Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

PetrarkoFrancesco Petrarca (1304–1374)

La kulturaj, akademiaj kaj altlernejaj rondoj en Italio festas ĉi-jare la 700-jaran datrevenon de la naskiĝo de la plej renoma kaj elstara itala poeto frurenesanca, Francesco Petrarca.

Li estis verkisto kaj poeto, krom en la latina, per kiu li abunde verkis, en la tiama vulgara, t.e. en la itala. Ĉi-lingve li postlasis sian poezian ĉef-verkon, Il Canzoniere (La Kanzonaro), en kiu li prikantas sian amon al Laŭra, al la virino, al kiu li nereciprokate enamiĝis, kaj kiu markis lian tutan amvivon. La poezia lingvo de lia Kanzonaro profunde influis tutajn generaciojn de postaj italaj poetoj, ĝis la hodiaŭaj tagoj.

Francisko Petrarko naskiĝis la 20an de julio 1304, en la toskana Arezzo [Areco], ĉe bonstata familio tiam apartenanta al la Gelfa partio.

Knabaĝe li sekvis sian patron, Senjoron Petracco, kiu estis notario, ĝis la Provenca Avinjono, tiama sidejo de la Papa Kortego. En 1320 li revenis al Italio, en Bolonjo, por tie kompletigi siajn prijurajn studojn kune kun sia frato Gerardo. Reveninte al Avinjono, li startigis en 1330 ekleziulan karieron, akiris protektadon de Kardinalo Colonna kaj de la Papo Benedikto XII, kiu koncedis al li la rangon de kanoniko en la katedralo de Lombez. Petrarko akceptis la klerikan karieron kiel honorindan profesion, sed li neniam hezitis akre kritiki la tiaman korupton de la Papa Kortego. La 6an de aprilo 1327, la Sanktan Paskan vendredon, la juna Francisko ekvidis en la Preĝejo Sankta Klara junulinon, kies identeco plu restas al ni nekonata, al kiu li enamĝis, kaj kiun li nomas Laŭra en unu el siaj unuaj sonetoj. Temis pri amo nereciprokata, kiu tamen neniam elĉerpiĝis, kaj plu daŭris eĉ post la morto de la virino. Tiu amo inspiris kaj traplektas la tutan Kanzonaron.

Spite la fakton, ke li akiris famon kaj rekonon ĉe la posteuloj pro siaj itallingvaj poemaroj Kanzonaro kaj Triumfoj, dumvive li famiĝis kaj gajnis nedubeblan prestiĝon pro sia latinlingva verkaro. En la jaro 1341 li estis solenege kronita kiel poeto en Romo, en la Senata Palaco sur Kapitolo, pro sia latina poemaro Afriko, sub la patronado de Reĝo Roberto Anĵua.

Post la jaro 1353, jam famiĝinta kaj riĉa, Petrarko plejofte loĝadis kaj plu verkadis en Italio, akceptinte invitojn kaj patronadojn de pluraj tiamaj Reĝoj, kiel la Anĵuoj en Napolo, kaj Senjoroj, kiel Visconti en Milano kaj poste en Venecio, kaj Carrara en Padovo. Li ofte vojaĝadis taskigita per diplomataj aferoj, rilatadis kun la tiamaj kleruloj ĉe kortegoj kaj universitatoj, elspuradis kaj pristudis antikvajn latinajn manuskriptojn, sed, kontraste, li daŭre priserĉadis kaj celebradis la solecan vivon, la solizolon, la memkoncentriĝon.

Kvankam ekleziulo, kies ordino tamen ne devigis lin rekte okupiĝi pri anima prizorgado de la kredantoj, li ekhavis filon en la jaro 1337, kaj filinon en la jaro 1343 de du malsamaj virinoj, kies identecoj restas al ni nekonataj.

Dum la tuta vivo li daŭre ellaboris siajn italajn kaj latinajn verkojn, ilin rearanĝis kaj reĝustigis, kaj pasigis siajn lastajn jarojn en sia domo en Arqua, apud Padovo, kune kun siaj filino, bofilo kaj nepino, admirate kaj honorate de la tiama klerularo. Li mortis tie la 18an de aprilo 1374.

Lia Kanzonaro

En la Kanzonaro Petrarko esprimis la novon kaj grandecon de sia poeteco. Novas ĉefe la formo de tiu poezia verko: li imagis poemkolekton ne kiel simplan sumon de poeziaĵoj, sed ja kiel ellaboron de plano kaj irvojo, ĉe kiu ĉiu poeziaĵo gardas sian memstarecon, tamen ja ĉiuj estas parto de pli kompleksa strukturo, kiu, kiel tia, alprenas kroman kaj pli unuecan signifon.

La Kanzonaro entenas 366 poemojn, plejparte sonetojn, kaj kanzonojn, sestinojn, baladojn, madrigalojn. Li titolis ĝin latine Rerum vulgarium fragmenta (Fragmentoj el kozoj vulgaraj), la titolo Kanzonaro ekcirkuladis post lia morto.

La poezitemaro povus dividiĝi duparte: unue aperas amlirikaĵoj koncernantaj virinon vivantan kaj delogantan, kiun la poeto plurfoje renkontis, povus rerenkonti, kun turmentoplenaj kaj sentimplikaj dilemoj, inter espero kaj malfeliĉo. Due disvolviĝas amo transformiĝinta al rememoro, kaj elstaras etosoj pensdronaj kaj meditoplenaj.

Ĝenerale la poemtemoj estas la amo al virino, la sento de vivkadukiĝo, la volo al repento, la suferiga konscio, ke la mondo kaj ties ĝuoj ne havas veran realon, sed ili estas tromp-iluzio, revo, el kiuj nin vekas morto. Tiel la verkitinero de Kanzonaro estas la vojaĝo de la memo el la tera amo al la amo ĉiela. La unuiga strukturo de la poemaro estas la personeco de la poeto mem, kun sia intima vivo kaj kun la tuto de sia ekzistado, ekde la junaĝo ĝis la matureco.

La amo al Laŭra poeme ĉefrolas, kune kun eroj pripolitikaj, publikaj kaj religiaj, sed la amo al tiu virino estas daŭre spertata nur en la pensado, kiel penso konstante obsedanta la menson. Tra tiu ĉiamrevata kaj pripensata amo, la poeto vojirigas kromajn perturbojn, malkvietiĝojn kaj dezirojn pri feliĉo surtera, pri pekokonscio, pri anhelo al eterneco, kaj bedaŭro pri la vivofuĝemo.

Petrarko sin kroĉas ĉe la antaŭa tradicio de la ampoezio, akceptante kaj asimilante la motivojn de la provenca kaj itala lirikoj, kaj aparte tiujn de “la dolĉa Nova Stilo”, tamen li, malsame al Danto en la Vivo Nova kun la sublimigo de Beatrica ĝis teologia simbolo, skizas sian Laŭran vera virino, kun bela korpo, amata pro ŝia beleco spirita kaj korpa. Lia amo estas persista pasio, erotika deziro, al kiu Petrarko, tamen, aldonas la temojn de la peko, de la ciamŝvebanta morto en la mondo, kaj de la kadukiĝo de ĉia beleco.

Esperantigi la sonetojn kaj kanzonojn de Petrarko aparte malfacilas pro lia elektemo de la klera itala ĉe la tarda Mezepoko, kaj verdire ege malmulton oni tradukis al la internacia lingvo. Fakte, krom la malmultaj eroj aperintaj en Itala Antologio (Milano, 1987), mi ne konas aliajn liajn publikigitajn erojn. Jen, por la esperanta publiko, mi elektis kaj esperantigis kelkajn liajn sonetojn.

Nicolino Rossi


El la Kanzonaro de Petrarko

XII

Petrarko ne kuraĝante plendi ĉe Laŭra pro la doloro, kiun ŝia konduto indiferente forpuŝema estigas en li, prirevas tempon fore futuran, dum kiu la maturiĝinta aĝo de ambaŭ donos al li la kuraĝon rakonti la hodiaŭajn amturmentojn. Se tiam li akiros de ŝi ian kompatsenton al liaj penoj, tio lin parte rekompencos por la nuna doloro. La imagita kadukiĝo de la beleco de Laŭra donas apartan intimsenton al la soneto:

Se mia vivo aspra, de l' turmento
forŝirmi povas sin, kaj de l' sufero,
ke vidu mi, pro l' jaroaglomero,
l' okulojn viajn febli, sen belsento,
damo; kaj l' orharar' sin turni arĝento
kaj lasi, ke l' florgarn', la vestapero
kaj la vizag' ekpalu, ke l' danĝero
mia en timo igu min lamento;

fine kuraĝa igos min Amoro,
ke mi malkaŝos miajn turment-ŝirojn,
kiaj jam estis jaroj, tagoj, horo:
kaj se oldaĝ' kontraŭas la dezirojn,
ke tute venu al mia doloro
sento konsola miajn amsuspirojn.

XIX

Ĉi soneto reproponas la temon de la antikva amo korteza: la enamiĝinto estas kvazaŭ nokta papilio sin ĵetanta al flamo por pli intense ĝui ties lumon, kaj li estas forbruligita. La gusto de ĉi soneto kuŝas en la trasento de nebremsebla fatalo, kiu tute fortrenas la poeton, plene gustumantan sian suferon, preskaŭ ekzaltiĝe. La ritmo de la soneto venas al unua melankolia celo en la 8a verso, kaj al pli lucida despero en la l4a verso:

Kelkaj bestoj en mond' tiom fieras,
ke kontraŭ la sunlum' havas defendon:
aliaj sentas de ĉi lum' ofendon,
kaj nur eliras, kiam ekvesperas:
kaj kromaj, per dezir', kiu esperas,
ĝuas la fajron tiom kaj la splendon,
ke spertas ili ĝian brulascendon.
Ho stulta! en ĉi vico mi aperas.

Jam mi ne fortas gvati la lumbrilon
de ĉi virino, kaj en lok' obskura,
aŭ horo tarda min ne ŝirmi povas;
sed mi kondukas larman ĉi pupilon
ŝin vidi laŭ destino amtortura:
al arda brul' senpere mi min ŝovas.

CCCX

La temo de ĉi soneto estas gurdite malnova, sed Petrarko ĝin difinas per eksterordinare efika, kaj samtempe modera harmonio: la primavero revenanta kun la aerdolĉo, kun la kolorbrilo kaj la milda sonoro, estas gaja invito al amrenovigo. Sed ne tielas por la poeto, fermita al ajna vivoĝojo, post la morto de Laŭra: la tristo de la lasta verso disonancas kun la priskriba sublimo de la du komencaj verskvaroj:

Zefir' reblovas, veterbril' revenas,
resparkas herbofloroj, rondo dolĉa,
kaj hirund' trilas, najtingal' plorĝemas
kaj primavero helas karminsorĉa.
Ekridas kampoj, kaj ĉiel' serenas:
Jupiter' gajas ĉe l' filin' lumforĝa;
l' aer', la ter' kaj akvo amoplenas:
ĉiun vivulon logas am' ensorĉa.

Sed por mi, ĝema! venas plej konsternaj
suspiroj, kiujn tiras el korfundo
kaj al ĉielo damo portas fermaj;
ĉe birdotrilo kaj la florabundo,
ĉe belaj damoj kun honesto plaĉa
mi 'stas dezerto, aspra best' sovaĝa.

CCCLXV

Ĉi soneto verkita eble ĉirkaŭ la jaro 1358 pribedaŭras la vivon pasigitan en sentotempesta vaneco: nek ĝojon surtere rikoltis Petrarko per sia vivo, nek eternan savon por la animo, male li povintus esti brila ekzemplo laŭ religia kaj filozofia vidpunktoj por siaj kunhomoj. Dio bonvolu almenaŭ al li koncedi serenan morton ekzemplodonan. La konscio, ke li fordisipis sian vivon, estas konsole pansita en la fido al Dio daŭre bonvole kompatema kaj helpodona:

Ploradas mi pri miaj intaj tempoj,
kiujn dediĉis mi al am' mortkova
sen flugi alten, eĉ se flugilmova,
ke eble de mi venu bon-ekzemploj.
Vi, Kiu vidis min en pekaj trempoj,
nevidebla, ĉiela Reĝo pova,
al anim' helpu febla, vojsentrova,
por rekta ir' ĝis Viaj graco-temploj;

ke se en milit' mi vivis brutempesta,
nun en havena pac' mi mortu; estu,
se l' vivo vanis, ĉi forpas' honesta.
Ĉu iom vivi plu nun al mi restu,
aŭ morti tuj, benignu manon doni,
ĉar nur je Vi konfidi povas oni.

Enkondukis, komentis kaj verse tradukis Nikolino Rossi.
Clavizziano, 25 mar 2004. 

La Ondo de Esperanto. 2004. №6 (116).


Al la indekso pri la traduka literaturo