Nepre havinda por ĉiu Esperanto-biblioteko

Migliorini, Bruno. Lingvaj aspektoj de Esperanto. (1924–1963). Eseoj. — Enkond. Carlo Minnaja, Tullio De Mauro. — 2a eld., rev. — Pisa: Edistudio, 2006. — 112 pĝ.

Nepre havinda por ĉiu Esperanto-biblioteko estas la kolekto de esperantologiaj kaj interlingvistikaj eseoj de Bruno Migliorini.

Bruno Migliorini (1896–1975) estas konata itala lingvisto, interalie prezidinto de la Itala Lingva Akademio kaj aŭtoro de la ĝis nun aktuala Historio de la itala lingvo. Estas tre bonŝance por italaj esperantistoj, ke tiagrada renoma lingvisto interesiĝis ankaŭ pri esperantologio kaj postlasis kelkajn verkojn interesajn ankaŭ nun kiel printaĵo de la tiama stato de la scienco. Esperantistiĝinte en 1913, tiam 16-jara, Migliorini tuj fariĝis fervora aktivulo, en la sama jaro li fondis Esperanto-grupon en sia urbo. Li multe envolviĝis en la Esperanto-movado — kaj eble lia elekto de la lingvistika kariero estis fierinda por ni sekvo de lia esperantisteco.

La eseoj kovras vastan temaron, kiu respegulas vastecon de la interesoj de la itala elstarulo kaj lian enorman produktivon. Menciindas ankaŭ la lingvaĵo: la tekstoj facile legeblas kaj foje vekas intereson pli pro la maniero de la aŭtoro, ol pro la elektita temo (ekzemple, en La akcento en Esperanto kaj en Occidental). Krom la kritiko de Occidental, la esearo enhavas ankaŭ kritikan tekston pri interlingvao (Esperanto kaj Interlingua). Aliaj tuŝitaj temoj estas etimologio de Esperanto (Kontribuaĵoj al Esperanta etimologio), pruntoj de vortoj en eŭropaj lingvoj lige kun historiaj eventoj (La elementoj de la eŭropa vorttrezoro). Ekzemploriĉa eseo La artefaritaj elementoj en la naciaj lingvoj donas bazon por la populara esperantista diskursero “ĉiuj lingvoj estas iugrade artefaritaj”. La personaj nomoj rakontas pri diveno kaj uzo de nomoj en diversaj kulturoj. La libro finiĝas per Esperanta traduko de eseo Dante homo kaj poeto, kiun Migliorini verkis itale por la dulingva (Esperanto-itala) eldono de La Dia Komedio (1963).

La preskvalito estas tre bona, la teksto estas facile legebla. Renkonteblas kompost-eraroj, kvazaŭ la tajpinto ne tre bone sciis Esperanton (ekzemple, en pĝ. 35: “ai” anstataŭ “al”, kelkajn liniojn poste “al” anstataŭ “ol”).

La esearo tre bone sentigas al modernuloj, kio estis aktuala en esperantologio de la periodo inter la mondmilitoj (bedaŭrinde post 1938 Migliorini ne plu okupiĝis pri Esperanto, kvankam li plu amikis kun esperantistoj). Ĝi ankaŭ ebligas, per la enkondukaj eseoj, pli proksiman konatiĝon kun historio de Esperanto-movado en Italio.

Slavik Ivanov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2007. №6 (152)


Recenzoj | Hejmo