Donaci la reton

Goes, Heidi. Afero de espero: Konciza historio de la Esperanto-movado en Afriko. — Rotterdam: UEA, 2007. — 86 pĝ., il.

Verdire la nigra kontinento, el vidpunkto de evoluo de Esperanto, por la eŭropanoj ĉiam estis “blanka makulo” t.e. “terra incognita”. La makulon forviŝis Heidi Goes per sia konciza libreto. En la libro estas prezentitaj dekoj da afrikaj landoj en kiuj ĝermis Esperanto-movado. La sekan tekston bone kompletigas fotoj de la aktivuloj kaj titolpaĝoj de la unuaj Esperanto-periodaĵoj.

Trafoliumante paĝojn de La Esperantisto, ni trovas la unuan mencion pri la unua esperantisto en Afriko. En La Esperantisto (1890, №11, pĝ. 55) en la rubriko Respondoj al la amikoj ni legas:

Al s-ro C. en Cape-Town (Suda Afriko). Per poŝta karto mi siatempe respondis al Vi je Via letero, sed post kelka tempo la poŝto redonis al mi la karton kun la surskribo, ke por Via lando poŝtaj kartoj ne estas akceptataj. Tiam mi sendis al Vi jam leteron kovritan kaj mi petas Vin sciigi min, ĉu Vi ĝin ricevis.
Bedaŭrinde, ni ne scias kiu li/ŝi estis. En la sama fonto estas ankoraŭ unu-du mencioj pri afrikaj esperantistoj. Kvankam La Esperantisto ne estis sur la labortablo de Heidi Goes, ŝi faris grandegan laboron; ŝi, mi dirus, verkis “Koncizan Enciklopedion de la Esperanto-movado en Afriko”!

La verko prezentas informojn ekde la izolitaj esperantistoj ĝis la Afrikaj Esperanto-Kongresoj. Afriko postiras laŭ itinero kiun trairis eŭropaj esperantistoj antaŭ 80 jaroj. Tiam la eŭropanojn neniu helpis. Hodiaŭ ni povas helpi niajn samideanojn en Afriko. Kiel? Sufiĉas okazigi UK en iu el la afrikaj landoj. Ja ĉiuj scias, ke UK-oj plivigligas Esperanto-movadon en la kongres-lando. Ekzemple kiam UK en 1986 okazis en Pekino, en 1987 (en la jubilea jaro) 500 mil ĉinaj lernantoj ekstudis Esperanton! Tian eksplodan efikon ni ne havos en Afriko, sed se 500 aktivaj esperantistoj venos al la afrikaj Esperanto-vicoj, ni povus taksi la rezulton bela kaj kontentiga.

Estas konata proverbo: “Se vi volas helpi solulon, donacu fiŝon; se vi volas helpi al la tuta vilaĝo, donacu fiŝkaptan reton”. Ni devas donaci la reton.

Anatolo Sidorov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2007. №10 (156)


Recenzoj | Hejmo