Júlia Sigmond dankas

Sigmond, Júlia. Dankon. — Cluj-Napoca: Exit, 2018. — 88 p., il.

Dankon

Dankon estas la tria kaj la lasta libro en la serio D-D-D, kiun en 2012 komencis la volumo Dialogo kun originala Esperanta poemo de Júlia Sigmond kaj ĝiaj tradukoj en 52 lingvoj. Sekvis Doloro (2017), en kiu la esperantlingva poemo aperis en 54 tradukoj.

La nunan volumon Júlia Sigmond dediĉis al ĉiuj siaj esperantistaj geamikoj. Ŝia poemo estas tradukita al 62 lingvoj, dialektoj kaj lingvaj variaĵoj, inkluzive de du planlingvoj (Ido kaj Interlingua) kaj latino. Lingvoŝatantoj povas plezure esplori kaj kompari diverslingvajn versiojn. Oni povas uzi la libron en lingvaj festivaloj, poliglotaj kunvenoj, kaj en klubo de lingvemuloj.

Mian atenton kaptis la ilustraĵoj, kiujn kreis Orsolya Láng. Turnante la paĝojn de la libro, oni samtempe foliumas herbarion, kaj tiuj ilustraĵoj ne estas hazardo – Júlia ŝatas florojn. Dankon estas la tria libro de Júlia Sigmond, kiun ilustris Orsolya Láng. Orsolya studis filmreĝisoradon en Universitato Sapientia en Cluj-Napoca, magistriĝis en la animacia fako de Budapeŝta Arta Universitato Moholy-Nagy. Ŝi estas aŭtoro de la romaneto Laktostatuo (2015) kaj poemaro Interripo (2016).

Jen la originalo de la poemo

 

DANKON

 

Sen konsciencriproĉo

mi rigardas la rosguton

sur la ruĝa rozburĝono.

Dankon.

 

Mi aŭskultas la alaŭdan kanton,

la zumadon de l ’abeloj,

la plaŭdon de l’ riveretoj,

la murmuradon de la maro.

Mi skribas

 

leterojn, rakontojn, fabelojn,

kaj mi legas

romanojn, poemojn, eseojn.

 

Mi rigardas

la ridetantajn infanvizaĝojn,

kaj mi aŭskultas

la memoraĵojn de solecaj olduloj.

 

Sen konsciencriproĉo

mi vivas mian vivon.

Dankon.

Halina Gorecka

Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:

Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №4 (294).

Rete: https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-sigm4.htm.