Edifoj de afekta junulino

Privat, Edmond. Vizio de juna virino / Tradukis el la franca Jean-Pierre Danvy; Antaŭparolo de Eric Descoeudres; Postparolo de Perla Martinelli. – Świdnik: [Tomasz Chmielik], 2014. – 49 p.

Privat

Edmond Privat verkis ne nur en Esperanto. Kaj neesperantlingvaj verkoj de tiu aŭtoro, grava por la historio de la Esperanto-kulturo kaj esperantista memkonscio, povas eniri la esperantlingvan kuntekston nur per tradukoj. Ĝuste tio okazis pri la franclingva verko Vision d'une jeune femme (Vizio de juna virino) danke al la traduko far Jean-Pierre Danvy.

Ĉu mi povas kompreni la esencon de la verko? Ja mi ne estas virino, nek juna… Verŝajne, tamen, jes: ja ankaŭ Privat, verkinte ĝin, ne estis virino, kaj en 1948, kiam aperis la libreto, li jam troviĝis sur la sojlo de la maljuneco. Do, pri virina psikologio kaj io tia ne temas. Per la masko de junulino la aŭtoro kaŝas siajn proprajn meditojn pri la vivo, morto, Sankta Triunuo kaj pri pluraj aferoj realaj kaj transcendaj.

Por kio, do, tiu masko? Verŝajne, se maljuniĝanta saĝulo simple rakontus edifaĵojn pri la rezultoj de siaj vivmeditoj kaj mondkoncepto, apenaŭ la enuiga libro estus legebla. Sed kiam anstataŭ la aŭtoro parolas junulino, foje en formo de dialogo kun geamikoj, la teksto fariĝas pli vigla kaj flue legebla. Tia bona stilisto, kia estis Privat, ne povis tion ne kompreni – kaj li prezentis siajn pensojn en tiu formo.

La libreto estas negranda kaj facile legebla. Ĝi gravas por ni tial, ke ĝi donas al ni klaran kaj koheran bildon pri lia mondkoncepto, kiu ja signife influis la tutan idean fonon de nia movado.

Nikolao Gudskov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto, 2014, №12 (242).