Anna Osmakowicz. Kristabia festoBona muziko, bona plenumo

Osmakowicz, Anna. Kristabia Festo. — [s.l.] LG-Mix, 2006.

Kristnasko en Pollando estas la plej ŝatata popola festo. Ĉiuj poloj tiam ŝatas kanti kaj aŭskulti “koledojn”, Esperante nomatajn “kristnaskaj kantoj” aŭ “pastoraloj”. Tial ne mirindas, ke pola kantistino Anna Osmakowicz registris jam la duan diskon kun tiuspecaj kantoj (la unua disko, En kristnaska hor', aperis en 2005).

La maniero de la kanto-prezento en la dua disko de Anna Osmakowicz similas tiun en la unua: same bela malalta voĉo de la kantistino kunas kun elektromuzika akompano aranĝita de Leszek Gryczka, sed en kelkaj kantoj kun Anna Osmakowicz kunkantas la dua (vira) voĉo (Dormu Jesueto, La kristnaska tempo) aŭ ensemblo (La betleĥema lumo).

La Esperantan tradukon de la kantoj kaj de la komentaro farita de Anna Osmakowicz produktis Irena Łowińska. Ne havante la originalan tekston de la kantoj, mi nenion povas diri pri la koincido de la polaj kaj Esperantaj kantotekstoj, sed la komentara traduko montras la krean manieron de la teksta traktado. La tradukistino eĉ aldonis al la teksto kelkajn frazojn por plia ĝustigo de la aŭtoraj pensoj.

La kantoj, same kiel en la antaŭa disko, estas bele prezentitaj dank' al grafika prilaboro de Adam Bolesta kaj preso de Vegart Sp. z o.o. La kovrilpaĝoj en blanka-blua koloroj kreas la kristnaskan vintran humoron por la aŭskultanto. Sur la unua kovrilpaĝo estas prezentita la foto de la kantistino mem sur fono de la neĝkovrita abio (fotis Czesław Czapliński).

El la 18 kantoj de la disko 12 havas indikitajn aŭtorojn (aliaj havas nur rimarkon, en kiu jarcento aperis la melodio). Plejparton de la tekstoj verkis A. Warecka, po unu kanto havas vortkreantoj St. Rzętkowski kaj J.A. Gwoździowski. Inter la muzikaŭtoroj estas J. Wierzbica, T. Woźniakowski, A. Seroczyński, Z. Noskowski, A. Prejzner, R. Szeremeta.

Preskaŭ ĉiuj kantoj havas popolan karakteron sendepende de la aŭtoreco. La belaj, trankvilaj, harmoniaj melodioj ne povas lasi indiferenta iun ajn aŭskultanton.

Denove, same kiel en la antaŭa disko, la teksta suplemento enhavas ankaŭ muziknotojn de ĉiu prezentita kanto.

Ĉu tio estas bona? Sendube, jes. Sed la kvalito de la notaro povus esti multe pli bona, se oni pripensus la celon de la notpublikigo kaj ties utilon por la uzontoj. Krom tio necesus komisii la notarkreadon al profesiulo. (La notarkreanto ne estas indikita. Mi povas proponi por la sekva simila disko helpon de miaj lernantoj en la lernokurso “Muzika informadiko”.)

La literatura Esperanta teksto ne ĉiam koincidas laŭ silaba kvanto al la nota teksto (Dormu Jesueto, Kristabia festo, Ho, bonvenon stelo, La kristnaska tempo), iam ne koincidas silabaj kaj muzikaj akcentoj (Ho, Etul', Etuleto, Dormu Jesueto, La plej bela horo, Anĝeloj rekte el ĉielo), povas esti paŭzo en la nota teksto meze de la vorto (La betleĥema lumo) ktp.

La prononco de la kantistino estas sufiĉe klara kaj komprenebla, sed iam dezirindas ne moligi la vokalojn en la vortoj “alia” (“alija” en Jesuo Etuleto), “ĉia” (“ĉija” en Jen stal' mizera) k.s.

Malgraŭ mankoj, neeviteblaj en tiaj diskoj, mi rekomendas al ĉiuj, kiuj ankoraŭ ne sukcesis konatiĝi kun la disko, nepre fari tion kaj ricevi grandan plezuron de bona muziko en bona plenumo.

Irina Mironova (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2007. №11 (157)


Recenzoj | Hejmo