Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Teuvo PakkalaTeuvo Pakkala

Mensogulinoj

Teuvo Pakkala (1862–1925). Finna ĵurnalisto kaj instruisto. Li verkis novelojn, romanojn kaj teatraĵojn kaj redaktis porinfanajn kajerojn. Li rakontis realisme pri la vivo de nepotenculoj en la ĉemara urbo Oulu kaj de trunkflosistoj. Plej ŝatataj iĝis liaj rakontoj pri infanoj kaj la ankoraŭ tre populara teatraĵo Ĉe la flosad-rivero.


Hanna kaj Lidia estis tre emociitaj.

Tiel estis ĉar hieraŭ ilia kuzino Olga vizitis ilin por montri sian novan palton kaj rakontis, ke kiam ŝi iris pro komisio de sia panjo en la urbon, ĉiuj rigardis ŝin. Precipe la altranguloj. Ja ŝi havis printempan palton, kiun havas nur infanoj de altranguloj kaj de kelkaj riĉuloj! Olga opiniis sin kvazaŭ ido de altranguloj kaj tiel ŝajnis ankaŭ al ŝiaj kuzinoj.

Ili estis ravitaj de Olga. Ili iris ĝis la pordo por postrigardi ŝin. La juprandoj de Olga svingiĝis tre gracie!

Ho, se ankaŭ ili havus printempajn paltojn! Sed ne, ili havis nur longajn mantelojn, sub kiuj la juprandoj tute ne videblis kaj ne povis svingiĝi.

— Se Dio lasus nin trovi sur strato sepdek kvin peniojn, ankaŭ ni aĉetus novajn printempajn paltojn! — diris Lidia.

Sed Hanna klarigis, ke tio ne sufiĉus, ĉar oni bezonas multe pli ol markon.

— Se Dio lasus nin trovi cent kvindek markojn! — tuj esperis Lidia. Kaj enirante hejmen ŝi kurbiĝis kaj rigardis tre atente, kvazaŭ serĉante kudrilon.

Vespere ŝi preĝis en la lito, ke Dio faligu la monon antaŭ ilian ŝtuparon, kie ŝi ĝin trovu matene. Vekiĝinte ŝi tuj iris kontroli, malkompaktigis la humon, eĉ fosis truetojn kaj koleriĝis, ĉar ŝi nenion trovis. Ja okazis ankaŭ antaŭe, ke malgraŭ preĝado ŝi ne ricevis ion, sed nenion ŝi tiel deziris kiel printempan palton. Ŝi preskaŭ ploris.

Sed tage, kiam panjo foriris plenumi siajn komisiojn ie kaj ili restis solaj hejme, Hanna prenis la ruĝan bluzon, kiun panjo portadis dum la laboro, kaj surmetis ĝin por vidi, ĉu ĝi taŭgus kiel printempa palto. Ŝi promenis en la ĉambro, balancante sian korpon tiel, ke la juprandoj svingiĝis.

Lidia raviĝis senlime, sed ŝi tuj ekbedaŭris, ke ne estis bluzo ankaŭ por ŝi.

Hanna iris al la subtegmentejo kaj prenis tie la nigran dimanĉan bluzon de panjo kaj donis la ruĝan al Lidia. Kaj ambaŭ kune provis promeni. Ankaŭ Lidia sukcesis bone svingi la jupon, post kiam Hanna iom instruis ŝin. Ambaŭ amuziĝis, sed precipe Lidia.

— Ĉiuj kredos ilin veraj printempaj paltoj, ĉu ne? — demandis Hanna.

Lidia jesis. Kaj laŭ ŝi ili ja estis tute veraj. Eĉ la manikoj — tiom longaj ke ili falis ĝis la genuoj kiam la brakoj estis rektaj kaj kies mezo pendaĉis kvazaŭ malplenaj saketoj kiam ili estis kurbitaj — laŭ Lidia estis nur pompaj, ĝuste kiel ĉe veraj printempaj paltoj. Ili havis pli bonajn kaj pli belajn printempajn paltojn ol Olga!

Pro tio ili nun estis ekscititaj! Kaj ili eliris por promeni en la urbo.

Ili rigardis ĉiujn homojn por vidi, ĉu tiuj rimarkas ilin. Kaj kiam iu ilin rigardis, ili plezuriĝis kaj svingis siajn jupojn ankoraŭ pli forte. Kiam renkonte al ili iris altrangula sinjorino aŭ fraŭlino, ili rigardis ŝin ridetante. Kaj preterpasinte pensis, ke tiuj supozis ilin riĉaj. Tamen kamparanojn ili preterpaŝis digne, en firma fido je sia altranguleco.
Bildo de Maria Bajenova
En iu strato ili ekvidis antaŭ si sian onklinon. Ili iris per alia strato por renkonti ŝin. Lidia pensis, ĉu ŝi rekonos ilin… Kaj renkontante la onklinon Hanna ridetis, sed Lidia aspektis serioze kaj digne.

— De kie vi venas? — demandis la onklino kun mirigita mieno.

— De komisio de panjo! — respondis Lidia rapide, konvinkita, ke tio estas konvena, ĉar ankaŭ Olga estis plenumanta komision de sia panjo.

— Kiujn ĉifonaĵojn vi surhavas!

— Ili estas niaj novaj printempaj paltoj! — respondis Lidia firme kaj iom kolere, ĉar la onklino parolis pri ĉifonaĵoj. Kaj ŝi komencis rakonti:

— Ni ricevis ilin ĝuste hodiaŭ. Panjo aĉetis ilin en Sunila vendejo, kaj ili estas faritaj de Josefina Juustinen. Kaj Josefina devis tre hasti, ĉar devas esti faritaj novaj printempaj paltoj por la infanoj de ĉiuj altranguloj. Por ni Josefina faris pli frue ol por la infanoj de la armea komisaro, ĉar Josefina estas nia baptopatrino.

La onklino aŭskultis mirigite, ne sciante kion pensi. Oni povus ĉion kredi vera, se oni estus tute blinda kaj ne vidus, ke ili surhavas bluzojn de sia panjo! Kaj tiel serioze kaj eĉ sen ajna hezito Lidia mensogis al ŝi. Laŭ ŝi, Josefina eĉ preferis ilin, ĉar ŝi estas ilia baptopatrino!

— Sed Josefina ne estas via baptopatrino.

— Ŝi ja estas la baptopatrino de Olga!

— Sed ne de vi!

— Nu jes, sed Josefina ŝatas nin kvazaŭ ŝi estus nia baptopatrino, — senkonfuze klarigis Lidia.

— Sed ili ne estas printempaj paltoj, vi ja havas bluzojn de via panjo!

— Ne, ne, — asertis Lidia. — Ili havas longajn manikojn, nur ĉar tio estas nova modo. Ĉiuj gealtranguloj rigardis ilin, kaj unu sinjorino demandis, kiom ili kostis. Ili kostis cent kvindek markojn.

La onklino ekridus, se al ŝi ne ŝajnus tiom terure, ke tia etulino provis mensogi eĉ pri aferoj, pri kiuj ŝi nenion sciis. Ŝi strikte ordonis al la knabinoj, ke ili iru hejmen, kaj intencis mem veni kaj sciigi panjon pri ilia malbela petolado.

Hanna diris al Lidia, ke estas stranga tiu onklino, ĉar ŝi ne kredis. Sed ili spite al la onklino kaj ŝia ordono iris al Olga por montri siajn paltojn.

Survoje tien Hanna elpensis, ke Olga — kiu estis pli aĝa ol ili — estu kvazaŭ ilia panjo kaj ili estu kvazaŭ ŝiaj filinoj kaj ke ili kune iru ien.

Olga tuj konsentis pri ilia propono. Ŝi prenis la pajlan ĉapelon de sia frato, kaj al ĝi ili alkudris buntajn ŝtofpecojn kaj rubandojn, paperajn florojn kaj aliajn haveblajn ornamaĵojn, kiuj laŭ ili estis konvenaj. Por Hanna kaj Lidia ili vindis ĉapelojn el kaptukoj. Kaj tiel ili reiris en la urbon.

Ĉiuj homoj rigardis kaj ridetis al ili, kio tre plaĉis al ili. Ili konjektadis, ke ĉiuj homoj pensas kaj supozas: “Kiuj do estas ili? Kiu estas tiu sinjorino? Ili ja estas belaj! Kiu faris al ili tiujn novmodajn paltojn?..”

Tre kontentaj kaj ekscititaj ili revenis! Olga ankoraŭ ne emis iri hejmen, sed venis unue al siaj kuzinoj por plu paroli pri si mem, ĉar ŝi opiniis sin la plej elstara el ili, ĉar ŝi havis la veran printempan palton kaj do estis ververa damo!

La onklino de Hanna kaj Lidia jam pli frue venis en ilian hejmon, kaj tie klarigis al panjo kaj ankaŭ al paĉjo, kiu venis hejmen por tagmanĝi, kiel ŝi renkontis la knabinojn surstrate kaj kiel Lidia mensogis. Tio ŝajnis al panjo tute nekredebla. Kaj ankaŭ la onklino asertis, ke se ŝi ne aŭdus propraorele, kiel Lidia rakontis pri la printempaj paltoj, ŝi ne kredus tion. La onklino konkludis, ke ĝi okazis eble nur pro tio ke Hanna plantis tiujn mensogojn en la kapon de Lidia. Ĉiukaze tio estis terura, kaj la patrino decidis puni ilin severe.

Kiam la knabinoj revenis, panjo malfacile povis konservi la severecon de la menso kaj mieno. Ĉio estis fandiĝonta en ridon. Ion pli komikan ŝi neniam vidis!

Olga komencis tuj tre serioze rakonti, kvazaŭ pri io bonega, ke ili trairis la tutan urbon kaj ke ĉiuj supozis, ke ŝi estas sinjorino kaj Hanna kaj Lidia estas ŝiaj filinoj.

— Jes, vere kaj fakte oni supozis! — diris la onklino. — Pri tiaj birdtimigiloj ĉiuj ridis!

Sed neniu ridis. Ĉiuj nur tre amikece ridetis. Kaj Lidia klarigis:

— Iuj gesinjoroj venis renkonte al ni, kaj ili demandis unu la alian pri ni: “Kiu estas tiu bela sinjorino, kiu havas tiel belajn filinojn?”

Olga iom ekdubis pri siaj kunulinoj, kaj komencis defendi sin dirante, ke ŝi ja havas veran printempan palton, faritan de Josefina Juustinen, kiu faras por ĉiuj infanoj de altranguloj…

— Nu, kio estas tiuj? — demandis panjo al Hanna kaj Lidia pri la bluzoj.

Kaj kiel la plej puran veron, Lidia respondis firme:

— Novaj printempaj paltoj. Ili estas el simila ŝtofo kiel la bluzoj de panjo, kaj tial ankaŭ la onklino kredis, ke ili estas bluzoj de panjo, sed ili ne estas. Panjo tamen rajtas pruntepreni ilin ĉiam, kiam ŝi bezonos…

Panjo ne sciis kion fari. Sed paĉjo diris al ŝi kaj al la onklino, ke la infanoj havis ne mensogon sed firman kredon.

(1895)

Tradukis el la finna Anja Karkiainen

La Ondo de Esperanto. 2001. №3 (77).


Al la indekso pri la traduka literaturo