Sufiĉe interesa, apenaŭ bezonata

Cavadi, Augusto. Mafio klarigata al turistoj / Tradukis el la itala, prinotis kaj adaptis Michela Lipari, Carlo Minnaja. – Trapani: Di Girolamo, 2011. – 64 p.

Mafio klarigata al turistoj

La libreto Mafio klarigata al turistoj deklarate aperis ĉe Di Girolamo, kiu krome publikigis ĝin en ses aliaj lingvoj. Sur la dorskovrilo estas skribita: “La esperanta versio estas adaptita kaj prinotita cele al vasta internacia publiko…”, do oni povas esperi, ke la laboro estis farita konscience.

Natura sagaceco rajtigas kompreni, ke evidente temis pri iu kampanjo, kiun okazigas la eldonejo, volante laŭeble plejmulte disvastigi la libron (alia demando, kiucele ili lanĉis la tuton). Verŝajne do italiaj esperantistoj, iel eksciinte pri la afero, proponis envicigi Esperanton. Se tiel, ili faris tute bone, ĉar la ekstera mondo ricevis plian pruveton, ke Esperanto estas tute samrajta kaj sampova lingvo, kiel la ceteraj.

Sed leviĝas demando, ĉu esperantistoj mem bezonas ĝin, la libron? Oni apenaŭ povas imagi esperantiston, kiu, planante sian viziton en Italion (ni ne forgesu, ke oni anoncas la libron kiel porturistan!), aĉetos (cetere, kie?) libron ne pri vidindaĵoj de Romo, Florenco, Venecio, sed pri sicilia mafio, des pli – en Esperanto.

La afero estas des pli ambigua, ĉar la libro mem, kvankam intence tro malkonciza, prezentas vere interesajn faktojn, kiujn oni legas se ne plezure, sed almenaŭ kun vera interesiĝo. Kelkaj faktoj estas bone konataj, sed kelkaj ne. Ekzemple estis sufiĉe interese legi la mallonge prezentitan historion de Giovanni Falcone, murdita juristo. Krome la libro neniigas la miton pri “mafio nobla, kavalireca, lojala en sia interno kaj protektanta la malfortulojn” – ĝi neniam ekzistis, ĉar interalie “ĝi neniam produktis varojn aŭ servojn, sed prirabis tiujn, kiuj… klopodis krei ion pozitivan”. Sciate, ke kelkaj kinofilmoj (plejĉefe, certe, La baptopatro) prezentas mafion sufiĉe romantika kaj jes ja nobla kaj kavalireca.

Krome la aŭtoro interese priskribas la rilatojn inter mafiaj viroj kaj virinoj, rakontas pri trakto de la mafio fare de eklezio, kaj faras konkludojn, ke ĉar “perfido kaj dezirego al perforto apartenas… al la genetika posedaĵo de la homaro […] ni devos ankoraŭ dum longa tempo alfronti la organizitan krimularon mafistilan… sed ne poreterne… kiel ĉiuj homaj fenomenoj ĝi havas komencon, evoluon kaj havos do finon”.

Ni menciis “intencan malkoncizigon” de la libro, sed fakte temas pri teksto, kiu estas iom pli ampleksa ol ordinara granda artikolo, sed kiun oni tre volis fari libro kaj jes faris. Konsiderante la ĝeneralan amplekson de la libro (64 paĝoj), grandan tiparon, multajn vakajn paĝojn kaj ok (!!!) foliojn kun ial itala vorto annotazioni (notoj), la penoj estas troevidentaj kaj iom amuzaj.

Mi konsilus al la rajtoposedantoj iom poluri la tekston, forigi vakajn lokojn kaj “annotazioni”, fari el la libro por-legan dosieron (PDF aŭ simile) kaj proponi ĝin senpage al la Esperanto-publiko. Tiel la interesa teksto ricevos meritan kvanton da legantoj.

Konstanten Krysakov

La Ondo de Esperanto. 2011. №11 (205)


Recenzoj | Hejmo