Heroo de lontanaj horizontoj

Platono. Fedono / Trad. el la helena, antaŭpar, koment. Spiros Sarafian. — Ateno: S.Sarafian, 2006. — 120 pĝ.

Platono. La apologio de Sokrato / Trad. el la helena, antaŭpar, koment. Spiros Sarafian. — Ateno: S.Sarafian, 2006. — 85 pĝ.

Platono. Kritono / Trad. el la helena, antaŭpar, koment. Spiros Sarafian. — Ateno: S.Sarafian, 2006. — 51 pĝ.

Meditante kun Joxemari Sarasua (LOdE-148), kiomgrade urĝas Esperanto-tradukoj de naciaj klasikaĵoj, mi ne dubas pri la afero de Spiros Sarafian, kiu esperantigis por ni la platonan tekstaron pri Sokrato.

Ĉi-foje ne temas pri versoj, do kiu ajn lingvo taŭgas por konvene esprimi la faman filozofon. Kaj, certe, en kiu ajn lando en granda biblioteko oni trovos la necesan libron. Tamen sufiĉas, ke Sokrato kaj Platono estas personoj ne nur grekaj, sed internaciaj, por ne diri — universaj, do ne malpli ol bibliaj profetoj ili apartenas al la tuta homaro. Kaj estas tute normale, ke iliaj voĉoj resonu ankaŭ en Esperantujo. La kvazaŭ biblia historio de la morto de Sokrato, rakontita de lia fidela kaj egalglora disĉiplo, estas historio de lasta ekzameno, grandsceneja ilustro de Sokrata metodo, tre specifa provo socia kaj personeca. Riĉa je plej diversaj aludoj — kulturaj, sociaj, politikaj, etikaj kaj filozofiaj — ĝi havas bonan ŝancon inciti nian penson, kondiĉe ke tio en principo eblas. Sendube pri tiu principa ebleco esperis nia tradukisto.

Tiuj tri verkoj koncernas la finan epizodon de la vivo de Sokrato kaj prezentas: la unua — lian parolon antaŭ la tribunalo, la dua kaj la tria — liajn konversojn kun amikoj enprizone antaŭ la ekzekuto. La skrupulaj komentoj de Spiros Sarafian multe helpas al ni eksenti la etoson de la loko kaj tempo. La ĵurio el 501 membroj juĝas la filozofon ĉefe pro ties filozofia praktiko. Sokrato ŝatas ekzameni la atenanojn. Fakte tiaj ekzamenoj iĝas senĉesaj publikaj mokoj/provokoj pri/de bonaj civitanoj — laborantoj fizikaj kaj intelektaj, interalie — metiistoj kaj poetoj. Ĝuste de poeto devenas la akuzo, kaj ĝin subtenas metiisto kaj retoro. Sokrato do ekzamenas publike, akompanate del amaso de riĉaj junuloj, kiuj rikanas kaj emas surstrate imiti la filozofon kun lia stilistiko de provokaj demandoj. Oni diras ankaŭ, ke Sokrato ne ŝatas la demokration kaj ne hontas laŭdi la oligarĥion de malamika Sparto. Sokrato havas do la eblon ekzameni la demokration mem. Kaj li ne deziras preterpasi tiun raran ŝancon.

Ekzistas hipotezo, ke — 400 jarojn poste — Judaso transdonis Kriston al ekzekuto por ekzameni la fidelecon de ties disĉiploj (pri kiu li dubis). Sokrato filozofie dubis pri la kapablo de kvanto iĝi kvalito, alivorte, li ne kredis pri la saĝeco de la amaso. Ne la popolo, sed la saĝuloj portas la veron, — por pruvi tion Sokrato sin prezentas al la provo. La admirinda kaj enviinda demokratio atena laborigis regulan juĝan proceduron kies mekaniko donis multajn defendajn rimedojn al persono kalumniita. Estis nature supozate, ke tiu persono ilin nepre uzos. Sokrato neglektis la defendon kaj provokis 280 ĵurianojn (kontraŭ 221) deklari lin kulpa. Tio ne estis tragedio. Antaŭ la dua voĉdono la akuzito rajtis proponi sian varianton de puno anstataŭ tiu de morto. Sokrato povis proponi, ekzemple, ekzilon kaj facile deŝirus de tiuj 280 almenaŭ 30 (kio sufiĉus por eviti la ekzekuton). Oni konstatis kun konsterno, ke Sokrato tion ne entreprenis. La mekaniko demokratia faris sekvan movon laŭproceduran… kaj oni vidis kun teruro, ke ĝi ne havas garantiojn kontraŭ absurdo kiu efektiviĝis: la filozofo estis kondamnita. Sokrato estis sufiĉe parolinta pri neracieco de la popolrego. Nun li tion klare demonstris en eksperimento, kiu kostis al li la vivon.
La morto de Sokrato (David)
Speciale por eventualaj Cerberoj, kiuj emas legi recenzojn kontrolante ilian lojalecon al iu aŭtoritato, mi diru, ke la ĵus-prezentitan interpreton mi pruntis nek el Platono, nek el la komentoj de Spiros Sarafian. Miaopinie, ĝi simple legiĝas el la kunteksto de la evento kies panoramon donas tiel trafe la triptiko. (Oni konsideru indulge tiun replikon tributo al la Sokrata metodo.)

La metaforo de triptiko ŝajnas konveni al nia okazo. La triptiko (en la unua senco: faldebla ikono) faldite havas sian centron fermita per la flankoj. La centra senca epizodo de nia panoramo estas certe la brava publika apologio de Sokrato, kiu prezentas al ni homon de devoto: “Same kiel sur ĉevalo… algluiĝas iu tabano, tiel, miaopinie, la dio algluis min al la urbo, por ke mi veku, konsilu, riproĉu ĉiun el vi senĉese” (Apologio de Sokrato, pĝ. 60). En Kritono ni vidas antaŭ ĉio stoikecan moraliston. Kaj la oratoro de Fedono estas tre proksima al pitagorano, esperanta per metempsikozo havigi postmortan beaton. Sed tiu reciproka ŝirmado estas efekto traira ikontransporta. Oni malfermu la faldojn kaj estu atenta. La tri bildoj donos impreson komunan unuecan. La devota fervoro ja supozas observon de la virto, kaj la strebo al agrabla senkorpiĝo en Hadeso ne nepre kunekzistas kun la vulgara hedohismo.

Kaj tamen kontrasto restas. Malgraŭ (kaj kun) la dolĉa fabelo pri metempsikozo. Kaj malgraŭ (kun) la perfekta trankvilo de 70-jara Sokrato. Kaj ne nur kriema kaj tute realista Ksantipa ne detenis larmojn, ankaŭ la fidemaj disĉiploj ektrinkis el la amaro de la minuto kaj ekploris antaŭ la separo.

Koncerne min, kiu iom enuas de rakontoj pri migrantaj animoj, al mi ŝajnas vere bonaj la finaj vortoj de la filozofo, kiam, trinkinte la venenon, li diris al Kritono sian lastan deziron: “Al Asklepio mi ŝuldas unu kokon, ne forgesu pagi tiun ŝuldon” (Fedono, pĝ. 115).

Pri la filozofio de Sokrato oni emas pensi, ke ĝuste li inventis la metodon de dialektiko, tiun de demandoj kaj respondoj per kiuj oni ekzamenas la situon. Efektive, tiun metodon enigis Zenono kaj praktikis ankaŭ la sofistoj. Oni diras samtrafe, ke Sokrato direktis la filozofion al studo de la homo. En la vero la ideo apartenas al Protagoro. Esence la filozofio de Sokrato estas eklektika, sed oni povas prave diri, ke li bremsis la relativismon de la sofistoj kaj raciigis la mistikismon pitagoranan. “La vero estas unu”, — diris Sokrato tre ĝustatempe, kiam jam tro multaj ĉirkaŭe rikanis pri iu ajn vero. Tiel li starigis limon interalie ankaŭ al sia “dialektiko”, kiu ĉiam riskis gliti al fraza ludo,

Amuzo jen dispersa,
perturba kaj perversa.
Kaj lia traktado de la virto kaj devo preparis la premisojn al la sublima etiko de estontaj jarcentoj.

Efektive Sokrato ne bezonis konsumi siajn finajn horojn por propagandi al la fidelaj adeptoj la abocon de metempsikozo. Li ja estis bona instruisto fekunde laborinta kaj havis dignajn sekvantojn. Ĉi-foje (Fedono) per lia buŝo diskursas lia fama disĉiplo, kiu ne forkuris la tenton efekte reklami karan doktrinon. Sed lia plej lasta parolo estas sendube aŭtenta, kaj ĝi konfirmas altajn kvalitojn de lia filozofio, postvivinta lin prospere preter ajna metempsikozo. Do tiel aŭ alie (kaj interalie per sia specifa akto de fido) Sokrato atingis la senmortecon.

Facilas kredi, ke Spiros Sarafian konservis por ni la stilon de la originalo. En sia riĉa komentaro li ankaŭ scipovis alporti da helena suno kaj ĉiela bluo, tiel ke la tri grizaj libretoj ŝajnas disradii iom da varmo kaj koloro. Oni vidu mem.

Alen Kris (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2007. №3 (149)


Recenzoj | Hejmo