La amo ja ekzistas!

Manŭel. Ĉu plu ekzistas amo?: KD. – Udine: Rovere Emanuele, 2012.

Manŭel: Ĉu plu ekzistas amo?Jen la dua albumo de Emanuele Rovere, kies antaŭa debuta disko Duonvoĉe… tutkore impresis min tre freŝe kaj kolektis faskon da favoraj recenzoj. Same kiel la antaŭa albumo, tiu ĉi prezentas aron da diverslingvaj popularaj kantoj adaptitaj al Esperanto. Aldone, en tiu ĉi albumo la aŭtoro kuraĝis prezenti ankaŭ kelkajn proprajn komponaĵojn.

La ĝeneralaj enhavo kaj sono restis la samaj: dominas helaj kaj tre melodiaj kantoj, multaj el kiuj estas monde konataj ŝlagroj (ekzemple, Io stulta, kiu estas adapto de Somethin' Stupid fare de Clarence Carson Parks, aŭ Hieraŭ mi – adapto de Yesterday fare de The Beatles). La muzik-aranĝoj estas same riĉaj, harmoniaj kaj sufiĉe variaj. La kantado de la artisto (kiu ja avertas, ke lia “nuna voĉo estas nur pala ombro de la iama”), miaimprese, eĉ riĉiĝis kaj fortiĝis kompare kun la antaŭa albumo. La prononco daŭre estas tre klara; ankaŭ la kvalito de la tekstoj malgraŭ ilia relativa simpleco estas sufiĉe alta, kvankam la aŭtoro (kiu samtempe rolis kiel tradukinto de ĉiuj tekstoj) evidente traktas la originalajn vortojn sufiĉe libere, almenaŭ la adapto de Yesterday tekste realiĝis ne kiel traduko, sed kiel pli-malpli memstara artaĵo inspirita de la originalo. Ankaŭ la temaro de la kantoj restis la sama: krom en la lasta kanto ili ĉiuj temas pri la amo (kaj tiu lasta, titolita Auschwitz kaj temanta pri pacismo kaj tutmonda frateco, bone resumas la mondpercepton de la aŭtoro kaj trafe kronas la diskon).

Novaĵo en tiu ĉi albumo iĝis tri originalaj kantoj, komponitaj de Emanuele mem. Sone, tekste kaj melodie ili tre proksimas al la ĝenerala stilo de la albumo kaj sonas sufiĉe bele, kvankam laŭ la kvalito ili antaŭvideble ne povas digne konkurenci kun la famegaj ŝlagroj, kiuj tamen restas la esenco de la disko.

La diskon akompanas tekstolibreto; la karaokeaj versioj de la kantoj ĉi-foje, bedaŭrinde, ne aperas.

Paroli pri la mankoj de la diversrilate interesa kaj bonsona albumo estas malfacile, sed mi nepre devas plendi, ke en multaj kantoj la voĉo de la kantisto ŝajnas esti ne sufiĉe laŭta (verŝajne dum studia miksado oni iel trosurdigis la voĉ-trakon). Ankaŭ la elekto de la kantoj ĉi-foje rezultigis iom malpli brilan kolekton kompare kun tiu, kiu estis prezentita en la debuta albumo. Sed tiu ĉi opinio estas, kompreneble, plej subjektiva.

Ĉiuokaze, Ĉu plu ekzistas amo? certe iĝis inda posteulo de la antaŭa albumo kaj mi sincere rekomendas ĝin al ĉiuj ŝatantoj de belaj melodioj kaj sincera kantado.

Paŭlo Moĵajev (Ukrainio)

La Ondo de Esperanto, 2012, №12 (218).


Recenzoj | Hejmo