Dezertaj klifoj

Jünger, Ernst. Sur la marmorklifoj / Trad. el la germ. Bertil Nilsson; postpar. Tomasz Chmielik. — La Chaŭ-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro, 2006. — 127 pĝ.

Kiam Germanio estis perdinta la duan mondmiliton, la lando estis tute en ruinoj. Kompleta rekonstruo de la lando estis necesa, ne nur de domoj kaj infrastrukturoj, sed ankaŭ de la spirita vivo, la kulturo. La intelektuloj evidente perfidis la valorojn de eŭropa humanismo kaj kunlaboris senprobleme kun la nazia reĝimo. Aliaj, kaj ĝenerale la plej konataj, kreivaj homoj devis fuĝi por eviti nazian persekuton aŭ forlasis la landon en abomeno.

Tiel la dezertigo de la germana kulturo komenciĝis jam en 1933, ĉar ĝenerale restis nur sengravaj aktistoj de la kulturo (tamen estis kelkaj esceptoj!). La ekzilitoj agis en eksterlando kiel konservantoj de la humanista tradicio.

En Germanio restis nur tiuj, kiuj kapablis aranĝi sin kun la reĝimo aŭ tiuj, kiuj mistaksis la potencialon de la nazia teroro. Ili povis iel verki, dum la ministro pri propagando atente gvatis ilian verkadon por malhelpi eventualan kritikon. Tiuj verkistoj ne necese estis nazioj, sed ja kapablis verki en la kadro de la reĝimo. La verkistoj estis, kiel ili diris poste dum akra debato kun Thomas Mann, en “interna ekzilo” (“innere Emigration”). Kelkaj eĉ defendis sian reston en Germanio. Tiuj argumentis, ke nur ili havis rajton partopreni en la postmilita rekonstruo, ĉar nur ili spertis la germanan honton ĝisfunde. Tiuj debatoj feliĉe ne estas nia nuna temo, sed estas grave kompreni la historian fonon de Sur la marmorklifoj.

Ankaŭ Ernst Jünger spertis la situacion de la tiel nomata interna ekzilo: “Ni vivis en epoko, dum kiu verkisto estas kondamnita al soleco” (pĝ. 58).

Jünger estis ekstrema naciisto, ĉiam trovebla sur la plej dekstra politika flanko. Li ne tute malkonsentis kun la celoj (sed tute ne kun la metodoj) de la nazioj, ĉar ĝenerale tiu movado estis tro pleba por lia gusto. “Ĉiaspeca feĉo sub la gvido de homoj el la arbaroj tiam kutimis nokte aperi antaŭ la bienoj, kaj kiam oni rifuzis al ili eniron, ili rompis la serurojn per forto” (pĝ. 34).

Ĉu tio ne frape similas al la konduto de Hitleraj sturmtrupoj? Jünger ĉiam insistis, ke legi lian romanon Sur la marmorklifoj estis absurda entrepreno. Fakte ne gravas multe, ĉu ni legu tiun romanon kiel konkretan reagon al kontraŭkulturaj fortoj aŭ ĉu ni transcendu ĝin al ĝenerala disputo pri nihilismo kaj anarkiismo.

Vivi sur marmorklifoj

Kio estis antaŭ la nihilista invado de la arbaranoj? En la komenco la rakontisto kaj ties frato Otho vivas serene en iu feŭda socio en Marina, kaj tie ili dediĉas siajn vivojn al serena kontemplado kaj intensa studado de botaniko. Por percepti kio okazas en la mondo, ili devas grimpi la klifojn, kaj tiam: “Ni vidis de tiu alteco la vivon, kiu sur malnova grundo bone zorgita disvolviĝis kaj portis fruktojn, kiel la rebo. Ni vidis ankaŭ ĝiajn limojn: la montojn, kie la plej alta libero, kvankam ne akompanata de abundo, loĝis ĉe la barbaraj gentoj, kaj en norda direkto tiujn marĉajn kaj malhelajn grundojn, el kiuj sanga tiraneco minacis” (pĝ. 31).

Tiu minaco fontas en la potencavida arbarmastro kaj ties helpanto Braquemart, kiuj ĉasas ĉiujn kontraŭulojn kaj ĵetas ilin en karceron. “Super tiaj keloj sin levas la fieraj palacoj de tiraneco kaj la bonodoroj de la festenoj: stinkaj kavoj de plej teruraj specoj, kie naŭza feĉo timige sin amuzas malhonorigante homdignon kaj homliberon. Tiam la muzoj silentas, kaj la vero komencas flagri kiel kandelflamo en vento” (pĝ. 68). Finfine la fratoj devas forlasi sian ekzistadon de estetika kontemplado kaj fronti la tiranecon. Ili malvenkas kaj devas fuĝi. Rezigne la rakontanto konstatas: “Tamen estis nia destino malproksimiĝi de ĉiu loko, kiu donis al ni ŝirmon sur la tero. Ni nun lasis niajn posedaĵojn kaj rapidis tra la ĝardena pordo al la haveno. […] Ni vidis nian domon situanta en la ombro de la marmorklifoj kun ĝiaj blankaj muroj kaj larĝa ardeztegmento sub la pala rebrilo de fora fajro” (pĝ. 103–104).

Mi devintus skribi tiun recenzon antaŭ kelkaj monatoj. Plurfoje mi scivoleme kaj avide eklegis, sed mi ĉiam devis halti post kelkaj paĝoj pro la afekte pompa lingvaĵo de Jünger. Mi demandis min, ĉu mi vere volis legi kiel “la oraj fadenoj de l' vivo susuras sur la ŝpinrado” (pĝ. 9) kaj similaj kiĉaj pastoraloj. Finfine mi tamen atakis la libron dum iu kuraĝa mateno … kaj tamen trovis ioman ĝuadon en pli vizia lingvo fine de la libro.

Feliĉe, la traduko de Bertil Nilsson mildigas la plej vulgarajn misstilaĵojn de Jünger. Mi ne povas kompreni, kial oni povas frandi la stilon de Jünger. Bone, tio estas demando de gusto, sed oni povas konstati, ke nuntempe ne estas multe da homoj kiuj, kiel Tomasz Chmielik, taksas Jünger tiel alta kiel Thomas Mann. Sur la marmorklifoj ĉiam havos valoron kiel dokumento de humanismo en la plej tenebra epoko de la germana historio.

Wolfgang Kirschstein (Danlando)

La Ondo de Esperanto. 2007. №3 (149)


Recenzoj | Hejmo