Urug: Nederlanda klasikaĵo en Esperanto

Haasse, Hella S. Urug / Tradukis el la nederlanda Piet Buijnsters. – Hago: Internacia Esperanto-Instituto, 2012. – 115 p.; 120 ekz.

Urug

En 1948 aperis en Nederlando la libro Oeroeg kiel unu el la unuaj “librosemajnaj donacoj”. Jam ekde kelkaj jaroj okazis ĉiujare la “librosemajno”, dum kiu vendejoj kaj eldonejoj stimulas aĉetadon kaj legadon. Per la eldono de la novelo Oeroeg de la juna nederlanda verkistino Hella Haasse (1918–2011), naskiĝinta kaj plenkreskinta en la tiama Nederlanda Indio, la nuna Indonezio, plifortiĝis tradicio kiu pluekzistas ankoraŭ nuntempe. Oni invitas verkiston skribi rakonton, kiun senpage ricevas aĉetintoj de libroj dum la “librosemajno”.

Oeroeg restas ĝis nun unu el la plej konataj kaj amataj el tiuj donacoj, kvankam en sia tempo ĝia apero ne estis sen kritiko. La perforta nederlanda kontraŭbatalo de la indonezia sendependiĝo ankoraŭ estis tre freŝa kaj aktuala. Hella Haasse sukcesis surpaperigi klasikan verketon, kiu trafe priskribis la naturon kaj sorton de homaj rilatoj en tiuj tiklaj cirkonstancoj.

Kiam oni atentigis min pri Esperanta versio de Oeroeg, mi decidis ke estis bona okazo finfine legi ĉi tiun klasikaĵon de la nederlanda literaturo de la lasta jarcento. Dum mia legado mi miris pro tio, ke mi ankoraŭ ne legis ĝin. La titolo Oeroeg ja akiris mitajn proporciojn en Nederlando, eĉ por tiuj kiuj neniam legis la libron. Oni vaste konas ĝin kaj la akran senton de mikso el nostalgio kaj angoro elvokita de ĝi. Ĝi estas sento spertita de tiuj, kiuj travivis koloniadon kaj ĝian kompleksan influon en la individuaj vivoj kaj amikeco de homoj kiuj troviĝas flanke de, aŭ, kiel ĉi tie, sur la limoj inter koloniigintaj kaj koloniigitaj.

En kelkaj tradukoj la libro nomiĝas La nigra lago (ekz. angle kaj germane) aŭ Por ĉiam fremdulo (ekz. rumane). Tiuj tradukotitoloj reliefigas la tragikan senton de neniam komprenita mistero, kiam evidentiĝas, ke ne eblas vera renkontiĝo inter homoj sin trovantaj kontraŭstare ambaŭflanke de la koloniaj limoj, aŭ sub kaj super la surfaco de la konscio rilate al tiuj limoj. Ili estas limoj kiuj montriĝas finfine pli internaj kaj interkoraj ol eksteraj kaj interlandaj. La tradukanto Piet Buijnsters elektis reteni en la Esperanta versio la originan titolon Urug (nederlanda prononco: uruĥ), kiu signifas tergliton en la tiea sundana lingvo.

La centra amikeco en la rakonto ludas kontraŭ fono de historiaj terŝoviĝoj meze de la dudeka jarcento, la amikeco inter la indiĝeno Urug kaj la nederlanda rakontanto spertas tian ŝanĝegon kaj speciale okazas interna terŝoviĝo ĉe Urug mem.

Urug estas juna, enlanda knabo kies gepatroj laboras sur teplantejo de nederlandaj koloniistoj en Indonezio, tiam ankoraŭ Nederlanda Indio. La rakontanto estas la filo de la koloniista edzoparo. Li rakontas la historion kiel plenkreskulo, rememoriganta siajn junajn jarojn en Indonezio. Ni neniam aŭdas lian nomon, kaj la libro portas la nomon de Urug, el kies vidpunkto la historio ne estas rakontita.

Kiel knabo sur la teplantejo, la filo de la koloniistoj parolis la sundanan lingvon pli bone ol la nederlandan kaj li sentis sin pli ĉehejme en la domo de la indiĝenaj laboristoj. “Urug estis mia amiko” estas la fama unua frazo de Urug, kaj la rakontanto diras:

Mi ne scias kial mi volas postuli de mi klarigon pri mia rilato al Urug… Eble incitas min lia nerevokebla, nekomprenebla alieco, tiu sekreto de spirito kaj sango, kiu por infano kaj knabo ankoraŭ ne kaŭzis problemojn, sed kiu nun ŝajnas des pli turmenta.

Ofte sekvas priskriboj de simileco kaj malsimileco inter la du knaboj: “Urug kaj mi en similaj noktovestoj de striita ŝtofo sencele rampis inter la potoj kun filikoj…” Tamen: “Kun la facilmovaj piedfingroj kurbigitaj, li kaŭrante balanciĝis sur ŝtonoj kaj arbobranĉoj, pli certa pri sia sintenado ol mi, kaj reaganta pli rapide je perdo de ekvilibro”. Tiaj vortoj antaŭmontras al la fina parto de la libro kaj la rakontanto diras:

Tiam mi ankoraŭ tiel ensorbiĝis en niaj ludoj ke mi nur malklare konsciis pri tiuj aferoj.

Hella Haasse sukcesas per etosoplenaj priskriboj de la ĉirkaŭaĵoj kaj de la naturo krei taŭgajn, spegulantajn dekorojn, antaŭ kiuj ludas la homaj rilatoj kaj sortoj. Plej grava kaj riĉe simbola de tiuj priskriboj temas pri “la Nigra Lago, kiu situis pli alte en la montoj. En la fantazioj de Urug kaj mi la montolago ludis grandan rolon; tion kaŭzis ĉefe la misteraj rakontoj kiuj pri ĝi cirkulis. [La lago] profunde en la praarbaro, estis renkontejo de fiaj spiritoj kaj animoj de mortintoj; tie loĝis vampiro…” Tre signife sekvas: “… kiam ni estos grandaj, ni tien iros por kontraŭbatali tiujn ulojn”.

Tien nokte iris grupo da festantaj vizitantoj kaj ili veturis sur la lago per “floso, sur kiu estis konstruita bambudometo de du etaĝoj”. Rezulte de sovaĝa ludado inter viroj “vetante pri kiu unue atingus la lagon” kaj kiuj ridante malrespektis la enlandajn sentojn pri tiaj signifoplenaj lokoj, parto de la floso disrompiĝas kaj dronas la patro de Urug, kiu kiel servanto akompanis ilin. Ĉu eblas pli taŭga simbola priskribo de la koloniista projekto? Ekde tiu okazo forte ekŝanĝadas la vivoj de la du knaboj.

La du amikoj iras al siaj diversaj lernejoj en la vilaĝoj kaj urboj kaj dum la jaroj kiuj pasas pli kaj pli kreskas inter ili diferencoj. Kiam insultas Urug-on blankaj samklasanoj de la protagonisto, tiu lasta ne vere defendas Urug-on, Urug retiriĝas silente, kaj sekvas la unua fojo en iliaj vivoj, ke la rakontanto ne scias, kien Urug iris kaj kie li troviĝis. Dum vizito al la teplantejo de sia junaĝo ili dum kuna banado en la rivero eksciis, ke ne plu ekzistas ilia infana mondo:

Malaperinta estis la sorĉoregno en kiu ni rolis kiel herooj kaj esploristoj. <…> Ni ne plu estis infanoj.

Urug studas kaj fariĝas kuracisto kaj la rakontanto foriras por studado en Nederlandon. Antaŭ la foriro la du viroj lastfoje renkontiĝas. Urug intertempe travivis fazon de adoptado de nederlandaj kutimoj, plursence perdis sian naivecon kaj finfine serioziĝis kaj decidis elekti vivon batalantan por la indonezia sendependiĝo. La verando de la domo de ilia lasta renkontiĝo, plene de plantoj en potoj kaj birdoj, memorigas la rakontanton al la Nigra Lago. Li sentas la saman nevideblan danĝeron. Li ne atingis la saman kreskon kaj konscion kiel Urug.

La rakontanto forlasas Indonezion kaj studas en Nederlando. Post kelkaj jaroj, nur mallonge prirakontitaj en la novelo, li revenas al Indonezio kiel soldato. Dum sortoplena lasta sceno li renkontas en la loko de ilia junaĝo personon, de kiu ne estas klara ĉu vere temas pri Urug aŭ ne. De tiu lasta, klimakse konfronta sceno de la libro la protagonisto diras:

Ŝajnis al mi ke ĉi tio estas la momento en kiu ĉiuj eventoj, de post la naskiĝo de Urug kaj mi, senrevene kondukis… Ĉi tie, por la unua fojo, estis la vojkruciĝo sur kiu ni en ekstrema honesto povis renkonti unu la alian.

Unuflanke oni kritikis Hella Haasse pro tio, ke ŝi aŭdacis subtile reliefigi la mallumajn aspektojn de la nederlanda okupado de la indoneziaj insuloj, aliflanke sonis voĉoj kiuj elmontris ke en la libro ne estas rekta kritiko de la koloniado. Kvankam la rakontanto kiel knabo sentas sin amiko de Urug, kaj kvankam li demandas sin kaj la plenkreskulojn kial Urug ricevas alian, malpli altan edukadon kaj traktadon, li tamen neniam rekte malakceptas la koloniadon kaj la kontraŭbatalon de la sendependiĝo. Kiel plenkreskulo li ankoraŭ havas demandojn, tamen demandojn ankoraŭ nur el sia propra vidpunkto. “Mi volis registri la bildon de tiuj jaroj, kiuj nun tiel senspure preterpasis kvazaŭ ili nenio pli estus ol fumo en la vento”. “Mi konis lin, kiel mi [la lagon] konis – kiel spegulantan surfacon. La profundaĵon mi neniam sondis. …Ĉu mi por ĉiam estos fremdulo en la lando de mia naskiĝo…?”

Se vere vivintus la rolantoj de Urug, ili ne plu vivintus hodiaŭ. Nun ekzistas ankoraŭ nur niaj nigraj lagoj kun iliaj spegulantaj surfacoj, sub kiuj vivas niaj mortintoj, kiuj, pro nia memoro kaj, eble pli grave, pro nia forgesado aŭ nekonscio de ili, kaŭzas tion, kion ni vidas sur tiuj surfacoj kaj tion kion ni timas sub ĝi. Hella Haasse poste diris ke Urug estas la ombro de la rakontanto. La lando de nia naskiĝo, en kiu ni riskas resti fremduloj, estas nia propra vivo. Finfine do, eble nia propra, nekonata amo povus esti la vampiro en la lago.

Ĝuste pro tio ke Urug estas subtila, sen rekta kritiko al kiuj ajn historiaj movadoj aŭ kontraŭmovadoj, ĝi fariĝis akra, pensiga klasikaĵo kun universala signifo. Indas do konatiĝo de ĝi en Esperantujo, kie oni celas per hela lingvo atingi pli klaran vidadon tra interhomaj kaj interkulturaj surfacoj.

Piet Buijnsters sukcesis per bela Esperanto-traduko alporti tiun verketon al plej larĝa internacia konscio en nia nuna “postkolonia” tempo, en kiu antaŭaj imperioj gardas sin kontraŭ enmigrado el antaŭaj kolonioj, kaj en kiu antaŭaj kolonioj mem montriĝas imperioj. La temo restas aktuala, pripensenda kaj prileginda. Tio estus ankaŭ ebla respondo al demando kial ĝuste nun Esperanten traduki ĉi tiun libron, krom la fakto ke antaŭnelonge mortis Hella Haasse.

Ĝi estas bela, verda libreto kun taŭga foto de homoj apud kaj sur Indonezia lago sur la kovrilo. Ĝi enhavas, krom klarigan enkondukon pri la historio de la rilato inter Nederlando kaj Indonezio de Ed Borsboom kaj biografio de Hella Haasse kaj antaŭparolo de Buijnsters, ankaŭ klarigojn pri indoneziaj vortoj. Kiel en la nederlanda originalo, oni elektis ne transigi multajn indoneziajn vortojn. Nederlandanoj, speciale tiuj kiuj longtempe vivis en Indonezio, konas kaj uzas tiujn vortojn. En la nederlanda lingvo oni adoptis tiujn vortojn kiel parton de la propra lingvo kaj pro tio la verko sonas aŭtentika. Oni tamen povas sin demandi ĉu netradukado en Esperanto-versio vere havas la saman rezulton.

La teksto estas en senserifa litertipo, kiu aspektigas ĝin nenecese malmultekosta, kaj ofte ĝi enhavas ĝenige malegalajn spacojn inter la vortoj. Fojfoje vortoj estas erare disrompitaj inter la linioj (els-taris, ned-erlanda, kons-cia). Se oni pretas pretervidi tiajn bedaŭrindaĵojn, ĉi tiu eldono povas preni gravan lokon inter mondaj verkoj aperintaj en Esperanto.

Hannes van Loggerenberg (Nederlando)

La Ondo de Esperanto, 2013, №8-9 (226-227).