Invito al malfacila historio

Эсперанто-движение: Фрагменты истории / О.Красников. История Союза Эсперантистов Советских Республик (СЭСР); Д.Бланке. История рабочего эсперанто-движения; Сост. и пер. с эсперанто А.Сидорова. -- М.: Импэто, 2008. -- 216 с., ил.; 400 экз.

Dank' al diversaj prihistoriaj studoj (Lins, Korĵenkov, Vuljfoviĉ, Stepanov k.a.) iom konata iĝis la agado de esperantistoj en frua Sovetunio kaj ilia tragika sorto dum la stalinisma epoko, kiam Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU), estis fermita kaj centraj protagonistoj (Drezen k.a.) arestitaj kaj mortpafitaj.

La ruslingva historio de SEU, verkita de Oleg Krasnikov (naskiĝinta en la jaro 1937!), estas la rezulto de liaj multjaraj esploroj en la regiona muzeo de la urbo Kirov, en kiu troviĝas protokoloj de kunsidoj de la Centra Komitato de SEU, informleteroj, korespondaĵoj, ankaŭ gazetoj kaj revuoj de SEU kaj libroj (duagradaj fontoj).

Fruktodona laboro malgraŭ ideologiaj disputoj

Post enkonduko al la historio de la Esperanto-movado en Ruslando antaŭ 1917, Krasnikov analizas la evoluon de SEU laŭ jarperiodaj ĉapitroj (1921–26, 1926–28, 1928–31, 1931–35, 1936–37). Lia priskribo estas verkita kadre de la historia kaj politika kunteksto, en kiu SEU agis en Sovetunio. Signifa parto de la historia skizo estas dediĉita al la kunlaboro kun Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kun kiu SEU, pretendante esti la ĉefa organizo de la komunistoj, finfine rompis pro ideologiaj kvereloj, kiuj tiam furoris en la internacia movado de la Maldekstro.

Tiuj kvereloj finfine skismigis la komunistan-laboristan movadon laŭ la okcidenta kaj la sovetia vojoj kaj malproksimigis la du ĉeforganizaĵojn de la veraj taskoj, kiujn ili devintus plenumi, nome disvastigi Esperanton inter proletoj, komunistoj, laboristoj, kamparanoj ktp.

Sed malgraŭ tiuj akraj ideologiaj disputoj ili tion ja sendube faris, kiel montras kelkaj nombroj: en 1935 SEU kulmine nombris entute 14 237 membrojn, de kiuj 5 111 estis esperantistoj, poste la nombroj ŝrumpis.

Pri la cirkonstancoj de la aresto kaj mortigo de Drezen kaj aliaj aktivuloj la leganto ne fariĝas informita. Anstataŭ inkluzivi detalajn biografiojn kaj dokumentojn pri la verdiktoj kontraŭ Drezen kaj aliaj mortkondamnitaj esperantistoj, Krasnikov aldonis leteron de Grigorij Demidjuk, kiu rilate la stalinismajn fifarojn ne raportas pli multe ol ke li mem estis deportita al Siberio kaj plene rehonorigita en 1955.

Laborista movado kaj germania-sovetia kunlaboro

La duan parton de la libro konsistigas tri artikoloj de la (orient-)germana esperantisto/-logo Detlev Blanke, kiuj jam aperis en Esperanto: Historio de la laborista Esperanto-movado (en Socipolitikaj aspektoj de la Esperanto-movado, Budapeŝto 1978), Historio de la Eldona kooperativo de la revolucia Esperanto-literaturo EKRELO (en Impeto ‘91, Moskvo 1991) kaj Esperanto kaj socialismo (Aparta eldono: Novjorko 2004).

Esperanto kaj socialismo

En la enkonduketoj por la ruslingva eldono, Blanke raportas, kial li ekinteresiĝis pri la laborista kaj sovetia Esperanto-movadoj, kie li renkontis multajn kuraĝajn personecojn, kiuj sindone agadis sub riskoplenaj kondiĉoj, kaj kiuj tial estas alte estimindaj. Blanke ankaŭ atentigas, ke liaj artikoloj ne estas plene objektivaj, kvankam li strebas al objektiveco.

La plusoj kaj minusoj pri la Esperanto-movado, kiuj estas listigitaj de Blanke kaj kiuj validas pli malpli por ĉiuj ekssocialismaj landoj, estas konsidereblaj kaj diskutindaj.

Ekzemple, Walter Żelazny (La Ondo de Esperanto, 2005, №11) kritikis, ke la kriterioj de Blanke respegulus sole la vidpunkton de pli altranga ŝtatfunkciulo, kiu estis respondeca pri Esperanto. Do necesus priskribi aliajn problemojn, kiujn la soclandaj Esperanto-asocioj alfrontis.

Ankaŭ pri MEM oni donas tro belan bildon, forgesante, ke la percepto de la “okcidento” fare de tiu poststalinisma pseŭdopac-organizaĵo, kiu plumpaĉe ŝatis ludi “malvarman militon”, estis treege unuflankeca kaj neobjektiva.

Kvankam Blanke montras sin sciencisto aperta al objektiva kaj celdirektita prilaborado de la historio de la orienteŭropa Esperanto-movado dum la realsocialismo, li ne povas kaj ne volas akcepti provojn nigrepentri aŭ eĉ falsi ĝin fare de personoj, kiuj ne partoprenis tiun movadon, nek vivis en tiuj landoj. Kiel ekzemplon li indikas en piednoto artikolon de Markus Sikosek pri la Esperanto-movado en GDR (La Ondo de Esperanto, 1999, №2) kaj kiu, laŭ Blanke, estis maltaŭga kontribuaĵo de nekompetentulo.

Do, eĉ se Blanke alergie reagas al tiaj publikigoj, la historie kaj sociologie unika fenomeno de la fermitaj komunistaj socioj en orienta Eŭropo, en kiuj ankaŭ la Esperanto-movado ludis ian rolon, koncernas sendube kaj orientanojn kaj okcidentanojn, ankaŭ nin esperantistojn.

Reskribado de la historio ne necesas — ĉu vere?

Nun baldaŭ 20 jarojn post la politika turniĝo en orienta Eŭropo necesus repripensi siajn vidpunktojn, admonas Blanke, kiu povas spiri pli libere ol en GDR. Sed malgraŭ novaj ekkonoj, laŭ li, ne ekzistas la bezono reskribi alimaniere la historion de la laborista Esperanto-movado (LEM); sekve li decidis ne fari tion, ĉar la teksto aperis en tempo, kiu respegulas konkretajn vidpunktojn, de kiuj Blanke eĉ ne deziras distanciĝi, egale ĉu ili estis eraraj aŭ ne.

Samtempe Blanke konfesas, ke li prezentis la historion de SAT iom unuflankece, precipe sub la influo de la komunisma teoriorientiĝo, kaj tial li taksas ilin ne sufiĉe objektivaj. “Hodiaŭ ni scias, ke ankaŭ en la komunismaj cirkloj estis faritaj grandegaj eraroj”, — skribas Blanke.

La modesta eldonkvanto (nur 400 ekzempleroj) de la libro bizare memorigas la drastan papermankon, kiu regis en Sovetunio dum la tempo de SEU, pri kio ĝiaj estroj lamentadis. Kaj malgraŭ tiu ege malalta eldonkvanto kaj malgraŭ la evidente modesta intereso de esperantistoj pri sia propra historio, mi esperas, ke la leginda libro, kiu direktiĝas unuavice al ruslingva celpubliko, kiu interesiĝas pri sociologio kaj historio (sic), atingos sian legantaron inter la 142 milionoj da ruslandanoj!

Andreas Künzli (Svislando)

La Ondo de Esperanto. 2008. №4 (162)


Recenzoj | Hejmo