Homrajta breviero

Fundamento de la homaj rajtoj / Tradukis Humphrey Tonkin; Antaŭparolo de Mark Fettes; Enkonduko de Maria Rafaela Urueña. [Roterdamo]: UEA, 2016, 96 p.

Fundamento de la homaj rajtoj

UEA eldonis poŝbroŝuron kun kolekto de la ĉefaj UN-dokumentoj pri la homaj rajtoj. La kolekton eniris la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj du Internaciaj Paktoj: pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj kaj pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj. La teksto de la Universala Deklaracio estas kanona, ofte publikigata en Esperanto, la tekstoj de la Paktoj estas freŝe kaj modele tradukitaj de Humphrey Tonkin kaj kontrolitaj de Brian Moon.

La tekstojn antaŭas antaŭparolo de Mark Fettes kaj enkonduko pri historio kaj nuna stato de la homrajtaj dokumentoj kaj institucioj, verkita de M. R. Urueña. La enkonduko estas elĉerpa, kvankam ial la aŭtorino plene forgesis, rakontante pri la Eŭropaj dokumentoj kaj instancoj, la Helsinkajn Konvenciojn de 1975 kaj la bazitan sur ili OSCE, kies signifo por la homrajtprotekta problemo ne estas subtaksenda. Ĝenerale, la broŝuro, kiel facile konsultebla fonto pri la ĉefaj homrajtaj dokumentoj kaj precizaj formuloj, estas tre utila por ĉiu havanto.

Amuza momento: kiel la aŭtoroj de la eldonaĵo estas indikitaj M. Fettes kaj M. R. Urueña, kvazaŭ ili verkus ne nur la antaŭparolon kaj enkondukon, sed ankaŭ la Deklaracion kaj la Paktojn! Ni esperu, ke tio estas nur amuza miso, sed ne superambicio…

Nikolao Gudskov

Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:

Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №7 (273).

Rete: https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-fundam.htm.