Rivelita, rivelota, rivelinda

Couperus, Louis. Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj: Rakontoj / Trad. el la ned. Gerrit Berveling. — Rotterdan: UEA, 2008. — 183 p.

Aŭtente, mi pli bone konceptas la veran signifon de Esperanto, kiam mi legas tradukaĵon el periferio de la monda literaturo.

Vole-nevole mia atentado, kiel la atentado de ĉiu averaĝa leganto, tradukisto, eldonisto, estas centrita sur la grupo de grandaj lingvoj: la angla, la hispana, la franca… kies aŭtoroj havas certan privilegion, samkiel — en la populara muziko — tiuj, kiuj kantas anglalingve havigas al si, almenaŭ teorie, maksimuman aŭskultantaron. Tiu malekvilibro estas neevitebla malbono ne facile kuracebla. Ni vidas do, ke Esperanto povas esti sukcesa kuracilo, kaj kutime veas pri ĝia tro modesta (ja per la fakto de ĝiaj fizikaj kapabloj del momento) praktika aplikado.

Ĉi-foje traduko rivelis al mi ĝis nun nekonatan nederlandanon, kiu skribis antaŭ jarcento kaj estis sukcesa verkisto, tamen, ve, sur la limigita areo de sia nacia kulturo. Libro de noveloj kun galanta, se ne korteza, titolo estis promesanta kion ajn, sed plej verŝajne — aron de bagateloj. Tiel mi pensis ĝin prenante kaj, bonfortune, eraris.

Ĉar Louis Couperus vere estas klasikulo kaj en tiu kvalito li estas persono de universala — tuttera — dimensio. Favore al mia bona fortuno Couperus, kiu iĝis konata antaŭ ĉio per siaj romanoj, posedis raran flekseblecon stilistan. Tio permesis al la tradukinto prezenti lin sufiĉe riĉe en malgranda libro entenanta dekon da noveloj. Sufiĉe — por senti la talenton kaj ekmemori la nomon; kaj tre nesufiĉe — por kontentiĝi per la amplekso de la legitaĵo. Sed la nomo sonis, kaj en la unua bonŝanco al ĝi mi revenos.

Por diri pli ĝuste, mi volus pli bone koncepti la aŭtoran personecon, esprimitan tiel strange, tiel varie kaj kalejdoskope en la bildoj de la novelaro.

Dek historioj montras plej diversajn tipojn en diversaj epokoj — del antikveco ĝis la nuntempo. Gladiatoro, vagabondoj, maljuna templa virgulino, dukino, etburĝino, turisto, anĝelo, dio… La plumo aŭtora laboras plej diversstile, iam — iom seke, skize li priskribas la situon, sed pli ofte oni eniras densan, intensan verkan substancon, kiel, ekzemple en Morto de Vesta aŭ en Lukrezia. En tiuj, plej ampleksaj, noveloj la kondensitaj imagelementoj de la verko formas kvazaŭ fizikan preskaŭ materian plenecon de la reprezento, kreante lucidan multekoloran palpeblan realecon.

La galerio de tipoj, kreita de la fantazio de Couperus inkludas verajn heroojn (Vesta), ordinarajn karakterojn (Lukrezia), ekstravaganculojn (turisto) ktp ĝis estaĵoj de eksternatura deveno (Dio Jizo). Sed, ŝajne, estas io komuna en ĉiuj, iu filozofio, iu vivostilo, iu mondokoncepto, kiu esprimiĝas fakte kaj akte, kaj, iufoje en aŭtora teksto aŭ en dialogo: “nur paŝadi tiel kiel ŝi devas” (Lukrezia), “ree ekfari la agon, por kiu vi estas naskita” (La amara filozofo). Ĉu tio estas certa fatalismo, ĉu stoika firmeco kun pure homa elemento, tion mi eble ekkonos leginte iun romanon de Couperus.

La traduko de Gerrit Berveling ŝajnas al mi tre bona, precipe tiuj specialaj neregulaĵoj, kiuj imitas certan referencan sintakson. Evidente, la tradukinto sekvis la konsilon de Dio Jizo:

Sed niajn agojn simple ni faru laŭ nia konvinkiĝo kiel plej bone fari ilin.
Laŭ mia percepto, la pasintecaj partoj de la novelaro estas preferindaj por atenta lego. Antaŭ konsenti aŭ malkonsenti vi bezonas do gustumi la libron.

Alen Kris (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2009. №11 (181)


Recenzoj | Hejmo