Vere aŭ fantazie?

Steele, Trevor. Konvinka kamuflaĵo: Aŭtobiografio. – Antverpeno: FEL, 2014. – 272 p., il.

Konvinka kamuflaĵo

Trevor Steele, “vivanta klasikulo”, aŭtoro de pluraj seriozaj romanoj, prezentas al publiko sian membiografion, kun iom stranga titolo Konvinka kamuflaĵo. La titolon, tamen, klarigas kaj pravigas la prefaco, kie la aŭtoro skribas, interalie: “Se foje mi bedaŭras la rutinecon de mia komforta vivo, mi devas konfesi, ke ĝi havas siajn avantaĝojn…” Tamen, antaŭ ol atingi tiun komforton, li trapasis multajn aventurojn kaj danĝerojn en ĉiuj mondopartoj (krom Antarktiko… aŭ eble li forgesis mencii?)

La vivo de Trevor Steele estis bunta, kapturniga, vivriska kaj ne ofte alportis feliĉon. Li oficis en Mararmea fako en Aŭstralio, en aŭstralia ambasado en Bonno, dum jaroj prizorgis obstinajn krimulojn en soci-helpa kolonio en Germanio – laboro vere vivdanĝera. Sekvis volontula laboro en Brazilo, en la fama “Bona Espero”. En “paŭzoj” li instruis en Britio, Hispanio, Pollando, Litovio, Hindio (Barato, se vi preferas)…

Trevor detale priskribas la sperton kun brazilaj spiritistoj, mirindan resaniĝon… Ne povas esti, ke li mensogas, sed li rakontas tute neeblajn aferojn. Mi estis perpleksita, ĝis… finlego de la libro.

En la junaĝo li entuziasmis pri romkatolikismo, studis en seminario, volis iĝi pastro… sed poste iom post iom sentis la hipokritecon de la romkatolika eklezio, ĝian mezepokecon, fremdecon al la nuna vivo. Tamen lia mondkoncepto longe restis romkatolika, t. e. hipokrita. Li evitis proksimajn kontaktojn kun nekatolikoj, kredis ke Usono estas “nia sola espero kontraŭ la mondvasta komunisma komploto”… kaj nur lastpaĝe, vivofine li agnoskas, ke “Usono, la tutplaneda savanto de mia knabaĝo, estas nun ĉies tutplaneda bandito, sed ĝia unuarangeco nun dependas de neimageble ŝvelanta armilaro, kiun ĝi ne povas uzi sen detrui nin ĉiujn”. Lia mensa maturiĝo estis malrapida kaj dolora… kaj ŝajne daŭras ĝis nun.

Multajn malfeliĉojn li spertis. Perfido de la edzino, skizofrenio de la filo… pri ĉio li skribas malkaŝe, tutsincere.

Trevor havis multajn okazojn por amori diversajn virinojn, eĉ laŭ ties iniciato… sed ĉiam rezignis, pensante komence pri sia “moraleco”, poste pri la “korespond-fianĉino”… kaj evidentiĝas, ke lia memtrudita ĉasteco estis tute vana. Strange, poste refoje li trafis en preskaŭ saman kaptilon: virino ŝajnigis amon, reale celante nur elmigri al kapitalisma lando… Poste eble estis amo, sed ĉio fiaskis… kaj tiel plurfoje. Nur en preskaŭ 60-jara aĝo li trovis sian definitivan feliĉon.

Iom pli ol 20-jara li observis maljustecon de la leĝoj rilate al aborigenoj, spertis ŝokon kiam li unuafoje vidis amason de mizeruloj – kaj ekmeditis, el tio poste evoluis liaj romanoj – Sed nur fragmento, La fotoalbumo, Flugi kun kakatuoj, Paradizo ŝtelita kaj la novelaro Australia Felix.

Li meditis ankaŭ pri antisemitismo, el kiu kreskis la germana faŝismo; kaj poste, rezulte de restado en Germanio, “deinterne” observante la aĉajn flankojn de la vivo, li verkis la romanojn Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen (la unuan version li mem taksis nesukcesa kaj bedaŭris tro hastan eldonon; poste modifis ĝin al Neniu ajn papilio) kaj Kvazaŭ ĉio dependus de mi.

Li verkis ankaŭ novelojn pri travivaĵoj en diversaj landoj, eldonitajn en kolektoj Memori kaj forgesi, Falantaj muroj kaj Diverskolore, ankaŭ en revuoj kaj antologioj. Tiom interesegajn librojn povis verki nur vere interesa homo. Trevor multe kaj atente observis la vivon, havas verkistan talenton (pri kio li mem ne tuj konsciis), do verkado iĝis la ĉefa afero de lia vivo.

Ĉiam estas interese legi pri la vivo en diversaj landoj. Ne malpli interese estas vidi propran landon per okuloj de fremdulo (tial mi siatempe plezure legis kaj recenzis rusiajn vojaĝimpresojn de G. Berveling). Tamen la okazaĵoj kaj aventuroj en la detruata Sovetunio estas priskribitaj tro groteske kaj karikature… aŭ eble ni tiam estis bone harditaj kontraŭ ĉiaj problemoj kaj absurdaĵoj? Mi, (eks)sovetiano, havus demandojn al la aŭtoro. Ĉu li vere estis nialande? Certe jes, iujn aferojn oni povis priskribi nur spertinte mem. Sed pri aliaj aferoj – mi scias, ke tiel ne povis okazi. La aŭtora rilato al USSR estas ne nur moka (tio kompreneblas kaj facile pardoneblas), sed rekte malama. Kiukiale, kiucele? Ĉu decas tiel troigi? Ĉu lia junaĝa kredemo pri usoneca “libero” (t. e. libero lukse vivi per laboro de aliaj) kaj teruraj rusoj kun ponardoj kaj balalajkoj ankoraŭ ne tute foriĝis?..

La aŭtoro priskribas ankaŭ siajn kontaktojn kun sovetiaj esperantistoj. Nu, mi bone konis/as ĉiujn tiamajn aktivulojn. Realaj en la libro estas nur kelkaj estonoj – sed nur po unufoje pretere menciitaj, sen personaj trajtoj. La ceteraj ne rekoneblas – ĉu ĉiuj elpensitaj? Aŭ tio estis “bonan-tagon-ĝis-revido”-aktivuloj, uzantaj Esperanton nur por siaj pragmataj celoj?

Steele partoprenis Esperanto-kongreson en Moskvo (1990) – reale estis nur konferenco pri internaj aferoj de la landa asocio SEU, neinteresa por fremduloj, kaj apero de fora eksterlandano en tiama landa kongreso farus sensacion. Supozeble li preferis ekskursi, sed ne sidi en enuaj kunvenoj – sed tiakaze kial aserti pri partopreno en la kongreso?… Ne konvinkas lia rakonto. Tiaokaze – ĉu fidindas rakontoj pri aliaj landoj?.. Do mi ne plu turmentiĝas cerbumante pri neklarigeblaj mirakloj de brazilaj spiritistoj…

Tamen malbonas, se verkisto fantazias, pretendante rakonti la veron, des pli se li esperas “ke iu literaturisto volos scii iom pri la vivo de verkistoj de la malfrua dudeka kaj frua dudekunua jarcentoj, kaj eble mia vivo estos esplorata”. Kiel la postaj esploristoj distingos inter vero kaj fantazio?

Estas bizara elpensaĵo pri la “skota deveno” de Mikluĥo-Maklaj (reale deveninta el ukrainaj kozakoj), des malpli indulgebla por la verkinto de libro pri li. Mi ne legis Sed nur fragmento – ĉu ĝi same apenaŭ rilatas al la realo? Nu, tie rolas ne la reala Nikolaj Mikluĥo-Maklaj, sed iu Maklin, do eblas fantazii… Trevor Steele asertas, ke li en Leningrado konatiĝis kun “prapranepino de la sola frato de Nikolaj MM”. Tamen la reala Nikolaj MM havis tri fratojn – juristo Sergej, mara oficiro Vladimir kaj geologo Miĥail. Do Steele parolas pri Anna MM, sed jam sekvapaĝe nomas ŝin Olga. Kiun do nomon ŝi havis reale, kies prapranepino estis kaj ĉu entute ekzistis?…

Sekvas laboro en CO de UEA. La rakonto estas mallonga kaj certe vera. (Kiu volas legi pri la samaj eventoj rakonton longan kaj iom fantazian – mi rekomendas La Postdomon de I. Ertl. Tie inter la rolantoj troveblas ankaŭ “Trefort Stilo”…) Li amare konstatas, ke lia laboro en Roterdamo estis “apenaŭ utila”… do li sen bedaŭro forlasis ĝin. Ankaŭ liaj provoj instrui Esperanton en diversaj landoj ofte ne donis rezulton pro malentuziasmo de lokaj gravuloj kaj ne sufiĉe prudentaj “samideanoj”. Sed malgraŭ ĉio li plu kredas je perspektivoj de la lingvo kaj movado.

La libro estas leginda, eĉ se ne ĉiam kohera kaj ne plene realeca. Vi ne enuos. Svarmas epizodoj, iam ridindaj – pri “aristokrata” balo en fora vilaĝo, kie ĉiuj tamen klopodas, ke ĉio aspektu samkiel en ĉefurboj. Pri subite malaperinta kaj “mirakle” reaperinta akvo en kranoj de vilaĝa hotelaĉo. Pri hazarde renkontita belulino, kiun Trevor longe ne kuraĝis alparoli, kaj poste draste seniluziiĝis pro unu ŝia vorto. Pri alia belulino, kiun li akompanis hejmen post danc-vespero, kun intenco tuj reveturi per lasta tramo, sed… Aliaj epizodoj estis dramecaj, eĉ tragediaj. Iam nur filozofia rilato al la vivo savas el despero.

La lingvaĵo estas, kiel ĉiam ĉe Trevor Steele, modela, tute senmanka. Bona humuro, iam transformiĝanta en sarkasmon. Jen hispana limgardisto (en la epoko de Franco) kontrolas dokumentojn: “sur la listo estas nomoj de civitanoj tiel amataj de la registaro, ke ili ne rajtis forlasi la landon”. Jen manĝejo en Sovetunio (ĉu iu jam forgesis?): “Ŝi rapide ĵetis sur mian teleron iom da terpoma kaĉo kaj saŭco kaj poste kokaĵon – estis vera kokaĵo, oni povis vidi la plumetojn”.

Trafaj esprimoj: “mi vidis la lignon tra la foliaro”, “almozmuzikantoj”…

Per tiu libro Trevor Steele kvazaŭ resumas sian vivon – sed ni povas esperi legi pliajn novajn liajn verkojn.

Valentin Melnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto, 2015, №3 (245).