Bukedo da ĉineskoj

Guozhu. Poemoj. Volumo de ĉineskoj: [Elektronika libro]. — Ĉinio: [La aŭtoro], 2010. — 133 p., il.

En la reto aperis nova eLibro Poemoj de Guozhu — Volumo de ĉineskoj. Oni povas legi aŭ elŝuti ĝin ĉe http://www.elerno.cn/elibro/gzcxineske.pdf.

En la volumo estas kolektitaj 180 ĉineskoj — t.e. mallongaj poemetoj ĉinstilaj — en 84 skemoj. Kiujn vers/ rim-skemojn konas ordinara poeto aŭ poezi-ŝatanto? Eĉ la plej erudicia apenaŭ nomos pli ol dekon. Soneto, trioleto, rondelo, balado, limeriko, robajo, hajko, tankao… ĉu io plu? Kaj nun imagu, ke en ĉina poezio ekzistas minimume 84 (onidire, kelkcent) diversaj skemoj! Por leganto tio estas malkovro de tute nova nekonata mondo. Do la poemkolekto rekomendindas jam pro tio.

La poemetoj estis verkitaj de Guozhu ekde 1973 ĝis 2009. Ne nur skemoj, ankaŭ la temoj treege varias. De funebra tago pro tertremo ĝis impresoj pri furora filmo; de admiro pro starto de ĉina kosmoŝipo ĝis mond-rekordo pri amasa fikado. Salutoj kaj gratuloj al amikoj vivantaj, rememoroj pri amikoj forpasintaj — eminentaj kaj nekonataj. Eĉ ĉineskaj resumoj de konataj klasikaj poemoj. Kompreneble, multas ankaŭ priskriboj de bela naturo kaj certe ĉeestas — ja la kolekto estas en Esperanto! — omaĝoj al diversaj movadaj eventoj (iomete pli multaj ol konvenus) kaj ĵuro pri fideleco al memoro de nia Majstro.

La kolekto estas ilustrita per 58 bildoj, inter kiuj estas kaj antikvaj pentraĵoj, kaj modernaj fotoj.

Erarojn mi ne rimarkis — eble pro entuziasma legado. El mankoj mencieblas nur ne ĉiam bona enpaĝigo, dezirindus havi ĉiun miniaturon sur aparta paĝo, sen rompoj.

Bonŝance, en nia epoko “virtualaj” libroj senprobleme atingeblas por literaturŝatantoj. Do — agrablan legadon!

Valentin Melnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2010. №4 (186)


Recenzoj | Hejmo