Napolo, ne nur la kanzono…

Napolo kaj ties ĉirkaŭaĵoj (Historio, arto, folkloro): Gvidlibro / Kompilis Nicolino Rossi. — Napoli: Napola Esperanto-Asocio, 2008. — 192 paĝoj, il.

La nomo Napolo en la tuta mondo asociiĝas kun la napola kanzono, kiu estis kantata ĉie de nostalgiplenaj elmigrintoj kaj de popularaj kantistoj, kiel la famekonata tenoro Enrico Caruso. La napola kanzono fontis el popolmuziko, kaj ĝia florperiodo ampleksas la duan duonon de la 19a kaj la unuan de la 20a jarcentoj. En tiu tempo famaj lokaj poetoj kaj muzikistoj verkis sennombrajn kanzonojn. La festo Piedigrotta estis ideala preteksto por prezenti publike novajn kanzonojn. La unua vaste populariĝinta melodio estis Te voglio bene assaje.

Sed kio vere estas Napolo, oni ekkonas el la recenzata gvidlibro, kiu ne vane havas la subtitolon “Historio, arto kaj folkloro”. Ĝin inaŭguras la historia arbo de Napolo, kiu prezentas kronologie periodojn de ĝia evoluo: de la fondo de Neapolis far grekoj ĉ. 650 a.K. ĝis la jaro 1948, kiam ĉesis la Itala regno sub la Savoja dinastio.

La tekstojn ellaboris Nicolino Rossi, kies poezia gusto precipe sentiĝas en la prihistoriaj ĉapitroj de la libro. Ĝi komenciĝas per la ekesto de Napolo, kiel tion transdonas belaj mitoj. Oni diras ankaŭ, ke la tuta beleco disdonota de Dio post kreado de la tero, trafis Napolon. Volonte oni kredas tiun legendon spertante altiriĝon de la naturbeleco kaj de milda klimato.

Laŭ kompetentuloj, la mediteraneaj urboj “ne elkreskas kiel aliaj el vilaĝoj, sed ili kreas vilaĝojn ĉirkaŭ si kaj por si”. Fondita kiel greka kolonio, la urbo havis tipan strukturon, kiu ankoraŭ nun estas parte videbla, ĉar rekonstruoj kaj plilarĝigoj de domoj kaj palacoj okazis sur malnovegaj strukturoj sen detrui ilin. Dum la romia epoko Napolo iĝis centro de ripozado, sur la marbordo konstruiĝis vilaoj, en la urbo mem ekfloris produktado de luksaj varoj.

Dum la Mezepoko Napolo spertis multajn ŝanĝojn sub regado de diversaj konkerantoj, fariĝinte vera ĉefurbo. Ne vane Predrag Matvejević asertas, ke “la praloĝantoj de la mediteranea spaco pli sentas sin ligitaj kun sia urbo ol kun ŝtato aŭ nacio… La urboj estis por ili ŝtato, nacio kaj io pli”. Tion konfirmas la historio de Napolo, kiun leganto sekvas per la atentokaptaj ĉapitroj.

Kun admiro Rossi rakontas pri la plej brila epoko, kiun Napolo spertis sub la regado de princo Karlo (Burbono), poste hispana reĝo Karlo III, klera kaj artama, laŭ la iluminisma spirito. Napolo iĝis la plej loĝantoriĉa urbo en Italio, estis faritaj plibonigoj kaj revigligo de ekonomiaj kaj administraj strukturoj; komenciĝis elfosadoj en Herkulano kaj Pompejo, fonditaj la Nacia Biblioteko, Arkeologia Muzeo, konstruita Teatro San Carlo. Disvolviĝas kulturo. Kaj amare li konstatas ruinigajn postsekvojn de la malvenko de Partenopa Respubliko (1799), kiam estis neniigita la plej bona parto de la napola intelektularo:

Napolo neniam plu estos kapabla atingi similan spiritan kaj kulturan floradon, la vivo de la urbo kaj de la ŝtato ekiris al decida kaj nehaltigebla subiro.

En 1860 Napolo entuziasme aliĝis al la Itala regno, kvankam tio havigis poste al la urbo amarajn postsekvojn per akriĝintaj urbo-problemoj: higienaj-sanitaraj kondiĉoj, labormanko, alfabetigo. La suditala problemo iĝis pli kaj pli akra, la popolo daŭre mizeriĝis, la grandaj elmigrofluoj (precipe al Usono kaj Argentino) komenciĝis. Aparta ĉapitro gvidas legantojn al la hodiaŭa Napolo, ekde la postmilitaj rekonstruoj, tra ekonomia eksplodo de la 1960aj jaroj al la nuno kun ties strebo revalorigi kaj plibeligi la arttrezorojn de Napolo kaj trovado de novaj dimensioj en, ekzemple, realigo de la Urbo de la Sciencoj en Bagnoli. Malgraŭ la kontraŭdira portreto de Napolo, Rossi optimismas:

La futuro de la urbo plu gravas: la rekonkero de la propra identeco kiel rezulto de buntaj kaj plurspecaj socitavoloj ankoraŭ difineblas.

La Napolano kunkreskis kun sia urbo, kaj kiel ni hodiaŭ trovas la atestojn de pasintaj jarcentoj en la urbaj ŝtonoj kaj artsignoj, tiel plu hodiaŭ aperas en la kolektiva konscio de la urbanoj la signoj kaj atestoj de la homoj kaj de la popoloj, kiuj ĉi tie vivis, suferis kaj luktis.

Tra la tuta libro Rossi donas apartan atenton al la kulturo, kiu en ĉiuj epokoj havis kreivajn periodojn. Alestas elstaraj nomoj en multaj sferoj de la artoj, literaturo, muziko kaj sciencoj.

Prihistoriaj tekstoj intermetiĝas kun ĉapitroj, priskribantaj la urbajn vidindaĵojn. Rossi rakontas pri ĉio: spacoplanado kaj konstruado; stiloj, arkitekturo kaj skulptaĵoj; pentraĵoj kaj ornamaĵoj; arkoj, kolonoj, reliefoj kaj bareliefoj; ŝtuparoj, pordegoj kaj turoj; katedraloj kaj kasteloj; palacoj kaj publikaj institucioj. Ni vizitas la antikvajn katakombojn kaj la ĉirkaŭaĵojn de Napolo, inter kiuj Pompejo, “urbo sentempa” kaj Sorrento, “loko de la revoj, urbo de la amo, kie ĉies koro trovas emociojn, ĉies espero alstrebas realiĝon, ĉies deziroj glitas al plenumiĝo” kaj la ĉarmaj insuloj.

La libro estas riĉe ilustrita kaj fine troviĝas informoj utilaj por vizitantoj kaj turistoj. Bonvenus ankaŭ glosaro pri personoj enlibre menciitaj. Ĝi estas valora helpilo por plani kaj efektivigi sian viziton pro la klera kaj multscia gvidanto, kiu havigas ne nur necesajn informojn kaj priskribojn, sed transdonas la etoson. Lia celo estas ne nur montri “allogaĵon” por turisto, sed sentigi al la leganto kaj eventuala vizitanto la animon de la urbo, kiu multon travivis kaj kiu estas vivanta organismo.

Miaj rimarkoj estas ĉefe teknikaj. Stranga mallongigo “Jarc” anstataŭ la kutima “jc” por jarcento; troa uzado de majuskloj, eĉ por sociklasoj kiel nobelaro kaj klerikaro. Nesufiĉe profesia enpaĝigo ĝenas plurloke, ankaŭ per mallertaj vortodividoj.

Estontaj (kaj praktikantaj) ĉiĉeronoj povas uzi la gvidlibron por alproprigi elegantan uzadon de fakaj terminoj. Ĉiuj aliaj kiel interesegan legaĵon pri la historio, arto kaj kulturo de aparta mediteranea perlo.

Halina Gorecka (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2008. №8–9 (166–167)


Recenzoj | Hejmo