De Konstantinopolo al Ĝenevo: muziko, libroj kaj steloj

Stakian, Ardachès. De la aflikto ĝis la steloj: Memoraĵoj 1913-1986 / Tradukis el la franca André Cherpillod. – Genève: Esperanto-Grupo La Stelo, 2013. – 125 p., il.

Stakian

… li disvolvis ian formon de saĝeco, je la plej alta senco de tiu vorto”, – tiel karakterizas sian patron la fratinoj Annette kaj Armène Stakian. Ardachès, armena knabo, naskiĝinta en la ŝtorma epoko apud Konstantinopolo, travivis la sorton de sia popolo, inkluzive de deportado kaj elmigrado. Tiu saĝeco ebligis al li en siaj memoraĵoj ne droni en plendado aŭ akuzado, kaj helpis vidi la historian perspektivon de la eventoj. Amaras liaj vortoj pri la genocido de la armena popolo en 1915, kiu estis la unua, sed ne lasta genocido en la 20a jarcento.

Estas bonŝanco por ni, legantoj, kaj por la venontaj generacioj, ke troviĝas proksimuloj, kiuj instigas al registrado de rememoroj, kiuj per personeca vido de ĉiutagaĵoj, ebligas trasenti la iaman vivon. Epizodoj pri kunaj ludoj kun turkaj infanoj, pri la blanka kaprino, plej ŝatata ludamiko, pri la plej juna kaj petolema familiano Diruhi alternas kun priskribo de la civila milito inter la Kemalistoj kaj Junaj Turkoj.

Kaj jen ĉeestas pitoreska priskribo de la orienta urbo Afion-Karahisar kun ĝia bazaro, kie “ĉiu metiistaro havis sian propran straton: la ŝuistoj, kiuj frapadis la ledon de mateno ĝis vespero; la kombistoj kaj razistoj, kies strato bonodoris per ĉiuj ebriigaj parfumoj de Oriento… Estis ankaŭ fama strato de la kaforostistoj; rostita kaj muelita tre fajne, tiu kafo disvastigis en la tutan straton plej delican kaj ebriigan odoron.”

Antaŭ ni aperas la tuta familio. La inteligenta kaj milda patro ne kapablis postuli adekvatan kompenson pro sia laboro. La belega patrino el riĉa deveno suferis tragikan vivon, restinte vidvino ankoraŭ juna kun kvar infanoj prizorgendaj. La gefratoj, kiuj devis dise esti en orfejoj, ĝis la patrino sukcesis migri kun ĉiuj infanoj al Svislando en 1922.

Ardachès Stakian por ĉiam konservis dankosenton al la svisaj protestantaj pastroj, kiuj prizorgis la armenajn rifuĝintojn, kiuj ricevis la eblecon lerni, poste akiri profesion kaj aranĝi sian vivon. Ardachès renkontas Esperanton kaj danke al ĝi sian edzinon Madeleine Vuille. Plurajn paĝojn plenigas tenera kaj ama rilato al sia nova familio, la edzino kaj la filinetoj. Kaj por fini tiun bildon mi faru lastan citon el la vortoj de liaj filinoj: “Vidi lin komforte sidanta en fotelo kun bona libro, jen kio donis al ni bildon de lia feliĉo…”

Halina Gorecka (lando)

La Ondo de Esperanto, 2014, №11 (241).