Serena krimromano

Modest, Julian. Serenaj matenoj: Krimromano, originale verkita en Esperanto / Antaŭparolo de Petar Todorov. – [Antverpeno]: Eldonejo Libera, 2018. – 95 p.

Modest

Mi ankoraŭ estas nova esperantistino kaj ne ĝisfunde konas nian literaturon. Tamen eĉ nova leganto de Esperanto rapide rimarkas la nomon Julian Modest, ĉar li senĉese publikigas novajn verkojn. Scivoleme rigardante la liston de liaj verkoj, mi miris ne nur pri la kvanto, sed ankaŭ pri la daŭro de la produktado – pli ol tridek jaroj – kaj la diverseco – verkoj el ĉiuj ĝenroj.

Mi demandas min, al kio utilas recenzo. Miaopinie, ĝi devas sciigi, kia estu la legontaro de la pritraktata libro. Neniu libro povas plaĉi al ĉiuj. Ekzistas libroj, verkitaj kun granda lerteco en eksperimenta maniero per kompleksa vortotrezoro. Tiaj libroj plezurigas la plej spertajn legantojn, t. e. la eliton de nia movado.

Ne tiaj estas la libroj de Julian Modest. Neniel li dediĉas sian verkadon al elito, sed male al la plimulto. En tio li pravas. Multaj el ni en la movado ne ege spertas, tutsimple ĉar maloftas la okazoj praktiki la lingvon. Mankas tempo por legi longajn verkojn. Malagrablas, kiam dum la legado necesas ĉiam konsulti vortaron, cerbumadi pri ĉiu frazo, strebi memori komplikajn skemojn kaj okazintaĵojn. Se vi ofte alfrontas tion, ne hezitu legi la librojn de Julian Modest. Tio ne signifas ke lia verkado estas malaltnivela. Tute male. Kiel konscias ĉiu kreanto, la simpleco estas celo malfacilege atingebla.

Serenaj matenoj estas la plej nova krimromano de Julian Modest. Ĝi estas mallonga, bone presita per facile legeblaj literoj. La kovrilo estas bela kaj la titolo videblas sur ĝia dorso (se la eldonisto forgesus tion, la libro iel malaperus, kiam ĝi staros inter aliaj libroj sur breto). Ankaŭ la cifereca versio bone legeblas danke al la laboro de la eldonisto.

La rakonto okazas dum agrabla suna aprilo en la nuna epoko. La ago estas en ĉemara kvieta urbeto. Verŝajne, ĝi kuŝas en Bulgario, la lando de la aŭtoro, proksime de la haveno Burgas (Burgo en la romano). La balkana karaktero senteblas en la nomoj de la roluloj kaj en kelkaj kutimoj, ekzemple nomi virojn “onklo” kaj virinojn “onklino”.

Temas pri malapero de junulino. Dum la tuta libro la policistoj malkovras novajn aspektojn en ŝia personeco. La leganto akompanas paŝon post paŝo la detektivojn, kiam ili esploras la diversajn hipotezojn pri ŝia malapero. Survoje la verkisto lerte kreas aŭ forigas suspektojn kaj dubojn en nia menso.

La roluloj ne prezentas surprizigajn karakterojn, sed iliaj sentoj estas priskribitaj per delikataj detaloj, laŭ la kutima maniero de Julian Modest. Plurfoje li kortuŝe pentras la nostalgion de gepatroj, kiuj sentas, ke ilia infano jaron post jaro malproksimiĝas kaj fremdiĝas. Kiam komenciĝas la kvara tago post la malapero de la junulino, ŝia patrino esprimas sian doloron: “Ankoraŭ unu serena mateno, sed en mia animo malhelas kiel en tombo”.

La stilo estas simpla, kaj la rakonto glate fluas laŭlonge de la mallongaj ĉapitroj. La eventoj estas detale priskribitaj kaj facile kompreneblas. Multas la dialogoj kun viglaj kaj mallongaj frazoj en ĉiutaga lingvaĵo. Male al tiom da krimromanoj, tiu ĉi libro ne enhavas maldecajn vortojn, nek sangoplenajn priskribojn de kadavroj aŭ de perfortaĵoj.

La fino de la rakonto kontentigas la scivolemon de la leganto kaj plene solvas la misteron, kiel taŭgas en tradicia krimromano.

Konklude, la libro donos al la leganto senstreĉan plezuron. Serenaj matenoj estas ia strangaĵo, serena krimromano.

Laure Patas d’Illiers

Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:

Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №11 (289).

Rete: https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-modes3.htm.