Eugeno OneginEkskurse tra Rusujo

Puŝkin, Aleksandr. Eŭgeno Onegin: Versromano / Tradukis el la rusa Valentin Melnikov; Enkond., koment. Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2005. — 256 paĝoj. — (Serio Oriento-Okcidento; №40).

Eŭgeno Onegin, versa romano verkita de Aleksandr Puŝkin en 1823–31, estas, laŭ vortoj de la tradukinto Valentin Melnikov, “probable la plej elstara verko de la tuta rusa literaturo”. Ĝia formala strukturo estas versa, kaj konsistas plejparte el 14-liniaj strofoj, kreitaj de Puŝkino speciale por ĉi romano, kun fiksaj rimo kaj verso-longo. Temas pri mejlo-ŝtona verko, kiu, se mi ne miskomprenas, ne nur signifis definitivan dignigon de la rusa kiel beletra lingvo, sed decide influis la postajn tendencojn en la rusa literaturo, aparte la socian realismon, tra la dek-naŭa jar-cento ĝis la revolucio de 1917.

En ĝi la aŭtoro priskribas fatalan amon inter splena dando nobela, Eŭgeno Onegin, kaj Tatjana, fraŭlino el kampara bieno. La rakontaj pecoj, fakte nur parto de la romano, alternas kun lirikaj ekskursoj, moraj kaj pejzaĝaj priskriboj, sociaj komentoj, amaj meditoj, diskutoj pri la poezia naturo aŭ elvokoj de gloraj historiaj eventoj en la rusa historio. Ĉi aŭtoraj interludoj estas intime plektitaj en la rakonta fadeno, kaj spegulas la verajn aŭtorajn motivojn; la recenzanto, do, por laŭe konformi al la verko, permesu al si digresion el sia propra pensujo…

Laŭ ies malica difino, klasikaĵo estas verko, kiun ĉiuj opportune et importune laŭdas, sed efektive malmultaj legas. Ĉiu lingvo havas siajn klasikaĵojn, ver-ŝajne senmortajn, kiuj sidas en multaj hejmoj sur bretoj harmonie kun apudaj ornamaĵoj, estas instruataj en mez-lernejoj, iu-foje eĉ kun apreco de sentemaj gimnazianoj, kaj eldonataj en luksaj bindoj, bon-ŝance kun riĉaj komentarioj.

Mi mem regule turnas mian atenton al Donkiĥoto, klasikaĵo en la hispana lingvo, mia denaska, kiun mi ellegis kiel mez-lernejano: de tempo al tempo mi revenas al ĝi kaj relegas ĉapitron, aŭ nur paĝojn; kelk-foje, laŭprefere, mi gustumas ĝin en la eleganta esperanta vesto de Fernando de Diego: la ekscitaj aventuroj, la vivaj dialogoj, la maliceto de Cervanto, en bela esperanto aŭ hispana, ĉiam ravas kaj katenas min.

Same mi faras ĉe disfojaj farnientoj pri Gero, la antonomazia klasikaĵo de la eŭska, mia nacia lingvo. Ĉi lasta tamen ege malsimilas laŭ naturo: temas pri asketa, ŝim-odora man-libro por ali-tempaj katolikaj bigotoj, eldonita unua-foje en 1643. En ĝi, kiel en miloj da ali-lingvaj skolastikaj verkoj sam-epokaj, oni instruas piulojn pri la vojo al morala perfektiĝo kaj beateco. Mi konservas kaj relegas la saman volumon, kiun mi dense prinotis antaŭ dudek jaroj; tiam, kun fera volo de adoleskanto, mi decidis, eble ne tute malprave, ke veran posedon de la eŭska mi povos akiri nur trinkante el originaj fontoj, kiel Gero. Ties enhavon, kompreneble, mi trovas mucide kaduka kaj ridinda, sed mi ŝatas ĝin malgraŭe; min allogas ĝia pura kaj eleganta prozo, kiu ankoraŭ nun, post 364 jaroj, impresas nature flua kaj iel malarkaike imitinda. Ĉu ankaŭ vi, leganto de LOdE, ĉerpus saman edifon el eventuala esperanta versio de mia plej ŝatata eŭsk-lingva legaĵo? Dubinde.

La demando pri la valoro, des pli universala kaj sentempa, de la t.n. klasikaĵoj montriĝas embarasa. Intence mi prezentis du ekstreme malsamajn tipojn: unu-flanke Donkiĥoton, ankoraŭ amuzan, atento-kaptan majstro-verkon forme kaj enhave apreceblan, mi pensas, de internacia legantaro; kaj aliflanke Gero, majstro-verkon, ĉi-kaze pro meritoj pure lingvaj, de certa kulturo sed apenaŭ interesan por fremduloj.

Melnikov faris virtuozan laboregon donante Eŭgenon al esperanto. Li riveliĝas unua-ranga stilisto meritanta lokon inter niaj grandaj tradukistoj, surpodie kun de Diego, Haupenthal aŭ Pokrovskij. Mi apenaŭ trovis formajn malglataĵojn, kaj la ŝajnaj stumblo-blokoj, disegaj tra la teksto, ŝuldiĝas kredeble al Puŝkino mem, ne al la tradukinto: ja ĉi lasta atentigas la leganton en enkonduko, ke se iu trovos “adasismon aŭ tro banalan rimon, iom strangan komparon, ŝanĝon de gramatika tempo ktp. — [li] sciu, ke tiuloke Puŝkino uzis la samon”. Nu, eble iu opinios la tradukintan memfidon sam-nivela al lia virtuozo, sed ĉiu-okaze memestimo, se merita, ne estas malmerita.

Sed eble la tubero, krom en la nekapablo de la subskribinto, situas sur iom aliaj koordinatoj. Kulturaj varoj kaj formoj, kiel ajn valoraj oni taksas ilin en difinita periodo, ĝenerale respondas al laŭtempaj gustoj. Modoj kaj kordoj ŝanĝiĝas. Versa romano korsetita en la strikta trud-kitelo de metriko definitive ne kaŭzas saman impreson nun kiel antaŭ du jar-centoj. Se aldoniĝas abundo da aludoj metaliteraturaj — ne malofte al koteriaj plum-kunuloj — kaj celantaj la engaĝon de simil-kordaj sam-tempuloj — nu, mi dirus, ke la tuto prezentas ioman defion al hodiaŭa neinicita leganto, des pli se nerusa.

Atute ĉe Eŭgeno ni kalkulas je artisma esperantigo, klara en ĝeneralaj linioj, kiu tamen ne sukcesas ĵeti lumon sur kelkajn obskuraĵojn. Ĉe tiaj okazoj la senhelpa leganto povas nur vei simile al la protagonisto antaŭ arda versotorento de juna kaj amika poeto (pĝ. 41):

Eŭgen' sen granda intereso,
ne tro sukcesa en kompren',
aŭskultis tamen lin kun pen'.
Feliĉe skrupulaj komentarioj de Aleksander Korĵenkov, fine de la volumo, prilumas arkanojn kaj klarigas pri historiaj fono, eventoj kaj aliaj kaŝitaj intencoj. Preterdire, se paroli pri arkanoj, Chris Long aperas kolofone kiel unu el la prov-legantoj.

Inter verd-lingvaj tradukistoj, ankoraŭ digresie, manifestiĝas certa inklino redoni el siaj propraj lingvoj verkojn ne rigarde al ties intereso por internacia legantaro, sed nur rezulte el ilia graveco en la propra naci-literatura historio. Influas ankaŭ la cirkonstanco, ke tiaj verkoj prezentas ne malofte stilajn komplikaĵojn, spite allogajn el tradukista vid-punkto. Kuŝas la impreso, iu-foje prava, ke per tiaj esperantigoj cizeliĝas la prestiĝo kaj rimedoj de nia lingvo, kvazaŭ ekposedo de naci-literatura majstro-verko liverus senplie al esperanto ian plusan statuson.

Al ĉi kategorio mi senrezerve kalkulas Reinhard Haupenthal, kiu senkompate trudas al sia trupo da legantoj — ve, ne legio! — preskaŭ nur deknaŭ-jarcentajn romantikaĵojn, foje amuzajn. Oni ne miskomprenu min: ankaŭ tio bonas, kaj ĉiu-okaze esperanta tradukisto, laboranta nur pro amo al la metio, rajtas foruzi sian tempon kaj talenton laŭplaĉe. Bedaŭrinde, tamen, ke interesaj kaj aktualaj aŭtoroj (ekzemple, inter la german-lingvaj, Peter Handke kaj Günter Grass) restas netradukitaj, aŭ eĉ pli mizere, mistradukitaj de s-ro Ajna Fuŝulo.

Probable maljustas kelkaj el miaj supraj konsideroj, ankaŭ aplikitaj al la ĉi-recenza objekto. Eŭgeno Onegin estas ja delikata sia-speca romano kaj, preter la anekdota intrigo, precipe pasia portreto de Rusujo, de ties landanoj kaj de ĝia animo plej profunda. La roluloj, malkiel en nur ŝajne simil-tonaj melodramoj, montriĝas neniel ŝablonaj aŭ stereotipaj, sed ili rivelas kompleksajn psikologiojn, kiuj evoluas kvazaŭ per interna viv-inspiro laŭ la fluo de la avataroj. La tono, jen severa, jen drola, jen ironia, impresas amuze maldramiga, kaj eĉ ludigas ridetojn ĉe la leganto. Enestas sendube ĝuindaj valoroj kaj klare rekoneblaj figuroj, kiel Tatjana aŭ Onegin, kiuj transcendis la striktan beletran kadron kaj enhejmiĝis en la psiko kolektiva kiel universalaj arketipoj, danke ankaŭ al rozario da ali-ĝenraj kulturaj sekvoj: operoj, filmoj ktp.

La traduko de Melnikov, kio koncernas pure lingvajn mekanismojn, ŝajnis al mi ne nur senriproĉe metiisma, sed rekte virtuoza. Do ankaŭ ĉi-rilate la laboro estas sukcese plenumita. Kaj tamen… Bedaŭrinde mi ne certas, ĉu ĉi klasikaĵo, forme eksmoda kaj fone fora, sidos sur la bretoj de multaj vivoĉambroj.

Joxemari Sarasua (Hispanio)

La Ondo de Esperanto. 2007. №2 (148)


Recenzoj | Hejmo