Homoj de Putin

Kniivilä, Kalle. Homoj de Putin. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2014. – 168 p.

Homoj de Putin

Estas malfacile recenzi libron, kiu ekster la esperantista mondo furoras kaj eĉ iĝis “Libro de la Jaro” en Finnlando. Aparte elstarigas ĝin ankaŭ la fakto, ke ĝi estis publikigita en Esperanto dum ĝi restas aktuala, samjare kun la alta agnosko en Finnlando – ni ĉiuj ŝatus, ke nia Esperanta libra merkato estu tia, kun pli da nebeletraj libroj pri aktualaj temoj.

La libro de Kalle Kniivilä Homoj de Putin estas verkita fare de fakulo pri Ruslando kaj Sovetunio, kiu loĝis en la lando en la fruaj 1990aj jaroj kiel ĵurnalisto de finna gazeto kaj kiu daŭre sekvas la eventojn tie, regule verkante por la sveda gazeto Sydsvenska Dagbladet kaj por sia trilingva blogo. Por prepari la libron pri tiuj, kiuj voĉdonas por Putin en ruslanda provinco, Kniivilä faris vojaĝon tra kelkaj urboj, multe helpis lian verkadon la esperantistaj amikoj, kiujn li mencias en la danka parto.

Tamen la libro ne plaĉis al mi. Mi ne ŝatas la stilon, en kiu ĝi estas verkita – kiam ĵurnalisto intervjuas buŝe homojn kaj poste skribe komentas. Tio kaŭzas la impreson, ke homoj eraras, ne scias la faktojn, tro simpligas aŭ simple stultas, dum la ĵurnalisto scias la veron, posedas la ĝustan moralon, scias la plej taŭgajn prioritatojn ktp. En la epoko de Vikipedio tia manko de neŭtraleco okulfrapas, libreca skriba argumentado kontraŭ la kafume parola rezultas en evidente tro neegala dialogo.

Krom la elektita ĝenro, kiu jam donas al la verkanto multe da tereno por puŝi sian vidpunkton surfone de nesaĝaj intervjuatoj, Kniivilä ne hezitas pri uzo de beletrecaj pritaksaj terminoj kiel “soveta imperio”, “trono [de Putin]” kaj similaj.

Eĉ pli, foje la ĵurnalisto simpligas argumentojn de intervjuitoj: ekzemple la menciita fakulo pri la tjurkaj lingvoj Lebedev hazarde estas mia konato, mi ankaŭ abonas lian blogon, de kie mi scias, ke lia rezonado certe estas pli komplika ol “ekonomio prosperas, ĉar, vidu, mi ĵus aĉetis uzitan aŭton”. Mi ne konas la ceterajn protagonistojn en la libro, sed tiu sola simpligo ruinigas la impreson pri ĉiuj intervjuoj – mi supozas aŭtoran elektemon ankaŭ en ili.

Kvankam Kniivilä kun ŝato kaj respekto traktas la intervjuitojn, ne mokante ilin rekte, foje li permesas manipuladon de logiko: en p. 59 li esprimas certecon, ke malafabla blasfemanto en la fervoja stacio certe ne povas havi opoziciajn vidpunktojn (malagrablaj senkleraj personoj voĉdonas por Putin, konkludus neatenta leganto, kvankam tio ne estas skribita rekte).

Alipaĝe Kniivilä citas virinon rakontantan pri suferoj de la 1990aj: li permesas la leganton preskaŭ kunplori pri tiu historio kaj preskaŭ kompreni la kontentiĝon de pluraj ruslandanoj pri la ŝanĝoj kompare al tiu periodo, sed fine de la ĉapitro ni ekscias, ke la virino, kiu bedaŭras pri la soveta ŝtato, estas filino de generalo (p. 27). En tiu loko eĉ mi, kritika leganto kaj ruslandano, pensis: “Damne kion vi scias pri la suferoj de 1990aj en Moskva familio de generalo!” Tio postlasis malagrablan senton, ke oni manipulas miajn emociojn.

La libro estas legata malfacile pro okul-eltira kompostado: dum estas multe da spaco ĉirkaŭ la teksto, la malgrandaj literoj kungluiĝas ie meze. La lingvaĵo tamen kompensas tion – Kalle Kniivilä estas profesia verkisto, li ankaŭ multe verkas en Esperanto, pro kio liaj tekstoj estas tre fluaj kaj agrablaj (tian percepton povas kaŭzi ankaŭ la kutimo legi liajn tekstojn en Libera Folio). Li ne nomas prezidenton “prezidanto”, ne eksperimentas pri vortuzo, tamen li ankaŭ trovas tre lertajn tradukojn por pluraj nocioj. Malgraŭ la tempe streĉa preparo de la eldono, nur tre maloftaj komposteraroj troveblas, kiel “strado” anstataŭ “strato” aŭ misgramatika “distanciĝis sin” (p. 73). Kelkaj ne tre precizaj tradukoj el la rusa eble estas nur stilaj movoj – kiel la citita reklama epiteto “gorod izobilija” pri Moskvo estas tradukita “urbo de superfluo”, tio taŭge por la tuta kunteksto minore finas la ĉapitron; fakte temas pri urbo “de prospero/abundo”.

Legante la libron, oni povus pensi, ke nur protestantoj kaj volontulaj kontrolantoj savas la landon de totalismo, dum la potenco plurfoje montris, ke ĝi povus esti pli severa en siaj agoj, se veni al totalismo estus la vera intenco. Do ĉe la leganto povas aperi la “mi-ne-kredas-tion” impreso. Tiel guberniestroj iĝis plurloke elekteblaj, la popola kontrolo super elektoj iĝas pli kaj pli vasta, la nova registroregularo ebligis aperon de pluraj novaj politikaj partioj, interreto estas kontrolata multe pli milde ol en aliaj landoj kie oni praktikas tian kontrolon ktp. Sed mi ne estas politologo kaj emas koncedi, ke la pesimismo de Kniivilä venas pro pli granda scio.

Post jaroj da vikipedia sperto estas malfacile legi libron tute sen referencoj. Foje ĉe iu frazo estas menciita fonto (kiel la esploro de Martin Kragh, p. 63), sed plej ofte la aŭtoro lasas siajn konstatojn en la vakuo, eble ĉar tiel ili aspektas pli aksiomece. Por iuj en Ruslando tia verkomaniero povas rememorigi pri la aserto de Obama, ke “Ruslando produktas nenion [krom nafto, kiu fluas mem]”. Kelkaj fontoj estas en la librofina Noto de la aŭtoro, ili estas menciitaj meze de la teksto pri tio, kial kaj kiam Kalle Kniivilä ekinteresiĝis pri Ruslando. Mi konsilus de tiu lasta noto komenci legadon de la libro.

La libro estas leginda. Unue, ĝi estas malofta fenomeno en nia libra merkato: aktuala nebeletra libro, aperinta samtempe en kelkaj lingvoj. Due, homoj kun antaŭjuĝoj kontraŭ rusoj, Putin aŭ io ajn el tiu temaro trovos en ĝi faktaron por iom pli firme bazi siajn juĝojn (mi jam vidis fejsbukajn komentojn, kiuj uzas la libron tiamaniere). Trie, por homo senpartie interesiĝanta pri Ruslando ĝi certe povas doni reliefan impreson pri la homoj, kiuj loĝas ĉi tie, pri iliaj vivmotivoj, kaj ankaŭ pri la valoroj kaj prioritatoj de la aŭtoro. Por ruslandaj legantoj la libro povas rakonti iom pli detale pri tio, kiel ni aspektas elekstere.

Vjaĉeslav Ivanov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto, 2015, №1 (243).