Atentinda Okcitania aventuro

Patric. Okcitanio: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2012.

Okcitanio

La aŭtoro kaj ĉefa plenumanto de tiu ĉi albumo, Patric, estas fama okcitanlingva kantisto, kies repertuaron konsistigas popularaj popolaj okcitanaj kantoj, adaptaĵoj de eksterlandaj ŝlagroj kaj ankaŭ liaj propraj kantoj. Onidire li jam famiĝis per siaj koncertoj en la Esperanta medio, sed mi konatiĝis kun li nur pere de tiu ĉi disko. Kaj la konatiĝo estis tre agrabla!

Pri la popolaj kantoj mi ne parolu multe – okaze de bona plenumo ili preskaŭ ĉiam altiras multe da atento pro belaj melodioj kaj sincera (jen sprita, jen satira, jen kortuŝa) enhavo. Ankaŭ la okcitanaj popolaĵoj, enirintaj la diskon, impresas ege freŝe kaj plaĉe. Sed por kompreni la individuecon de la artisto multe pli interese estis konatiĝi kun liaj propraj kantoj (kiuj formas pli ol trionon de la tuta disko).

La aŭtora stilo estas tre varia, jen simila al la tradicia franca barda (chanson-a) stilo, jen proksimiĝanta al la popola (kiel en la kantoj En la taverno de Eroso kaj Kastelorizo). Ĉiuokaze la kantoj riĉas je belaj melodioj kaj bunta muzika akompano. Kio pri la tekstoj, kiuj aparte gravas por la trobadora arto? Feliĉe ankaŭ ili estas pensigaj kaj diverstemaj. Malgraŭ tio, ke ĉefe temas, kompreneble, pri amaj intimaĵoj, ne mankas ankaŭ “sociaj” aŭ simple vivmeditaj tekstoj. Tre laŭdindas la laboro de Ludmila Novikova, kiu adaptis la tekstojn en tre bonkvalitan Esperanton: ili estas tre glataj, sed ankaŭ riĉaj kaj poezie belaj – Esperanto vere vivas en ili (kvankam, se esplori ilin per lupeo, oni povas trovi kelkajn ne tre ĝustajn formojn, ekzemple, “mondofino” anstataŭ la celita “mondrando”).

Entute la stilo kaj kreaĵoj de Patric montris sin ege interesaj kaj agrablaj. Same impresis ankaŭ la plenumo. La muzikoj sonas iom diskrete, sed en plena akordo kun la milda kaj varma aŭtora voĉo. Patric kantas artisme kaj intime, kvankam en kelkaj lokoj eble ne malhelpus al la kantado iom pli da vigleco. Krome, la kantisto foje ne sufiĉe klare elparolas certajn konsonantojn, precipe ĉe ties kunpuŝiĝo, sed la kantoj ĉiuokaze logos kaj instigos al multfoja reaŭskulto. En ĉiuj dubaj okazoj ege helpas la tekstolibreto, enhavanta ankaŭ interesajn sciigojn pri la kantoj kaj pri iuj apartaĵoj de la okcitana kulturo.

La albumo kiel tuto tutcerte estas tre interesa kaj matura kreaĵo. La kanto-elekto kaj ilia vicigo rezultigis ege plaĉan kaj ekvilibran gvidilon, kiu ebligos al ĉiu aŭskultanto fari interesegan vojaĝon tra Okcitanio plenan je plej diversaj koloroj kaj sentoj. Ne perdu la eblon travivi tiun aventuron!

Paŭlo Moĵajevo (Ukrainio)

La Ondo de Esperanto, 2013, №12 (230).