Maturaj konfesoj

Janičić, Dimitrije Diso. Maturaj meditadoj / Postparolo de Zlatoje Martinov. – Beogrado: Interpress, 2012. – 112 p., il.; 500 ekz. – (Biblioteko Esperanto; №5).

Maturaj meditadoj

Mi ĉiam scivolis, kiel oni ekscias pri Esperanto kaj kial komencas lerni ĝin. En la libro Maturaj meditadoj en la enkonduka eseo Esperanto kaj amikeco la aŭtoro rakontas, kiel li eksciis pri la Lingvo Internacia. Li estis juna instruisto en montenegra vilaĝo kaj en trajno li konatiĝis kun Marinko Ĝivoje, kiu rakontis al li pri Esperanto. Dimitrije Janičić iĝis unu el la plej fervoraj esperantistoj en la nuna Serbio. Li organizis Esperanto-konferencojn, redaktis Esperanto-revuojn Jugoslavia Stelo kaj Jugoslavia Fervojisto, verkis novelojn kaj poemojn, kiuj estis premiitaj en pluraj literaturaj konkursoj kaj aperis en diversaj Esperanto-revuoj, estis tre aktiva ĵurnalisto.

Malgraŭ sia vasta Esperanto-agado Janičić en la libro demandas sin: kial ĝis nun Esperanto ne venkis? “Ŝajnas, ke homoj ne ŝatas bonegajn ideojn. Aŭ tia ideo estas por malriĉuloj kiuj helpe de tiu lingvo povus rapide kaj facile kompreni unu la alian? Aŭ por idealistoj, kiuj pensas pri monda frateco. Eble tio estas hobio por pensiuloj?”

Janičić ne donas rektan respondon al tiu ĉi grava demando, sed la libro enhavas rakonton, kies titolo estas Kavalira anatemo. En la rakonto temas pri jarcenta kverko. Kavaliro, vundita en batalo, mortas sub la branĉoj de la kverko, sed antaŭ la morto li eldiras la vortojn: “Estu malbenata ĉiu kiu rompos branĉon de ĉi tiu arbo!”

La kverko estas elokventa metaforo de Esperanto. Esperanto ne venkis, sed ĝi estas kiel la jarcenta kverko, kaj neniu povas rompi branĉon de ĝi. Esperanto ekzistas kaj ekzistos, kaj sub ĝia ombro la homaro trovas kredon kaj esperon.

Janičić estas talenta poeto kaj tre varias la temoj de liaj poemoj: la amo, la naturo, la virina beleco, la soleco, la revoj kaj aliaj. Por la poeto la amo estas la plej grava sento. Li ne povas imagi la vivon sen la amo.

Ĉar nur ĝi faros vian vivon sencoplenan,
Ĉar nur tra la amo vi daŭros
nur ĝi konsolos vian efemeron.

La amo ne nur riĉigas, sed eternigas nin. En la poemoj, dediĉitaj al la amo, Janičić spertas esprimi elokventajn komparojn kaj metaforojn. Per trafaj vortoj li vekas profundajn sentojn kaj bildigas la pensojn kaj meditojn.

La poeto ŝatas observi la naturon, vidas la eternan sencon en la harmonio de la naturo. Emocie li interpretas la belecon de la aŭtuno en la poemo Aŭtuno.

Oktobro ploras
per gutoj pluvaj.

Tamen la aŭtuno ne estas nur sezono de pluvoj kaj “bakitaj maronoj”, la aŭtuno memorigas la forpason de la vivo, la solecon kaj en la longa aŭtuna nokto la poeto serĉas la varmon de la amata ino.

La virina beleco ĉiam ravas nin. Tre impresa estas la poemo Nekonata naĝantino. La versaĵo similas al eta kolora bildo. El la rivero kiel Venero eliras bela nuda virino kaj la poeto ne povas disŝiri sian rigardon de ŝi:

Tiam alnaĝis ŝi
vestita nur en akva ĉemizo.

Janičić talente komparas la ravan inan korpon al la beleco de la aŭtuno:

aŭtuno komencis senvestigi
la verdajn vestaĵojn de arboj
kaj mi kviete silentis
kaj karesis ŝin per rigardo.

Tre gravaj por la homa vivo estas la revoj. Kio estas la vivo sen revoj? Ĉu ni estos veraj homoj se ni ne revos? La poeto kredas, ke dank' al la revoj ni realigas niajn celojn, daŭrigas nian malfacilan vivovojon kaj li firme ordonas: Ne cedu de viaj revoj!

Kiam jaroj fajrigas vian belecon,
kiam forgeso nebuligas vian ĉielon
kiam alvenos vi al la lasta Golgoto
kiam vi iĝos nur ombro de vi antaŭa…

Ne cedu de viaj revoj!

Maturaj meditadoj enhavas kelkajn eseojn de konataj esperantistoj, amikoj de Dimitrije Janičić, kiel João José Santos, Zhuang Yue, Imre Szábo, Mikaelo Lineckij, Josip Pleadin, Kalle Kniivilä. Ili estas elstaraj kaj bone konataj esperantistoj, gastoj en la libro de Janičić.

Zlatoje Martinov verkis kompetentan postparolon al la libro sub la titolo Konvinkiga kaj harmonia liriko.

Maturaj meditadoj estas vera matura verko. La volumo prezentas aŭtoron, kiu havas riĉan vivosperton. Lia vivo estas aktiva kaj emociplena. Li dediĉis ĝin al unu el la plej noblaj ideoj en la mondo – Esperanto. Dimitrije Janičić sukcesis elokvente profunde esprimi sian amon, sian esperon, dubojn, filozofiajn meditojn en belegaj poemoj. La libro pruvas, ke Esperanto estas lingvo per kiu oni povas transdoni eĉ la plej subtilajn homajn pensojn kaj sentojn.

Julian Modest (Bulgario)

La Ondo de Esperanto, 2013, №8-9 (226-227).