Hej horilko, kiu blankas…

jOmO slavumas: K-Disko. — Donneville: Vinilkosmo, 2006.

Jomo slavumasJapana rusroka bando Niplets el Osako multe pli slavas ol la freŝa albumo de jOmO/Liberecanoj/Solniŝka parte jida, romaa, hungara kaj eĉ tjurka, abunde kovrita per matrjoŝkoj, ĥoĥlomaj ornamoj kaj atlasa kozaka pufpantalono (por plena feliĉo aĉetendu lutreola ĉapo kun sovetarmea kokardo) por bombaste ŝprucu balalajke ĉipa estetiko de Aliosza Awdejew kaj Ivan Rebroff, des pli Cossack Patrol (pardonon, Kampeto kampo) same enestas kaj ekzotikaj krokodilaĵoj (“raz, dva, tri, jeszcze raz”, “ja bo bo bo bom ja bo boj”, “o, romale, o, ĉavale, deluli ĉaĉo nane”, “hajde, dajde” ktp.) ankaŭ ne mankas.

Oni prave rajtas priridi falsukrainaĉan pseŭdofolkloran figrafomaniaĵon por la belorusa popolpopo Kasiŭ Jasj kanjuŝinju kun regea gitarritmo de Manu Chao kaj preskaŭparodian strebon superi la pimpon de Nataŝa Gerlaĥ en la refreno de kvazaŭaŭtentika EoLA-movada bardaĵo, sed se socie akcepteblas la parizumo de Vopli Vidopljasova el Kievo, kial do k-do Jean-Marc Leclerq ne kantu Rozprjahajte ĥlopci konej en Tuluzo?! Honeste dirante, kiu krom francoj vere amas nin, la slavojn, en Eŭropo?!

Slavumo estas rara mensmalsano — sufiĉas la manfingroj de unu homo por kalkuli ĉiujn slavemajn eksterslavanojn: Robotniĉka, Vialka, The Ukrainians, Milovan Srdenoviĉ kaj kelkaj imitantoj de Goran Bregoviĉ havas nulan ŝancon konkuri kun Californication de Red Hot Chili Peppers. Konsole Kalifornio produktis Rocky IV kun la kapitano Ivan Drago, Red Heat kun la kapitano Ivan Danko, la generalon el Six-String Samurai kaj la idioton nome Taras “Made In USA” Bulba.

Bremsita far ĥimera ideologio, stalinisma propagandmaŝino anstataŭ efektiva strategio de masiva atakado per agresiva kulturviruso poiomus disbalancigi la esencon de antagonisma sistemo, elspezis valoran homarenergion stultege kaj nelogike: absurda impeto totalkontroli la kopirajton per absoluta monopolo de oficiala mondkoncepto, tabuigo de egoaj kreaj impulsoj, demonigo del' tutspaco for del' getta limruĝo. Rezulte protesta intereso al ĉio “kapitalisma” transformiĝis en amasmanion, “komunismo” sukcese bankrotis, ĉar ne eblas eterne vivteni la karnon sur la peka Tero kreante nenion krom la halucinoj… La berlina muro gaje dispecigitas, Okcidentan Eŭropon ekskualis gastlaboristaj svarmoj el t.n. “socialisma landaro” kaj evidentiĝis, ke “civilizita mondo” same kruele punas pro senpermesa distribuo de io ajn kaj ne tre studemas la geografion oriente de Odero… Sed pluse nenion komprenas pri slavoj.

Tamen Jomo ja estas ne tia!! Li havas polan edzinon, koncertis por 300 prizonuloj en Ivanovo, babilis “Maĥno-maniere” en Guljaj-Pole… Oftaj vizitoj al eks-USSR donis utilan sperton pri primitivisma aranĝspecifiko de orienteŭropaj rokuloj, eĉ ekrusis ĉiama franca prononco… Ĉu li vere trovis la ŝlosilon por mirakla slava animo?? Mi 100-procente certas, ke ne.

Plej sukcesas la titoloj kie Jomo ne kantas (se li trinkus vodkon, ne aspektus tiom aliplanedume), t.e. Ĝelem ĝelem kun Neno kaj Verda saliko de Zirka. Sincerintensa voĉdolĉo de Irina Lebedeva estas apenaŭ unusola adekvata elemento en tiu internacia surrealisma cirko de senriproĉaj orelplezuristoj nostalgie ŝlagri dank' al sonsorĉo de Triboulet.

Ricevonte la diskon ne rapidu mokkomenti mp3-ojn icq-e. Prefere organizu kuireje intiman esperanto-kunvenon por jomoroke ŝikvesperi helpe de pimenta brando, lardo kaj salitaj tomatoj, do post la horo viaj gastoj nepre postulos la ripeton, eĉ se neniam antaŭe slavumis.

Glebo Malcev (Litovio)

La Ondo de Esperanto. 2006. №8–9 (142–143)


Recenzoj | Hejmo