Mi povas helpi

Laucius, Jeronimas. Se vi tristas / Tradukis el la litova lingvo Gediminas Degėsys; Ilustris Aušra Čapskytė. — Vilnius: Trys žvaigždutės, 2004. — 96 paĝoj, il. — 1000 ekz.

“Se vi tristas, mi povas helpi. Kiu eldiris ĉi frazon? … Ĉu tio estas nur iluzia eĥo?”

Per tiu multpromesa frazo komenciĝas nova libro de Jeronimas Laucius. Unuavide ĉi verko estas aro de konsiloj dediĉitaj al temo, kiun klare montras la titolo — tristo. Temo sendube aktuala por nia ĉiam pli freneziĝanta mondo de la moderna homo de la “urba” civilizacio kun galopanta vivritmo, stresoj kaj trostreĉoj emociaj kaj psikaj akompanataj de sento de soleco, senespero kaj ankaŭ de tristo.

Serĉante eliron el tiu fatala rondo iuj konsoliĝas per drogoj kaj alkoholo kaj aliaj sin turnas al t.n. animsavanta literaturo al kiu mi, laŭ obstina kutimo de racio ĉion klasifiki, alkalkulas la libron. Bretoj de librovendejoj plenplenas per tiaspecaj eldonaĵoj en kiuj strangmaniere kunfandiĝas populara psikologio, elementoj de mistikismo kaj aŭtoraj elpensaĵoj. Ja, kion fari? Homoj ĉiam kaj ĉie aspiras al unu celo — esti feliĉaj. Jes, ĉiuj aspiras sed nur malmultaj kuraĝas konsili al aliaj kion fari. Kion proponas la aŭtoro? Revenu pense en la infanaĝon, akceptu la vivon kiel donacon dediĉitan nur al vi, liberigu la animon el koleremo kaj envio kaj meditu nur pri bono kaj afablo, kredu ke la homo estas kreita por feliĉo, igu feliĉa iun alian, akceptu vivon kiel ludon… Jen nur kelkaj eroj.

Ial min obsedas impreso ke ion similan mi jam aŭdis ie; ĉu vi ne? nenio mirinda — tiom da aŭtoroj tiom da fojoj sin turnis al la temo, ke konsili ion novan preskaŭ neeble. Tiutemaj libroj diferenciĝas ne per ideoj sed per kapablo de aŭtoro ilin esprimi. Ĉu tiuj iom naivaj konsiloj indas ĉu ne, ne eblas juĝi senprove. La sola mezurilo de ilia efikeco estas propra sperto. Kio estas sensenca babilado por unu, por alia povas esti ĝusta vojo al savo el abismo de l' despero.

La tekston akompanas bonegaj desegnaĵoj de Aušra Čapskytė plenaj de simbolismo kaj mistero, kiuj tamen almenaŭ por mi ŝajnas pli tristigaj ol ĝojigaj. Ununura manko de la libro estas foresto de informo pri la aŭtoro. Sen tio ĝi aspektas iom nefinfarita.

Nikolaj Penĉukov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2005. №7 (129)


Recenzoj | Hejmo