O. HenryO. Henry

La vojoj, kiujn ni iras

 

Dudek mejlojn okcidente de Tusono la “Sunsubira Ekspreso” haltis ĉe cisterno por preni akvon. Krom la akvokompletigon la lokomotivo de tiu reputacia rapidtrajno ricevis iom da aliaĵoj, ne tre bonaj por ĝi.

Dum la hejtisto malsuprentiris la akvotubon, Robĉjo Tidbalo, “Ŝarko” Dodsono kaj kvaronsanga maskogia indiano nomata Johano Granda Hundo grimpis sur la lokomotivon kaj montris al la maŝinisto tri rondajn aperturojn de artileriaĵoj, kiujn ili portis. Ĉi tiuj aperturoj per siaj kapabloj tiom impresis la maŝiniston, ke li levis ambaŭ manojn per gesto, kia akompanas la elsputaĵon “Nu ordonu”.

Laŭ seka komando de Ŝarko Dodsono, kiu estris la atakan taĉmenton, la maŝinisto grimpis teren kaj malkuplis la lokomotivon kaj la tendron. Poste Johano Granda Hundo, rajde sur la karbo, ĵonglece direktis du pistolojn al la lokomotivisto kaj la hejtisto kaj sugestis al ili forveturigi la lokomotivon je kvindek metroj kaj tie atendi pliajn ordonojn.

Ŝarko Dodsono kaj Robĉjo Tidbalo ne degnis ekspluati ercon tiom malaltgradan kiom la pasaĝeroj, sed celis la riĉan poŝon de la eksprespoŝta vagono. Ili trovis la poŝtiston en la serena kredo, ke la “Sunsubira Ekspreso” transportas nenion pli stimulan kaj danĝeran ol aqua pura. Dum Robĉjo elbatis ĉi tiun penson el lia kapo per la kolbo de sia sespafilo, Ŝarko Dodsono jam garnis la vagonan ŝtalŝrankon per dinamito.

La ŝtalŝranko eksplodis je la melodio de 30.000 dolaroj, ĉiom en oro kaj kontanta mono. La pasaĝeroj sen granda intereso eligis siajn vizaĝojn tra la fenestroj por serĉi la fulmotondran nubon. La konduktoro tiregis la sonoril-ŝnuron, kiu responde cedis sen streĉo kaj rezisto.

Ŝarko Dodsono kaj Robĉjo Tidbalo, kun sia kaptaĵo en fortika tola sako, faletigis sin el la poŝta vagono kaj mallerte en siaj altkalkanumaj botoj kuris al la lokomotivo.

La maŝinisto, mishumure ĉagrena sed prudenta, kurigis la lokomotivon, laŭordone, rapide for de la senmova trajno. Sed antaŭ ke tio efektiviĝis, la ekspres-poŝtisto, rekonscia de la persvado je neŭtraleco fare de Robĉjo Tidbalo, saltis el sia vagono kun vinĉestra fusilo kaj gajnis poenton en la ludo. S-ro Johano Granda Hundo, sidanta sur la tendro, senintence ludis malĝustan karton, imitante pafcelon, kaj la poŝtisto superatutis lin. Kun kuglo ekzakte inter la skapoloj la maskogia kavaliro-fripono ruliĝis teren, tiel pligrandigante la kaptaĵopartojn de siaj kamaradoj je po sesono.

Du mejlojn de la cisterno la maŝinisto estis ordonata halti.

La rabistoj mansvingis defian adiaŭon kaj plonĝis laŭ la kruta deklivo en la densan vepron, kiu laŭis la trakon. Kvin minutoj da trarompiĝo tra malmolfolia densejo portis ilin al maldensa arbaro, kie tri ĉevaloj estis ligitaj al branĉoj pendantaj malsupren. Unu el ili atendis Johanon Granda Hundo, kiu jam neniam rajdos ĉu nokte ĉu tage. Ĉi tiun beston la rabistoj malvestis je selo kaj brido kaj liberigis. Ili eksidis sur la aliaj du, metis la sakon sur selbutonon kaj ekrajdis rapide kaj singarde tra la arbaro kaj supren laŭ pramalnova soleca ravino. Tie la besto portanta Robĉjon Tidbalo glitis sur muska roko kaj rompis antaŭan kruron. Ili trapafis ĝian kapon kaj eksidis por fuĝkonsilio. Ĉar la kurbeca vojo, kiun ili ĝis nun sekvis, provizore sekurigis ilin, la demando pri tempo jam ne estis tiom grava. Multaj mejloj kaj horoj estis inter ili kaj la plej fulma taĉmento, kiu eble sekvis. La ĉevalo de Ŝarko Dodsono, kun ligŝnuro treniĝanta kaj brido pendanta, spiregis kaj dankeme rikoltis de la greso ĉe la ravina akvofluo. Robĉjo Tidbalo malfermis la sakon, eltiris duoblajn manplenojn da netaj monpakaĵoj kaj la ununuran sakon da oro kaj ridklukis kun infana delico.

“Nu, maljuna duferdeka pirato”, li ĝoje vokis Dodsonon, “vi diris ke ni povos fari ĝin – pri financaĵoj vi havas kapon kiu kornobatale venkus ĉion ajn en Arizono.”

“Kion ni faru pri ĉevalo por vi, Robĉjo? Ni ne povas longe atendi ĉi tie. Ili estos sur niaj spuroj antaŭ la matena lumo.”

“Ho, mi opinias, ke tiu ĉevalaĉo via kapablos porti duoble dum iom da tempo”, respondis la sangvina Robĉjo. “Ni aneksos la unuan trovotan beston. Je mil diboĉoj, ni ja faris kaptegon, ĉu ne? Laŭ la etikedoj sur ĉi tiu mono estas 30.000 dolaroj – 15.000 dolaroj por ĉiu!”

“Estas malpli ol mi atendis”, diris Ŝarko Dodsono, milde piedpuŝante la pakaĵetojn per sia botopinto. Kaj tiam li penseme rigardis la ŝvitajn flankojn de sia laca ĉevalo.

“Maljuna Bolivaro estas preskaŭ elĉerpita”, li diris malrapide. “Mi dezirus, ke via brunulo ne estu lezita.”

“Same mi”, diris Robĉjo plenkore, “sed ne eblas ŝanĝi tion. Bolivaro havas fortajn muskolojn; li portos nin du sufiĉe longe por ricevi freŝajn rajdbestojn. Damne, Ŝarko, mi ne povas forgesi kiom kurioze estas, ke orientulo kia vi povas veni ĉi tien kaj doni al ni okcidentuloj lecionegon pri la senesperula negoco. El kiu parto de la oriento vi ja venas?”

“Subŝtato Novjorkio”, diris Ŝarko Dodsono, eksidante sur ŝtonego kaj ekmaĉante branĉeton. “Mi naskiĝis en bieneto en kantono Ulster. Mi forkuris de la hejmo, kiam mi aĝis dek sep. Pura hazardo ke mi trafis okcidenten. Mi marŝadis laŭ vojo kun miaj vestaĵoj en fasko, celante al la urbo Novjorko. Mi havis revon iri tien kaj gajni amasegon da mono. Mi ĉiam sentis, ke mi povus. Iun vesperon mi venis al loko kie la vojo disforkiĝis kaj mi ne sciis kiun branĉon iri. Mi pensadis pri tio dum duona horo, kaj tiam mi iris maldekstren. Tiun nokton mi trafis en la tendaron de sovaĝ-okcidenta spektakla trupo, kiu turneis tra la urbetoj, kaj mi iris okcidenten kun ĝi. Mi ofte demandis min, ĉu mi estus iĝinta alia persono, se mi estus preninta la alian vojbranĉon.”

“Ho, mi supozas, ke vi estus pli-malpli la sama”, diris Robĉjo Tidbalo, gaje filozofe. “Ne estas la vojoj, kiujn ni iras; estas kio estas interne de ni, kio igas nin tiaj, kiaj ni estas.”

Ŝarko Dodsono ekstaris kaj apogis sin al arbo.

“Mi donus multon por ke tiu brunulo via ne estu lezita, Robĉjo”, li rediris, preskaŭ patose.

“Same mi”, konsentis Robĉjo, “li certe estis unuaranga kadavrulo. Sed Bolivaro, li ja elportos nin. Mi supozas, ke prefere ni ekmoviĝu, ĉu ne, Ŝarko? Mi repakos ĉi tiun monaĉon kaj ni ekvoju al pli sekura loko.”

Robĉjo Tidbalo remetis la rabaĵon en la sakon kaj strikte ligis ties buŝon per ŝnuro. Kiam li levis la rigardon, la plej okulfrapa objekto, kiun li vidis, estis la tubo de la 0,45-kalibraĵo, kiun Ŝarko Dodsono direktis al li sen ŝanceliĝo.

“Ĉesu ŝerci”, diris Robĉjo rikane. “Ni devas forbloviĝi.”

“Kvietiĝu”, diris Ŝarko. “Vi nenien forbloviĝos, Robĉjo. Malplaĉegas al mi diri tion, sed nur unu el ni havas ŝancon. Bolivaro, li estas lacega, kaj li ne kapablas porti duoble.”

“Ni estis kompanoj, mi kaj vi, Ŝarko Dodsono, dum tri jaroj”, Robĉjo diris trankvile. “Ni kune riskis niajn vivojn ree kaj ree. Mi ĉiam juste traktis vin, kaj mi opiniis vin viro. Mi aŭdis kelkajn kuriozajn historiojn ke vi mortpafis unu-du homojn en stranga maniero, sed mi neniam kredis. Nu, se vi nur ŝercetas pri mi, Ŝarko, remetu vian pistolon, kaj ni ekiros sur Bolivaron kaj for. Se vi intencas pafi – pafu, nigrakora ido de tarantulo!”

La vizaĝo de Ŝarko Dodsono mienis profundan afliktiĝon. “Vi ne scias kiom malbone mi sentas min”, li suspiris, “ke tiu via brunulo rompis sian kruron, Robĉjo.”

La mieno sur la vizaĝo de Dodsono subite ŝanĝiĝis al malvarma krueleco, miksita kun senkompata avidego. La animo de la viro dum momento montriĝis kvazaŭ malica vizaĝo en la fenestro de bonreputacia domo.

Vere Robĉjo Tidbalo neniam “forbloviĝos” ien ajn. La mortiga 0,45-kalibraĵo de lia falsa amiko knalis kaj plenigis la ravinon per muĝo, kiun la flankoj reĵetis per indigna eĥo. Kaj Bolivaro, senscia komplico, rapide forportis la lastan el la atakintoj de la “Sunsubira Ekspreso”, ne devante “porti duoble”.

Sed dum “Ŝarko” Dodsono forgalopis, la arbaro ŝajnis malaperi el lia vido; la revolvero en lia dekstra mano iĝis la kurba brakapogilo de mahagona seĝo; lia selo estis strange remburita, kaj malfermante la okulojn li vidis siajn piedojn, ne en piedingoj, sed trankvile ripozantajn sur la rando de skribtablo el kvardirekte segita kverka ligno*.

Mi diras al vi, ke Dodsono, de la firmao Dodsono & Dekro, murstrataj makleristoj*, malfermis siajn okulojn. Pibodo, lia fidinda oficisto, staris ĉe lia seĝo, hezitante paroli. Aŭdiĝis konfuza murmuro de radoj malsupre kaj la endormiga zumado de elektra ventumilo.

“Ah-hm! Pibodo”, diris Dodsono palpebrumante. “evidente mi ekdormis. Mi havis ege rimarkindan sonĝon. Kio estas, Pibodo?”

“S-ro Viljamso, mastro, de Traco & Viljamso, atendas ekstere. Li venis por efektivigi la negocon pri X. Y. Z. La merkata situacio malfavore trafis lin, mastro, vi eble memoras.”

“Jes, mi memoras. Je kiom X. Y. Z. hodiaŭ kvotiĝas, Pibodo?”

“Cent okdek kvin, mastro.”

“Do jen lia prezo.”

“Pardonu”, diris Pibodo, sufiĉe nervoze, “ke mi mencias tion, sed mi parolis kun Viljamso. Li estas malnova amiko via, s-ro Dodsono, kaj vi praktike ege influas la kurzon de X. Y. Z. Mi pensis, ke vi eble – tio estas, mi pensis, ke eble vi ne memoras, ke li vendis al vi la akciojn je 98. Se li devos pagi la merkatan prezon, li bezonos ĉiun cendon, kiun li havas, kaj ankaŭ sian domon por liveri la akciojn.”

La mieno sur la vizaĝo de Dodsono subite ŝanĝiĝis al malvarma krueleco, miksita kun senkompata avidego. La animo de la viro dum momento montriĝis kvazaŭ malica vizaĝo en la fenestro de bonreputacia domo.

“Li devos pagi cent okdek kvin”, diris Dodsono. “Bolivaro ne povas porti duoble.”

Tradukis Reinhard Fössmeier

DANKO

La tradukinto dankas al la ĵurianoj kaj la organizantoj de la literatura konkurso Liro pro valoraj konsiloj kaj al la konkursano Nicole Else pro kelkaj trafaj esprimoj, kiujn li transprenis el ŝia teksto.

NOTOJ

Tusono. Urbo en la usona subŝtato Arizono. Ĝia loka nomo Tucson estas prononcata [tuson] en la angla kaj [tukson] en la hispana. Anonimulo en februaro 2009 en Vikipedio proponis la esperantigon Tusono. Tra Tusono iras la historie dua “trakontinenta fervojo” inter la atlantika kaj pacifika marbordoj de Usono. Ĝi kompletiĝis en 1881. Jam ekde marto 1880 estis fervoja trafiko inter Tusono kaj Kalifornio.

Maskogio. Ano de amerika indiana popolo, foje nomata krikoj (Creek).

Aqua pura. Pura akvo (lat.). La aŭtoro uzas ĉi tiun latinan esprimon en la angla teksto.

Vinĉestro. La usona firmao Winchester Repeating Arms Company iam estis sukcesega produktanto de rapidŝargaj fusiloj.

… orientulo … okcidentulo. Temas pri la oriento kaj la (tiam “sovaĝa”) okcidento de Usono.

… kvardirekte segita kverka ligno. Segante arbotrunkon ne al paralelaj tabuloj (unudirekte), sed laŭ kvar direktoj, oni ricevas pli stabilan lignaĵon; ĝi estas vide distingebla laŭ la malgranda larĝo de la jar-ringoj.

Murstrataj makleristoj. Ĉe Murstrato (Wall Street) №11 estas la novjorka akcia borso (New York Stock Exchange).

Pro ĉi tiu traduko Reinhard Fössmeier iĝis laŭreato de Liro-2014 en la branĉo “Traduko el la angla lingvo”.

La Ondo de Esperanto, 2015, №2 (244)


Anglalingva literaturo en Esperanto | Hejmo