Revo pri la mondolingvo

Sandelin, Bo. Esperanto – drömmen om ett världsspråk. – Stockholm: Dialogos Förlag, 2013. – 179 p., il.; jaketo.

Bo Sandelin

Libroj estas miaj ŝatataj kunuloj. Kelkfoje estas malfacile trovi arde bezonatan furoraĵon novan aŭ jam iomete polvkovritan ekzempleron. Tro plenplenas la hejma biblioteko. Tamen estas unu escepto.

Profesoro emerita Bo Sandelin el Gotenburga Universitato publikigis en 2013 biografion de d-ro Zamenhof sub la titolo Esperanto – drömmen om ett världspråk (revo pri la mondlingvo). Ĝi estas tiom grava kaj interesa legaĵo, ke mi sukcesis ĉiam deponi ĝin hejme ĉe mana distanco en plene videbla loko.

Kun plezuro mi ofte relegas fragmentojn ripete kaj denove. Necesas tuj substreki, ke la teksto estas svedlingva. Fascine fluas vortoj kaj frazoj. Profesoro Sandelin belstile kaj talente velas antaŭen en sia propra lingvo. Malofte prezentitaj fotoj haltigas leganton por pripensi pasintajn kaj freŝajn okazintaĵojn. La bildo, kiu montras konatan triopon Valdemar Langlet, Paul Nylén kaj Jan Strönne malfermis al mi multajn jam forgesitajn faktojn.

Tre ĉarma fragmento en la verko estas priskribo pri Lidia, la plej juna infano en la Zamenhof-familio. Ŝi elektis la instruistan itineron, kiu gvidis i. a. al Svedio, Francio kaj Usono. Vere sukcesa estis ŝia aplikado de la metodo de Andreo Cseh. Indas mencii ĉi tie ŝian entuziasman laboremon. Flua kaj fidinda estas interpretado de Quo vadis en Esperanto.

Ankoraŭ hodiaŭ iuj miras, ke oni havas literaturon en Esperanto. Profesoro Sandelin aludas al la sveda lingvisto Mikael Parkvall, kiu tre detale traktas esperantlingvan eldonadon. Statistikoj montras, ke dum la periodo 1991–2012 oni eldonis 4345 librojn en aŭ pri Esperanto. Tio signifas proksimume 200 verkojn jare. Bedaŭrinde oni ne ĝenerale trovas ilin en ordinaraj librovendejoj. Tiu ĉi prezentata eldonaĵo ŝajnas esti tre bona ilo por la ekstermovada informado. Espereble ĝi trovos sian vojon al multaj librovendejoj kaj bibliotekoj en Nordio. Unuopuloj povas per siaj demandoj kaj rekomendoj facile antaŭenigi la aferon.

Por mi Esperanto – drömmen om ett världsspråk estas eta, sed utila enciklopedio kun 179 paĝoj por kulturi informadon inter diversaj homoj. Ju pli mi legas ĝin, des pli avantaĝajn trajtojn mi rimarkas. Tre bonvena sur la lastaj paĝoj estas prezento de la lingvo mem kaj ĝia strukturo. Tiuj scioj povas gvidi la leganton al la studitinero, kiu ricevas subtenan helpon el Google-serĉilo. Multflanka kaj praktika estas la libro, sufiĉe detala sed ne tro peza por komencantoj. Altkvalite kaj profesie estas kreita la enhava materialo. Tiu, kiu konatiĝos kun la brila produkto, ne seniluziiĝos. Bo Sandelin rajtas meti novan honoran plumon sur sian verkistan ĉapelon. Gratulon!

Jorma Ahomäki (Finnlando)

La Ondo de Esperanto, 2014, №3 (233).