Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Pentti HaanpaaPentti Haanpää

Baraka artisto


En sovaĝejo, profunde en la verda mondo de picearo kaj pinaro, kie la vasta arbaro susuras sian sopiran praan zumadon, la vivo povas iam esti teda kaj malĝoja… Eble ekbrilas en la kapo, ke vi malŝparas ĉi tie vian vivon. La vera vivo estas ie aliloke, tie kie oni trovas pli da homoj, spurojn de la antaŭaj homoj, lumon kaj gajon…

Vi tranĉas kordon de tiu granda muzikilo de la arbaro, arbon, vi segas kaj senŝeligas arbojn. La vivo gustas ligne. Povas esti, ke ekpluvas kaj longe pluvadas tage kaj nokte. Defalas guto el ĉiu picea pinglo. Vi paŝas al la barako. Sed aspektas enua la malalta konstruaĵo en la arbaro, naŭzaj estas la konataj vizaĝoj, stultaj la babiladoj. Ŝajnas ke vi anticipe scias, kion kunulo intencas diri. Eĉ la manĝaĵo estas la sama, eterna, vana miksaĵo, kaj la ekstera flanko de la nigra kafujo ne ĝojigas la humoron. Oni ja konas la enhavon. La malpuraj ludkartoj naŭzas. Eĉ vidi ilin estas kvazaŭ malĉasti.

Tiam aperas Pätsi, frenezulo Pätsi. Li aperas de ie, vaginte laŭ arbaraj vojetoj el homvilaĝoj aŭ de aliaj barakoj. Kompreneble estas tiuj, kiuj jam anticipe konas lin, malaltan viron, je kiu oni tuj povas vidi, ke oni vane laŭdus lin kiel perfektan junulon.

— Ĉu vi volus manĝi? — iu demandis.

— Se oni povus ricevi…

La vojoj estas longaj, manĝaĵon li dum la vagado neniam havas, ne riĉas la rimedoj.

Pätsi devas ofte rememori la proverbon: nur hundo povas tion elteni unu semajnon… Hazarda rigardanto povus pensi, ke ĉi tie estas la manĝemulo — eĉ granda. Panoj, butero kaj lardo konsumiĝas same kiel supoj kaj buljonoj, se ankaŭ tiuj haveblas. Sed kiam Pätsi jam estis satmanĝinta, li viŝis tranĉilon je sia pantalona krurumo, eningigis la tranĉilon kaj, ĝisfunde ruktinta, diris jene:

— Kaj nun sekvos vizaĝmovumoj!

Montriĝis, ke Pätsi estas artisto, vizaĝartisto, sola en sia speco, senkompara. Ŝajnis ke lia surkapa haŭto tute ne estis fiksita. La oreloj svingiĝas, la nazo zigzagas tute flanken, la buŝotruo etendiĝas laŭlonge kaj laŭlarĝe. Precipe novulo miregis kaj rigardis rondokule, ĉu tio vere okazas… Pätsi ne vane vagadis de barako al barako kaj portis sian mesaĝon. Kaj kion diris la mesaĝo? Eble la arbfaligulo, kiu en arbarego vivas ĉagreniĝinta kaj tediĝinta, pensadas vidalvide al tiu vizaĝo, kiu groteske kaj rapide faras siajn metamorfozojn, eble li povas konsoli sin mem per la penso, ke tia estas la homo kaj la vivo: arlekena ludo…

Frenezulo Pätsi estis artisto, kiu ricevis la panon ĉiutagan pere de sia profesio, simile al kiu ajn predikanto. Arbohakisto donis por li volonte parton de sia provianto kaj prezentis eĉ moneron kaj rericevis simile malavaran sciigon:

— Nun sekvas vizaĝmovumoj!

Multajn okazaĵojn li spertis dum siaj ekskursoj. Iafoje li vagadis al fora barako kune kun du viroj. Ĉi tiuj estis tute novaj homoj, novicoj en la sovaĝejoj, kaj kiuj ne konis frenezulon Pätsi, la artiston de la barakoj. Ili alvenis en noktan, dormantan barakon. La alvenantij faris fajron en la forno, malfermis siajn tornistrojn, manĝis kaj ŝmacis. Pätsi kuŝis, gapis kaj kraĉis. Li ankaŭ ĉi-foje ne havis manĝaĵon. Li ne kutimis almozpeti, sed avertis pri la troa hejtado de la forno:

— Vi ne tro multe hejtu la fornon. De tio eble sekvos io nebona…

La viroj enlitiĝis kaj ekdormis. Sed matene unu el ili rigardis malrapide kaj mire sian malplenan tornistron. Li komencis paroli:

— Ĉi tiu tornistro ja estis vespere plena; ĝi havis kilogramojn da provianto, nutraĵon por la tuta semajno, kaj nun ĝi estas malplena. Ĉu iu eraris aŭ ĉi tie estas ŝtelistoj?

Pätsi kuŝis surflanke. Li parolis:

— Neniu ŝtelis. Mi pro plezuro manĝis, ĉar vi tiel hejtis la fornon, ke mi ne povis dormi.

La loĝantoj de la barako interkonsultiĝis kaj decidis, ke al la kunulo oni kune rekompencu la enhavon de lia tornistro. Sed ankaŭ al Pätsi oni ordonis iaspecan punon. Li devis iri al la domfina ĉambro, kie loĝis la submastro, kun kiu la loĝantoj de la barako ŝajne ne rilatis bone, kaj montri al li vizaĝmovumojn. Pätsi iris. Ankaŭ la submastro estis novulo en la arbara laboro, kaj ne konis Pätsi. Li rigardadis kritike tiun malaltan ulon, kiu estis aperinta sur la porda sojlo kaj kiun certe oni vane laŭdus kiel ĉiurilate perfektan junulon…

— Ĉu vi venis por peti laboron? — enketis la submastro fine.

— Ne, mi venis ne por peti laboron, — respondis Pätsi. — Mi venis por montri vizaĝmovumojn!

Kaj li komencis. La oreloj svingiĝis, la nazo zigzagis, la buŝo etendiĝis al la oreloj, poste returnis sin kaj etendiĝis de la mentono al la frunto. La submastro rigardadis longe kiel malsaĝulo, liaj okuloj iĝis kiel ĉevalaj bridringoj. Subite ekestis ideo en lia kapo, ke oni mokas lin. Kaj kiel tiu fiulo kuraĝas!

La kolera submastro kaptis Pätsi, puŝfaligis lin kaj forpelis lin piedbate el la ĉambro.

Pätsi siaflanke ofendiĝis kaj tre ekindignis pro tio, ke oni ne komprenis la valoron de la vizaĝmovumado. Severmiene kaj malmulte parolante Pätsi postlasis la barakon kaj daŭrigis sian vagadon kaj trovis tiujn, kiuj komprenis lian mesaĝon, kio ajn ĝi estis. Povas esti ke al homo, ĝenita kaj tediĝinta en la sovaĝejo, lumiĝis vidalvide al tiu kurioze kurbiĝanta vizaĝo, ke tia estas la homa vivo: arlekena ludo.

Tradukis el la finna Bruno Lehtinen La Ondo de Esperanto. 2002. №12 (98).


Al la indekso pri la traduka literaturo