Serĉi kaj trovi amon inter ruinoj

Steele, Trevor. Amo inter ruinoj: Romano. Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2016. 232 p.

Steele

Trevor Steele jam fariĝis unu el plej produktantaj romanistoj en Esperanto, kaj lia kvalito daŭre impresas. La romanoj de Steele estas lokitaj aŭ en la persona historio de la aŭtoro aŭ en iom fora pasinteco. Nun temas pri fazo el la persona historio de Steele, kiu vere instruis la anglan en Sovetunio dum la lasta jaro de la ekzisto de tiu lando. Mi renkontis lin tiam en BET en Tartu, kiu ankaŭ rolas en la rakonto, kaj vizitis kun li per ekskurso de BET la monaĥinejon Kuremäe, kiu aperas en la rakonto. Tamen temas pri romano, do ni permesu ke kelkaj faktoj ne similas la realon (ekzemple, la statuo de Lenino, kiu aperas en la rakonto, troviĝis laŭ mia kompreno en Tartu, ne en Tallinn).

La komenco de la romano okazas en du paralelaj rakontoj, unu pri spertoj de aŭstraliano kiel instruisto de la angla en Kievo kaj alia pri la vivo de esperantistino en Estonio, kaj en la dua duono de la libro la rakontoj kuniĝas. Juna aŭstraliano serĉas amon sensukcese, kaj dume renkontas detalojn el ĉiutaga vivo en kolapsanta socia sistemo, al kiu li komence rilatas entuziasme, sed baldaŭ komprenas, ke la realo estas io tute alia.

Juna Travis venas el Aŭstralio kaj celas konatiĝi kun Sovetunio kaj instrui la anglan, sed ĉefe pelas lin la finiĝinta amrilato kaj espero trovi novan rilaton kun esperantista korespondamikino, kiu tamen montriĝas esti edzino de alia viro. En alia fadeno juna estona esperantistino Virve same havas malfacilon trovi amon, sed sukcesas kun litova esperantisto. Tio ne malhelpas ŝin inviti la junan aŭstralianon Travis el Kievo al Tallinn. Kaj mi ĉi tie ne malkovru, kiel finfine la du junuloj kuniĝos fine de la rakonto.

Mi mem vizitis Estonion en la tempo, pri kiu temas en la rakonto, kaj iom konas la kulturon kaj vivon en tiutempa Sovetunio. Do, eblas diri, ke li priskribas la vivon reale, tiaj estis la aferoj dum la kolapso de Sovetunio. La socia ordo misfunkcias, dum la reguloj ne estas respektataj, kaj la aferoj funkcias nur se ili estas organizitaj kontraŭ oficialaj reguloj. Kapitalismo eniras la sistemon kun siaj malagrablaj sekvoj, dum granda parto el loĝantaro volas akiri tion, kion ili kunigas kun bona kaj sukcesa vivo, kio tamen ne estas ofertata al ĉiuj. Ankaŭ aliaj observoj de Steele estas trafaj, ekzemple pri la malfacileco paroligi estonajn studentinojn: “paroligi ilin foje similas eltiri iliajn dentojn unuope”.

Kiel ofte en romanoj de Steele, la ĉefa temo estas problemo trovi amon kaj problemo de viro rilati ĝuste al virino. Viroj de Steele estas streĉitaj, ne emaj kapti okazon amori kun kiom eble multe da inoj. Foje tro rigoraj moralaj konvinkoj de tiuj viroj eĉ preskaŭ malhelpas al ili atingi veran amatinon. Nu, tiel estas ofte ankaŭ en la reala vivo.

La estonaj nomoj de Steele estas iom senimpresaj, eblas trovi tie nomojn de konataj estonaj esperantistoj Hirsik, Lakjusaar, misliterumita el Kaljusaar (Kaljusaar ja signifas roka insulo, dum lakju signifas nenion), dum el la persona nomo Külli restis Küli, la aŭtoro ja kaptis la literon ü, sed ne duoblan konsonanton, kaj Onatil ankaŭ ne estas estona nomo. Tamen la personoj sub tiuj nomoj ne similas la ekzistantajn personojn, sed eventuale Steele estus povinta uzi iom da fontoj por serĉi inventitajn, sed ankaŭ reale eblajn estonajn nomojn. Steele ankaŭ misliterumas Savisaar (vera historia persono, kiu marĝene aperas en la rakonto) al Saavisaar, kaj la monaĥinejon Kuremäe al Kuramäe, sed tiaj detaloj tute ne malbonigas la fluan rakonton de Steele.

Mi rekomendas la novan romanon de Steele al ĉiuj, kiuj ŝatis liajn antaŭajn romanojn kaj al ĉiuj, kiujn interesas la vivo ĝenerale, kaj esperantista vivo aparte, en la kolapsanta Sovetunio en jaroj 1990-1991.

Jukka Pietiläinen

Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:

Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №7 (273).

Rete: https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-steel9.htm.