Verko profesia, altnivela, unuflanka

Kniivilä, Kalle. La strato de Tanja: Vivo en Rusio 1917-2017. – Novjorko: Mondial, 2017. – 159 p.

La strato de Tanja

Esperanto-eldonejoj malofte aperigas aktualaĵojn, des pli dediĉitajn al la enigma Rusio. Libroj de Kalle Kniivilä estas malofta escepto, kaj la escepto estas duobla, se konsideri altan nivelon de tiuj ĉi ĵurnalismaj esploraĵoj. Ĉi-foje la aŭtoro provis kombini mikro- kaj makrohistorion, kaj mi opinias la rezulton interesa, sed ĝenerale malsukcesa.

Profesia altnivelaĵo

Pri kio temas? La plej klara respondo nestas en ĝia plena titolo: “La strato de Tanja: Vivo en Rusio 1917-2017”. La aŭtoro entreprenis kuraĝan provon kombini du historiajn dimensiojn: historion de la familio Saviĉev, de ilia ĉirkaŭaĵo kaj kvartalo, kaj la historion de Rusio.

La provo estas same kuraĝa kiel logika, kaj kongruas kun la ĝenerala tendenco en la nuntempa historia scienco. Malsame ol plejparto de la okcidentaj aŭtoroj, Kalle Kniivilä bone regas la rusan kaj pasigis en Rusio multajn jarojn, propraokule observante ĝian transiron de la socialismo al la kapitalismo kaj la ŝanĝojn en la politika, ekonomia kaj ĉiutaga vivo, kiuj akompanis tiun procezon. Li renkontiĝis kun pluraj rusianoj kaj abunde citas iliajn vortojn kun nur iomaj komentoj, kio ebligas aŭdi voĉon de la rusia popolo kun minimuma modifo.

Mi mem 15 jarojn laboris kiel historiisto kaj intervjuis dekojn da homoj, do mi scias, kiom valora kaj samtempe komplika estas tiu informfonto. Des pli laŭdinda estas la profesia aliro de la aŭtoro, kiu ne limigis sin al la nura buŝa historio, sed esploris ankaŭ plurajn historiajn fontojn kaj studojn, menciitajn fine de la libro. Inter ili atentindas la taglibro de la rusa artisto kaj arthistoriisto Alexandre Benois, kiu loĝis en la menciita kvartalo en 1916-1918 – “mallumaj jaroj”, plej malbone dokumentitaj pro pereo de multaj skribitaj fontoj.

Rimarkindas, ke la sorto de Tanja Saviĉeva ne iĝis nura preteksto al pli granda rakonto, kies celo estis tikli scivolemon de la legontoj. Kniivilä sukcesis renkontiĝi kun samlernantino de Tanja kaj kun ulo, kiu nun loĝas en la iama apartamento de la familio Saviĉev. Tio ne sekvigis sensaciajn malkovrojn, sed ekzemple rakonton pri la neokazinta muzeigo de la apartamento mi renkontis unuafoje kaj tio estas interesa aldonaĵo al la temo.

En sia rakonto pri la historio de Rusio, la aŭtoro feliĉe ne koncentriĝas je politikaj aferoj, sed abunde prezentas detalojn el la socia historio. Mi supozas ke grandparte tiun avantaĝon li ŝuldas al la menciitaj de li studaĵoj de Natalja Lebina, eble la plej fama esploristo de la ĉiutaga vivo en Sovetunio. Multaj el la prezentitaj faktoj estas nekonataj ne nur al eksterlandaj, sed ankaŭ al plejparto de la rusiaj legantoj.

Do mi forte rekomendas la libron al ĉiuj, inkluzive de la rusianoj. 

Rigardo el Eŭropo

Ŝajnas ke mi elspezis tutjaran rezervon de miaj laŭdoj kaj vidas neniujn mankojn en la verko, ĉu? Bedaŭrinde, ne. Malgraŭ la nekontesteble alta profesia nivelo, honesta ĵurnalista laboro kaj profundiĝo en la temo, la aŭtora rigardo restis tre eŭropeca, kaŭzinte gravan miskomprenon.

Li dividis la libron je ĉapitroj, ĉiu dediĉita al sekva postrevolucia jardeko, do la unua ĉapitro nomiĝas “1917. La kolapso”, la dua “1927. Paŝo reen”, kaj plu ĝis “2017. Pasis cent jaroj”. Foje li tamen dekliniĝas de tiu ĉi ritmo kaj elektas alian jaron, kiun li konsideras pli grava por respektiva jardeko, ekzemple: “1942. La sieĝo”, “1979. Afganio”. Tiu maniero helpas ordigi kaj prezenti la materialon kaj pli efike montri ŝlosilajn ŝanĝojn. Sed neeviteble en la rakonto aperas tempaj trupoj, kiujn la aŭtoro klopodas fliki per koncizaj klarigoj, laŭ mi, ne ĉiam sukcese.

Sed la pleja malsukceso mi konsideras ke malgraŭ siaj plurjaraj spertoj, manko de lingva baro kaj profundiĝo je la historiaj fontoj kaj studaĵoj, Kalle Kniivilä ne respondis la ĉefan demandon, kiu implicite sonas en la verko: kial Rusio iĝis tia, kia ĝi estas?

Mi supozas ke tion kaŭzis la origina aŭtora pozicio – rigardo el Eŭropo. La mondkoncepto bazita sur la eŭropaj normoj kaj kliŝoj malhelpis al li kompreni la vivon en Rusio en 1917-2017 en ĝia tuta pleno kaj diverseco. 

Kliŝa milithistorio

La unuan fojon mi stumblis ĉe la vortoj pri la sovetia armeo kiu “panike fuĝis” post la germana ofensivo en 1941. La nazia atako vere ŝokis la Ruĝan Armeon, kiu en la unuaj horoj perdis grandan parton de siaj tankoj, aviadiloj kaj soldataro. Ĉuj trupoj retiriĝis, multaj el ili ĥaose, sed tio apenaŭ validas por la tuta armeo, ĉar tiuokaze neeviteble estiĝus demando: kial la nazioj batalis kontraŭ Sovetunio kvar jarojn kaj fine malgajnis?

Mi supozas, ke la aŭtoro simple aplikas al Rusio kliŝojn el la eŭropa milithistorio, kie rezistado al la nazia agreso baziĝis sur racia kalkulado, do estis vivoŝpara kaj… neefika. Pli detale mi esploris tiun problemon aliloke, do mi nur skize resumos miajn tezojn.

Belgio kapitulacis post 18 tagoj. Nederlando – post 5 tagoj. Danio estis okupita en 6 horoj. Plej longe batalis Francio (tri monatojn) kaj Pollando (pli ol monaton). Tio ŝparis multajn vivojn, sed ebligis al la nazioj realigi fulmomiliton kun minimumaj perdoj, sklaviginte preskaŭ la tutan Eŭropon en unu jaro. Sed en Rusio, kiun la faŝistoj planis konkeri en kelkaj monatoj, ili frontis tute alian etoson. La brita historiisto Alan Clark en sia libro Barbarossa. The Russian-German Conflict, 1941-1945 substrekas, ke pluraj germanaj militistoj rimarkigas en siaj leteroj kaj rememoroj frenezan senraciecon, kun kiu batalis la rusoj.

Li citas la vortojn de kapitano el la 18a tanka divizio: “Malgraŭ trairitaj distancoj mankis al ni la sento, kiun ni havis en Francio – ke ni troviĝas en konkerita lando. Anstataŭe rezisto, ĉiam rezisto, eĉ se ĝi estas senespera. Ie unu kanono, ie grupeto da homoj kun fusiloj… foje el apudvoja domo elkuris junulo, kun grenado en ĉiu mano…”.

La germana aviado bombardis Roterdamon nur unufoje kaj la sekvan tagon la nederlanda registaro kapitulacis. La germanoj kaj finnoj bombardis Leningradon dum 872 tagoj, sed la urbo, duonmorta pro malsato, plu rezistis – kaj venkis! 27 milionoj da “rusaj barbaroj” mortis por ke Eŭropo vivu. Tio ne eblus kaze de “panika fuĝo” simila al tiu de la eŭropaj militistoj. 

Afgana fabelo

Alia kliŝo estas la rakonto pri la enlanda milito en Afganio, kiun Sovetunio partoprenis en 1979-89. La aŭtoro sekvas la popularan okcidentan rakonton, kiu prezentas la sovetiajn regantojn imperiismaj maliculoj, dezirantaj disvastigi sian influon kaj pro tio sendintaj al la fremda lando siajn trupojn.

Tiun propagandisman fabelon efike senmaskigas la brita historiisto Rodric Braithwaite en sia libro Afgantsy. The Russians in Afganistan (1979-1989). Kun arkivaj dokumentoj enmane, citante publikigitajn rememorojn kaj faritajn de li intervjuojn, li montras kiel Sovetunio paŝon post paŝo, kontraŭ klare esprimita politika volo de ĝiaj gvidantoj, engaĝiĝis en la konflikton. Li montras ke la ĉefa kialo estis nekompetento de la sovetia spionservo, manko de realismo ĉe la afgana politika elito kaj granda timo (ne tute senbaza), ke se Sovetunio ne subtenos la amikecan reĝimon, ĝin anstataŭos tiu malamikeca, subtenata de Usono.

Same kliŝa aspektas la aserto pri grava influo de tiu ĉi milito sur la sorton de Sovetunio, kvazaŭ detruita de ĝi. Kun ciferoj enmane Rodric Braithwaite rekte nomas ĝin sensignifa de la ekonomia kaj marĝena de la politika vidpunktoj. Sovetunio disfalis ne pro la misiloj “Stinger”, kiujn Usono senavare liveris al muĝaĥedoj por baldaŭ ekmiliti kontraŭ ilin mem. Ĝi disfalis pro neefikeco de sia ekonomio kaj miopeco de la politika elito. Kaj tie radikas problemoj de la nuna Rusio, miskomprenitaj de la svedia ĵurnalisto. 

Enigmaj rusoj

En la okcidenta mondo dominas koncepto de Rusio kiel lando enigma kaj nekomprenebla, kun neprognozebla estraro kaj talenta popolo, obstina je sia emo al aŭtoritata regado, ĉiam ĝin subpremanta. La agresema imperiisma Rusio, stulte rifuzanta sekvi la sole veran, demokratian vojon de la eŭropa civilizo – jen la bildo kiun mi ĉiutage renkontas sur la paĝoj de la eksterlandaj amaskomunikiloj kaj kiun (en iom pli milda formo) mi trovis ankaŭ en La Strato de Tanja.

La aŭtoro rakontas pri la perestrojko, kiu donis al homoj liberecon, pri liberalaj ekonomiaj reformoj kaj senarmiĝo. Tamen baldaŭ ekregas kontraŭaj fortoj. La rusia armeo atakas Ĉeĉenion kaj “terebenigas” Groznon. La prezidanto Boris Jelcin “kun larmoj en la okuloj” anoncas per televido sian demision kaj sugestas kiel sian sekvonton Vladimir Putin, kiu inversigas la evoludirekton. Sekvas plia milito en Ĉeĉenio, atako kontraŭ Kartvelio, engaĝiĝo en la politika krizo en Ukrainio ktp.

Eble parte pri tio kulpas la menciita kronologia saltado inter la ĉapitroj (“1987” sekvas “1998” kaj poste “2007”), sed iel aŭ tiel la kernon de la problemo mi vidas en la aŭtora vidpunkto. Li miras, ke Rusio ne sekvas la eŭropan vojon – tiun de la homaj rajtoj, prioritato de sendependa juro, libera privata ekonomio kaj paca kunvivado. Sed ni provis tion!

Ekde la komenco de la perestrojko en 1985 ĝis la ekrego de Vladimir Putin en 2000 pasis 15 jaroj, kaj dum tiu tempo Rusio estis obeema lernanto, kiu nur aŭskultis kaj obeis siajn pli okcidentajn instruistojn. Sed kio rezultis el tio?

La okcidentaj naivuloj kredas, ke la disfalo de Sovetunio liberigis ĝiajn “subprematajn” popolojn – ja ĉia liberiĝo feliĉigas. Sed en la realo sekvis lavango de militoj kaj masakroj. Uzbekoj murdis turkojn en Fergana Valo. Kirgizoj buĉis uzbekojn en la urbo Oŝo kaj apude. Azeroj faris amasan pogromon en Bakuo, murdinte dekojn da siaj armenaj najbaroj.

En la fakte sendependiĝinta Ĉeĉenio de 1991 ĝis 1995 okazis granda etna purigo, dum kiu estis buĉitaj aŭ forpelitaj preskaŭ ĉiuj neĉeĉenaj loĝantoj – rusoj, judoj, germanoj, ukrainoj, tataroj. Blinda naciismo de la kartvela registaro sekvigis kruelajn militojn en Suda Osetio kaj Abĥazio, sekve de kiuj tiu kaŭkaza landeto perdis grandan parton de sia teritorio.

En Transdnestrio nur la interveno de la rusia armeo haltigis militon inter tiu plejparte rusparolanta regiono kaj la moldava registaro. En Taĝikio eksplodis kruela enlanda milito inter la sudaj kaj nordaj klanoj. La milito en Montara Karabaĥo flamegis dum jaroj – kun masakroj kaj etnaj purigoj. La konflikto en Ukrainio daŭras ĝis nun, malgraŭ ĉeso de grandaj bataloj.

Kun granda peno Rusio sukcesis preventi disfalon, kies sekvoj povus esti vere katastrofaj. Sed por tio ĉiutage batalas en Norda Kaŭkazo militistoj kaj specialaj servoj (plejparte lokanoj, ĉar rusoj tre malmultas en la regiono), por ke islamistoj ne establiĝu tie, realiginte sian revon pri Islama Ŝtato, ĵus frakasita en Sirio.

La totala privatigo, pri kiu insistis okcidentaj ekonomikistoj, sekvigis nur totalan disrabadon de la ŝtataj havaĵoj fare de elituloj kaj ĉiaj friponoj. Anstataŭ reformi la kaptitajn entreprenojn kaj altigi ilian efikecon, tiuj simple disvendis ilin, distranĉante multekostajn maŝinojn por metalrubo kaj detruante konstruaĵojn por brikoj. Dum jardeko okazis amasa senindustriigo de la lando, pro kio pluraj urboj kaj vilaĝoj transformiĝis je ekonomiaj dezertoj kun formortanta loĝantaro. La aŭtoro miras kial relative multaj rusoj ankoraŭ admiras Stalinon, sed la respondo estas evidenta: en la Stalina epoko oni konstruis fabrikojn kaj urbojn, en la “libera Rusio” oni detruis ilin.

Ĉu novliberalaj konsultantoj de la Rusia registaro provis haltigi tion? Tute ne. Anstataŭ zorgi pri ekonomia kresko kaj industria produktado ili papage ripetadis: “Bridu inflacion!” Dum jaroj mono malaperis en Rusio, entreprenoj ne povis pagi salajrojn (mi mem ne ricevis ĝin dum tri monatoj, kvankam mi estis ŝtata dungito), pensiuloj dum monatoj ne havis siajn mizerajn pensiojn, laboristoj en privatigitaj fabrikoj ne ricevis salajrojn dum 12 monato kaj pli. Mi konas entreprenon en Krasnojarska regiono, kie despera laboristo venis al sia direktoro, verŝis sur lin benzinon, ekbruligis kaj sidiĝis por atendi policon. Neimagebla transformiĝo de la ordinara homo, kiu trankvila laboris en sia posteno dum jardekoj.

Disfalis ne nur la ekonomio, sed ankaŭ moralo. La tradiciaj valoroj estis konsiderataj ridinda arkaikaĵo kaj la sola estiminda afero iĝis mono. Sociologia enketado en la 1990aj jaroj montris, ke plejparto de mezlernejanoj revas pri du karieroj: tiu de bandito (knaboj) aŭ putino (knabinoj). Senesperaj junuloj amase aliĝis al bandoj, kiuj teroris freŝbakitajn komercistojn kaj komplice kun altrangaj ŝtatoficistoj disrabadis ĉion. Mitraleta pafado surstrate iĝis kutima afero, kaj memortabuloj sur muroj gloris jam ne sciencistojn aŭ verkistojn, sed murditajn banditojn.

Oni gurdadis al ni, ke “ruĝajn direktorojn” devas anstataŭigi “efikaj manaĝeroj” – junaj privatuloj, kiuj gvidos la entreprenojn sukcese, kaj tio, danke al “nevidebla mano de la merkato”, riĉigos ĉiujn civitanojn. Jaroj pasis, sed riĉiĝis nur tiuj manaĝeroj dum ilia efikeco estis pli ol dubinda. Fakte la tutan landon dividis inter si deko da oligarĥoj, en kies manoj estis ankaŭ amaskomunikiloj. Oni povas rakonti fabelojn pri mirinda parollibereco de la 1990aj jaroj, sed en realo sola diferenco kun la nuntempa situacio estas, ke ĝiajn limojn starigis ne la ŝtato, sed la oligarĥoj.

Miĥail Ĥodorkovskij ŝajnigas sin eŭropstila demokrato kaj honesta komercisto, sed mi, kiel loĝanto de Tjumena provinco (naftogasa koro de Rusio), bone memoras, kiel li agadis ĉi tie en tiu epoko. Kiam lia konzerno Jukos venis en 1998 al la urbo Neftejugansko, la urbestro Vladimir Petuĥov akuzis ĝin pri friponado kaj postulis, ke ĝi pagu necesajn impostojn al la urba buĝeto. Post kelkaj semajnoj li estis mortpafita surstrate en la naskiĝtago de Miĥail Ĥodorkovskij. Lia vidvino poste malkaŝe kulpigis la oligarĥon, eldonis libron kun materialoj pri tiu afero (danke al parollibereco), sed kio estas nura virino kontraŭ la ĉiopova oligarĥo? Ĉu mirindas, ke la rusoj ne plu sopiras tian “demokration”?

Oni ofte kulpigas Vladimir Putin pri manipulado de la balotoj, sed tio estas nenio kompare al totala friponado, okazinta dum la prezidenta balotado en 1996, kiam Jelcin komencis la kampanjon kun 4% kaj fine venkis danke al nesuperebla ĝis nun administra premo, agresema propagando kaj rekta falsado de la rezultoj. La rusoj memoras lin ne kiel sinceran maljunulon “kun larmoj en la okuloj”, sed kiel la potencavidan alkoholulon, kiu perfidis sian popolon kaj fordonis Rusion al disrabado fare de siaj proksimuloj. Ĉu necesas aldoni, ke malgraŭ tio la okcidenta mondo ŝatis lin? “Mi freneze deziras ke tiu bubo venku”, – diris Bill Clinton en 1996. La malforta, obeema Rusio – ideala stato por la okcidentaj elitoj. Sed ne por la rusia popolo.

La samaj aferoj okazis en la ekstera politiko. La naiva Gorbaĉov kredis al la promesoj de la okcidentaj politikistoj, ke post foriro de la sovetiaj trupoj el Eŭropo “NATO ne etendiĝos eĉ unu plian colon orienten”. Sed post kelkaj jaroj la lokon de la sovetiaj militistoj okupis usonaj armeanoj. Anstataŭ apero de la “Granda Eŭropo – de Lisbono ĝis Vladivostoko” okazis nura pligrandiĝo de la usona imperio, kies militbazoj aperis ĉe landlimoj de Rusio. La rusoj pensis, ke post la fino de la Malvarma Milito Rusio kunlaboros kun Eŭropo kaj Usono kiel egalrajta partnero. Sed la eŭropanoj kaj usonanoj diris klare: “Vi estas venkitoj. Silentu kaj obeu”.

La lastajn iluziojn tiukampe detruis la atako de NATO kontraŭ Jugoslavio en 1999. Sen iu ajn jura bazo, malgraŭ rekta malaprobo de la Koncilio pri Sekureco de UN, okcidentaj landoj atakis tiun eŭropan ŝtaton kaj bombardis ĝin dum 78 tagoj – ĝis plena kapitulaco, kiu garantiis venkon de la kosovaj separistoj. Tio fine konvinkis la rusojn, ke la “demokratio” kaj “prioritato de juro kaj homaj rajtoj”, trudataj al ili dum jaroj, estis nura babilado, dum en realo ekzistas nur la fortuloj kaj malfortuloj, kaj se Rusio ne deziras simile al orienteŭropaj landoj transformiĝi al obeema hundeto kaj mizera vasalo de Usono, ĝi devas esti forta, havi propran voĉon kaj zorgi pri siaj naciaj interesoj.

La sekvintaj eventoj nur pruvis la pravecon de tiu decido. Ekde 1991 Usono kaj ĝiaj aliancanoj bombardis Jugoslavion, dufoje invadis Irakon, atakis Sirion, jam 18 jarojn militas en Afganio, sed la okcidenta propagando plu bildigas Rusion kiel la ĉefan minacon al la monda paco.

Bedaŭrinde, ankaŭ la aŭtoro de La strato de Tanja ne evitis tiun kaptilon. Li parolas pri la marŝo de la rusiaj trupoj kontraŭ Kartvelio “por subteni la secesian respublikon Sudosetio”, sed ne mencias, ke tio estis nura respondo al la atako de la kartvelia armeo, direktita, interalie, kontraŭ la rusiaj pactrupoj. Dum la okcidenta propagando plu prezentas tiun konflikton kiel agreson de la “imperiisma Rusio” kontraŭ la “liberecama Kartvelio”, la enketkomisiono de Eŭropa Unio konkludis, ke la militon komencis Kartvelio, rompinte la internacian juron, kaj ke Rusio rajtis respondi al tiu agreso.

Same neprofesia aspektas la aserto ke la milito en Orienta Ukrainio transiris al la pozicia fazo, ĉar “la loĝantaro de orienta Ukrainio ne akceptis la rusajn liberigantojn kun malfermitaj brakoj”. Eĉ se oni akceptus, ke en la konflikto partoprenis la rusiaj trupoj, la humoro de lokanoj neniel influus la aferon, ja de la ukrainia flanko la bataladon partoprenis armeaj trupoj, ne civiluloj. Apenaŭ dubindas, ke okaze de politika volo de la rusiaj aŭtoritatoj, esprimita per la armeaj fortoj, la nunaj separistaj respublikoj en Donbaso estus oble pli grandaj. Ukrainio perdis ilin (almenaŭ por longa tempo) ĉefe pro la stulteco de sia senpova elito, ne pro malicaj “rusaj liberigintoj”. Aldonindas, ke Vladimir Putin mem ĉiam ripetas, ke tiuj teritorioj estas parto de Ukrainio – malgraŭ la okcidentaj klaĉoj pri ilia agnosko fare de Rusio. Fabeloj, ĉiam pliaj fabeloj…

Bedaŭrinde tiuj propagandaĵoj gvidis la aŭtoron al misinterpreto de la nuntempa rusia politiko kiel “imperiisma”. Evidente pro tio en la lastaj paĝoj de la libro, en la rakonto pri la unuamaja manifestacio en Sankt-Peterburgo li dediĉas grandan spacon al la Nacia Liberiga Movado – vere imperiisma kaj agresema, sed tute marĝena politika organizaĵo, kiu ne sukcesis balotiĝi en la parlamento aŭ aprobigi eĉ unusolan leĝan iniciaton. Ĉe tio li preterpase mencias Vladimir Ĵirinovskij kiel “politikan klaŭnon”, kvankam temas pri la sufiĉe grava politika figuro, kiu kun silenta aprobo de la aŭtoritatoj dum jaroj altiras protestan elektantaron por neŭtraligi ĝian malkontenton.

Sian apogeon tiu miskoncepto atingas en la lastaj alineoj, dediĉitaj al tiu ĉi manifestacio. La aŭtoro priskribas kiel ĝin finas grupoj de sendube pli ĉarmaj por li veganoj, feministoj kaj anarkiistoj – junaj, gajaj, buntkoloraj. Li perceptas ilin kvazaŭ “printempan venton”, forblovintan “minacajn sloganojn kaj severajn mienojn” kaj demandas retorike: “Eble la vojon de Rusio povas decidi la popolo…?”

Mi komprenas liajn sentojn, sed mi devas konstati realisme: same kiel en Eŭropo, Usono aŭ ie ajn en la mondo veganoj, anarkiistoj, feministoj kaj aliaj aktivuloj ĉiam estos nuraj marĝenuloj, kies influo sur la realan vivon apenaŭ rimarkeblos. Rusio estas ne enigma lando. Ĝi estas la sama lando kiel Germanio, Kanado, Ukrainio aŭ Usono – lando, kie homoj deziras vivi feliĉe kaj libere kaj ĝui la vivon. Ni jam provis la okcidentan recepton kaj ĝi estis fuŝa. Nun ni serĉas alian vojon. Ĉu ni sukcesos? La vivo montros.

La eldonaĵo

La eldonaĵo estas altkvalita kiel kutime ĉe Mondial. Iom mirigis min nur relative granda nombro de mistajpoj, malkutima por tiu ĉi eldonejo. Blanka papero, glacea kovrilo, paĝoj forte algluitaj. Ilustraĵoj mankas, sed la kovrilo estas aranĝita bele, kun fotoj el la familiaj arkivoj de la herooj de la libro.

En la finaj notoj la aŭtoro detale klarigas kiujn fontojn kaj librojn li uzis kaj kiujn lingvajn regulojn sekvas. Iom mirigis min strangaĵoj kiel “hatata” anstataŭ “malamata” kaj “germania” anstataŭ “germana”, cetere neglekteblaj.

Krome mi sugestus al la aŭtoro pli kuraĝe esperantigi nomojn de gravaj urboj (ekzemple Tjumeno anstataŭ Tjumen) kaj tiujn de la regionoj. La uzata de li formo “regiono + ĝia ĉefurbo” (regiono de Tjumen) ne spegulas jaman tradicion de la Esperanto-Vikipedio (Tjumena provinco) kun diferencigo de diversaj administraj formoj (regiono, provinco, distrikto) kaj foje erarigos, ja ekzemple la ĉefurbo de Sverdlovska provinco estas ne Sverdlovsko, sed Jekaterinburgo, same kiel Sankt-Peterburgo estas la ĉefurbo de Leningrada provinco.

 

Fine mi rekomendas la libron al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri Rusio kaj deziras kompreni ĝin. Nur ne forgesu ke tio estas la rigardo el Eŭropo – interesa, pripensinda, sed iom supraĵa.

Stanislav Belov

Notoj de la recenzinto

1 Stanislavo Belov. Anthropoid – la filmo pri senracia rezistado. Rete: https://stanobelov.blogspot.com/2018/01/anthropoid-filmo-pri-senracia-rezistado.html

2 Stanislavo Belov. Domo de vic-reĝo aŭ Kiom kostas sendependeco? Rete: https://stanobelov.blogspot.com/2018/01/domo-de-vic-rego-au-kiom-kostas.html

3 Stanislavo Belov. Banditoj el Siberio: la historio de timo. Rete: https://stanobelov.blogspot.com/2016/12/banditoj-el-siberio-la-historio-de-timo.html

4 Philippe Descamps. NATO ne etendiĝos eĉ unu plian colon orienten // Le Monde diplomatique. La 1a septembro 2018. Rete: https://eo.mondediplo.com/article2658.html

5 Independent International Fact-Finding Mission on the Conflict in Georgia: Report. Rete: http://news.bbc.co.uk/1/shared/bsp/hi/pdfs/30_09_09_iiffmgc_report.pdf

 

Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:

Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №2 (292).

Rete: https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-kniiv2.htm.