El la rusa poezio

El la rusa poezio / Kompilis Valentin Melnikov kaj Aleksander Korĵenkov; Tradukis el la rusa Valentin Melnikov; Antaŭparolo kaj biografiaj notoj de Aleksander Korĵenkov. – Kaliningrado: Sezonoj, 2020. – 90 paĝoj. – (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2019).

El la rusa poezio

Kiel suplemento al la nun bit-formata LOdE ĵus venis tre interesa 90-paĝa rikolto de 101 verkoj el 22 rusaj aŭtoroj, kolektitaj de Aleksander Korĵenkov kaj Valentin Melnikov kaj tradukitaj de ĉi lasta. Ne temas ja pri kompleta novaĵo, ĉar preskaŭ ĉiuj, krom malgranda aldono, jam aperis en la rubriko “Rusa Antologio” de La Ondo de Esperanto dum ok jaroj, ekde julio 2007 ĝis aŭgusto 2015. Tamen la kunigo, ordigita kronologie, donas belan vidon al la rusa poezio ekde la komenco de la 18a jarcento ĝis la lasta jardeko de la 19a. Recenzo pri tia verko fatale fontas el la situacio, ke la rusa literaturo estas ege malmulte konata en centr-okcidenta Eŭropo, kaj ke versaĵoj parkere memorataj eĉ de rusaj bazlernejaj knaboj aspektas novaĵoj en la oreloj de ĝenerala publiko ĉe la alia flanko de Vistulo.

En antologio oni kutime supozas reprezenton, eventuale sintezan, de la pritraktata periodo, kun la plej gravaj poemoj de la plej eminentaj verkistoj. Male, la kompilintoj elektis alian padon: mallongaj poeziaĵoj, kelkfoje preskaŭ nur splitoj, pli humuraj ol dramecaj, pli spritaj ol emociigaj, kaj, se eblas diri, ĉiam pozitivaj, edifaj. Amo aperas ĉefe ĝojiga, malofte turmenta, vivo montriĝas bela kaj aminda, preskaŭ neniam morna. Tio ne igas la antologion minora, sed kun apartaj trajtoj; kelkaj versaĵoj povas aspekti naivaj, sed animrefreŝigaj.

La antaŭparolo de la eldonisto Korĵenkov listigas periodojn de la rusa literaturo per la nomoj klasikismo, sentimentalismo, romantismo kaj realismo. Nu, por ĝenerala nekonanto de la rusa literaturo, tiuj nomoj ne ĉiam aspektas paralelaj al la literaturaj fluoj registrataj, ekzemple, en italaj aŭ hispanaj literaturaj tekstoj. Tial la verko estas aparte grava por konantoj de apenaŭaj nomoj de rusaj verkistoj: malfermiĝas, se ne tuta mondo, tamen larĝa fenestro al literaturo nur nebule konata ekster la rusa imperio aŭ influo.

Bela kolora portreto kaj konciza biografia noto prezentas la unuopajn poetojn, ekde la sciencisto Miĥail Lomonosov ĝis princo Konstantin Romanov, membro de la reĝa familio. Malfacilas elekti specimenojn, ĉar ĉiu ĉarmas per sia gusto. Aleksandr Sumarokov, kunfondinto de klasikismo, estas prezentata tra epigramoj kiel: “Ŝi estas via nun, sed ja ne por ĉiam’: / Dum ne renkontis homon, indan je la am’”. Miĥail Ĥeraskov nin delektas per amuzaj strofetoj:

 

Per or’ ne venas hom’ amika
Al mi, nek saĝo, nek honor’;
Ĝi estas monda plag’ tragika,
Kaŝej’ de morto kaj horor’.
Havanta oron hom’ malbravas,
Konstante ĉion timas li;
Sed kiu oron ja ne havas -
Li malfeliĉas multe pli.
En or’ serĉatas harmonio;
Havante oron – en sufer’
Ni dronas; plej mirindas tio!
Ho, kiom strangas hom’, en ver’!

 

La biografietoj malkaŝas kuriozajn detalojn, ekzemple, ke Vasilij Ĵukovskij, filo de bienulo kaj ties turka servistino, estis adoptita de nobelo kaj tiaranga fariĝis, servis ĉe la imperiestra familio kaj iĝis “mentoro” de la reĝheredanto, demisiis kaj, 58-jara, edziĝis al germana fraŭlino 39 jarojn pli juna. Kelkaj liaj epigramoj kortuŝas, kiel Rememoro:

 

Pri la kunuloj karaj, kies vivoflu’

Por ni la mondon igis hele brili,

Ne diru kun sopir’: “ne plu”,

Sed kun dankemo: “estis ili”.

 

Kompreneble la historio tuŝis periodojn de la vivo de kelkaj poetoj: la kampanjon kontraŭ la Napoleona invado kelkaj ja partoprenis, sed tiu trista momento ne aperas en ĉi tiu kolekto. Aliflanke, montriĝas forta diferenco de vivnivelo en la tiama rusa socio: preskaŭ ĉiuj aperantoj en la antologieto estis nobeloj aŭ filoj, laŭ geedzeco aŭ ne, de riĉaj bienuloj, vojaĝis, havis ĝuindan vivon, ofte en la ŝtata administracio.

La enrompo de Aleksandr Puŝkin kondukas nin al poeto (kaj al periodo) multe pli konata, ankaŭ en Esperantio, sed la kolekto enhavas nur ses mallongajn poemojn el lia ampleksa kaj varia produktado Mi amis vin senvorte, senespere, / Premata de ĵaluzo kaj fascin’; / Mi amis plej sincere kaj tenere – / Ke nun alia same amu vin. Pri Lermontov, mortinta 27-jara en duelo (ne malofta epizodo en la tiama nobela vivo) ni ekscias, ke, kvankam dumvive de li aperis nur unu poemaro kaj unu romano, fine de la pasinta jarcento la tuta verkaro en du volumoj el 1424 paĝoj havis eldonkvanton de 14 milionoj da ekzempleroj.

Popola poeto estas nomata Nikolaj Nekrasov, okupanta plene la mezon de la deknaŭa jarcento. Li verkis poemegon de 5000 versoj pri la vivo en kamparana Ruslando, krom elegiojn, satirojn, lirikojn. Ni sentas la eksplodon de la deknaŭa jarcento, ankaŭ kun versaĵoj pli longaj: lia poezio estas impeta, kvazaŭ antaŭtempe revolucia: Sed – iru al batal’! Kaj sort’ decidos tuj… / Mi vidis tagon: ne plu sklavoj en Rusuj’! […] Alflustris Muzo min. – Pluiru, jen kondiĉ’: / Liberas la popol’, sed kio pri feliĉ’?…

Kuriozaĵon prezentas Kozjma Prutkov, fakte kuniga plumnomo de eta aro da poetoj kiuj konstruis fikcian personon, kun legenda vivo. Sed romantismo plenas en la dua duono de la kolekto; tiel kantas Aleksej Pleŝĉejev en Elegio: Jes, mi vin amas, ĉarma kreitaĵ’ tenera, / Vi estas pala stel’ en nuboj de vesper’, / arom’ de rozo, spiro de ventet’ leĝera, / aŭ son’ de trista kant’, sonanta ĉe river’. Ivan Nikitin, “konata al ĉiu ruso” versas pri kamparo: Mi solas… Liberas la pensoj en puro… / Jen mia patrin’ kaj amiko – naturo.

Ĉiu poeto meritus almenaŭ mencion, precipe la malpli internacie konataj, kiujn vere ĉi tiu, fakte unika, antologio de la rusa poezio diskonigas tra esperanto, sed recenzo devas havi siajn limojn. La elekto de la poemoj neeviteble spegulas la literaturan guston de la tradukinto, akademiano Valentin Melnikov, longtempa redakciano de LOdE. Lia agado en la esperanta literaturo estas ampleksa: ĉar plurfoja gajninto en konkursoj, liaj versoj aperis en du jaraj eldonoj de Poezio el ĉiuj ĉieloj kaj en Belarta rikolto, sed ankaŭ multon alian li verkis kaj originale kaj traduke; laŭ mia persona ŝato, liaj ĉefaj atutoj estas la kontribuoj al Moskvaro kaj Moskvaj sonoriloj, krom la plena traduko de la versromano Eŭgeno Onegin de Puŝkin. Persono kun varia gusto, li atingis brilajn rezultojn eĉ mondskale en televidaj kvizo-ludoj. Lia tradukado en ĉi tiu antologio frontanta malsamajn stilojn kaj periodojn aspektas elstara al nekonanto de la originalo: antaŭ sendube malfacila respekto de ritmo kaj abundo da viraj rimoj, li brile elturniĝas per majstra utiligo de apostrofitaj substantivoj.

Carlo Minnaja

Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:

Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №1 (303).

Rete: https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-supl19.htm.