Kia vortordo en Esperanto?

Jansen, Wim. Naturaj vortordoj en Esperanto. — Rotterdam: UEA, 2008. — 40 p.

La libro de nederlanda esperantologo Wim Jansen Naturaj vortordoj en Esperanto estas resumo de lia scienca esploro, publikigita en la nederlanda lingvo en 2007. La Esperanta libro, iom simpligita por kompreno de scivola laiko, estas eldonita de UEA en 2008.

La ĉefa valoro de la libro en ĝia Esperanta traduko estas doni sciencan bazon al la logike evidenta maldezirindeco de banalaj prezentoj de Esperanto kiel, interalie, “lingvo kun libera vortordo” (aŭ foje eĉ “absolute libera vortordo”, ĉu?). Jansen montras preferon de certaj vortordoj (do, “naturaj vortordoj”) per studo de tekstokorpuso (jarkolektoj de la revuoj Esperanto kaj Monato) kaj aldone kontrolas la rezultojn per eksperimento: statistike prilaborita enketado de kvardek esperantistoj, profesiaj kaj ne, pri la vortordaj preferoj. La rezultoj, li diras, “montriĝis tre homogenaj”.

Tiel evidentiĝis, ke Esperanto estas SVO-lingvo (do, lingvo, en kiu la “natura” vortordo estas “Mi amas vin”) — 90% (!) de la frazoj en la studita korpuso sekvis ĉi tiun ordon. Jansen klarigas kun ekzemploj, kiel funkcias emfazo de la frazeroj per permutoj.

Simile estas traktataj negacio, substantivaj grupoj, kunokazantaj rekta kaj nerekta objektoj, manieraj kaj gradaj adjektoj.

Speciale mi ŝatus mencii la lingvaĵon de la libro mem — malgraŭ manko de kutimo legi Esperante pri sintakso kaj korpusaj esploroj, mi tamen facile povis legi la negrandan libron de Wim Jansen. La glosaro fine de la libro estas ankaŭ tre utila. Haveblas ankaŭ bibliografio, longa ĝuste tiel, ke ĝi ne iĝu fortimiga.

Malgraŭ tio, ke la antaŭparolo promesas, ke la libro povas esti “helpilo por instruistoj, kursestroj kaj verkistoj de lernolibroj”, por pluraj inter ili ĝi povas ŝajni tro teda aŭ momososa (modern-matematiksciencstila) — tamen pruntepreni la libron kaj tralegi ĝiajn du paĝojn, 35 kaj 36, ja utilos al ĉiu legipova esperantisto. En ĉi tiuj paĝoj estas la ĉapitro “Veroj kaj duonveroj pri la vortordo de Esperanto”.

Vjaĉeslav Ivanov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2011. №7 (201)


Recenzoj | Hejmo