La kovrilo de Masha BazhenovaWenceslao Fernández-Flórez

La malica komizo

La titolo de la originalo:
El malvado Carabel

Tradukis el la hispana Fernando de Diego

Redaktis Aleksander Korĵenkov

Korektis Halina Gorecka

La papera eldono:

Fernández-Flórez, Wenceslao

La malica komizo: Romano / Tradukis el la hispana Fernando de Diego. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1993. — 168 paĝoj, superkovrilo. — (Serio Mondliteraturo; №2).

© Sezonoj, 1993.

La malica komizo

Oka ĉapitro

Pri disvolvo de terura lukto inter Carabel kaj kaso


— Skribu noton, — triumfe petis Alodia. — Vi jam ŝuldas al mi ses milionojn da pesetoj. Ni miksu la kartojn.

— Mi ne volas plu ludi, — rifuzis Ginesta. — Mi estas mishumora ĉi-vespere.

— Eĉ se bonhumora, vi perdus same. Sciu, mi havas sekreton por gajni ĉiam, kaj jam de tri tagoj mi ĝin uzas kontraŭ vi. Grandan sekreton!

La detektivo levetis la ŝultrojn kaj metis la katojn sur la tablon. Germana stariĝis por foriri.

— Aŭskultu, amikineto, — diris tiam Ginesta aŭtomate remiksante la kartojn. — Mi ja scias danki favorojn, sed ne plaĉas al mi ilin ricevi, se mi ne petas ilin. Ne venu denove al mi, kiam mi forestos, ĉar alie mi ĉiam ŝlosos la pordon.

Germana iom ruĝiĝis.

— Ĉu mi faris ion nedecan?

— Ne… ne nedecan, sed ne laŭ mia plaĉo… Neniam mi bezonis, ke oni aranĝu mian ĉambron.

— Tial ĝi vidiĝis tiel bela!

— Nu, bone, lasu ĝin tia.

— La vitroj havis fingron da polvo.

— Ĉar mi amas duonlumon. Hieraŭ nokte mi trovis, ke vi lasis al mi la manĝon preparita.

— Mi enuis kaj pensis, ke…

— Mi havis la intencon redoni ĝin al vi. Sed poste ŝajnis al mi pli oportune ĵeti ĝin al la tegmento.

Germana faris paŭtan grimaceton kaj eliris. Tiam Alodia komentis:

— Ŝi estas bona knabino.

— Mi ne scias, ĉu ekzistas eĉ unu sola bona virino, — grumblis la detektivo. — Sed bona aŭ malbona, mi ne volas, ke ŝi miksu sin en mian vivon.

— Kun ĉiu tago vi estas pli netolerebla, Ginesta. Diru, ĉu vi ne volas koni mian sekreton?

— Kiun sekreton?

— Tiun de mia triumfo super vi… Bone, mi ĝin rivelos. Atendu momenton.

Ŝi apertis tirkeston de la olda komodo kaj revenis kun broŝuro kaj ĵurnalo. Ŝia vizaĝo lumis per ĝojego punktita de maliceto.

— Antaŭ kelkaj tagoj (ĉion ĉi tenu sekreta!) mi vidis la jenan reklamon.

Ŝi metis la montran fingron sur bildon, kie unu mano elsendis densajn magnetajn radiojn al la vizaĝo de junulino. Ginesta legis:

“Ĉu vi deziras posedi misteran potencon por fascini virojn kaj virinojn, influi ties pensojn, regi ties dezirojn kaj turni vin en mastron de ĉiu situacio? La vivo plenas de feliĉaj perspektivoj por la homoj disvolvintaj sian magnetan potencon. Vi povas tion lerni ĉe vi. Vi enspezos pli da mono, atingos la amikecon kaj la amon de aliaj personoj, kaj akiros per la magnetismo tiom da potenco, ke vi renversos ĉiun obstaklon sur via vojo al la sukceso. Nia libro, senpaga, havigas la sekretojn de ĉi mirinda scienco kaj eksplikas kiel uzi ties povon, ke vi plibonigu vian pozicion en la vivo. Ni ricevis jam la entuziasman aprobon de advokatoj, kuracistoj, aferistoj kaj damoj de la plej alta mondumo. Mendu ĝin hodiaŭ, kunsendante kelke da poŝtmarkoj.”
— Nu, bone, — aldonis Alodia, — mi ĝin mendis.

Kun feliĉa rideto ŝi rigardis al Ginesta.

— Mi ĝin mendis kaj jen la libro: kurso pri magnetismo. Ĝi kostis al mi kvindek pesetojn. Ne estis senpaga, — ŝi suspiris.

La detektivo skuis la kapon.

— Mi ne kredas je tiaj stultaĵoj.

— Mi ne petis vian opinion, — ŝi rebatis, iom ofendita. — Mi eksperimentas… Hieraŭ nokte je la dekunua kaj duono mi sukcesis dormigi Camin… kaj … mi volas diri nenion pli al vi, sed mi projektas grandajn aferojn… grandajn! La kompatinda Amaro ne progresas. Li diras, ke li batalas kontraŭ la mava sorto. Li iĝis tre silentema kaj nenion rakontas al mi, sed mi rimarkas, ke li perdis sian iaman fidon al sia nova profesio. Mi mem ne scias kion konsili al li. Li sin fortenas de mi… Mi ĉiam solas kun la eta Cami.

Ŝi suspiris.

— Ĉu vi scias? Mi kredas, ke Cami iam estos eminentulo. Li tutajn tagojn legas seninterrompe miajn romanojn. Kiam li kaptas ion kun literoj, tuj li absorbiĝas…

Aŭdiĝis krioj.

Alflugis obtuza voĉo petanta helpon.

— Germana! — balbutis Alodia kun timo.

La detektivo impetis el la ĉambro. La galerio, komuna al ĉiuj ĉambroj, estis dezerta. Ginesta senpacience frapis la pordon de la junulino. Nul respondis. Interne regis, ŝajne, profunda silento. Li frapis refoje. Li ordonis per streĉa voĉo:

— Apertu, alie mi frakasos la pordon!

Li retropaŝis por doni al si impulson kaj ekpuŝegis la pordon, kiu brue cedis frapiĝante kontraŭ la muro. Ĉe la alia ekstremo de la mallonga koridoro aperis viro ankoraŭ juna, alta, afekte eleganta. Timigite li haltis aranĝante al si la senordan hararon per aŭtomata man-movo.

— Kio okazis? — demandis Ginesta.

— Nenio, — respondis la alia. — Almenaŭ nenio koncernanta vin.

— Kie estas Germana?

— Tie, interne.

— Ankaŭ vi envenu.

Ginesta enpuŝis la nekonaton, rigardis en la dormoĉambron de la knabino kaj vidis ŝin senmovan sur la lito kaj kun la okuloj fermitaj. Tiam li forte taŭzis la entrudulon kaj proksimigis al li siajn okulojn plenajn de teruro kaj kolero.

— Kion vi faris?

— Lasu min, — repelis la nekonato. — Mi faris nenion. Ŝi svenis. Lasu min aŭ…

Ili barakte luktis unu kontraŭ la alia, kaj la nekonato sukcesis faligi Ginestan sur la liton. Tiam li eskapis forpuŝante Alodian, kiu sen kuraĝi eniri, obstrukcadis la pordon. La voĉo de la detektivo fine reanimis ŝin, kaj ŝi proksimiĝis ĝemante kaj timante, ĉu io fatala okazis. Poste ŝi alportis akvon kaj vinagron, kaj kiam Germana rekonsciiĝis post nerva krizo, ŝi rakontis, ke apenaŭ ŝi enpaŝis en sian ĉambron, Andrés frapis sur la pordo. Lin vidinte, ŝi volis refermi, sed li tion malhelpis, perforte eniris kaj ŝin brakumis inter minacoj kaj promesoj.

— Sed tio kostos al li kare… tre kare… — promesis Ginesta, kiu aŭskultis kun la vizaĝo kuntirita de indigno.

Poste sekvis larmoj kaj plendoj de junulino, kaj, kiam ŝi iom trankviliĝis, la detektivo ordonis:

— Nu, aranĝu vin. Ni iros al la juĝejo por prezenti denuncon.

Jam sur la strato, Ginesta igis la afliktulinon eniri en taksion, kaj li sidiĝis kun sombra mieno en la alia angulo de la sid-loko. Germana komencis klarigi iun epizodon de la incidento, sed li seke interrompis ŝin:

— Rakontu nenion al mi. La juĝisto vin aŭskultos.

Ginesta ŝajnis kolereta ankaŭ kontraŭ ŝi. Alveninte al la juĝejo, li igis ŝin atendi en koridoro kaj eniris en sekcion por informi pri sia intenco al la aktistoj, inter kiuj li havis kelkajn konatojn. Poste li denove iris al la flanko de Germana.

— Ni devas iom atendi, — li grumblis.

En la aktejo, la oficistoj plej streĉe kaj kompleze atentis la pretendojn de s-ro Gustavo Saldaña, la plej eminenta kriminalisto de Madrido. Tiumomente li faris elpaŝojn por la provizora liberigo de iu defendato sia. Profundaj atento kaj respekto ĉirkaŭis tiel gloran famulon, kies mirinda vervo liberigis el la prizono kaj eĉ savis el la morto-puno centojn da krimuloj. Lia famo furoris en la ĵurnaloj kaj vastiĝis tra la tuta Hispanujo. Li estis la ideala kriminalisto, kun la talento patosi kaj kun la sama mirakla facilo de Moseo, kiu ŝprucigis akvon el sun-arda roko kaj igis flui la larmojn el la plej harditaj okuloj. Li utiligis diversajn rimedojn, pleje paroli pri la patrinoj de la akuzitoj. Fakte li specialiĝis pentri ilin submetitaj al suferado fizika kaj spirita, ĉu en ĉambraĉoj de ĉi-suba mondo, ĉu en la eterna restadejo, kaj tial la ne multaj malamikoj de la eminenta Saldana moke diris pri li, ke li inventis novan absolvo-kaŭzon: la naskiĝo. La aŭskultantoj de liaj informoj ĉiam ploris pli malpli abunde. La juĝistoj eliris el la kortumo kun la grizaj barboj larm-humidaj. La tribunalanoj senretene verŝis amarajn larmojn, kaj ofte rimarkiĝis, ke eĉ la akuzisto plore ĝemas kun la manoj sur la vizaĝo por kaŝi la mienon torditan de aflikta grimaco. En certa momento de la parolado ĉiam okazis, ke unu aŭ alia sinjorino svenis en la juĝoĉambro, kaj tiam la kortuŝe patosa advokato etendis la manon al la nepreciza loko, kie eksplodis la histeria krio, kaj proklamis:

— Jen, unu delikata konscienco jam donis sian verdikton!

Kaj tio rezultigis, ke ankoraŭ alia damo same svenis vekante la kompaton de la plej proksimaj sinjoroj, kiuj rapidis ŝin subteni, metante la palpemajn manojn ien ajn sur ŝia korpo. Dume vekiĝis la helpemo de la plej distaj sinjoroj, ĉar ili stariĝis sur la seĝoj kaj konsilis:

— Dekroĉu al ŝi la veston, ke ŝi povu facile spiri…

Ĉiam estis tia, tenera kaj kortuŝa, la etoso kreata de Saldaña. Akuzitoj je patro-murdoj kaj je incendioj, je seks-atencoj kaj ŝteloj, venis en liberon, ĉar iliajn kulpojn forlavis la larmoj de la juĝistoj. La talento de Saldaña savi ilin el la puno, faris el li, kompreneble, unu el la plej respektataj kaj elstaraj homoj en Hispanujo.

Ankaŭ li ploris. Kiam liaj oratoraj rimedoj ne sukcesis eltiri larmojn el la sentemo de aliaj personoj, Saldaña singultis imprese, kuntiris la vangojn kun tiel arta angoro kaj verŝis tiel efekte kelke da tremaj larmoj, ke li kontaĝis ploron kiel oni kontaĝas oscedon. Eble oni neniam forgesos lian informon en la afero de Muñiz, ŝtelisto de infanoj; li defraŭdis la kapitalon de kvinjaraj ĝemeloj, kies kuratoro li estis, kaj tenis ilin tiel longe enŝlositaj en karbo-kelo, ke la infanoj perdis por ĉiam la naturan koloron de sia haŭto. Post la interveno de Saldaña, ruĝiĝis multegaj nazoj kaj okuloj, kaj la tribunalo intencis agresi sian prezidanton, ĉar li ne volis akcepti, ke laŭ la verdikto oni ordenu Muñiz per la kruco de Alfonso XIII. Dume la ĝemeloj eliris sub ĝendarma protekto, ke la popol-amaso ne linĉu ilin.

La ĉefaktisto, s-ro Vallejo, fervora admiranto de Saldaña kiel ĉiu konscia justic-oficisto, stariĝis por lin aŭskulti.

— Estimata Vallejo…

— Diru, Don Gustavo, — li respondis elpoŝigante la naz-tukon. Vallejo ĉiam prenis ĉi antaŭzorgon kiam la fama advokato pretis paroli.

— Estimata Vallejo, mi bedaŭras, ke la juĝisto ne povas min akcepti nun. Mi tre bedaŭras tion, Vallejo, tre.

Vallejo suspiris.

— Sed diru al li, ke mi responsas, ke mia defendato ne misuzus sian liberon. Lia patrino loĝas en Cartagena. Kompatinda patrino! Trafita de paralizo, de hemiplegio, kaj jam mortanta. Kaj kion ŝi deziras? Kion aspiras la povra virino?

La oficisto proksimigis la tukon al siaj okuloj, ĉar li certis, ke tre baldaŭ li nepre ploros. Sed Saldaña eble pensis, ke ne valoras prodigi tie sian perturban elokventon, ĉar li aldonis kun alia voĉ-tono kaj kun indulga rideto:

— Nu, mi ne deziras interrompi vian laboron. Diru al la juĝisto, ke mi venis por viziti lin.

Kaj Saldaña eliris inter salutoj.

— Kiu atendas, Migraña? — demandis la ĉefaktisto, tuj kiam la pordo fermiĝis.

— La ŝoforo, kiu surveturis mebliston; la ebriulo batinta tavernestron…

— Iu krome?

— La sinjorino falinta de la unua etaĝo, kaj la privata detektivo Ginesta kun junulino. Li venis denunci enrompon en hejmon kaj perforton kontraŭ la knabino.

Grasa junulo skribanta ĉe alia tablo levis la kapon meze de nubo da tabak-fumo.

— La du lastaj povus eniri, — li rekomendis rigardante la ĉefaktiston.

— Vi mem akceptu ilin. Mi devas trakti aliajn aferojn kun la juĝisto, — konsentis Vallejo.

— Voku ilin, Carpanta.

Knabo, kiu aranĝis dosierojn ĉe bretaro, plenumis la ordonon, kaj Germana kaj ŝia amiko aperis ĉe la sojlo. Sed la grasa junulo diris, ke konvenas unue pridemandi la knabinon, kaj Ginesta eliris denove.

Migraña sidiĝis ĉe la alia flanko de la tablo, kontraŭ sia kolego, kaj fiksis sur Germana la rigardon de siaj ruĝetaj okuloj, kiuj montriĝis nesimetriaj en lia putora vizaĝo. Alta kaj magra, li apogis, kiam li paŝis, unu manon al la femuro de sia dekstra kruro senkarna, seka, dura kaj hezite moviĝanta kiel blindula bastono. Oni komencis la enketon kaj Germana lakone rakontis la incidenton.

— Nu, — interrompis ŝin la oficisto. — Tio ne sufiĉe klaras. Kion li faris, enirinte?

— Li fermis la pordon.

— Tre bone. Kaj poste?

— Poste mi komencis krii.

Migraña intervenis:

— Sed vi kriis, ĉar li volis ion fari. Kion? Eble li volis vin brakumi…

— Jes…

— Kaj poste?

— Poste li puŝadis min.

— Kien?

— En la dormo-ĉambron.

La knabo apogis la kubutojn al la tablo kaj brue sorbis salivon.

— Rakontu, — urĝis la grasa junulo. — Oni devas ĉion scii.

— Nu, rakontu, — insistis Migraña. — Jam en la dormo-ĉambro, Don Andrés volis, kompreneble, atenci vin…

— Jes.

— Sed kiel? Li vin kisis, ĉu ne?

Germana silentis.

— Ĉu li ŝiris al vi la veston? Ĝi estus pruv-objekto…

— Ne. Ni baraktis kaj mi falis sur la liton.

— Sur la liton?

— Jes.

La tri okul-paroj avide ŝin ekzamenis.

— Kion poste? Kion li faris?

— Mi ne scias.

— Kial vi diras, ke vi ne scias? Al la juĝisto oni devas ĉion rakonti.

— Mi scias nenion pli, ĉar mi svenis.

— Ho!

La viroj, desapontitaj, reciproke sin rigardis.

— Nu, memoru, — insistis Migraña. — Antaŭ ol vi tute perdis la konscion, ĉu vi vidis aŭ sentis, ke li faras ion?

La knabo refoje glutis salivon kaj, ekscitita, nekonscie mordetadis la ungojn de la mano, sur kiu apogiĝis lia mentono. Lia vizaĝo ruĝiĝis.

— Nenio pli okazis. S-ro Ginesta alvenis tuj.

La enketanto serioziĝis.

— Do, vi ne havas perfortojn de alia karaktero por denunco…

— Ne.

Kelkan tempon li skribaĉis sur papero. Germana eliris, kaj venis la vico de Ginesta. Kiam la junulino atendis en la koridoro prisemita per cigaredaj stumpoj kaj kraĉaĵoj, la aktisto kun la senkarna kruro aperis, serĉis ŝin per siaj okuloj de duobla kategorio kaj proksimiĝis al ŝi, klopodante prilumi sian vizaĝon per esprimo de servo-preteco.

— Jam baldaŭ venos via akompananto, — li informis.

Kaj post paŭzeto kiun li uzis por refirmigi cigaredon lerte helpante al si per longa ungo makulita de nikotino, li flustris:

— La afero ne bone aspektas…

— Kial? — demandis Germana.

— Komprenu… Don Andrés havas multajn amikojn kaj reagos per siaj influoj. Logike, vi volas, ke oni lin punu…

— Mi volas, ke li ne plu ĝenu min.

— Jes, sed li forte reagos, tre forte… Kaj se vi ne havas bonan konsilanton… Vi bezonus kalkuli je iu…

— Por kio?

— Por ne lasi, ke vian denuncon oni metu en forgesejon. Li havas monon kaj rekomendojn… kaj supozeble vi ne povos elspezi multon…

— Mi ne havas eĉ unu centimon.

— Sed vi havas ion pli valoran ol la mono. Mi zorgos pri la afero. Vi estas tre simpatia knabino… Se vi volas, ni povus rendevui kaj mi dirus al vi, kiel vi devas procedi en ĉi afero…

La junkeca ulo parolis tuj apud ŝia orelo, envolvante ŝin en la tabaka odoraĉo de sia spiro.

— Vi tre plaĉas al mi, kaj mi vin pleje helpos. Ĉu vi volas, ke ni renkontiĝu ĉi-nokte?

Germana apartigis sin.

— Ne. Dankon.

— Pensu pri mia propono. Ĝi konvenas al vi. Pensu bone.

Kiam Ginesta reaperis, Migrana ekforiris grumblante ankoraŭ al la junulino:

— Vi revenos, do ni parolos ankoraŭfoje.

Germana ploremis irante apud la detektivo denove muta kaj sek-maniera.

— Mi estas tre malfeliĉa, s-ro Ginesta, — ŝi fine ĝemetis. — Mi timas, ke ni eraris direktante nin al la juĝisto. Tiu anemia junulo faris al mi terurajn sugestojn, kaj ŝajnas al mi, ke per la denunco ni havos pli da perdo ol da gajno.

— Kial vi perdos? La leĝo vin protektos nun.

— Ĉu vi kredas je la leĝo?

Sen rigardi ŝin, Ginesta respondis:

— Oni devas kredi je la leĝo, Germana, ĉar, se ne, ĉio estus ankoraŭ pli trista.

Proksime al la strat-angulo la detektivo haltis.

— Mi ne povas akompani vin. Oni asignis al mi gravan taskon. Mi jam devus esti laboranta. Adiaŭ.

Kaj li foriris kun iom kurba korpo kaj kun la okuloj plenaj de zorgo sub la kunŝovitaj brovoj.

Neniam oni sciis, kiel Amaro Carabel sukcesis ŝteli la kason de la mutuala asekur-kompanio La Precaución. Eble li kaŝis sin en la mansardoj de la apuda domo, kaj jam en la nokto, saltis al balkono de la kompanio, kies oficejoj funkciis en la kvina etaĝo. La polico konjektis, ke estis pluraj ŝtelistoj. Sed oni povas aserti, ke nur Carabel plenumis tian heroaĵon, kiu postulis eksterordinaran fizikan forton pro la tre granda pezo de la kaso. Ke homo kun tiel febla energio kiel Carabel tion faris, klariĝas nur, se oni konas la prikrimajn teoriojn de Thomas de Quincey.

Amaro trovis, ke li tute ne kapablas aperti la fortan fer-kason. Puŝata de sia bedaŭrinda manko de lerteco, li havis frenezan ideon: de la alto de la kvina etaĝo ĵeti la kason al apuda parcelo. Tion li faris, kvankam li devis penegi horon kaj duonon por ŝovi la plumpan kaj pezan kason ĝis la balustrado de la balkono. Li aŭdis la bruegon de la kolizio kaj sin rapide retiris pensante:

“La kaso fariĝis kaĉo!”

Sed, kiam li alvenis al la strato kaj ŝovis sin en la parcelon tra breĉo inter putraj tabuloj. Li konstatis kun profunda ĉagreno, ke la kaso statis tiel hermetika kiel antaŭe, nur kun unu ĝibeto ĉe la suba-antaŭa-dekstra angulo. Carabel foriris kaj horon kaj duonon poste, iom antaŭ la mateniĝo, revenis kun ĉarumo, metis en ĝin la kason kaj kovris la tuton per eluzitaj drelik-pecoj.

Tio signis la komencon de serio de sorto-ŝanĝoj ne tre detale rakonteblaj, ĉar Carabel ĉiam tenis en la mistero la epizodojn de sia aventuro.

Tamen en la konto-kajero kun nigra vaks-tola kovrilo apartenanta al onklino Alodia legiĝas noto pri prunto, kiun ŝi faris en tiuj tagoj al sia nevo “por pagi la luon de dometo ĉe la vojo al Getafe”, kio vekas la suspekton, ke Amaro portis la kason kun ties nedisigebla mono al kaduka loĝejo dista de Madrido, kie li povis manipuli super la kaso sen altiri la scivolon kaj la suspekton de la homoj.

En la sama kajero, kaj sub la sama monato, en kiu oni ŝtelis la kason de La Precaución, aperas la jenaj misteraj linioj efektive rilataj — kaj mi responsas pri la aserto — al la okazaĵo:

8a tago — por aĉeto de martelo, 10 pesetojn.

12a tago — por alia pli granda martelo, 20 pesetojn.

16a tago — por alia pli peza martelo, 40 pesetojn.

18a tago — por boteleto de ŝmiraĵo por la ŝultroj kaj la dorso de Amaro, 5 pesetojn.

Estus tre komplika afero precize rekonstrui la tiaman vivon de Carabel. Aserteblas nur, ke li vidiĝis premata de zorgoj dum la malmulta tempo, kiun li pasigis kun Alodia. Ŝajne atakita de intensa laco fizika, li kuŝiĝis post la vespermanĝoj kaj en la sama momento ekdormis. Li apenaŭ parolis kaj preskaŭ ĉiam limiĝis esprimi strangajn ideojn. Ekzemple, iunokte s-ro Ginesta legadis voĉe, en la revuo Ĉirkaŭ la mondo, artikolon pri kiel multe da streboj kaj oferoj kostis la malfermo de la Sueza kanalo, kiam subite, kaj ĉe la granda ektimo de Alodia, Carabel interrompis lin per tiel sarkasma kaj supereca ridego, ke Ginesta devis lin demandi pri la signifo de tia rido. Sed li sukcesis eltiri el la junulo nur la jenan respondon:

— Kvazaŭ en la mondo ne ekzistus io pli komplika ol la malfermo de tiu kanaleto!

Alian fojon, observante, ke lia onklino pretas malfermi modestan sardin-skatolon, Carabel subite prenis el ŝiaj manoj la malfermilon, rigardis ĝin per la avidaj okuloj kaj poste ĝin ĵetis al la tegmento, amare murmurante:

— Jes… teorie, jes… sed ankaŭ ĝi ne taŭgus…

Oni povas interpreti sen multa cerbumado kelkajn indicojn pene kolektitajn ie tie. Ekzemple, oni scias ke Carabel proponis al la kondukisto de rul-premilo, tiam uzata por la riparado de la aŭtovojo al Getafe, la pagon de dudek kvin pesetoj, de li, la kondukisto, konsentus ruli la cilindron sur pakegon, kiun li, Carabel, alportus kiam forestus la ceteraj laboristoj. Sed la honesta viro seke rifuzis la proponon, ĉar li timis fali en ian kulpon. Laŭ liaj postaj diroj, nenio vekas inter la kampuloj tiom da tragikaj ideoj ol rul-premilo. Se kredi al liaj asertoj, plurfoje oni lin tenis per sumoj de du ĝis dek kvin pesetoj, por ke li dispremu oldulinojn, kiuj ne volis morti, kaj bebojn, kiuj naskiĝis malgraŭ ĉio. Ankaŭ suicidontoj kutime faris sugestojn al li, rigardante avid-okule la imponan cilindron.

Multan tempon poste, ligno-staplejo forbrulis en la ĉirkaŭurbo, kaj Carabel, staranta inter la spektantoj, ne povis ne rimarkigi en la senatentan orelon de amiko:

— En ĉi terura incendio eble moliĝus la flankoj de kaso, sed per antracit-forneto oni atingus apenaŭ varmigi ilin. Antracito taŭgas por nenio.

La amiko levitis la ŝultrojn.

Dume, la novaĵo pri la ŝtelo jam publikiĝis, kaj dudek tagojn poste, kiam oni tute perdis la esperon retrovi la kason, la ĵurnaloj diskonigis leteron de la prezidanto de La Precaución. Li informis per la letero, ke li povos pagi al neniu, ĉar la kvindek mil duroj de la kompanio estis en la ŝtelita kaso.

Kvardek horojn poste, proksime al la dometo luita de Carabel, aŭdiĝis meze de la kampara soleco la eksplodo de dinamita petardego. En la sekvanta tago aŭdiĝis alia eksplodo ankoraŭ pli brua. Kaj iun dimanĉon, ĉe la mateniĝo, nova krakego sesoble plitondra dispelis ĉiujn birdojn en la distanco je du mejloj. Ulo tiam preterpasanta diste de la tondrego, rakontis poste en la unua taverno survoje, ke li vidis objekton en la formo de kubo leviĝi en la aeron kaj poste fali al la tero.

Fine, en la nokto de la 18a de aprilo, la var-trajno №26, konsistanta el kvardek vagonoj, koliziis kontraŭ io, kion la lokomotivisto opiniis roko defalinta sur la relojn. Per sinsekvaj frapegoj la trajno puŝis la ŝajnan rokon ĝis ĝi ruliĝis sur taluso suben. Per ĉi lasta detalo finiĝas niaj notoj rilate la ŝtelon de la kaso de la mutuala asekur-kompanio La Precaución. Helpe de ĉiuj detaloj notitaj oni povus facile rekonstrui la historion de la lukto de Carabel kontraŭ la nedetruebla skatolego, sed estas plej prudente, pro la gravo de la kazo, ne lasi interveni eĉ iomete la imagon.


Germana prezentis sian denuncon kaj iom da tempo poste ricevis nomo-karton. Per ĝi la kriminalisto Don Gustavo Saldaña petis, ke ŝi iru al lia oficejo “por trakti aferon interesan”. Tiutempe Ginesta ne vidiĝis ĉe si pro siaj misteraj laboroj detektivaj, do la knabino akompanigis sin de Alodia. En antaŭĉambro kun mebloj defrotitaj pro ofta kontakto kun la klientoj, la du virinoj atendis, ke la gloro de la tribunaloj, okupata tiam kun unu el siaj komizoj, akceptu ilin.

Kiam li ilin enlasis, li demetis la velkan bireton, frotis siajn lacajn okulojn kaj denove kovris al si la kapon.

— Sidiĝu, bonvolu, — li petis ekzamenante ilin kun maliceta intereso. — Vi estas fraŭlino Germana, ĉu ne?

— Jes, sinjoro.

— Vi prezentis denuncon kontraŭ Don Andrés…

— Jes, sinjoro.

— Nu, bone… ni vidu… Kion faris la fripono Don Andrés?

Germana rakontis la incidenton. Don Gustavo aŭskultis kun duonfermitaj okuloj, nervoz-fingre modlante sian suban lipon en formon de beko.

— Tio ne decis, ne, certe, — li dekretis, — kaj vi bone faris turnante vin al la justico. Kvankam, — li aldonis, ŝajnigante, ke li enpensiĝas, — mi kredas, ke tio ne helpos vin multe…

— Ĉu ne?

— Mi timas, ke ne. Eble vi ne povos pruvi, ke li eniris sen via permeso… Nek vi nek via hejmo montras signojn de perforto. Aliflanke, eble li pruvos, ke li estis amiko via…

— Nur konato.

— Ke vi ricevis donacojn de li…

— Mi ilin redonis.

— Ke foje vi supeis kun li…

— Ho, sed!

— Kiu povus certigi, ke li ne akuzos vin pro ĉantaĝo?

— Dio mia!

— Don Andrés havas elstaran pozicion, estas funkcianta advokato, mi mem estas amiko lia. Li vizitis min kaj diris: “Parolu kun la knabino kaj provu konvinki ŝin, ke ŝi iris en senelirejon; ke ŝi bone pensu, ĉu al ŝi konvenas skandalo”. Kaj mi sincere opinias, ke al vi ne konvenas. En la kolizio de la du reputacioj, la via rezultus plej damaĝita. Krome, ĉu vi pensis pri la grava difekto morala, kiun vi farus al Don Andrés? Sciu, fraŭlino, ke Andrés havas patrinon…

La voĉon de s-ro Saldaña nuancis tiam la sama grava soleno, kiun li rezervis por la tribunaloj. Li rektigis sin en sia sida teniĝo kaj celis la plafonon per la montrofingro.

— Vere lia patrino troviĝas tie, en regiono kie ne ekzistas io simila al la mizeraj kvereloj inter la homoj. Sed ŝi ne povas deturni la rigardon disde sia filo. Kaj kion vidos eventuale tiel ameganta damo? Ŝi ja vidos kiel ruĝiĝos la filo de ŝia karno sub la pezo de akuzo, kiu prezentas lin kiel homon sen digno nekapablan regi siajn impulsojn. Ŝi vidos, kiel la leĝo frontos al li por vundi la intimon de liaj sentoj. Plenplena de amaro, la koro de sankta virino…

Kaj li parolis sam-tone longan tempon. Li klarigis, kiaj estas la pensoj de la patrino de Andrés ĉe la delikata situacio de ŝia filo, priskribis ŝiajn aflikte pezajn irojn kaj revenojn en la transa mondo, kaj ripetis suplikon de “la martirino” al Germana. Alodia ekploris en la komenco de la oratoraĵo, kaj larmoj vualis ankaŭ la okulojn de Germana. Tiam la eminenta Saldaña uzis sian plej efikan rimedon: terure kuntiris la vizaĝo-muskolojn, subigis ĝis la mentono la lipangulojn, kaŝis la pupilojn sub la supraj palpebroj kaj produktis du nerezisteblajn plor-ĝemojn. Ĉe tio Alodia, nekapabla plu sin regi, ploregis kaj ekpuŝetis perkubute la kubuton de Germana.

— Pardonu lin do! Kaj Dio pardonu nin!

— Jes, jes! — singultis la knabino. — Mi pardonas, plene pardonas!

Saldaña, ankoraŭ kortuŝita, demetis la bireton.

— Dankon, dankon je la nomo de unu patrino.

Tremegante ankoraŭ pro la plorigaj frazoj de la fama advokato, la du virinoj revenis al la hejmo. Ili aŭdis bruon en la ĉambro de la detektivo, sekve frapis sur la pordo por konstati, ĉu efektive li troviĝas ene, kaj por informi lin pri la ĵusa vizito al Saldaña. Germana enpaŝis. Kline super pelvo, ŝia amiko banis al si per akvo tenata en la mankavo unu kontuzitan okulon.

— Laŭ tio, — komentis triste la knabino, — ŝajnas, ke vi estis okupata.

— Jes, tre, — li konfirmis.

Li levis la vizaĝon, sombran kiel neniam antaŭe. Tamen li evitis rigardi Germanan, kvankam ŝi jam komencis rakonti sian interparolon kun la advokato de Don Andrés.

— Ĉu vi opinias, ke mi devis ne pardoni lin? — ŝi demandis kiam ŝi finis siajn konfidencojn.

La viro ne respondis tuj. Li ŝajnigis rigardi ion tra la fenestro, ĵetis la man-tukon sur seĝon, viŝinte al si la okulon, kaj diris, kvazaŭ li estus aŭskultinta nenion:

— Ĉu vi scias, kiun mi vidis morti frue ĉi-matene?

Germana, surprizita, rigardis lin.

— Mi vidis morti mian edzinon Lina.

Li sidiĝis, faligis la manojn inter la femuroj, kaj liaj trajtoj subite perdis sian rigidon, kvazaŭ ilin mildigus la laco kaŭzata de longa sendormeco.

Li diris, ke iu sinjorino aperis en la detektivejo por peti servon, ĉar ŝi ne volis turni sin al la oficiala polico. En ŝia hejmo oni ofte faris gravajn ŝtelojn. Ŝi suspektis la servistojn. Ginesta, komisiita por la esploradoj, sin prezentis, en karaktero de servisto, en vilaeto de la kvartalo Buenavista. Lina estis la mastrino. Malgraŭ la multaj jaroj pasintaj, li rekonis ŝin, kaj lia emocio tiel fortis, ke la unuan tagon li kondutis kiel idioto, koliziante kontraŭ la ĉinaj vazoj kaj faligante la telerojn. Lia edzino eĉ diris al li, ke ŝi preferas pliajn ŝtelojn, ol vidi ĉiun porcelanaĵon en fragmentoj.

— Nu, en la tago de mia alveno al ŝia hejmo, jam en la nokto.. — diris Ginesta, sed tuj ĉesis paroli kun la manoj pugnigitaj kaj kun feroca grimaco en la vizaĝo.

— Nu, amiko mia! — laŭtis timoplena la knabino etendante al li treman manon, kvazaŭ ŝi volus obstakli la eksterigon de terura konfeso. — Mi esperas, ke vi ne perdis vian sinregon kaj … ke vi faris nenion, kio…

Kun iom da miro li rigardis ŝin.

— Ho, ne! Kion vi imagas! Ĉio okazis plej nature. Ŝi mortis de pulm-inflamo. Kiel mia patrino, Lina sentis sin malsana. De la unua momento la kuracisto taksis ŝian valsanon tre serioza kaj, kiam mi povis resti sola kun ŝi, mi rekonigis min al ŝi. Lina montris nek timon nek surprizon. Ŝi nur rigardis min atente kaj laŭtis:

— Vere, jen vi! Kompatinda Juan! Vi ŝajnas seka figo. Vidu do, ni bone faris, kiam ni amike disiris.

Poste ŝi aldonis:

— Se oni komisiis al vi ĉi aferon, eĉ la kosmetikaĵojn oni ŝtelos de mi, kara.

Tiam mi diris mi ne scias kion pri ŝia vivo, kaj ŝi informis min, ke ŝi ĉiam vivis tre feliĉe, kaj ke ŝi esperas ĝui la saman sorton dum ankoraŭ multaj jaroj.

Ŝi ne demandis al mi, ĉu mi pardonis ŝin, tamen mi tion certigis al ŝi, por ke ŝia konscienco trankviliĝu. Mi kredas, ke ŝi streĉis al si la cerbon, ĝis ŝi povis rememori… kaj tiam ŝi komentis:

— Ho, vi min pardonis! Tio certe faris bonon al vi, kara. Kiam oni pardonas tian aferon, oni imagas fari grandiozan donacon kaj tre kontentiĝas de sia grandanimeco kaj de la nula kosto de la donaco. Certe vi pasigis siatempe feliĉan tagon dirante al vi: “Kiel bon-kora mi estas!” Kaj tio bonas por la sano.

— Ĉu ŝi mokis vin? — demandis Germana.

— Ne… nur ke… ŝi estis tia. Ĉiam sama. Nenion en la mondo ŝi opiniis grava, aparte de sia propra persono.

Ginesta havis nun la okulojn humidaj rememorante la du tagojn da febro kaj deliro de Lina kaj ties morton. La antaŭtagon li surprizis la ŝoforon, kiam ĉi lasta intencis elgliti kun unu arĝenta pleto. La ŝoforo batis lin… kaj tial la ekimozo. Sed ĉi incidento estis nura bagatelo. Ginesta ĉeestis ŝian enterigon kaj, poste li staris sola tre longe apud la tombo.

— Se jam morta oni povas legi la koron de la homoj, Lina certe konstatis, ke mi ne rankoris kontraŭ ŝi. Senvorte mi parolis al ŝi pli tenere ol iam antaŭe, eĉ pli ol dum nia miel-monato. Kaj nun, Germana, imagu kion mi povus pensi pri via pardono al Andrés. Saldaña trompis vin kaj Andrés ridos pri la tuta afero. Sed tio ne gravas. Lina pravis, kiam ŝi parolis pri la kontento pardoni. Pardoni estas la sola ĝojo de la senpovaj. Vi kaj mi, ĉar senpovaj, ne povas fari alion ol pardoni. La fortaj, avancante, metas la piedojn sur niaj koroj kaj plu iras sen retrorigardi. Sed ni, kun larmoplenaj okuloj kaj ridetantaj lipoj kuras post ilin por diri: “Estis nenio, ne portu sur via konscienco la doloron, ke vi suferigis nin”. Ili levetas la ŝultrojn kaj sekvas sian vojon. Sed en ni mildiĝas la sento de humiliĝo, kaj ŝajnas al ni, ke ankaŭ ni estas fortaj. Tamen, ne por ili ni agas tiel, Germana. Okazas, ke se ni ne povus pardoni, ni mortus de la aflikto kaj de la honto esti tiel sensignifaj.


Tiutempe la policestro ricevis la jenan leteron:

“Sinjoro: La kaso de la asekura kompanio La Precaución kuŝas ĉe la piedo de unu el la ravinoj de Los Siete Picos, apud la rivero, proksime al kabano nomita De los Alemanes. La spuroj facile troveblas, ĉar la kaso, ruliĝante de la monto-pinto, disrompis arbojn kaj pecigis ŝtonojn. Tamen ĝi teniĝas eĉ pli hermetike fermita ol en la fatala tago kiam oni ĝin fabrikis.

“Se vi, sinjoro policestro, estas justa homo, gratulu la fabrikiston de tia kaso. Kaj komuniku al li ankaŭ mian admiron, ĉar mi ne konas lian adreson. Kia homo, kia granda homo! Jen industriisto, pri kiu oni ne povas diri, ke li friponas la monon de siaj klientoj. La kaso damaĝis kaj suferigis min, kaj mi ne troigas asertante, ke li plene min ruinigis. Sed mi lin admiras. Ĉiam lia kaso estis pli forta ol mi. Mi ĝin forlasas, ĉar mia insisto malfermi ĝin, minacas turniĝi de obsedo en frenezon. La lastan fojon mi jam ne uzis fajron nek feron. La lastan fojon mi genuis por preĝi al ĝi. Mi sentis la danĝeron, ke mia vivo fariĝus baraktado inter mi kaj la kaso, kaj nun, en momento de klar-videco, mi decidas eviti tian riskon, avizante al vi, kie troviĝas, sub leĝera ter-tavolo, tiu mirindaĵo de la industrio. Oni ĝin forkonduku!

“Kaj ĝis neniam, via, X.”


La kason oni retrovis. Ĝi preskaŭ perdis sian formon kaj montris tuberojn kaj breĉetojn, mordojn de fajliloj, raspojn, ĝibojn kaj milojn da martel-bataĵoj. Sendube oni submetis la kason al efiko de fajro, ĉar ĝian tutan vernison konsumis la flamoj. Kostis multe da laboro retrovi kaj rekoni la kason. La policestro informis al la ĵurnalistoj, ke la afero ŝajnas al li iom konfuza, ĉar ajna ŝtelisto scianta la rudimentojn de sia ofico bezonas, por perforti kason, ne kvin monatojn, kiel ĉi-okaze, sed apenaŭ paron da tagoj, eĉ nur paron da horoj.

Sed la fabrikiston oni ne gratulis tial ke, kiam oni malfermis la kason antaŭ la estraro de La Precaución aperis nur kelkaj kontoj, unu funto da tabako kaj krome paketo da am-leteroj, kiun la kasisto gardis tie pro timo al la scivolo kaj al la kolero de sia edzino. La prezidanto kaj la kasisto insistis, ke en la kaso troviĝis ducent kvindek mil pesetoj kiam la ŝtelo okazis, kaj oni alvenis al la konkludo, ke la kason oni perfortis, kaj ke la ŝtelisto pro stranga kaprico kronis sian faron per blago. Tian konkludon oni ripetos al vi nuntempe, se vi demandas pri la afero en la policejoj, kaj ĉi version publikigis ĉiuj ĵurnaloj de Madrido.

Leginte ilin, Carabel pugnigis la manojn por minaci nevideblajn ulojn.

— Banditoj! — li blekis. — Kanajloj! Vi profitis de mia laboro por fari belan negocon! Friponoj! Kaj mi ne povas vin denunci!

Ĉi-momente aŭdiĝis veoj en la kuirejo, kaj ili turniĝis iom post iom en koleran kriadon. Fortunato, la nigra kateto ŝtelita de onklino Alodia, impetis en la manĝo-ĉambron, rifuĝis sub seĝo kaj per siaj grandaj, mirantaj okuloj fikse rigardis Amaron. Poste ĝi palpebrumis kaj per sia longeta, ruĝa lango ĉirkaŭlekis al si la muzelon. Onklino Alodia eniris kun bastonego en la mano.

— Kie sin kaŝis tiu fripono? Kie?

— Kio okazas, onklino?

— Lasu min en paco! La nesatigebla Fortunato devoris la fiŝaĵon, kiun ni rezervis por la vespermanĝo. Mi bastonados ĝin, se mi ĝin trovos!

Ŝi eliris por serĉi sub la litoj. Carabel rigardis la besteton, kiu ŝajnis malicete okulsigni al li. Tiam Amaro movetis la kapon kaj diris al la kato:

— Ankaŭ vi? Kion, je la diablo, vi ĉiuj faras por sukcese ŝteli?



Notoj

La Precaución. La Antaŭzorgo (hisp.).

Los Siete Picos. La Sep Monto-pintoj (nomo de altaĵo en la montoĉeno Guadarrama) (hisp.).

De los Alemanes, De la germanoj (hisp.). 


Al la indekso pri la traduka literaturo | Librokatalogo