Poezio el ĉiuj ĉieloj

Poesia da tutti i cieli = Poezio el ĉiuj ĉieloj: Antologio de la Premio – Unua fojo 2014 / Redaktis Giuseppe Campolo; Tradukis Giuseppe Campolo, Amerigo Iannacone, Nicolino Rossi. – Venafro: Edizioni Eva, 2014. – 184 p.

Poezio el ĉiuj ĉieloj

Poezio el ĉiuj ĉieloj estas poemkonkurso organizata de Giuseppe Campolo (Samideano). Oni konkursas per poeziaĵo ankoraŭ ne publikigita, en Esperanto aŭ en la itala lingvo. La plej bonaj kontribuoj aperas en antologio, kun traduko al la respektiva alia lingvo. La unua tia antologio, pri la jaro 2014, do estas komplete dulingva, inkluzive de antaŭparolo kaj enkonduko.

La publika premiado de la unua konkurso okazis la 18an de oktobro 2014 en la urba teatro de Sant'Angelo di Brolo (Sicilio, Italio). La celo de la konkurso estas, ke la kontribuoj konsistigu “interesan poezian kolekton el ĉiuj latitudoj, laŭ koroj kaj mensoj de nia planedo”.

Ĉu ĉi tiun celon la konkurso atingis? Laŭ la “enkonduko kaj komento” de Nicolino Rossi la 402 konkursaĵoj estis plejparte itallingvaj, kaj supozeble grandparte venis de italoj. Inter la 50 poemoj en la libro, tiuj juĝitaj kiel la plej bonaj, 44 estis originale verkitaj itale, nur ses Esperante. Prave la eldoninto rimarkigas, ke “por la dua eldono de la Premio ... ni planas atingi pli detale la kvin kontinentojn”.

La ses poetoj kiuj verkis Esperante estas de Brazilo (3), Germanio, Italio kaj Serbio. La poezion do karakterizas certa eŭropeco; mankas poemformoj de aliaj kulturoj.

Ne sen intereso estas, ke la premiito pri la plej bela poemo en Esperanto, brazilano Neide Barros Rêgio, en bona latinamerika tradicio poemas pri floroj kaj homoj en sia kontribuo Mi volas donaci rozon. Ŝia poemo, precipe la titolo, svage elvokis ĉe mi la poemon de la kubano José Martí, Cultivo una rosa blanca (kultivas mi rozon blankan), kies titolo eĉ havas la saman ritmon.

Laŭdegon meritas la tri tradukintoj, kiuj formfidele kaj elegante tradukis la kontribuojn. Prave Rossi rimarkigas, ke “la tradukinto devas esti mem poeto”; ili pruvis, ke ili estas. Neeviteble la form-fideleco renkontas limojn, precipe ĉe la poemo 1999 (dum NATO-bombardado), kies sep versoj en la Esperanta originalo ĉiuj portas la saman rimon – afero ne imitebla en la itala. En ĝuste tiu traduko eblas ankaŭ diskuti pri la senco de unu tradukita verso: “Kio estas la celo?” iĝas en la itala “È questa la fine?”, laŭvorte: “ĉu ĉi tio estas la fino/celo?” Eble preferindus “A che fine?” aŭ “A quale scopo?”

Se paroli pri rimo, indas citi rimarkigon el la enkonduko de Nicolino Rossi pri la “blankaj versoj aperintaj ĉe granda kvanto da poeziaĵoj”. Efektive el la 50 poemoj publikigitaj nur ok uzas rimojn, kaj la ceteraj distingiĝas disde prozo foje nur per vortelekto, frazaranĝo aŭ metafora lingvaĵo, ĉar eĉ unueca ritmo ofte ne estas konstatebla. Kelkaj poemoj estus pura prozo, se ne estus linia divido al “versoj”. Prave Rossi admonas la poetojn akrigi la trivitan “fajlilon de Giacomo Leopardi” por povi forme prilabori siajn poemojn.

Koncerne la ritmon ĉi tiu mia juĝo eble estas iom maljusta aŭ tro severa, ĉar la itala lingvo havas mirindan kapablon kunfandi vortojn kaj forgluti silabojn, transformante la vokalojn “e”, “i”, “o” kaj “u” al “j” respektive “ŭ”. Taŭge aplikante ĉi tiun teknikon oni eble multloke atingas ritmon unuecan. Ekzemple la itala poemo Tra le vie di paese (Tra la stratoj de vilaĝo) prezentas (kun licencoj) kvar-amfibrakan ritmon, sed nur se oni legas parla un kiel parlaŭn, “ma il” kiel “majl” ktp.

Ĉe la Esperanta traduko de ĉi tiu poemo mankas unueca ritmo samkiel en la originalo; la versoj havas foje kvar, foje kvin piedojn. Eble la tradukinto celis resti forme fidela ankaŭ tiurilate, ne agnoskante al la originalo unuecan ritmon, aŭ li transprenis la forglutan teknikon en Esperanton, kie fakte kvin-piedaj versoj iĝas kvarpiedaj, kiam oni diras “kjom” anstataŭ “kiom”, “tjuj” anstataŭ “tiuj”, “vŭalas” anstataŭ “vualas” ktp. Iusence la traduko do estas tre fidela, sed trudiĝas la demando, ĉu lingvo kia Esperanto, kies precipa celo estas komprenigo, utiligu neklaran prononcon kiel poetikan rimedon.

La kontribuo plej altpretenda laŭ la poetika formo kredeble estas La fine del mondo (La fino de la mondo), kun kvar kvarversaj strofoj sekvantaj la tre striktan rimoskemon abab-bcbc-cdcd-dede. Tiun skemon, ne mirige, la tradukinto rezignis redoni en la esperanta traduko; kompense la tradukaĵo pli bele kaj klare sekvas la kvin-trokean ritmon, pri kiu ofte stumblas la originalo. La aŭtoro subtitole klasas la poemon kiel rondò (rondaŭo), kvankam la versoskemo de la poemo ne sekvas la regulojn de tiu poemformo (la vikipedia difino de la itala vorto rondò konformas al la PIV-a de rondaŭo). Kredeble la verkinto simple celas la interdependecon de la strofaj rimoskemoj, ĉi tie la reprenon de la antaŭastrofa rimo en ĉiu sekva strofo.

Kiel en ĉiu literatura konkurso, unu celo de la antologio estas doni al la konkursantoj forumon por prezenti siajn verkojn. Al kia legantaro ĝi direktiĝas? Certe al ŝatantoj de poezio, sed ĉu pli al italoj aŭ al esperantistoj? Ĉar la ega pliparto de la tradukoj estas al Esperanto, oni povus supozi, ke ĝiaj parolantoj estas la precipa celgrupo; sed estas kelkaj malaj indikoj: Ekzemple la antaŭparolo de Renato Corsetti dediĉas duonan paĝon al konsiloj, kiel kaj kial lerni Esperanton; evidente tiujn li direktas ne al esperantistoj. Kaj la loĝloko de iu konkursanto (p. 88) portas la aldonon “fraz”; nu, ĉiu italo komprenas, ke temas pri parto (frazione) de komunumo, sed alilingvano eble cerbumas pri la signifo. En la antaŭparolo de Samideano kelkaj lokoj supozigas min, ke ĝi estis verkita unue en la itala kaj poste tradukita, eble ne de la aŭtoro mem, ĉar ekzemple la esprimo “autostima delle genti” (memestimo de la popoloj) iĝas “homa memestimo” (itale eble “autostima della gente”). Ankaŭ tio indikas ke oni celas precipe italan legantaron.

Pri la celo de la libro troviĝas interesa “ŝlosilo”, kiun Samideano donas en sia enkonduko: lia celo estis trovi elektitojn havantajn “lucidecon kaj kuraĝon”. Por tio li serĉas inter artistoj; por venigi ilin al si li aranĝas literaturajn konkursojn. Konsekvence preskaŭ tute mankas formalaj aŭ temaj restriktoj por la konkursaĵoj, kiuj rezulte estas sufiĉe heterogenaj. Tiel en la libro apudas esprimoj de interpersonaj sentoj, kia en Altebenaĵo, kaj ĝenerale filozofiaj pensoj, kiaj en Al tiuj, kiuj opinias...

Nelaste pro tiu heterogeneco la libro ofertas abundan spacon por mensaj esplorvojaĝoj, ĉar malprobable oni je la unua legado trovos ĉiujn apartaĵojn kaj nuancojn. Kelkaj preseraroj apenaŭ ĝenas la legadon, krom eble unu en la traduko de 1999 (dum NATO-bombardado), kie la vorto “kelo” estas tradukata per la enigma “cantia”, eble ĝi estu “cantina”. Kaj en la antaŭparolo mi trovis min senkonsila antaŭ la vorto “(forĝi) ŝnurestojn”; la itala teksto klarigis al mi, ke temas pri estroj de alpistaj teamoj, kies anojn interligas ŝnuro. Mi ne certas, ĉu eĉ la ĝuste presitan vorton “ŝnurestrojn” mi estus kompreninta en tiu metafora funkcio.

Jen kaj jen enhava klarigeto plibonigus la internaciecon, ĉar kelkaj italaj poetoj supozis ĉe siaj legantoj ian scion pri Italio. Mi humile konfesas, ke la titolo Sur la dorso de Nebrodi estis al mi enigma ĝis ekscii el leksikono, ke Nebrodi estas montaro en Sicilio. Eble la redaktisto konsideros tiajn aferojn por la sekva eldono, celanta “la kvin kontinentojn”.

Reinhard Fössmeier (Germanio)

La Ondo de Esperanto, 2015, №6 (248).