O.HenryO Henry

Policisto kaj himno

Sapulo moviĝis maltrankvile sur sia benko en la parko Madison Square. Kiam sovaĝaj anseroj gakas dum nokta flugo, kaj kiam virinoj sen fokofelaj peltoj komencas komplezi al siaj edzoj, kaj kiam Sapulo moviĝas maltrankvile sur sia parka benko, tiam oni scias ke proksimas vintro.

Velkinta folio falis en la sinon de Sapulo. Ĝi estis la karto de Avo Frosto. La Avo bonvolas al la regulaj setlantoj de Madison Square kaj donas honestan averton antaŭ sia ĉiujara alvoko. Ĉe la anguloj de kvar stratoj li transdonas sian vizitkarton al la Vento el Nordo, lakeo en la Bieno de Ĉiuj Liberaj Aeroj, por ke ties loĝantoj estu pretaj.

En sia menso Sapulo ekkonsciis la fakton, ke jam temp' está por lia transsubstanciĝo en unupersonan Komisionon de Kieloj kaj Kienoj por antaŭzorgi kontraŭ la onta rigoro. Jen kial li moviĝis maltrankvile sur sia benko.

La vintrumaj ambicioj de Sapulo ne estis plej altaj. Ili ne inkluzivis konsiderojn pri Mediteraneaj krozadoj, nek pri narkotaj sudaj aeroj drivantaj super la Napola golfo. Tri monatojn surinsule, jen kion postulis lia animo. Tri monatojn kun garantiita loĝo kaj manĝo kaj samideana kompanio, sekura de Boreo kaj uniformoj, ŝajnis al Sapulo la esenco de aferoj dezirindaj.

De jaroj la gastama insulo de Blackwell estadis lia vintra nesto. Ĉiuvintre, dum liaj Novjorkaj samurbanoj pli bonŝancaj jam aĉetis siajn vojaĝbiletojn al Palm Beach kaj Riviero, Sapulo faris humilajn antaŭaranĝojn de sia ĉiujara heĝiro Insulen. Kaj jen alvenis la tempo. Pasintnokte tri dimanĉaj ĵurnaloj, distribuitaj sub lia jako, ĉirkaŭ liaj piedartikoj kaj sur lia sino, fiaskis forpeli la froston dum li dormis sur sia benko proksime al la ŝprucanta fontano en la antikva parko. Do, la Insulo aperis en la menso de Sapulo kiel miraĝo granda kaj ĝustatempa. Li malestimis zorgojn faratajn en la nomo de kompato al la urbaj bezonantoj. Laŭ la opinio de Sapulo, la Leĝo pli bonas ol la Filantropio. Troviĝis senfina rondo da institucioj, municipaj kaj almozdonaj, al kiuj li povus turni sin por akiri loĝon kaj manĝon kongruajn kun simpla vivo. Sed por homo kun la fiera spirito de Sapulo, al la donacoj de filantropio gluiĝas io kroma. Ĉiu favoro ricevata el la manoj de filantropio pagendas, se ne per mono, tamen per spirita humiligo. Same kiel Cezaro havis sian Bruton, ĉiu bonfara lito postulas sian kotizon el bano, ĉiu pano sian kompenson el privata kaj persona inkvizicio. Jen kial pli bonas gasti ĉe la leĝo, kiu kvankam gvidata per reguloj, tamen ne senbezone ŝovas sian nazon en la privatajn aferojn de ĝentlemano.

Decidinte iri Insulen, Sapulo tuj ekplenumis sian deziron. Troviĝis multaj facilaj manieroj fari tion. La plej plezura estis lukse vespermanĝi en multekosta restoracio, kaj sekve, deklarinte sian malsolventecon, kviete kaj sentumulte esti transdonita al policisto. Kompleza juĝisto faros la ceteron.

Sapulo forlasis sian benkon kaj vagis for el la parko, trans la ebenan maron el asfalto, kie kunfluis la ĉefstrato Broadway kaj la Kvina Avenuo. Li turnis sin supren laŭ Broadway kaj haltis ĉe brilanta kafejo, kie ĉiuvespere kolektiĝas la plej elstaraj produktoj de vinberoj, de silkraŭpoj kaj de la protoplasmo.

Sapulo plene fidis sin mem ekde la plej malsupra veŝtobutono kaj supren. Li estis razita, lia jako estis deca, kaj la puran nigran kravaton prete-noditan li ricevis de misiistino en la Tago de Danko. Se li povus nesuspektite atingi tablon en la restoracio, la sukceso estus lia. La parto de li videbla super la tablo vekus neniun dubon en la kelnera spirito. Rostita platbeka anaso, pensis Sapulo, estus proksimume la ĝusta afero — kun botelo da Chablis, kaj poste kamemberto, taseto da kafo kaj cigaro. Unudolara cigaro sufiĉus. La sumo ne estus tiel alta, ke ĝi kaŭzus ian ekstreman esprimon de venĝo flanke de la kafeja direkcio; kaj tamen la viando satigus kaj feliĉigus lin antaŭ la vojaĝo al lia vintra rifuĝejo.

Sed kiam Sapulo metis piedon trans la restoracian pordon, la rigardo de la ĉefkelnero trafis lian fadenmontran pantalonon kaj la kadukajn ŝuojn. Fortaj kaj viglaj manoj turnis lin reen kaj liveris lin silente kaj haste sur la trotuaron, evitante malnoblan sorton de la minacita anaso.

Sapulo turnis sin for de Broadway. Ŝajne li iros al la aspirata insulo ne laŭ vojo epikura. Necesis elpensi alian manieron eniri Limbon.

Ĉe angulo de la Sesa Avenuo butikfenestro okulfrapis pro elektraj lampoj kaj varoj rafinite prezentitaj malantaŭ glaco. Sapulo prenis pavimŝtonon kaj ĵetis ĝin tra la vitro. De trans la angulo alkuris homoj kun policisto ĉekape. Sapulo staris senmova, kun la manoj enpoŝe, ridetante al la vidaĵo de latunaj butonoj.

“Kie estas la ulo, kiu faris tion?” demandis la policisto kun ekscito.

“Ĉu vi ne imagas, ke eble mi havas rilaton kun tio?” diris Sapulo, ne sen sarkasmo, sed amike, kiel oni salutas bonŝancon.

La menso de la policisto rifuzis akcepti Sapulon eĉ kiel indikon. Homoj kiuj frakasas fenestrojn ne restas por palavri kun la servantoj de l' leĝo. Ili ekkuras. Je distanco de duona dombloko la policisto vidis viron kurantan por atingi tramon. Kun levita batilo li aliĝis al la persekuto. Kun abomeno en sia koro Sapulo vagis plu, dufoje fiaskinta.

Trans la strato situis restoracio de nealtaj pretendoj. Ĝi kontentigis grandajn apetitojn kaj modestajn monujojn. Ĝiaj porcelano kaj etoso estis densaj, ĝiaj supo kaj tablotuka ŝtofo maldensaj. En tiun lokon Sapulo sendefie prenis siajn perfidajn ŝuojn kaj klaĉeman pantalonon. Ĉe tablo li sidis konsumante bifstekon, krespojn, benjetojn kaj torton. Kaj poste al la kelnero estu rivelita la fakto, ke la manĝinto estis nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo.

“Nun rapidu alvoki policiston”, diris Sapulo. “Kaj ne atendigu ĝentlemanon.”

“Neniu policisto por via parto”, diris la kelnero, kun buterkuka voĉo kaj okulo kiel la ĉerizo de Manhatana koktelo. “Hej, Con!”

Du kelneroj ĵetis Sapulon sur la senkompatan stratpavimon, precize je lia maldekstra orelo. Li stariĝis, artikon post artiko, kiel oni malfaldas ĉarpentistan mezurilon, frotante la polvon de sia vesto. Aresto ŝajnis nur rozkolora revo. La Insulo ŝajnis tre malproksima. Policisto staranta antaŭ butiko je distanco de du pordoj ridis kaj paŝis for laŭ la strato.

Kvin domblokojn Sapulo preterpasis antaŭ ol lia kuraĝo denove permesis al li provi kaptiĝon. Ĉi-foje prezentiĝis oportuno, kiun li malsaĝe al si mem nomis “glataĵo”. Juna virino de modesta kaj plaĉa aspekto staris antaŭ eksponfenestro gapante kun viva interesiĝo al ĝia prezento de razakvujoj kaj inkujoj. Je du metroj de la fenestro grandformata policisto de severa teniĝo apogis sin al hidranto.

Sapulo planis alpreni la rolon de aĉa kaj abomena “donjuano”. La rafinita kaj eleganta aperaĵo de lia viktimo kaj la apudeco de skrupula policisto kuraĝigis lin kredi, ke li baldaŭ sentos la plezuran oficialan ĉirkaŭprenon al sia brako, kiu garantios al li vintran restadon sur la strikta, delikta insul'.

Sapulo streĉis la prete-noditan kravaton de la misiistino, trenis suben siajn ŝrumpemajn manumojn por vidigi ilin, aranĝis sian ĉapelon je konkera klino kaj flankeniĝis kontraŭ la juna virino. Li okulumis ŝin, estis trafita de subitaj tusoj kaj grakoj, ridetis, rikanetis kaj impertinente trairis la senhontan kaj kovardan litanion de “donjuano”. Per duona okulo Sapulo vidis ke la policisto okulfiksas lin. La juna virino moviĝis for je kelkaj paŝoj, kaj denove dediĉis sian absorbitan atenton al la razujoj. Sapulo postsekvis, temerare paŝante apud ŝin, levis sian ĉapelon kaj diris:

“Ha, jen, Bedelia! Ĉu vi ne ŝatus veni ludi sur mia korto?”

La policisto plu rigardis. La atakata juna virino bezonus nur fingrosigni, kaj jen Sapulo praktike survojus al sia insula haveno. Li jam imagis senti la agrablan varmon de policejo. La juna virino alfrontis lin kaj etendante manon kaptis la jakan manikon de Sapulo.

“Certe, Mike”, ŝi gaje diris, “se vi regalos per kruĉo da ŝaŭma. Mi jam pli frue parolus al vi, sed la kaskulo gapis.”

Dum la juna virino alkroĉis sin al li kiel rampanta hedero sur kverko, Sapulo konkerite de morozo paŝis preter la policisto. Ŝajne li estis kondamnita je libero.

Ĉe la sekva angulo li deskuis sian akompanantinon kaj forkuris. Li haltis en la kvartalo, kie oni vespere trovas sur la plej lumaj stratoj la plej leĝerajn korojn, ĵurojn kaj operetojn.

En la vintra aero gaje moviĝis virinoj en peltoj kaj viroj en paltoj. Subite timo kaptis Sapulon, ke ia terura sorĉo faris lin imuna kontraŭ aresto. La penso kunportis iom da paniko, kaj renkontante alian policiston, kiu vagis digne antaŭ splenda teatro, li serĉis kapti la tujan pajleron de “skandala konduto”.

Surtrotuare Sapulo ekblekis ebrian galimation je pinto de sia aspra voĉo. Li dancis, hurlis, deliris kaj alimaniere ŝancelis la firmamenton.

La policisto balancis sian batilon, turnis la dorson al Sapulo kaj rimarkigis al iu civilulo:

“Jen iu el tiuj studentoj el Yale, kiu festenas pro venko super Hartford College. Brua, sed sendanĝera. Ni havas ordonon lasi ilin en paco.”

Nekonsolebla Sapulo ĉesigis sian senfruktan bruadon. Ĉu neniam policisto metos sian manon sur lin? En lia imago la Insulo ŝajnis neatingebla Arkadio. Li butonis sian jakon kontraŭ la malvarmiga vento.

En cigarbutiko li vidis bele vestitan viron ekbruligi cigaron ĉe pendanta fajrilo, lasinte sian silkan ombrelon ĉe la enirejo. Sapulo enpaŝis, kaptis la ombrelon kaj malrapide fordrivis kun ĝi. La viro ĉe la cigar-fajrilo haste postsekvis.

“Mia ombrelo”, li severis.

“Ho, ĉu vere?” Sapulo rikanis, aldonante insulton al sia ŝteleto. “Nu, kial do ne alvoki policon? Mi prenis ĝin. Vian ombrelon! Kial ne alvoki policiston? Jen staras unu ĉe la angulo.”

La ombrela posedanto malrapidigis siajn paŝojn. Same faris Sapulo, kun antaŭsento ke denove la ŝanco kontraŭos lin. La policisto scivole rigardis la duopon.

“Kompreneble”, diris la ombrelulo — “tio estas — nu, vi scias kiel okazas tiuj misoj — mi — se ĝi estas via ombrelo, mi esperas ke vi pardonos min — hodiaŭ matene mi kunportis ĝin de iu restoracio — se vi rekonas ĝin kiel la vian, do — espereble vi —”

“Kompreneble ĝi estas la mia”, furiozis Sapulo.

La eksombrelulo retretis. La policisto rapidis asisti altan blondulinon en festvespera mantelo transiri la straton antaŭ tramo, kiu alproksimiĝis trans du domblokoj.

Sapulo piediris orienten laŭ strato difektita de plibonigoj. La ombrelon li kolere ĵetegis en fosaĵon, murmurante kontraŭ la viroj portantaj kaskojn kaj batilojn. Ŝajne ili rigardis lin reĝo ne erarpova, pro tio ke li volis kaptiĝi de iliaj krifoj.

Finfine Sapulo atingis iun el la avenuoj kondukantaj orienten, kie glimanta lumo kaj pelmelo nur svagis. Li ekiris laŭ ĝi en la direkto al Madison Square, ĉar la hejmenira instinkto travivas, eĉ kiam la hejmo estas parka benko.

Sed ĉe nekutime kvieta angulo Sapulo restis staranta. Jen situis malnova preĝejo, kurioza, malkohera kaj provizita je gabloj. Tra unu viole farbita vitralo ardis malintensa lumo. Sendube la orgenisto tie restadis ĉe la klavaro por perfektiĝi pri himno por la venonta dimanĉo, ĉar eksteren al la oreloj de Sapulo penetris dolĉa muziko, kiu kaptis kaj tenis lin najlita al la volutoj de fera barilo.

Supre staris la luno, brila kaj serena; veturiloj kaj piedirantoj malmultis; paseroj pepis dormeme sub la tegmenta elstaraĵo — dum momento la sceno povus esti korto de kampara preĝejo. Kaj la himno, kiun ludis la orgenisto, cementis Sapulon al la fera barilo, ĉar iam li bone konis ĝin, en la epoko kiam lia vivo inkluzivis aferojn kiel patrinoj, rozoj, ambicioj, amikoj, senmakulaj pensoj kaj kolumoj.

La impresiĝema animstato de Sapulo kune kun la influo de la malnova preĝejo kaŭzis rapidan kaj mirindan ŝanĝiĝon en lia spirito. Kun subita hororo li vidis la abismon en kiun li falis, la sendignajn tagojn, malindajn dezirojn, vanajn esperojn, ruinajn kapablojn kaj pitajn motivojn, el kiuj konsistis lia ekzistado.

Kaj post momento lia koro tremante respondis al lia nova humoro. Tuja kaj forta impulso puŝis lin lukti kontraŭ sia senespera sorto. Li eltiros sin el la marĉo, li refoje faros el si viron, li venkos la malbonon kiu ekposedis lin. Restas tempo; ankoraŭ li estas relative juna; li revivigos siajn iamajn senpaciencajn ambiciojn kaj plenumos ilin sen ŝanceliĝi. Tiuj solenaj sed dolĉaj orgenaj tonoj kaŭzis revolucion en li. Morgaŭ li iros en la tumultan urbocentron por trovi laboron. Iu felimportisto iam proponis al li postenon de kondukisto. Morgaŭ li trovos lin kaj petos pri la posteno. Li estos iu en la mondo. Li estos…

Sapulo sentis manon metatan sur lian brakon. Li rapide rigardis malantaŭen en larĝan vizaĝon de policisto.

“Kion vi faras ĉi tie?” demandis la policano.

“Nenion”, diris Sapulo.

“Do venu kun mi”, ordonis la policisto.

“Tri monatojn sur la Insulo”, diris la juĝisto de la Polica Tribunalo en la sekva mateno.

Tradukis el la angla Sten Johansson

Pro ĉi tiu traduko Sten Johansson fariĝis laŭreato de Liro-2001.

Notoj

Blackwell's Island. Insulo kun malliberejo en East River, Novjorko.

Madison Square. Parko en Novjorko.

Manhatana koktelo. Koktelo el viskio, vermuto, ev. amaraĵo, ornamita per ĉerizo.

Pita. Malgrandaĉa, mizera (NPIV, EDK).

Platbeka anaso (Anas platyrhynchos). Ofta specio de sovaĝa anaso (ORE, EDK).

Setli. Ekloĝi en nova loko (NPIV, EDK).

Splenda. Pompe brila, bele kaj lukse impresanta (NPIV, EDK).

Tago de Danko. Oficiala Usona festotago, la kvara ĵaŭdo de novembro.


Referencoj

EDK. Erich-Dieter Krause: Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch, 1999.

ORE. Ornitologia Rondo esperantlingva: Komunlingva nomaro de eŭropaj birdoj, 1971.

NPIV. Nova Plena Ilustrita Vortaro, 2002.

La Ondo de Esperanto. 2002. №11 (97).


Anglalingva literaturo en Esperanto | Hejmo