Ne perdiĝu nia generacio

La Perdita Generacio. Eksplodigos vian domon. — Donneville: Vinilkosmo, 2008.

La sveddevena kaj nun internacia muzikgrupo La Perdita Generacio ĵus publikigis sian (ŝajne, la duan) diskon ĉe Vinilkosmo kun iom timiga titolo Eksplodigos vian domon. La intrigo igas min atente aŭskulti ankaŭ la tekston kaj mi tuj komprenas ke la kanzonkolekto celas for de amuzo kaj nur agrabla tempopasigo.

La Perdita GeneracioLa kantotekstoj (ĉefe far Tomas Q. Nilson kiu ankaŭ plejparte aŭtoras la muzikon) altiras per vortelekto kaj poezieco, foje tre freŝa, kiel ekzemple en la dua titolo Iamio bruliĝas, kvankam ĝenerale min ne tiom ravas la rimoj kaj ritmoj (kiuj kadre de la muziko ne ĉiam facile distingeblas kaj ne bezonas tion, ĉu — en tia muziko…), kiom la enhavo mem.

La muziko estas apenaŭ klasigebla per io — soneble estas popo, iam tradiciaj elementoj el ies-popolaj kulturoj. La elekto de la muzikiloj estas leĝera kaj trafa, ĉu plukilaj aŭ blovaj. Iam sonas al mi ideoj el Blackmore Nights kaj Suzanne Vega, krom la etoso de la famega J. R. R. Tolkien (kiel el la instrumentaĵo el titolo 7 Fajro kamena). Nu, ĉiel, sentatas la Eŭropa nordio. Iam mi eĉ ne povas distingi, kio ĝuste sonas (kaj ne konas iujn nomojn el la muzikillisto). Sed ne temas pri blinda imitado — la muziko estas percepteble aŭtentika aŭtore, kun bonguste kaj ĝuste faritaj aranĝoj kaj selekto de muzikaj esprimivoj, varie de plenorkestraj ĝis kvazaŭ minimumecaj. Muzikŝatantoj trovos lerte pesitan selekton kaj integran unuecon de instrumentoj, voĉoj, ritmoj, ideoj, humoroj kaj io pli, ne ĉiam tuj kaptebla aŭ identigebla.

La tuta albumo havas “protestkantan” humoron, sed nur je unua vido de la verdula (naturkonservula) vidpunkto. La plenumantoj subtile sentas kaj liveras al ni laŭ ili neeviteblajn ŝanĝojn sociajn kaj surterajn, kiuj unuflanke dependos de la homoj mem kaj aliflanke povas dependi de io nerefuteble alproksimiĝanta — ŝtormo. Ĉu ni laĉiĝis de tiuj (revolucioj, krizoj…) aŭ ĉu ni dece kaj digne faru ventmuelilojn anstataŭ veterŝirmilojn? Ĉu ni restu “stultaj sklavoj” aŭ io mala, alia — sed kia, kial, kien? — Nepre ne “Malantaŭen”.

Iom da provokado — iam por iuj ŝajna troa — verŝajne estas tio kion la aŭtoroj neprigas por la aŭskultantoj.

Kvazaŭ polemikante kun sia propra grupnomo, la teamanoj klopodas eliri el la magia cirklo de “perditeco” — ni legas sloganon sur paĝo de la akompananta libreto “Ni estas generacio tiel perdita kiel ni agas!” — kaj sensi, trovi vojojn por havi kaj esti — sin mem, sian sorton, sian — nian mondon. Ja “perdita” generacio nomatas tiel ne per ĝi mem sed far tiuj “kontrolistoj”, kiuj perdigas ĝin por siaj propraj ficeloj. Perifrazante tre saĝan eldiron “malbono ekzistas nur por tiuj kiuj estas ties viktimoj”, mi diru “nia generacio perdiĝos nur se ni permesos tion”. Evidente la rana bildo simbolas tiun malekzemplon por niaj pensadoj.

La tuta albumo impresas kiel koncepta albumo, komencante de la unua kanzono Malantaŭen proteste kontraŭ la nunaj kaj videble delongaj kontrolantoj/kontroliloj de la homa vivo, inkluzive la Biblio, timo, senjusta distribuo de valoroj, atakoj kontraŭ libero seksa, moŝtuloj, seksa diskriminacio de virinoj. Senkaŝa sarkasmo kontraŭ tiuj kiuj plej videble tiras nin regrese — kaj plu tra titoloj hokaj kaj atentigaj, ĝis la kvazaŭ rekta neevitebla demando — “Ĉu timigas la ombro?” kaj sensata ŝanĝo — kio burĝonas kaj iam “eksplodigos vian domon”. Ĉu tro timige? Ĉu tro naive?.. La aŭskultanto serĉu siajn pensojn mem.

Bela neologismo “iamio” el unu titolo miksas la ideon de “tempo-spaco” kun “spaco-tempo”. Ĉu temas pri estonto kiu “bruliĝos” kun ni, kaj “ĉio degelos”? Persona sorto interplektiĝas kun tiuj de aliaj, proksimaj kaj foraj. Kaj ni intertempe pensu pri niaj “normalaj/kutimaj” roloj, dum “Kialoj por prokrasti ĉiam troveblas”, sed kio “savos nin de la raven'”? La kanzonoj pri “amo” temas pri kiel lerni ami, kompreni sian homecon. Kaj mi precipe ŝatas la simple brilan Lulkanto por piratoj, kun la teksto ne nur porbeba.

Konsiderante rektegan referon al Ĝorĝ'-Orŭela averto (Mil naŭcent okdek kvar) — kio reale tute eblas kun ĉiuj ni, se ni konsentos elekti “la plej sekuran lokon — malliberejon”, ni iras al pluraj demandoj en formoj kanzonaj — la aŭtoroj honeste kaj sincere dividas ilin al ni.

Mi ne malemos ripeti, kaj sen reklamcelo, ke Vinilkosmo, kiel ĉiam, eldonis diskon senriproĉan sonkvalite, artkoncepte kaj grafike. La ordinarajn sontrakojn akompanas mp3-aj karaokeoj de ĉiuj titoloj kaj eĉ, laŭ reklamo reteja, iu(j) AVI-video(j) en albumoj por “Eŭropa Unio”. Kaj, kion ŝatos tiuj kiuj emos kune ludi iujn muzikinstrumentojn, ĉiu kanzonteksto provizas respektivajn akordojn — taŭga helpilo por igi ĉi kolekton kantata en konvena amika rondo. Kontraste al iamaj (Sovetiaj/Rusiaj) Esperanto-tendaraj ofte tro “amasaj” kaj ne ĉiam bonkvalitaj — se akceptote, ili kaj ĝuigos kaj sencplenigos niajn Esperanto-komunumanojn. Nur oni ne timu nekutimajn harmoniojn kaj eble por iuj tro komplikajn melodiojn.

Nur en unu verso mi trovis iun nekonvenaĵon pri akuzativa uzo. Mi ne sukcesis trovi la signifon de la uzita kaj sendube grava vorto “asroni” — la aŭskultanto havu ivon diveni ĝin mem.

Andrej Peĉonkin (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2009. №2 (172)


Recenzoj | Hejmo