Du rakontoj de Rimantas Černiauskas

Rimantas Ĉerniauskas

Rimantas Černiauskas (1950–2011) litova prozisto kaj dramaturgo, estis prezidanto de Klajpeda fako de Litova Verkista Asocio, redaktoro de la literatura almanako Baltija. Li verkis por adoltoj kaj infanoj kaj tradukis el la rusa kaj sveda lingvoj. Liaj noveloj estis tradukitaj al la lingvoj rusa, pola, sveda, hispana, franca. Laŭreato de literaturaj konkursoj kaj de la premioj Gorkij (1988), Simonaitytė (1996), Donelaitis (2008). En 2007 kaj 2009 liaj porinfanaj libroj estis elektitaj kiel la plej bonaj porinfanaj libroj en Litovio.

La du subaj noveletoj estas la unuaj verkoj de Černiauskas tradukitaj en Esperanton. Ili aperis en la novelaro Miestelio istorijos (Urbetaj historioj), posteume eldonita de la Vilna eldonejo Versus aureus en 2012.

 


Ŝnobel-premio

En unu vilaĝo vivis viro kun tre longa nazo. Tie oni nomis lin Ŝnobelo. Li ŝovadis sian nazon ĉe bezono kaj ĉe senbezono. Ekzemple, en vidvinan dormoĉambron de Gustas. Dum la nazoŝovado li naskigis multe da infanoj. Tutan taĉmenton da knaboj kaj knabinoj kun longaj nazoj. Oni do nomis lian vilaĝon Ŝnobel-vilaĝo.

Ankaŭ la infanoj de Ŝnobel-vilaĝo estis viglaj kaj scivolemaj, ŝovadis siajn nazetojn ĉe bezono kaj senbezono. Ekzemple, en klaslibron, kie ili korektis siajn poentojn. Iuj el ili fariĝis ministroj, aliaj iĝis stiristoj, havaĵ-forprenantoj, knabinaj perfortantoj. Unu Ŝnobelo tre riĉiĝis, ŝovinte sian nazon al bankrotanta banko. Li akiris multe da mono, eĉ pli da amikoj, tamen gloron ne meritis.

– Ŝnobelo estas riĉulo? – rikanis homoj. – Li ŝtelis nian ŝparmonon kaj iĝis riĉa!

Ju pli kreskis la Ŝnobelaj riĉaĵoj, des pli disvastiĝis maldecaj paroloj. Ĉiu lia amiko ekhavis du aŭ tri malamikojn kaj neniel eblis ŝtopi iliajn buŝojn.

– Bonajn agojn faru, – konsilis avo, la plej maljuna vilaĝa Ŝnobelo, – la bonajn farojn oni longe memoras.

– Kiujn? – ĝemis la riĉulo.

– Disdonu vian monon, – konsilis la avo, – kaj la homoj vin memoros samkiel la sanktan Franciskon.

– Malamikoj estas multaj, kaj homoj eĉ pli multaj. Mi ja restos same nuda kiel ili.

Ĉi vortojn aŭdis iu preteriranta fremdulo kun verda dorsosako surŝultre. En lia urbeto oni nomis lin Vagisto.

– Veron vi diras, Ŝnobelo, – diris la fremdulo, – bonaj faroj estas nur iluzio.

– Kia do povas esti iluzio? – ekatentis la riĉulo.

– Estas homaj pensoj kaj opinio, kiun ili ne havas, sed tralegas en libroj aŭ gazetoj.

– La veron vi diras, – manfrapis la riĉulo, – kion mi faru, por ke pri mi oni verku librojn?

– Tute malmulton, preskaŭ nenion, – ekridetis la preteriranto kaj palpebrumis ambaŭokule, – fondu vianoman premion, kaj ĉiujare vin mencios televido kaj ĉiuj landaj gazetoj.

Al Ŝnobelo la ideo ŝajnis progresa kaj meritanta bonan regalon. Eksidinte en ĝardeno vid-al-vide, Ŝnobelo kun la vojaĝanto formanĝegis rostitan anseron, farĉitan per brasikoj kun pomoj kaj fortrinkis tri botelojn da ruĝa, kiel porkida sango, franca Cabernet.


Komunisto

– Vi estas la sama kiel mi, – diris al mi Bengt Berg, trista sveda poeto, – vi loĝas en provinco.

– Jes, – mi kapjesis, – mi loĝas en provinco.

– Varmlando estas terura provinco, mi sentas min tute alie, kiam mi venas al Stokholmo, ĉi tie estas pli multe da moviĝo kaj libero, ĉi tie oni generas ideojn.

– Jes, sed en la centro ĉiuj sentas sin geniuloj, kaj vin ili traktas naiva vilaĝano…

Suspire mi kirlis la lastajn gutojn de la plej malmultekosta ĉipa koktelo – la rusa vodko kun glacio.

– Estas eĉ pli malbone, – diras al mi Bengt Berg, – mi diros al vi sekrete… – subite li eksilentis, fortrinkis sian pokaleton kaj rigardis al mia vizaĝo per siaj brilantaj okuloj, – nun vi ne plu deziros kun mi paroli…

– Kial?

– Ĉar mi estas komunisto.

– Ĉu vi deziras diri, ke vi ne agnoskas nian sendependecon?

– Ne, ne, ne, – skuis la kapon Bengt, – kun rusoj mi havas nenion komunan, sed tutegale mi sentas grandan honton.

– Pro kio?

– Pro tio, kion vi devis travivi.

– Tamen, Bengt, – kortuŝiĝis mi, – danke al Dio, vi estas poeto, sed ne sveda prezidento.

– Vi ne komprenis min, – pluskuis la kapon la trista kunparolanto, – min neniu iam komprenas. Nek svedoj, nek litovoj. Jen pro tio mi estas komunisto.

Tradukis el la litova Vytautas Šilas

La Ondo de Esperanto. 2013, №7 (225).


Tradukoj | Hejmo