Pri la tradukinto de La Mastro de l' Ringoj

William Auld [Old] (1924–2006). Skoto. Instruisto. Naskiĝis 6 nov 1924 en Erith (Kent, Suda Anglio), kie lia patro provizore laboris, sed en 1933 la familio revenis al Skotlando, kie li lernis, laboris kiel instruisto kaj emeritiĝis kiel vicestro de liceo. En 1942–1946 servis en la brita flugarmeo, interalie kiel piloto en Spitfire. Forpasis 11 sep 2006 en la skota urbeto Dollar.

Esperantisto ekde 1937. Prezidanto de la Akademio de Esperanto (1979–1983). Vicprezidanto de UEA (1977–1980). Prezidanto de la Esperanta PEN-Centro (1999–2002). Redaktoro de Esperanto (1955–1958, 1961–1962), Monda Kulturo (l962–1963), Norda Prismo (1968–1972), La Brita Esperantisto (1973–2000), Fonto (1980–1987). Kompilinto de la antologioj angla (1957), skota (1978), Esperanta (1958), kaj de Nova Esperanta Krestomatio (1991). Verkis poemojn, novelojn, recenzojn, eseojn, lernilojn; tradukis. Aperis ses eldonoj de lia progresiga lernolibro Paŝoj al plena posedo.

Liaj unuaj poemoj aperis post lia eksarmeaniĝo en Esperanto en Skotlando. En 1952 debutis internacie en la poemaro Kvaropo de la Skota Skolo. Lia ĉefverko La infana raso (1956) aperis ankaŭ nederlande, portugale kaj hungare. Ankaŭ La fenomeno Esperanto aperis en kelkaj naciaj tradukoj. Tradukis verkojn de Ŝekspiro, Tolkien, Burns k.a. Plurfoja kandidato por la literatura Nobel-premio. La unua kandidatigo en 1998 (unuafoje iu estis proponita por la plej prestiĝa literatura premio pro verkoj en Esperanto) kaŭzis multajn pozitivajn menciojn pri li kaj pri Esperanto en amaskomunikiloj: Times, Daily Telegraph, Le Monde, La Stampa, BBC k.a.

Plurfoja laŭreato de la Belartaj Konkursoj de UEA. La unua ricevinto de la titolo La Esperantisto de la Jaro (1998). Laŭreato de la premio Onisaburo Deguchi (1995) kaj de la Esperanto-Kulturpremio de Aalen (2000). Lia librokolekto en 2001 estis transdonita al la Skota Nacia Biblioteko (Edinburgo).

Ĉefaj verkoj:
Kvaropo (kun aliaj, 1952)
La infana raso (1956)
Unufingraj melodioj (1969)
Paŝoj al plena posedo (1968)
Humoroj (1969)
Rimleteroj (kun Boulton, 1976)
Kantoj, poemoj kaj satiroj (Burns, 1977)
Pri lingvo kaj aliaj artoj (1978)
Aniaro (Martinson, 1979)
Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto (1979)
La sonetoj (Shakespeare, 1981)
Montara vilaĝo (Chun-Chen Yeh, 1984)
Kulturo kaj internacia lingvo (1986)
La komedio de eraroj (Shakespeare, 1987)
En barko senpilota (1987)
La fenomeno Esperanto (1988)
La Mastro de l' Ringoj (Tolkien, 1995–1997)
Pajleroj kaj stoploj (1997)
La ĉashundo de la Baskerviloj (Conan Doyle, 1998)
Jurgen (Cabell, 2001)

Legu pli pri Auld en:
Lingva arto (Rotterdam: UEA, 1999)
75 jaroj (Jekaterinburg: Sezonoj, 1999)

(La teksto estas prenita el iam eldonota leksikono, kompilata de Aleksander Korĵenkov)


Tolkien en Esperanto