezio.

Oni diru eĉ pli. Pli ol en pentra aŭ muzika arto la esprimaj medioj de la poezio situas en la dimensio de la senco. La ritma kaj sona diapazono de verso ne sufiĉas por konkeri firman intereson kaj profunde penetri la konscion de adresato. Tio klarigas la fenomenon de falo ĝis la honta minimumo de la influo de la moderna poezio al nunepoka kultur-konsumanto. La metio de poeto supozas certe scipovon de sonkombinado, sed lia vera materialo ĉerpiĝas (pardonu altan stilon!) en la areo de spirito.

Tiu longa antaŭparolo necesis al mi por pli ĝuste transdoni certan nuancon, kiu, laŭ mia opinio, havas decidan signifon en la poezia sorto de Jorge Camacho. Oni diru, ke en la aspekto de metia scipovo Jorge Camacho sufiĉe pruvas sian kapablon kaj maturon. Lia poemaro Celakantoj (kun detala analiza postkomento de Mauro Nervi) ĝin elokvente atestas. Mi rapidas konsenti kun multaj formoj kaj enhavaj taksoj de Nervi, sed volus akcenti iun sencan momenton en la versaro de lia recenzato, diri ion pri ties filozofio. Tial ke oni rajtas difini: Jorge Camacho maturas ĝis nomiĝi filozofo. Kaj dankon al Dio! Ĉar tedis ĝisgorĝe idiotaj suĉinfanaj vortumadoj. Memkomprene, li estas ne akademia filozofo en germana, ĉu angla stilo, sed ankaŭ ne en la usona (ĉar li ne estas praktikbanalulo), probable, pli ĝuste — en la franca: rezonlibera kaj sensistema! Des pli, ke en sia profundo lia mondkoncepto eĥas la filozofion de ekzisto. Nek dio(j), nek celo(j), nek absoluto(j) organizas lian universon, kie la tera vivo estas miksaĵo inter du infinitoj de la tempo kaj en unu infinito de la spaco. En tia universo nenio alio restas al la orfa homo, ol mem organizi sian spacon:

— Nekredeble! Ĉu vi sentas
kreon mem en viaj manoj?
Kaj tuj ekaperas la demando: Se “ne dioj, sed nur Morto ĉie nestas”, kiuj do estu la kriterioj de la mem-kreo? Al tiu neŝerca demando drivas logike simpla respondo: se ne estas absolutoj, ĉio estas relativa, do vanas serĉoj de kriterioj. Kaj la racio ŝajnas ĝin akcepti. Sed ne al ĉiu instinkte tio konvenas. Almenaŭ ne al Camacho. Tial, ke li ne estas indiferenta observanto de la vivo. Li ja taksas, li emocias, li indignas, ironias, polemikas, kritikas, stigmatigas. Ĉu, malgraŭ ĉio, li ne havas sekretajn kriteriojn? Ja ili necesas por taksi.

Do intuicio donas kontrabande kriteriojn al nia poeto, sed lia fiera racio, rifuzinte Dion ne vidas alian bazon por iu absoluto (Ja ne Diablon do oni salutu, sin deturninte de Dio)…

Mi nomus tion koka blindo de la filozofio de ekzisto. En sia duonnokto Camacho elektas la heroan sorton de poeta Sizifo:

— Medio sen poeto ne ekzistas.
Senhoma kosmo estas fantazio
bastarda, kaj koŝmaro infinita.
Ĝenio, ĝino, demiurgo ride,
esplore kaj inspire li modulas
la mondon ĉirkaŭ sin imperatore.
Tro svaga vojindikilo! Tro ĝenerala, tro povra alvoko! Jen Camacho distingas la konturojn (Al nekonata malamiko). Jen li dronas en siaj krepuskoj (Monologo kun Mediteraneo). Jen li bele lirikas, jen obscenas abomene (Kial ne, se mankas absolutoj?)

Unu franca aŭtoro, filozofo de ekzisto, iam jam skribis pri Sizifo kaj sin preparis ripetadi lian vojon. Subite, tamen, li forlasis sian malbenitan ŝtonon kaj iris antaŭen, al la neatingebla horizonto. Ĉu sukcesos tion fari Jorge Camacho? Mi forte deziras ke li sukcesu.

Sed ankaŭ nun li meritas, ke ni aŭskultu lian poetan voĉon: ne kutiman — suĉinfanan, nekutiman — viran.

Alen Kris (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2005. №4 (126)


Recenzoj | Hejmo