Faroj kaj nefaroj fariĝas la vivo

Schlink, Bernhard. La legisto: Romano / Tradukis el la germana Jean-Luc Tortel; Notoj de Aleksander Korĵenkov. – Kaliningrado: Sezonoj, 2013. – 120 p.; 400 ekz. – (Serio Mondliteraturo; Volumo 19).

Legisto

La legisto de Bernhard Schlink estas unu el la plej sukcesaj germanlingvaj verkoj de la lastaj jaroj. En Germanio la romano jam estas porlerneja legaĵo kaj jam ekzistas 40 tradukoj, eĉ en la rusa, malgraŭ tio, ke unu temo de La legisto estas absolute “netradicia seksrilato” inter 15-jara knabo kaj 21 jarojn pli maljuna virino.

LA INTRIGO

La intrigo de la romano komenciĝas fine de la 1950aj jaroj en germana universitata urbo. Michael Berg, juna gimnaziano, komencas amrilaton kun multe pli aĝa virino – Hanna.

Iliaj renkontiĝoj sekvas riton: banado, amorado kaj legado de libroj de la mondliteraturo. Hanna foje reagas en stranga, violenta maniero. Pro tiu erotika obsedo Michael adoltiĝas, sed post kelkaj monatoj li tamen sentas distanciĝon al Hanna:

Kiam aviaj motoroj paneas, tiam ne tuj finiĝas la flugo. Avioj ne falas kiel ŝtonoj; ili plu glisas dum du aŭ tri horkvaronoj, kiam temas pri plurreaktoraj pasaĝeraj flugŝipegoj, ĝis kiam ili rompiĝas, provante alteriĝi. Pasaĝeroj nenion rimarkas. Per aktivaj aŭ paneaj motoroj oni sentas simila la flugadon. <…> Tiusomere ekglisis nia amo. Pli ĝuste mia amo al Hanna; pri la ŝia al mi nenion mi scias.
(p. 39)

Kaj en iu tago Hanna subite malaperas. Michael ne plu povas trovi ŝin. Aliaj amikinoj ne povas adekvate anstataŭi la rolon de Hanna, tamen la memoro kaj la obsedo iom post iom malfortiĝas. Tiam Michael ankoraŭ ne scias, ke Hanna influos lin la tutan vivon…

En la dua parto Michael estas studento de juro. Lia profesoro, kiu fuĝis de la nazioj, sendas la seminarion al Frankfurto por observi procezon kontraŭ militkrimuloj. Tie Michael revidas Hannan. Li ekscias, ke ŝi estis gardistino en kromkoncentrejo apud Aŭŝvico. Tie unu el ŝiaj taskoj estis sendi viktimojn por gasumado en Aŭŝvico. Detale la tribunalo ekzamenas ŝian konduton dum unu marŝo de morto. Dum iu nokto la gvatistinoj enŝlosis la kaptitojn en preĝejo. Hanna evidente rifuzis malŝlosi la pordon kaj tial akceptis, ke la kompatindaj viktimoj brulis vivaj. Ŝia konduto estas pli stranga ol iam ajn. Ŝi apenaŭ defendas sin, ja ŝi aperas eĉ ofende fiera.

Fine Michael trovas la solvon de la baza problemo de Hanna. Ŝi estas analfabeto kaj faras ĉion por kaŝi tion, kion ŝi komprenas kiel honton. Hanna estas kondamnita al ĝismorta restado en prizono.

En la tria parto Michael reprenas la kontakton kun Hanna. Li surbendigas legaĵojn por Hanna, sed evitas renkonti ŝin. Intertempe ŝi lernas mem legi. Ili ne plu renkontiĝas fizike – sed estas en kontakto ĝis la morto de Hanna.

Jen la baza intrigo, sed la libro enhavas multe pli. En treege lerta maniero Schlink kudras etajn diskursojn, pripensojn kaj eseetojn pri diversaj etikaj problemoj en la romano. Almenaŭ pro ili La legisto meritas plurfojan legadon.

LA VERKISTO

Schlink estas ano de tiu generacio, kiu “distanciĝis de siaj gepatroj kaj de la tuta generacio de uloj krimaj, deturniĝemaj, nazi-toleremaj kaj nazi-akceptantaj” (p. 87). Ili akre malakceptis la sintenon de la gepatroj: “Kiel oni povus havi ion por diri al siaj infanoj, kiam oni la naziajn krimojn partoprenis, ĉeestis aŭ ne volis rigardi? Kial post 1945 oni toleris aŭ eĉ akceptis la krimintojn en la socion?” (p. 86)

Tiun ribelon de la postmilita generacio kontraŭ la gepatra generacio naskis en la germana literaturo la “patro-romanoj”. Ĝi estas temo en multaj verkoj de Schlink. En la serio de krimromanoj pri la iama prokuroro Selb ano de la patra generacio estas ĉefrolulo. En La hejmeniro la serĉo de la patro estas la centra temo.

Schlink – aŭ almenaŭ la rakontanto de La legisto – tamen ne simple kondamnas, kiel “tipa” ano de la dua generacio estus farinta.

La krimon de Hanna mi volis samtempe kompreni kaj kondamni. Sed tiucele tro abomena ĝi estis. Kiam mi provis kompreni, mi havis la senton, ke mi ne kondamnas, kiel tio meritas; kiam mi kondamnis, kiel tio meritas, ne plu restis loko por kompreno. Mi tamen nepre volis kompreni <…> Mi ne eltiriĝis el la afero; mi volis ambaŭ; la komprenon kaj la kondamnon. Sed ambaŭ mi ne povis kunigi.
(p. 81)

LA TRADUKO

La traduko fluas kontentige, sed Jean-Luc Tortel ne ĉiam trafas la plej precizan vorton. Ĝenas la uzo de ci kiel traduko de la germana intima persona pronomo. Por citi la vortojn de Bertil Wennergren: “Tio plej ofte estas netaŭga tradukomaniero, ĉar ci apenaŭ kapablas redoni la sencon de ofte uzata normala vorto, kiam ĝi mem estas maloftega vorto…”

Estas ĝojige, ke la serio Mondliteraturo agnoskas, ke La legisto ja estas valora aldono al nia parnaso.

Wolfgang Kirschstein (Danlando)

La Ondo de Esperanto, 2014, №2 (232).

Legu pli pri la libro.