Nepraĵo por daŭrigaj studoj

Schmidt, Johann. Volapük-Bibliographie / Neu herausgegeben und mit einem Vorwort versehen von Reinhard Haupenthal. — Saarbrücken: Edition Iltis, 2008. — 75 p. — (Schriften zur Esperantologie und Interlingvuistik; Heft 5).

Laŭ Tazio Carlevaro estas la komuna sorto de la planlingvoj formorti kaj malaperi. Restas tamen ilia historia substrato en formo de libroj kaj revuoj. La tasko de la historia interlingvistiko estas indeksi kaj registri ĉi substraton en formo de bibliografioj. Carlevaro kaj Haupenthal tion faris por la planlingvo Ido.

Antaŭ mi kuŝas plena (pli-malpli) bibliografio de Volapük kompilita de unu el la plej profundaj esploristoj de la lingvo de Schleyer: la germana muzikisto Johann Schmidt (1898–1977) kiu posedis la plej grandan kolekton de Volapük-materialoj.

Schmidt dupartigis sian verkon: en la monografia parto li kunigas 941 erojn, en la parto pri revuoj 124 erojn. Por realigi sian laboron li uzis la stokojn de la propra biblioteko, sed traserĉis ankaŭ librojn menciitajn en revuoj. Ĉefe rilate ĉi lastajn liaj indikoj estas ofte mankohavaj, kaj la ortografio de nomoj kaj titoloj lingve fremdaj por Schmidt disfoje lamas. Malgraŭ ĉi difektoj kaj mankoj neniu serioza interlingvisto povas ignori la pioniran verkon de Schmidt. Sur ĝi baziĝas eĉ la Volapük-bibliografio de Haupenthal kiu, laŭeble, aldonis bibliotekajn trovlokojn.

Eĉ supraĵa trarigardo montras, ke la grandan plimulton de la Volapük-presaĵoj konsistigas lernolibroj, propagandiloj kaj vortaroj, multe malpli abundas tradukoj, preskaŭ mankas originala beletro.

La enkonduko de Haupenthal resumas la aktualan staton de la “volapükologio” kaj ĝin dokumentas per kvarpaĝa (p. 5-8) bibliografio. La verkon aperintan kiel n-ro 5 en la nova serio de la eldonejo “Broŝuroj pri esperantologio kaj interlingvistiko” devus akiri sciencaj bibliotekoj, ĉar por daŭrigaj studoj ĝi estas nepraĵo.

Didier Lesage (Francio)

La Ondo de Esperanto. 2010. №2 (184)


Recenzoj | Hejmo