Du recenzoj pri unu libro

Steele, Trevor. Diverskolore. — Kaliningrado: Sezonoj, 2005. — 112 pĝ. — 500 ekzempleroj.

Kolore sed ne kohere

La volumo Diverskolore de Trevor Steele enhavas 27 erojn, el kiuj 16 jam aperis en diversaj gazetoj. Proksimume duono de la enhavo estas vojaĝpriskriboj, tamen sufiĉe diversspecaj. Sekvas kelkaj reagoj al recenzoj kaj alio (ne ĉiam klaras al kio), du membiografiaj epizodoj kaj kvar noveloj.

El la vojaĝpriskriboj la pli granda parto devenas el kvarmonata restado en suda Barato (Hindio) en 2004. Aliaj temas pri Aŭstralio, Honkongo, Litovio. Unu, kiu okazas en Riodeĵanejro, estas tipa "moderna urba folkloraĵo" aŭ legendo.

La volumo do estas relative malkohera. Mi trovis nek evidentan interligon inter la diversaj tekstoj, nek klarigon pri la principoj de elekto.

Ŝajnas ke ĉiu okcidentano vizitanta Baraton bezonas iel esprimi sian skuan sperton. Mi legis plurajn vojaĝpriskribojn pri la lando, aŭ eble ni diru: pri homo kiu vizitas Baraton. La notoj de Steele je komparo tamen ŝajnas al mi palaj, supraĵaj kaj spicitaj per nedigestitaj miskomprenoj. Kvankam mi ne konas la landon, mi trovis detalojn erarajn, sed pli grave — en kelkaj tekstoj regas ia tono, kiu ne tre plaĉas al mi. Steele parolas pri malriĉeco, bruo, malpuro, bovinoj, kasta sistemo, sed iel ni neniam atingas sub la unuan turistan impreson. Stranga ŝajnas al mi la dufoja ripeto (pĝ. 16, 18), ke en Barato oni ne punas bovinojn paŝantajn surstrate. Punas? Puno ja kutime estas reago al krimo, ĉu ne?

Troviĝas multaj Esperantaj vojaĝpriskriboj, precipe pri vizitoj al "samideanoj" diverslande. Kompare la tekstoj de Steele sendube superas multajn aliajn. Al la nivelo de Spomenka štimec (en Geografio de miaj memoroj kaj Nesenditaj leteroj el Japanio) tamen restas longa distanco. Kie štimec kreas literaturon el ĉiutagaĵoj, Steele emas fari banalaĵon el mondaj problemegoj. Evidente, mi preferas la unuan.

En Libe fraind Igor ni renkontas homojn en "balta landeto". La tono de tiu teksto ege malplaĉas al mi pro ĝia senkore supereca primokemo al la rolantoj.

Du eroj traktas la romanon Sensorteco de Imre Kertész. En unu Steele lanĉas la interpreton, ke laŭ Kertész "ankaŭ la judoj kulpas" (pĝ. 64) pri la nazia genocido. Laŭ mi tio estas miskompreno. Respondeco pri propraj agoj kaj reagoj estas unu afero. Kolektiva kulpo pri tio, kion faris al oni aliuloj, jam estas tute alia afero. Sekvas letero al Kertész, kiu, kvankam mi konsentas kun la ĉefa opinio de Steele (pri la fieco de Bush), tamen ŝajnas al mi egocentra kaj maldelikata.

La noveleto Bonŝanco ŝajnas baziĝi sur la ideo, ke se oni verkas tekston pri rasisma sintenado kaj en ĝi interŝanĝas "blanka" kun "nigra", rezultas malrasisma teksto. Laŭ mi la afero ne estas tiel simpla.

La stilo kaj lingvaĵo de la verko estas bonaj. Nur escepte mi trovis makuletojn: grifo pĝ. 23 = krifo, turnis pĝ. 33 = turniĝis, senson pĝ. 73 = sencon, divorci ŝin pĝ. 90 = forlasi ŝin?, rezigni ŝin?, plonĝis pĝ. 92 = enigis.

Trevor Steele ĝuas renomon kiel altnivela Esperanta verkisto. Espereble ĉi tiu verketo ne serioze difektos tiun reputacion, kvankam ĝi apenaŭ plifortigos ĝin.

Sten Johansson (Svedio)

La Ondo de Esperanto. 2005. №8-9 (130-131)


Rigardu la diverskoloran mondon

Nova libreto de Trevor Steele Diverskolore estas kolekto de vojaĝnotoj (plejparte pri Hindio, sed ankaŭ pri aliaj landoj en ĉiuj mondopartoj), recenzoj, reagoj kaj leteroj, kaj kvar "ordinaraj" (la aŭtoro avertas: plene fikciaj!) noveloj. Ĉio estas verkita bonkore, kun milda ironio — iam transformiĝanta en sarkasmon. Li vizitas landojn ne kiel riĉa turisto, sed ĉefe kiel migranta Esperanto-instruisto, do povas observi la vivon "deinterne". Tial estas tre interese legi liajn raportojn el Hindio — observojn pri guruoj, pri trospicitaj manĝaĵoj, pri tieaj loĝkondiĉoj, sanktaj bovinoj, ĥaosa urba trafiko kma. Plenserioze li skribas pri manifestiĝoj, kaŭzoj kaj sekvoj de terura malriĉeco, pri agresemo de islamo, pri komplika lingva situacio en Hindio — kaj ankaŭ pri lingvaj problemoj en granda internacia flughaveno. Ankaŭ aliajn landojn li ofte perceptas de nekutima flanko…

Trevor Steele estas brila rakontisto, observema kaj kun bona humursento — do la priskriboj de travivaĵoj legeblas kun vera plezuro (Rio, mon amour, Libe fraind Igor). Lokanoj ofte imagas ĉiun eksterlandanon riĉulo kaj strebas profiti el tio, sed ja "nomadaj instruistoj de Esperanto ne ĉiam havas poŝojn plenajn je mono", do iam okazas senreviĝoj…

En la libro ĉeestas ankaŭ seriozaj rezonoj pri la vivo de Aŭstraliaj aborigenoj, pri Usona politiko tutmonde, pri miopa maldeziro de homoj ion ŝanĝi en siaj kutimoj eĉ se tiuj rekte gvidas al pereo (Business as usual). Oni povas konsenti aŭ ne, sed la mondkoncepto de Trevor Steele estas ĉiakaze ege interesa, ĉar li pensas mem (tiun kvaliton mi pleje aprobas!) kaj liberas de ĉiuj mensaj ŝablonoj kaj katenoj.

Interesa estas ankaŭ la rakonto pri la sperto eduki denaskan Esperanto-parolanton kaj la historio de apero de nova vorto en Esperanto (Ĉu tiel naskiĝas vortoj). Kaj la noveloj, kvankam la aŭtoro diras ke ili "estas la rezulto de mensaj ludoj en momentoj, kiam mi ne havas iun seriozan taskon en la vivo", traktas seriozajn problemojn. Finas la libron akra satiro Malbelartaj konkursoj? — jes, kompreneble, pri certa speco de Esperanto-poetoj.

Plejparto de verkoj el Diverskolore jam estis publikigita en diversaj gazetoj. Certe, ili meritas vivi pli longe ol kutime vivas gazetnumero — do estas tre bone, ke Sezonoj kolektis kaj aperigis ĉion libroforme. Bonan legadon!

Valentin Melnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2005. №8-9 (130-131)


Recenzoj | Hejmo