“La manuskriptoj ne forbrulas”

Bulgakov, Miĥail. La majstro kaj Margarita: Romano / Trad. el la rusa, koment. Sergio Pokrovskij; Enkond. Spomenka Štimec. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1991. — 376 p., superkovr. — (Serio Oriento-Okcidento; №26).

Bulgakov

Ruĝa rozo sub la titolo atentokapte indikas al la bildo simbolanta la faman frazon el la romano: “La manuskriptoj ne forbrulas”. Kiam mi ekvidis la volumon en jaketo kun etoskreaj vualitaj figuroj, mia unua reago estis — finfine! Efektive, la apero de esperanta versio de tiu ĉi libro estis longe atendata. La romano, komencita en 1928, estis laŭ mia scio unue publikigita en 1969–70, longe post la forpaso de la aŭtoro (1891–1940). Aperinta sur la paĝoj de literatura revuo Moskva en Ruslando apenaŭ rekonsciiĝinta post la plej kruela — stalinisma — periodo de ĝia historio kaj plu restanta malantaŭ la firme riglita fera kurteno, la romano iĝis literatura revelacio en la medio de (speciale arta) intelektularo kaj rapide akiris la famon de pinta verko de Miĥail Bulgakov.

Eble necesas funde kaj de-interne koni la vivon en Sovetio por senti kiom la majstroverko de Bulgakov, verkita en tiel obskurantisma periodo, defiis la reĝimon kaj kian freŝan spirito-liberigan inspiron ĝi vekis. Rompo de stereotipoj kaj ofte ironia mistifikado estas karakterizaj trajtoj de tiu ĉi verko. Aliflanke, la romano estas ideala por la serio Oriento-Okcidento. Aŭtente rusa ĝi tamen rekte daŭrigas la (okcident)eŭropan literaturan tradicion, speciale koncernan la legendon pri Faust. Krome, unu el la tavoloj de la romano estas aŭtora, apokrifa interpreto kaj motivado de la eventoj ligitaj kun la herezulo Jeŝua Ha-Nocri, nenie en la verko rekte nomata Kristo.

La dirito eksplikas, kial la rigora nigra bindaĵo kun nuraj glimantaj aŭtora nomo kaj titolo sub la ekstera jaketo impresas aparte adekvataj. Cetere la poligrafia kvalito (vere bona) de la volumo vekas surprizon, ĉar la libro estis eldonita en la nuna Ruslando per sendependa institucio.

Ĉu do ankoraŭ unu evangelio — ĉi-foje de Bulgakov? Tute ne! La novtestamenta historio vidata tra la aŭtora personeco alternas kaj plektiĝas kun la eventoj okazantaj en Moskvo en 1930-aj. Sed tra aŭtentaj detaloj de tiea kaj tiama vivo la leganto sentas la konturojn de io, kio havas universalan kulturan valoron. Porti en la traduko tian fajnan literaturan teksaĵon al alilingvaj legantoj ŝajnas tasko defia, sed des pli tenta.

Tial mi estas ege kontenta, ke la esperantigon de la romano efektivigis Sergej Pokrovskij, sendube unu el la plej kleraj ruslandaj esperantistoj. Temas ja ne pri tuŝa-fuŝa speco de erudiciulo ofte renkontebla en niaj kluboj, sed pri enciklopedie klera sciencisto, havanta seriozan sperton de faka kaj ĉiutaga uzado de pluraj lingvoj, inkluzivantan ankaŭ simultanan interpretadon.

La lingvaĵo de la traduko estas praktike senriproĉa. Mi diros pli — la traduko estas adekvata (se ĝenerale ekzistas adekvataj tradukoj!). Legante la tradukon, preskaŭ ĉie, kie oni povas ekhavi almenaŭ ombron de dubo pri tio, mi kun (ĉu ekscesa?) pedanteco entreprenis improvizitajn filologiajn esplorojn por ekzameni la ekzaktecon de la varianto elektita de la tradukinto. La rezulto ĉiam (!) pruvis, ke la diligenteco de la tradukinto evidente eĉ superis la (pli ol averaĝan) pedantecon de la recenzanto — la varianto de Pokrovskij ĉiam estis motivebla kaj argumentita (eĉ se la motivo ne estis unua-vide trovebla kaj la trovado de la argumentoj atestis pri la neceso de pli ol kutima poliglota erudicio)!

Preseraroj en la teksto de la romano preskaŭ forestas, sed certan kvanton de ili la preseja koboldo kontrabandis al la sufiĉe ampleksaj Notoj de la tradukinto (P. 344–370). Probabla ŝajnas ilia apero (mal)dank al la neceso transdoni la komputile kompostitan tekston kun multaj diverslingvaj litertipoj en la edicia procedo. Feliĉe nur malmultaj preseraroj povus mis- aŭ mal-komprenigi.

Kelkfoje — tre malofte — iuj formoj ŝajnis al mi dubindaj agacaj aŭ tro aŭdacaj. Ekzemple, la transitiva uzo de situi en 'Oni rajtas situi ĝin' (P. 355), baledo anst. la pli kutima baleto (P. 356) aŭ napolitanino anst. napolanino, kiu ŝajnas pli regula derivaĵo de (ankaŭ PIVa) Napolo (P. 364).

Ĝenerale la Notoj de la tradukinto estas aparte laŭdindaj! En siaj komentoj Pokrovskij demonstras efektive profundan scion de nekutime multaj lingvoj kaj vere kapturnan erudicion. En la laboro li zorge studis tradukojn de la originalo al pluraj aliaj lingvoj kaj trovis tutan faskon de vere kuriozaj misaĵoj en ili. Tio plian fojon pruvas ke vera bilingveco (des pli bikultureco) inkluzivanta la rusan kaj (okcident)eŭropan lingvon estas ege rara fenomeno — fakto, kiu estas en frapa kontrasto kun la kvanto de rusaj-esperantaj bilingvoj en la Ruslanda esperanto-komunumo.

Mia amiko, profunda ŝatanto de la rusa kaj esperanta literaturoj, mem ne fremda al verkado kaj eldona agado, post konatiĝo kun la recenzata eldonaĵo diris, ke tiuj filologie profundaj, dokte fajnaj kaj finfine sagacaj komentoj povus pliriĉigi eĉ ruslingvan eldonon de la romano malgraŭ la jam abundaj esploroj kaj komentarioj pri la plej enigma kaj konjekto-inspira verko de la rusa literaturo en tiu ĉi jarcento.

La majstro en la titolo implicas por la leganto-esperantisto pli ol celis la aŭtoro — ĉu ankoraŭ unu mistifiko de tiu ĉi fascina, fantasmogoria verko? Aŭ plia motivo por legi tiun ĉi verkon, senriproĉe tradukitan?

Alexander Shlafer

Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:

Papere: La Ondo de Esperanto, 1993, №1 (8).

Rete: https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-master.htm.