Pli da mavo ol da bono

Krause, Erich-Dieter. Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto. — Hamburg: Helmut Buske Verlag, 2007. — 1679 pĝ.

La apero de Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto de Erich-Dieter Krause sendube estas evento ne nur en la historio de la antaŭaj vortaroj D-Eo, sed ankaŭ en la tuta historio de la Esperanta leksikografio. Simile ampleksaj vortaroj ekzistas nur por la hispana (de Diego), itala (Minnaja) kaj japana (Miyamoto). En la historio de la germanaj vortaroj nur tri ludis limigitan rolon kompareblan: Christaller (1910, 2a eld. 1923), Bennemann (1926) kaj Wingen (1954). Ĉi lasta ne superis siajn antaŭulojn, sed naskiĝis simple el postmilita bezono.

La germanaj esperantistoj devis do atendi 80 jarojn por havi denove ampleksan konsultilon. La eldonisto asertas (malantaŭa kovrilo), ke ĝi enhavas “la tutan vort-trezoron de la ĉiu-taga lingvo”.

Evidente tio estas pura propagando, mil mejlojn for de la faktoj. Por povi adekvate recenzi la vortaron, necesus havi ĝin sur diskedo kiu permesus rapidan traserĉon. Nur tiel konstateblus, por ekzemplo, ĉu Krause efektive konsideris la tutan stokon de PIV, Neologisma Glosaro (Vatré), de sia propra vortaro Eo-D (1999) kaj antaŭ ĉio de la literaturo. La eldonisto ne intencas disponigi la vortaron en formo elektronika, kio klare indikas, ke li kaj la aŭtoro timas tian “travidebligon” de la verko. Por sperti la kvalitojn kaj mankojn de vortaro, necesas “vivi” kun ĝi. Jen aldona problemo: spertaj esperantistoj konsultos ĝin malofte, eble nur por serĉi vorton iom marĝenan aŭ fakan, dum nespertaj esperantistoj apenaŭ rimarkos la multajn fuŝojn. Ili simple kredos, ke ili devas diri piloj [tiel!] kontraŭ malsato (p. 94), ili ne lernos la vorton brikoli (D basteln), sed nur la Krause-parafrazon metie amatori, eble ili ekmiros pri kaum Hava (p. 652) por “holde Weiblichkeit” (t.e. niaj ĉarmaj damoj), ĉar de kie ili sciu, ke jen englitis indoneziaĵo?!?

Same ili akceptos la fuŝon kalkpuco (p. 713), ili ne rimarkos la mankon de akuzativo ĉe merdi en la pantalono (p. 1186), diros lingvaĵo maltrafa anstataŭ katakrezo (p. 1325), aplikos por “Teppichboden” (mokedo) la parafrazon de Krause (tapiŝo kovranta la plankon de la tuta ĉambro), kaj “Weinstraße” estos por la naivuloj vinstrato anstataŭ vin-vojo…

Sed ili frustriĝos ankaŭ, kiam ili serĉos kurantajn vortojn kaj esprimojn kaj ne trovos ilin. Jen ekzemploj sendube nek esoteraj nek iel fakaj: Altweibersommer (filigrana, indiana somero), Anstandswauwau (ŝaperono), GAU (nuklea katastrofo), Mischbatterie (miks-krano) kaj miloj da aliaj mankoj. Por testi la efektivan mankon de ĉiu-taga vort-provizo mi enkomputiligis kaj alfabetigis du dokumentojn: la bulvardan ĵurnalon BILD de 2007-06-12 kaj la turisman revuon Bierzeitung 2007 el Bavarujo. La rezulto montris, ke nur minora parto de la tiel akiritaj vortoj troviĝas ĉe Krause. Lia vortaro do eĉ ne sufiĉas por traduki bavaran menukarton, por ne paroli pri la urugvajaj…

Kiu serĉas “germanaĵojn”, ofte desapontiĝos, jen en la kampo gastronomia, ekz. Maultaschen (ŝvabaj ravioloj) aŭ Streuselkuchen (krumela kuko), geografia, ekz. Allgäu (Algovio) aŭ folklora: mankas amaso da figuroj fabelaj (Frau Holle: Sinjorino Sambuk'?), mitologiaj (Rübezahl), ŝercaj (Dick und Doof aŭ la kolonjaj Tünnes und Schäl: Toĉjo kaj Strabul'?).

Kiam okaze de la apero de antaŭa vortaro mi riproĉis al Krause la mankon de skatologia vort-trezoro, li obĵetis, ke ja enestas… skat-terminoj. Sub “Geschlechtsteil” (seks-organo) oni trovas la vortojn midzi, penissuĉi, frandzi, vulvosuĉi, sesdeknaŭ[um]i, sed en la germana alfabeta ordo oni vane serĉos ilin. La metaforajn kaj slangajn esprimojn buĥto, buŝino, ĉiĉo, kundo, pipiĉeto, pipinjo aŭ eĉ centra oficejo por vagino oni kredeble trovos nenie. Oni mire konstatos ankaŭ, ke la vorto Callgirl ne ekzistas en Esperanto. Laŭ Krause D Puff estas vulgara (li diras “salopp”, sed neniu lia traduko de “salopp” taŭgas) esprimo por Bordell, sed la proponitaj tradukoj prostituejo (ĉu iu diras tion?), bordelo ne estas “salopp”. “Salopp” estus, por ekzemplo, fikejo, fotrejofornikejo. La vortojn D Eroscenter (grand-bordelo?) kaj FKK-Klub (kluba megabordelo) li ne konas. Kiu indignos pri ĉi konstatoj miaj, rimarkos, ke ankaŭ sur la religia kampo mankas multo, ekz. Fronleichnam (Krist-korpa festo).

Ni ĉerpu ankoraŭ detaleton: ĉe kunmetitaj vortoj Krause plene arbitre uzas la ligan -o-, jen ĝin metas, jen ĝin lasas fakultativa aŭ tute ellasas: sistemo ne ekkoneblas (dormoĉambro, dorm[o]ĉambro, dormĉambro). Tio validas eĉ pli por la uzo de la ligo-streko: nul regulo dedukteblas el la ekzemploj de Krause. Oni trovas unu apud la alia: am-filmo, sed amletero (p. 849), kontrol-esploro, sed kontrolveturo (p. 778), viv-komunumo, sed vivkunulo (p. 830), vizit-horoj, sed vizitprogramo (p. 216).

En tre frua recenzo rete aperinta la germana asekur-matematikisto Ulrich Matthias venis al la konkludo, ke rilate la fakan leksikon de lia ĉiu-taga laboro “la vortarego […] estas tute mizera”. Certe ne nur tiu-fake.

Konkludo: La amplekso de la vortaro ne garantias pri la enesto de tre elementaj ĉiu-tagaj vortoj. Vortarojn de tia kalibro ne povas fari unuopuloj. Efektive necesus unue plene registri la Esperantan vort-trezoron (PIV estas nesufiĉa kaj arbitra selekto), ĝin traduki kaj poste inversigi. La vortaro de Wüster, se kompleta kaj ĝisdatigita, permesus tian procedon. Krause tro ofte inventas, lia vortaro ne respegulas la efektive ekzistantan lingvon, ĝi estas kabineta solvo de homo teoriumanta kaj sekve fantaziaĵo. En sia nuna formo ĝi faras pli da mavo ol da bono.

Notoj

1. Diego F. de. Gran Diccionario Español-Esperanto. Santander: mga, 2003. — XX + 1279 pĝ.

2. Minnaja C. Vocabolario Italiano-Esperanto. Milano: Cooperativa Editoriale Esperanto, 1996. — 1438 pĝ.

3. Miyamoto Masao. Vortaro japana-esperanta. Tokio: JEI, 1982. — VI + 1083 pĝ.

4. Christaller P. Deutsch-Esperanto Wörterbuch. Berlin: Möller & Borel, 1910. — XXVI + 516 pĝ.

5. Bennemann P. Esperanto Hand-Wörterbuch. 2. Deutsch-Esperanto. Leipzig: Hirt, 1926. — XX + 455 pĝ.

6. Wingen H. Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Limburg/Lahn: Vereinsdr, 1954. — 176 pĝ.

7. Krause E.-D. Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Leipzig: Verl. Enzyklopädie, 1983. — 594 pĝ.

Reinhard Haupenthal (Francio)

La Ondo de Esperanto. 2008. №3 (161)


Recenzoj | Hejmo