John Ronald Reuel Tolkien

La du turegoj

La dua parto de La Mastro de l' Ringoj

La titolo de la originalo
The Two Towers

Serio Mondliteraturo, volumo 4

2a eldono, korektita 2007
1a eldono 1996

Tradukis el la angla lingvo William Auld

Redaktis, kompostis kaj enpaĝigis Aleksander Korĵenkov
Provlegis Brian Drake, Andreas Emmerich, William Harmon
Korektis Halina Gorecka
Kovrilo de Vladimiras Beresniovas

La eldonon ebligis senintereza prunto de FAME-Fondaĵo.

Tolkien J.R.R. La du turegoj: La dua parto de La Mastro de l' Ringoj / Tradukis el la angla William Auld. — 2a eldono, korektita. — Kaliningrado: Sezonoj, 2007. — 368 paĝoj. — (Serio Mondliteraturo; №4).

© Traduko William Auld, 1996.
© Enkonduko, mapoj, aranĝo Sezonoj, 2007.

Enhavo

LA TRIA LIBRO

Resumo
1. La forpaso de Boromiro
2. La rajdistoj el Rohano
3. La uruk-hajoj
4. Arbobarbo
5. La blanka rajdanto
6. La reĝo de l' Ora Halo
7. Profundaĵo de Helmo
8. La vojo al Isengardo
9. Rubo kaj forĵetaĵo
10. La voĉo de Sarumano
11. La palantiro

LA KVARA LIBRO

1. Malsovaĝigo de Smeagolo
2. La trapaso de l' marĉejo
3. La Nigra Pordego estas fermita
4. Pri spicherboj kaj stufita kuniklo
5. La fenestro al la okcidento
6. La malpermesita lageto
7. Vojaĝo al la Krucvojo
8. La ŝtuparo de Cirito Ungol
9. La fikuŝejo de Ŝeloba
10. La alternativo de mastro Samsaĝo 

La tria libro

Ĉapitro 4

Arbobarbo

Dume la hobitoj progresis tiel rapide, kiel permesis la malhela kaj implikita arbaro, laŭlonge de la fluanta rojo okcidenten kaj supren al la montdeklivoj, pli kaj pli funden en Fangornon. Iom post iom formortis ilia timo pri la orkoj, kaj ilia irado malstreĉiĝis. Stranga sento de sufokiĝo trafis ilin, kvazaŭ la aero estus tro maldensa aŭ tro nesufiĉa por spirado.

Finfine haltis Gaja.

— Ni ne povos daŭrigi tiel, — li anhelis. — Mi bezonas iom da aero.

— Ni trinku ĉiuokaze, — diris Grinĉjo. — Mi plensekiĝis. — Li surgrimpis grandan arbradikon kiu kurbiĝis en la rojon, kaj kliniĝante levis iom da akvo per siaj kavigitaj manoj. Ĝi estis klara kaj frida, kaj li glutis multfoje. Gaja sekvis lin. La akvo refreŝigis ilin kaj ŝajnis feliĉigi iliajn korojn; dum kelka tempo ili sidis kune ĉerande de la rojo trempante siajn dolorajn piedojn kaj krurojn kaj ĉirkaŭrigardante al la arboj, kiuj staris silente en la proksimo, vic-post-vice ĝis ili malaperis en grizan krepuskon ĉiudirekte.

— Supozeble vi ne jam perdigis al ni la vojon? — diris Grinĉjo apogante sin al granda arbotrunko. — Ni povos almenaŭ sekvi la fluejon de tiu ĉi rivereto, Entvaŝo, aŭ kiel vi nomas ĝin, kaj reeliri tie, kie ni eniris.

— Tion ni povus se niaj kruroj kapablus, — diris Gaja, — kaj se ni povus spiri senĝene.

— Jes, ĉi tie estas tre malhele kaj sufoke, — diris Grinĉjo. — Ĝi iel memorigas min pri la malnova ĉambro en la Granda Domo de Tjukoj malantaŭe inter la smialoj ĉe Tjukboro: grandega loko, kie dum generacioj la mebloj estis nek movitaj nek ŝanĝitaj. Oni diras, ke la Olda Tjuko loĝadis en ĝi jaron post jaro, dum li kaj la ĉambro kune plioldiĝis kaj pli kadukiĝis — kaj ĝi estas neniam ŝanĝita depost lia morto, antaŭ jarcento. Kaj Olda Geronto estis mia prapraavo, kio distancigas tion. Sed tio neglektindas kompare kun la maljuneca sento de tiu ĉi arbaro. Vidu tiujn plorajn treniĝajn barbojn kaj hararojn da likeno! Kaj la plimultaj arboj ŝajnas duonkovritaj de ĉifonaj sekaj folioj neniam falintaj. Malnete. Mi ne povas imagi kiel aspektus ĉi tie printempo, se ĝi iam venus, des malpli printempa purigado.

— Sed almenaŭ la suno devas engvati kelkfoje, — diris Gaja. — Ĝi tute ne aspektas aŭ sentiĝas kiel la priskribo pri la Mornarbaro de Bilbo. Tiu estis tute malluma kaj nigra kaj la hejmo de sombraj nigraĵoj. Tiu ĉi nur malhelas kaj estas ege arbeca. Oni tute ne povas imagi, ke bestoj loĝadus ĉi tie aŭ restus longe.

— Ne, ankaŭ ne hobitoj, — diris Grinĉjo. — Kaj ankaŭ ne plaĉas al mi la supozo, ke ni provu trairi ĝin. Nenio manĝebla tra cent mejloj, mi emas kredi. Kiel statas nia provianto?

— Malabunde, — diris Gaja. — Ni forkuris kun nenio krom du-tri pakaĵoj da lembaso, kaj ĉion alian ni postlasis. — Ili rigardis la restaĵon de la elfaj kukoj: sufiĉe da rompitaj eroj por ĉirkaŭ kvin magraj tagoj, jen ĉio. — Kaj nenia volvtuko aŭ lankovrilo, — diris Gaja. — Ni sentos nin malvarmaj ĉi-nokte, kien ajn ni iros.

— Nu, prefere ni nun decidu pri la vojo, — diris Grinĉjo. — La mateno certe ekoldiĝas.

Ĝuste tiam ili konsciiĝis pri flava lumo aperinta iom pli funde en la arbaro: strioj da sunlumo ŝajnis subite penetrintaj la arbaran supron.

— Atentu! — diris Gaja. — La suno verŝajne kovriĝis de nubo dum ni estis sub ĉi arboj, kaj nun reaperis; aŭ alternative ĝi supreniĝis sufiĉe alte por trarigardi suben iun breĉon. Ne estas malproksime — ni iru esplori!
 

Ili trovis tion pli malproksima ol ili supozis. La tereno ankoraŭ leviĝis apike, kaj fariĝis ĉiam pli ŝtonoza. La lumo plilarĝiĝis, dum ili pluiris kaj baldaŭ ili vidis antaŭ si rokmuron: flanko de monteto aŭ abrupta ekstremo de iu longa radiko elpuŝita de la distaj montoj. Neniu arbo kreskis sur ĝi, kaj la suno plentrafis ĝian ŝtonan frunton. La arbaj branĉeretoj ĉe ĝia subaĵo estis etenditaj rigide kaj senmove, kvazaŭ streĉante sin al la varmo. Tie ĉio antaŭe aspektis tiom malfreŝa kaj griza, la arbaro jam ekbrilis je riĉaj brunoj kaj la glataj griznigroj de arboŝelo kiel polurita ledo. La arbotrunkoj ardis malmolverde kiel juna herbo: fruprintempo aŭ provizora vizio pri ĝi ĉirkaŭis ilin.

Surfrunte de la ŝtona muro troviĝis io ŝtuparsimila: eble natura kaj kreita per la vetero kaj fendiĝo de la rokoj, ĉar ĝi estis kruda kaj malebena. Altsupre, preskaŭ samnivele kun la suproj de l' arboj, estis malgranda breto sub klifo. Nenio kreskis tie escepte de kelkete da herbo kaj loloj ĉe ĝia rando kaj unusola maljuna arbostumpo, al kiu restis nur du kurbaj branĉoj: ĝi aspektis preskaŭ kiel figuro de tuberoza maljunulo staranta tie, palpebrumante en la matena lumo.

— Do supren! — diris Gaja ĝojplene. — Atendas spirebla aero kaj videbla tereno!

Ili grimpis kaj surkrablis la rokon. Se la ŝtuparo estis artefarita, ĝi celis piedojn pli grandajn kaj krurojn pli longajn ol la iliaj. Ili tro entuziasmis por miri pri la rimarkinda kuraciĝo de l' vundetoj kaj kontuzoj pro ilia kaptiteco kaj pri la reveno de ilia viglo. Ili venis finfine al la eĝo de la breto preskaŭ sube de l' maljuna arbotrunko. Tiam ili supren saltis kaj turniĝis prezentante siajn dorsojn al la deklivo, profunde spirante kaj rigardante orienten. Ili konstatis, ke ili penetris en la arbaron nur tri aŭ kvar mejlojn: la arbopintoj etendiĝis suben al la ebenaĵo. Tie apud la franĝo de l' arbaro altaj spiraloj da serpentuma nigra fumo leviĝis, ŝanceliĝante kaj flosante al ili.

— La vento ŝanĝas direkton, — diris Gaja. — Ĝi denove turniĝis orienten. Ĉi tie sentiĝas freŝe.

— Jes, — diris Grinĉjo, — mi timas, ke temas pri nura pasema ekbrilo kaj poste ĉio denove griziĝos. Kiel domaĝe! Tiu ĉi vila maljuna arbaro aspektis tiel malsame en la sunlumo. Mi preskaŭ sentis, ke mi ŝatas ĝin.
 

— Preskaŭ sentis, ke vi ŝatas la Arbaregon! Tre bone! Vi ekstreme ĝentilas, — diris nekonata voĉo. — Turnu vin kaj permesu, ke mi rigardu viajn vizaĝojn. Mi preskaŭ sentas, ke mi malŝatas vin ambaŭ, sed ni ne tro impetu. Turnu vin! — Granda nod-artika mano estis metita al ŝultro de ambaŭ, kaj ili estis ĉirkaŭturnitaj malsovaĝe tamen nerezisteble, poste du grandaj brakoj levis ilin supren.

Ili konstatis, ke ili rigardas vizaĝon eksterordinaran. Ĝi apartenis al granda homsimila, preskaŭ trolsimila, figuro alta almenaŭ dek kvar futojn, tre fortika kun alta kapo kaj preskaŭ nenioma kolo. Ĉu ĝi estis vestita en ŝtofo simila al verda kaj griza arboŝelo, aŭ ĉu tio estis ĝia felo, estis malfacile juĝebla. Ĉiuokaze la brakoj proksime al la trunko estis ne sulketitaj, sed kovritaj per bruna glata haŭto. La piedegoj havis po sep fingroj. La suban parton de la longa vizaĝo kovris abunda griza barbo, hirta, preskaŭ branĉeteska ĉeradike, maldensa kaj muska ĉefine. Sed tiumomente la hobitoj rimarkis malmulton krom la okuloj. Tiuj profundaj okuloj nun esploris ilin, lante kaj gravmiene, sed tre penetre. Ili estis brunaj, muaraj je verda lumo. En posta tempo Grinĉjo ofte provis priskribi sian unuan impreson pri ili.

“Oni sentis, ke post ili estas enorma puto plena da eonoj da memoro kaj longa malrapida senŝancela pensado; sed ilia surfaco ekbriletis je la estanteco: kiel sunlumo tremanta ĉe la eksteraj folioj de vasta arbo, aŭ sur la ondetiĝo de tre profunda lago. Mi ne scias, sed sentiĝis kvazaŭ io kreskinta en la tero — dormanta eble aŭ nur sentanta sin io inter radikopinto kaj foliopinto, inter profunda tero kaj ĉielo, subite vekiĝis kaj esploras onin per la sama malrapida zorgemo, kian ĝi dediĉis dum senfinaj jaroj al siaj propraj internaj aferoj”.

Hrum, hum, — murmuris la voĉo, voĉo profunda kiel tre basa ligna blovinstrumento. — Vere tre strange! Ne hastu, jen mia devizo. Sed se mi vidus vin antaŭ ol aŭdi viajn voĉojn — ili plaĉis al mi: agrablaj etaj voĉoj, ili pensigis min pri io, kion mi ne povas memori — se mi vidus vin antaŭ ol aŭdi vin mi surtretus vin, supozante vin malgrandaj orkoj, kaj poste konstatus mian eraron. Tre strangaj vi estas efektive! Je radiko kaj branĉeto, tre strangaj!

Grinĉjo, kvankam ankoraŭ mirigita, ne plu sentis timon. Antaŭ tiuj okuloj li spertis kuriozan necertecon, sed ne timon.

— Mi petas, — li diris, — kiu vi estas? Kaj kio vi estas?

Stranga mieno aperis en tiuj maljunaj okuloj, speco de singardemo; la profundaj putoj kovriĝis.

Hrum, do, — respondis la voĉo, — nu, mi estas ento, aŭ tiel oni nomas min. Jes, ento estas la vorto. Mi estas la ento, vi povus diri laŭ via parolmaniero. Fangorno estas mia nomo laŭ iuj, aliaj faras ĝin Arbobarbo. Arbobarbo konvenos.

— Ĉu ento? — diris Gaja. — Kio estas tio? Sed kiel vi nomas vin mem? Kio estas via reala nomo?

— Hu nu! — respondis Arbobarbo. — Hu! Rivele nebele! Ne tiom haste. Kaj estas mi, kiu starigas demandojn. Vi troviĝas en mia tereno. Kio estas vi, mi scivolas. Mi ne povas identigi vin. Vi ŝajnas ne aperi sur la malnovaj listoj, kiujn mi parkeris kiam juna. Sed tio estis antaŭ tre tre longe, kaj eble oni kompilis novajn listojn. Mi pripensu! Kiel tio elfalis?

Lernu la veron pri la Vivantoj!
Listu la kvaron, la liberulojn:
ege prapraaj, la elf-infanoj;
gnomoj-fosantoj, sombras la domoj;
entoj elteraj, monte maljunaj;
homoj mortemaj, mastroj ĉevalaj:
Hm, hm, hm.
Konstrua kastoro, cervo saltema,
Urs' abelĉasa, apro ataka;
hundo malsatas, timas leporo…
hm, hm.
Aglo en alto, bov' en paŝtejo,
damao kornkrona; ek! akcipitro,
cigno plej blankas, fridas serpento…
Hum, hm; hum, hm, kia ĝi estis? Rum tam, rum tam, rume tum tam. Ĝi estis listo longa. Sed vi ĉiuokaze ŝajnas ne enlistiĝi!

— Ni ŝajnas ĉiam ellasitaj el la malnovaj listoj kaj rakontoj, — diris Gaja. — Tamen ni ekzistas jam sufiĉe longe. Ni estas hobitoj.

— Kial ne verki novan verson? — diris Grinĉjo:

Duonulaj hobitoj en truaj domoj.
Inkluzivu nin inter la kvaro, apud la homoj (la granda popolo), kaj tio trafas.

— Hm! Ne malbone, ne malbone, — diris Arbobarbo. — Tio sufiĉus. Do vi loĝas en truoj, ĉu? Tio sonas tre juste kaj ĝuste. Tamen kiu nomas vin hobitoj? Tio ne sonas al mi elfe. Elfoj kreis ĉiujn malnovajn vortojn, ili komencigis ĉion.

— Aliuloj ne nomas nin hobitoj; ni mem nomas nin tiel, — diris Grinĉjo.

— Hum, hm! Atentu! Ne tiom haste! Vi nomas vin mem hobitoj, ĉu? Sed vi ne devus sciigi tion al ĉiu nekonato. Vi rivelos la proprajn realajn nomojn, se vi ne gardos vin.

— Ni ne gardas nin pri tio, — diris Gaja. — Efektive mi estas Brandoboko, Gajadoko Brandoboko, kvankam kutime oni alinomas min Gaja.

— Kaj mi estas Tjuko, Peregrino Tjuko, sed oni ĝenerale nomas min Grinĉjo.

— Hm, sed vi estas popolo hasta, mi konstatas, — diris Arbobarbo. — Honoras min via konfido, sed vi devus ne esti tiom malkaŝaj senrezerve. Ekzistas entoj kaj aliaj entoj, sciu; aŭ estas entoj kaj aĵoj aspektantaj kiel entoj, sed ne estas, oni povas diri. Mi nomos vin Gaja kaj Grinĉjo, se vi permesas — agrablaj nomoj. Ĉar mi ne intencas sciigi al vi mian nomon, nu ĉiuokaze ankoraŭ ne. — Stranga duonsagaca duonhumura mieno aperis kun verda ekflagro en liaj okuloj. — Ekzemple, tio postulus tre longan tempon: mia nomo plilongiĝas la tutan tempon, kaj mi tre tre longe vivis; do mia nomo similas rakonton. En mia lingvo realaj nomoj rakontas la historion de tiu al kiu ili apartenas, en la praenta, kiel oni povas diri. Tio estas lingvo aminda, sed okupas longan tempon diri ion per ĝi, ĉar ni ne diras en ĝi ion, krom se valoras okupi longan tempon per la dirado kaj por la aŭskultado.

» Sed nun, — la okuloj iĝis tre helaj kaj estantecaj, ŝajne plietiĝantaj kaj preskaŭ akriĝantaj, — kio okazas? Kiel vi rolas en la tuto? Mi povas vidi kaj aŭdi (kaj flari, kaj senti) de sur jena, de sur jena, de sur jena a-lalla-lalla-rumba-kamanda-lind-or-burúmë. Pardonu min: tio estas parto de mia nomo por ĝi; mi ne konas la vorton en la eksteraj lingvoj: vi scias, tio kion ni suras, kie mi staras kaj elrigardas en belaj matenoj kaj pensas pri la suno, kaj la herbo ekster la arbaro, kaj la ĉevaloj, kaj la nuboj, kaj la disvolviĝo de la mondo. Kio okazas? Kion faras Gandalfo? Kaj tiuj — burárum, — li eligis basan murmuregan sonon kiel misagordon ĉe orgenego, — tiuj orkoj, kaj juna Sarumano en Isengardo? Mi ŝatas informojn. Sed ne tro haste jam.

— Okazas sufiĉe multe, — diris Gaja, — kaj eĉ se ni klopodus hasti, necesus longa tempo por rakonti ĝin. Sed vi diris, ke ni ne hastu. Ĉu ni devas sciigi al vi ion ajn tiel baldaŭ? Ĉu vi taksus malĝentile, se ni demandus, kion vi intencas fari pri ni, kaj kiun flankon vi subtenas? Kaj ĉu vi konis Gandalfon?

— Jes, mi konas lin: la solan sorĉiston, kiu vere zorgas pri arboj, — diris Arbobarbo. — Ĉu vi konas?

— Jes, — diris Grinĉjo malĝoje, — ni konas. Li estis bonega amiko, kaj li estis nia gvidanto.

— Do mi povas respondi viajn aliajn demandojn, — diris Arbobarbo. — Mi ne intencas fari ion ajn pri vi: nome se per tio vi volas diri “fari ion al vi” sen via permeso. Ni eble faros kelkajn aferojn kune. Mi nenion scias pri flankoj. Mi sekvas propran vojon, sed eble via vojo koincidos dum kelka tempo kun la mia. Sed vi parolas pri Mastro Gandalfo, kvazaŭ li estus en historio finiĝinta.

— Jes, tion ni faras, — diris Grinĉjo malĝoje. — La historio verŝajne daŭras, sed bedaŭrinde Gandalfo elfalis el ĝi.

— Ha, atentu! — diris Arbobarbo. — Hu hm, nu ja. — Li paŭzis, longe rigardante la hobitojn. — Hu hm, ha, ja mi ne bone scias kion diri. Atentu!

— Se vi emas aŭdi pli, — diris Gaja, — ni rakontos. Sed tio daŭros kelkan tempon. Ĉu vi ne volas demeti nin? Ĉu ni ne povus sidi ĉi tie en la sunlumo dum ĝi daŭras? Vi verŝajne laciĝas alte tenante nin.

— Hm, laciĝas? Ne, mi ne laciĝas. Ne facile mi laciĝas. Kaj mi ne sidiĝas. Mi ne tre, hm, klineblas. Sed vidu, la suno jam foriras. Ni forlasu tiun ĉi — ĉu vi diris kiel vi nomas ĝin?

— Monteto? — sugestis Grinĉjo.

— Breto? Ŝtupo? — sugestis Gaja.

Arbobarbo penseme ripetis la vortojn.

Monteto. Jes, jen ĝi. Sed tio estas hasta vorto por io, kio staris ĉi tie ekde kiam tiu ĉi mondparto estis formita. Ne gravas. Ni forlasu ĝin, ni iru.

— Kien ni iru? — demandis Gaja.

— Al mia hejmo, aŭ unu el miaj hejmoj, — respondis Arbobarbo.

— Ĉu ĝi malproksimas?

— Mi ne scias. Eble vi dirus ĝin malproksima. Sed kiom tio gravas?

— Nu, vidu, ni perdis ĉiujn niajn posedaĵojn, — diris Gaja. — Ni havas nur malmulte da nutraĵo.

— O! Hm! Ne necesas ĝeniĝi pri tio, — diris Arbobarbo. — Mi povas havigi al vi trinkaĵon, kiu tenos vin verda kaj kreskanta dum tre tre longa tempo. Kaj se ni decidos disiĝi, mi kapablos demeti vin ekster mia tereno ie ajn laŭ via elekto. Ni iru!
 

Tenante la hobitojn milde sed firme po unu sur siaj antaŭbrakoj, Arbobarbo levis unue unu piedegon kaj poste la alian, kaj movis ilin ĝis la rando de l' breto. La radiksimilaj piedfingroj kaptis la rokojn. Tiam zorge kaj gravmiene li paŝis suben de ŝtupo al ŝtupo kaj atingis la subaĵon de l' Arbarego.

Tuj li ekmarŝis tra la arboj per longaj konsciaj paŝoj, ĉiam pli profunden en la arbaron, neniam tre fore de la rivereto, suprenirante sendevie al la montaj deklivoj. Multaj arboj ŝajnis dormantaj, aŭ same nekonsciaj pri li kiel pri ajna alia estaĵo, kiu simple preterpasis; sed kelkaj ektremis kaj kelkaj levis siajn branĉojn super lian kapon kiam li proksimiĝis. La tutan tempon, dum li marŝis, li parolis al si per longa senĉesa fluo de muzikecaj sonoj.

La hobitoj silentis dum kelka tempo. Ili sentis sin, iom strange, sekuraj kaj komfortaj, kaj ili havis multon pripensindan kaj mirindan. Fine Grinĉjo riskis paroli denove.

— Mi petas, Arbobarbo, — li diris, — ĉu mi rajtas starigi demandon? Kial Celeborno avertis nin kontraŭ via arbarego? Li diris, ke ni ne risku enplektiĝi en ĝi.

— Hmm, ĉu tion li diris? — murmuregis Arbobarbo. — Kaj mi eble dirus proksimume la samon, se vi irus inverse. Ne risku enplektiĝi en la arbarego Laŭrelindorenano! Tiel nomis ĝin siatempe la elfoj, sed nun ili mallongigas la nomon: Lotlorieno ili nomas ĝin. Eble ili pravas: eble ĝi velkas, ne kreskas. Lando de l' Valo de Kantanta Oro, tia ĝi estis iam. Nun ĝi estas la Sonĝfloro. Ha do! Sed ĝi estas loko stranga kaj ne de ĉiu ajn enirinda. Surprizas min, ke vi sukcesis eliri, sed multe pli surprizas min, ke vi sukcesis eniri: tiel ne okazis al fremduloj jam de multaj jaroj. Ĝi estas lando stranga. Kaj strangas ankaŭ tiu ĉi. Personoj ĉi tie paneis. Jes, tiel, paneis. Laŭrelindórenan lindelorendor malinornélion ornemalin, — li zumis al si. — Tie oni iom postlamas la mondon, verŝajne. Nek tiu ĉi lando, nek io ajn ekster la Ora Arbaro estas tia, kia ĝi estis, kiam Celeborno junis. Tamen:

Taurililómëa-tumbalemorna Tumbaletaurëa Lómëanor,
tion ili kutimis diri. Ŝanĝiĝis aferoj, sed tio ankoraŭ veras en iuj lokoj.

— Kion vi celas? — diris Grinĉjo. — Kio veras?

— La arboj kaj la entoj, — diris Arbobarbo. — Mi mem ne komprenas ĉion, kio okazas, do mi ne povas tion klarigi al vi. Iuj el ni ankoraŭ estas veraj entoj kaj sufiĉe viglaj niamaniere, sed multaj ekdormemas, iĝas arbecaj, oni povus diri. La plimultaj arboj estas nur arboj, kompreneble; sed multaj duone maldormas. Iuj estas vere maldormaj, kaj kelkaj, nu, ha, nu, ekiĝas entaj. Tio okazas la tutan tempon. Kiam tio okazas al arboj, rimarkeblas, ke iuj havas korojn malbonajn. Ne temas pri ilia ligno: tion mi ne volas diri. Vidu, mi konis kelkajn bonajn oldajn salikojn apud Entvaŝo, delonge forpasintajn, ve! Ili estis tute kavaj, efektive ili dispeciĝis, tamen tiel kvietaj kaj dolĉparolaj kiel juna folio. Kaj aliflanke troviĝas iuj arboj en la valoj kaj sub la montoj, tute fortikaj kaj interne komplete malbonaj. Tia afero ŝajnas vastiĝema. Pli frue estis kelkaj partoj de tiu ĉi tereno tre danĝeraj. Ankoraŭ restas kelkaj tre nigraj lokoj.

— Samkiel la Maljuna Arbaro en la fora nordo, ĉu vi volas diri? — demandis Gaja.

— Jes, jes, iom simila, sed multe pli malbona. Sendube ankoraŭ kuŝas en la fora nordo ia ombro de l' Granda Mallumo; kaj misaj memoroj herediĝas. Sed en tiu ĉi lando ekzistas kavaj valetoj ĉe kiuj neniam estis forigita la Mallumo, kaj la arboj estas pli maljunaj ol mi. Tamen ni faras, kion ni povas. Ni forbaras fremdulojn kaj senprudentulojn; kaj ni trejnas kaj instruas, ni marŝas kaj forigas lolojn.

» Ni estas arbo-prizorgantoj, ni maljunaj entoj. Restas tro malmultaj el ni nuntempe. Ŝafoj eksimilas paŝtiston, kaj paŝtistoj ŝafojn, oni diras; sed malrapide, kaj neniu el ambaŭ longe vivas en la mondo. Okazas pli rapide kaj pli paralele ĉe arboj kaj entoj, kaj ili tramarŝas la epokojn kune. Ĉar entoj pli similas elfojn: malpli egoismaj ol la homoj kaj pli kapablaj trafi alies internon. Kaj tamen entoj pli similas la homojn, pli ŝanĝiĝemaj ol elfoj kaj pli rapide ekhavas la koloron de l' ekstero, oni povus diri. Aŭ pli bonas ol ambaŭ, ĉar ili estas pli fidindaj kaj pli longe atentas aferojn.

» Iuj el miaj parencoj jam aspektas tute kiel arboj kaj bezonas ion grandan por veki ilin; kaj ili parolas nur flustre. Sed iuj el niaj arboj estas membre viglaj, kaj multaj povas paroli al mi. Elfoj komencigis tion, kompreneble, vekante arbojn kaj instruante al ili la parolkapablon kaj lernante ilian arblingvon. Ili ĉiam deziris alparoli ĉion, la pratempaj elfoj. Sed tiam venis la Granda Mallumo, kaj ili foriris trans la maron aŭ fuĝis en forajn valojn, kaj sin kaŝis kaj kreis kantojn pri tagoj neniam plu revenontaj. Neniam plu. Jes, jes, iam estis nur unusola arbaro de ĉi tie ĝis la Montoj de Ljuno, kaj tiu ĉi estis nur la orienta ekstremo.

» Tiuj estis la tagoj larĝaj! Estis tempo, kiam mi povis marŝi kaj kanti tra la tuta tago kaj aŭdi nenion krom la eĥon de mia propra voĉo en la kavaj montoj. La arbaro similis la arbaron de Lotlorieno, sed pli densis, pli fortis, pli junis. Kaj la odoro de l' aero! Mi kutimis pasigi semajnon nur spirante.

Arbobarbo eksilentis, daŭre marŝante kaj tamen apenaŭ bruante per siaj grandaj piedoj. Poste li komencis denove zumi, kaj transiris al murmura ĉantado. Iom post iom la hobitoj konstatis, ke li ĉantas al ili:

Inter salikaroj de Tasarinan mi promenis printempe.
Ha! l' aspekto kaj l' odoro printempaj en Nan-tasarion!
Kaj mi diris, ke tio bonas.
Mi vagis somere en ulmarbaroj de Ossiriand.
Ha! la lum' kaj muziko someraj apud Sep Riveroj de Ossir!
Kaj mi taksis plej bona tion.
Al fagoj de Neldored' mi venis aŭtune.
Ha! la oro kaj ruĝo, foliosopiro aŭtune en Taur-na-neldor!
Tio superis mian deziron.
Al pinoj sur la altaĵo de Dorthonion mi grimpis en vintro.
Ha! la vento kaj blanko kaj nigraj vintraj branĉoj sur Orod-na-Thôn!
Mia voĉo leviĝis kaj kantis en la ĉielo.
Kaj nun ĉi landoj kuŝas sub la ondaro,
kaj mi marŝas en Ambarono, en Tauremorno, en Aldalomo,
en la propra lando, tereno de Fangorno,
kie longas radikoj,
kaj la jaroj kuŝas pli dense ol la folioj
en Taŭremornalomo.
Li ĉesis kaj marŝis antaŭen silente, kaj en la tuta arbaro ĝis povis atingi l' orelo aŭdiĝis neniu sono.
 

La tago velkis, kaj krepusko plektiĝis ĉirkaŭ la arbotrunkojn. Finfine la hobitoj vidis svage leviĝanta antaŭ ili apikan malhelan terenon: ili venis al la montosuboj kaj verdaj radikoj de alta Metedraso. Malsupren laŭ la deklivo la juna Entvaŝo, saltante de siaj fontoj altsupre, fluis brue de ŝtupo al ŝtupo renkonte al ili. Dekstre de la fluo troviĝis longa deklivo herbvestita, nun griza en la krepusko. Tie kreskis neniuj arboj, kaj ĝi estis aperta sub la ĉielo; steloj jam brilis lagece inter bordoj da nuboj.

Arbobarbo marŝis supren laŭ la deklivo, apenaŭ lantigante sian paŝadon. Subite la hobitoj ekvidis antaŭ si larĝan trairejon. Du grandaj arboj staris tie po unu ambaŭflanke kiel vivaj pordfostoj; sed mankis pordo krom iliaj transiraj kaj interplektitaj branĉaroj. Kiam la maljuna ento proksimiĝis, ili levis siajn branĉojn kaj ĉiuj folioj vibris kaj susuris. Ĉar ili estis arboj ĉiamverdaj, kaj iliaj folioj estis malhelaj kaj poluritaj kaj briletis en la krepusko. Trans ili estis larĝa ebeno, kvazaŭ la planko de granda halo estus eltranĉita el la montflanko. Ambaŭflanke la muroj deklivis supren, ĝis ili altis kvindek futojn aŭ pli, kaj laŭlonge de ĉiu muro staris flanknavo da arboj, kiuj same plialtiĝis, kiam ili etendiĝis enen.

Ĉe la fora ekstremo la rokmuro apikis, sed ĉe la subo ĝi estis retrokavigita al malprofunda golfeto kun arka tegmento: la sola tegmento de la halo krom la arbobranĉoj, kiuj ĉe la ena ekstremo superombris la tutan teron lasante nur larĝan apertan padon en la mezo. Rojeto eskapis el la supraj fontoj, kaj lasinte la ĉeffluon falis tinte laŭ la apika mursupraĵo, verŝiĝante kiel arĝentaj gutoj kvazaŭ maldensa kurteno antaŭ la arka golfeto. La akvo denove kolektiĝis en ŝtona baseno en la planko inter la arboj, kaj de tie ĝi elverŝiĝis kaj forfluis apud la aperta pado, elen por realiĝi al Entvaŝo por ties vojaĝo tra la arbarego.
 

— Hm! Jen ni estas! — diris Arbobarbo ĉesigante sian longan silenton. — Mi gvidis vin tra proksimume sepmil entpaŝoj, sed kioma estas tio laŭ vialanda mezursistemo, mi ne scias. Ĉiuokaze ni estas proksimaj al la radikoj de la Lasta Monto. Parto de l' nomo de tiu ĉi loko estas Putohalo, tradukite en vian lingvon. Ĝi plaĉas al mi. Hodiaŭ nokte ni ripozos ĉi tie.

Li demetis ilin sur la herbon inter la flanknavoj da arboj, kaj ili sekvis lin al la granda arko. La hobitoj nun rimarkis, ke dummarŝe li apenaŭ kurbigis siajn genuojn, sed liaj kruroj malfermiĝis grandpaŝe. Li metis unue siajn grandajn piedfingrojn (kaj tiuj ja estis grandaj kaj tre larĝaj) sur la teron antaŭ ol alian parton de la piedo.

Momente Arbobarbo staris sub la pluvo de l' falanta fontakvo kaj profunde enspiris; poste li ridis kaj trapasis. Staris tie granda ŝtona tablo, sed neniuj seĝoj. Fone de la haleto estis jam sufiĉe mallume. Arbobarbo levis du ujegojn kaj starigis tiujn sur la tablon. Ili ŝajnis akvoplenaj, sed li etendis siajn manojn super ili kaj tuj ili komencis lumiĝi, unu ore kaj la alia riĉverde; kaj kunfandiĝo de la du lumoj heligis la golfeton kvazaŭ somera suno trabrilus tegmenton da junaj folioj. Rerigardante, la hobitoj vidis, ke ankaŭ la arboj en la korto eklumas, unue malforte, sed daŭre plifortiĝante ĝis ĉiun folion randis lumo: iuj verdaj, iuj oraj, iuj ruĝaj kiel kupro, dum la arbotrunkoj similis pilastrojn mulditaj el fosforeska ŝtono.

— Nun, nu, nun ni povas paroli denove, — diris Arbobarbo. — Vi estas soifaj, mi supozas. Eble vi estas ankaŭ lacaj. Trinku jenon! — Li iris al la angulo, kaj ili ekvidis, ke tie staras pluraj altaj ŝtonaj vazoj kun pezaj kovriloj. Li formetis unu el la kovriloj kaj enmetis ĉerpilegon kaj per ĝi plenigis tri bovlojn, unu grandan kaj du malgrandajn.

— Tiu ĉi estas enta domo, — li diris, — kaj mankas seĝoj, bedaŭrinde. Sed vi rajtas sidi sur la tablo. — Levinte la hobitojn li metis ilin sur la grandan ŝtonplaton, ses futojn super la tero, kaj tie ili sidis svingante siajn krurojn kaj glutante la trinkaĵon.

La trinkaĵo similis akvon, efektive tre similis la guston de la akvo, glutita el Entvaŝo apud la arbarorando, kaj tamen enestis ia parfumo aŭ spicaĵo, kiun ili ne povis priskribi: ĝi estis malforta, sed ĝi memorigis ilin pri la odoro de fora arbareto, kiun alportas de fore friska nokta venteto. La efiko de l' trinkaĵo komenciĝis ĉe la piedfingroj kaj leviĝis senhalte tra ĉiuj membroj, provizante freŝecon kaj viglon, dum ĝi fluis supren ĝis la ekstremoj mem de la haroj. Efektive, la hobitoj sentis kvazaŭ la kapharoj vere hirtiĝus ondiĝante, bukliĝante kaj kreskante. Kiom koncernis Arbobarbon, li unue lavis siajn piedojn en la baseno post la arko kaj poste li unuglute eltrinkis sian bovlon per sola longa lanta gluto. Al la hobitoj ŝajnis, ke li neniam ĉesos.

Finfine li remetis la bovlon.

— Ha-ha, — li ĝemspiris. — Hm, hum, jam ni pli facile povos interparoli. Vi povos sidi sur la planko, kaj mi kuŝiĝos. Tio malhelpos, ke tiu trinkaĵo atingu mian kapon kaj endormigu min.
 

Dekstraflanke troviĝis litego kun malaltaj kruroj, alta ne pli ol du futojn, profunde kovrita de sekigita herbo kaj filikoj. Arbobarbo sin mallevis malrapide sur ĝin (kun nur plej eta indiko pri kurbiĝo en la mezo) ĝis li kuŝis plene etendite, kun la brakoj malantaŭ la kapo, rigardante la plafonon sur kiu flagris lumoj kvazaŭ ludado de folioj en la sunlumo. Gaja kaj Grinĉjo eksidis apud li sur kusenoj da herbo.

— Nun rakontu vian historion kaj ne rapidu! — diris Arbobarbo.

La hobitoj komencis rakonti al li la historion de siaj aventuroj de kiam ili forlasis Hobiturbon. Ili progresis ne tre klarorde, ĉar ili senĉese interrompis unu la alian, kaj Arbobarbo ofte haltigis parolanton kaj reiris al iu pli frua punkto, aŭ saltis antaŭen demandante pri postaj okazaĵoj. Ili tute nenion diris pri la Ringo kaj ne sciigis al li, kial ili ekvojaĝis, nek kien ili iras, kaj li ne petis kialojn.

Lin ege interesis ĉio: la nigraj rajdantoj, Elrondo kaj Rivendelo, la Malnova Arbaro kaj Tom Bombadiljo, la minejoj de Morio, Lotlorieno kaj Galadriela. Li devigis ilin ĉiam denove priskribi la Provincon kaj ties terenon. Tiupunkte li diris ion strangan:

— Vi neniam vidas iujn, hm, iujn entojn en tiu regiono, ĉu? — li demandis. — Nu, ne entojn, mi prefere devus diri entedzinojn.

Entedzinojn? — diris Grinĉjo. — Ĉu ili entute similas vin?

— Jes, hm, nu ne: mi jam ne vere scias, — diris Arbobarbo penseme. — Sed ili ŝatus vian landon, do mi nur scivolis.

Arbobarbo tamen aparte interesiĝis pri ĉio koncerne Gandalfon; kaj plej interesiĝis pri la faroj de Sarumano. La hobitoj tre bedaŭris, ke ili sciis tiel malmulte pri ili: nur iom malprecizan raporton de Sam pri tio, kion Gandalfo diris al la Konsiliĝo. Sed ili almenaŭ sciis klare, ke Ugluko kaj ties trupo devenis de Isengardo kaj parolis pri Sarumano kiel pri sia mastro.

— Hm, hum! — diris Arbobarbo, kiam fine ilia historio serpentumis kaj alvagis ĝis la batalo inter la orkoj kaj la rajdistoj de Rohano. — Nu, nu! Jen amaso da novaĵoj tute sendube. Vi ne sciigis al mi ĉion, vere ne, nur proksimume. Sed mi ne dubas, ke vi faras tion, kion dezirus Gandalfo. Okazas io tre grava, tion mi povas kompreni, kaj kio ĝi estas, mi eble ekscios ĝustatempe, aŭ malĝustatempe. Je radiko kaj branĉeto, sed tio estas stranga afero: ekŝosas eta popolo, kiu ne estas sur la malnovaj listoj, kaj jen! reaperas la Naŭ forgesitaj Rajdantoj por persekuti ilin, kaj Gandalfo gvidas ilin dum longa vojaĝo, kaj Galadriela gastigas ilin en Karas Galadono, kaj orkoj persekutas ilin tra ĉiuj mejloj de Sovaĝlando: efektive ili ŝajnas trafitaj de ŝtormego. Mi esperas, ke ili travivos ĝin!

— Kaj kio pri vi mem? — demandis Gaja.

— Hum, hm, mi ne ĝenis min pri la Grandaj Militoj, — diris Arbobarbo, — tiuj plejparte koncernas elfojn kaj homojn. Tio estas okupiĝo de sorĉistoj: sorĉistoj ĉiam zorgas pri la estonteco. Al mi ne plaĉas zorgi pri la estonteco. Mi ne tute troviĝas je ies flanko, ĉar neniu tute troviĝas je mia flanko, se vi min komprenas: neniu zorgas pri la arbaroj tiom, kiom mi prizorgas ilin, eĉ ne elfoj nuntempe. Tamen mi pli simpatias kun elfoj ol kun aliaj: ĝuste la elfoj kuracis nian mutecon antaŭlonge, kaj tio estis granda komplezo neniam forgesinda, kvankam niaj vojoj disiĝis intertempe. Kaj ekzistas kompreneble aferoj je kies flanko mi tute ne estas; mi tute kontraŭas ilin: tiuj burárum, — li denove eligis profundan murmuregon de abomeno, — tiuj orkoj kaj ties mastroj.

» Mi siatempe maltrankvilis, kiam la ombro kuŝis sur Mornarbaro, sed kiam ĝi translokiĝis al Mordoro, mi dum kelka tempo ne zorgis: Mordoro estas tre malproksime. Sed ŝajnas, ke la vento turniĝas el la oriento kaj eble proksimiĝas la ŝrumpado de ĉiuj arbaroj. Nenion povas fari maljuna ento por rezisti tiun ŝtormon: li devas aŭ travivi ĝin aŭ dissplitiĝi.

» Sed nun Sarumano! Sarumano estas najbaro: mi ne povas preteratenti lin. Ion mi devas fari, supozeble. Mi ofte scivolis lastatempe, kion fari pri Sarumano.

— Kiu estas Sarumano? — demandis Grinĉjo. — Ĉu vi scias ion pri lia historio?

— Sarumano estas sorĉisto, — respondis Arbobarbo. — Pli ol tion mi ne povas diri. Mi ne konas la historion de sorĉistoj. Ili unue aperis post kiam la grandaj ŝipoj venis el trans la maro; sed ĉu ili venis kun la ŝipoj, mi neniam povis decidi. Sarumano kredeble estis alte taksata inter ili. Li ĉesis disvagadi kaj okupiĝi pri la aferoj de homoj kaj elfoj antaŭ iom da tempo — vi taksus tion antaŭ tre longa tempo; kaj li establiĝis en Angrenosto, aŭ Isengardo, kiel nomas ĝin la homoj el Rohano. Komence li estis tre kvieta, sed lia famo komencis kreski. Oni elektis lin ĉefo de la Blanka Konsilio, laŭdire; sed tio ne elturniĝis tre bone. Mi nun scivolas, ĉu eĉ tiam Sarumano ekturnis sin al misagado. Sed ĉiuokaze li tiam ne ĝenis siajn najbarojn. Mi kutimis paroli al li. Siatempe li ĉiam trapromenis miajn arbarojn. En tiuj tagoj li estis ĝentila, ĉiam petante mian permeson (almenaŭ kiam li renkontis min); kaj ĉiam aŭskultis entuziasme. Mi sciigis al li multajn aferojn kiujn li neniam malkovrus proprapene; sed li neniam repagis al mi per similaĵoj. Mi ne memoras, ke li iam sciigis al mi ion ajn. Kaj tia li ĉiam pli iĝis; lia vizaĝo, kiel mi ĝin memoras — ĉar jam delonge mi ne vidis ĝin — eksimilis fenestrojn sur ŝtona muro: fenestrojn kun ŝutroj interne.

» Mi opinias nun kompreni kiel li okupiĝas. Li komplotas fariĝi Potenco. Li havas menson el metalo kaj radoj; kaj li ne zorgas pri kreskaĵoj krom tiugrade, ke ili momente servas al li. Kaj jam estas klare, ke li estas nigra perfidulo. Li kunuliĝis kun naŭzuloj, kun la orkoj. Brm, hum! Eĉ pli malbone: li faris ion al ili, ion danĝeran. Ĉar tiuj isengardanoj pli similas misajn homojn. Estas trajto de misaĵoj venintaj dum la Granda Mallumo, ke ili ne toleras la sunlumon; sed la orkoj de Sarumano kapablas toleri ĝin malgraŭ tio, ke ili malamas ĝin. Mi scivolas, kion li faris? Ĉu ili estas homoj, kiujn li ruinigis, aŭ ĉu li kunfandis la rasojn orkan kaj homan? Tio estus nigra malvirtaĵo!

Arbobarbo grumblis momente, kvazaŭ li prononcus profundan subteran entan malbenon.

— Antaŭ kelka tempo mi komencis scivoli, kiel orkoj aŭdacis tiel senĝene trapasi miajn arbarojn, — li daŭrigis. — Nur lastatempe mi konjektis, ke kulpas Sarumano, kaj ke antaŭlonge li elspionis ĉiujn vojojn kaj malkovris miajn sekretojn. Li kaj lia fia popolo jam kreas ĥaoson. Tie ĉe la randoj ili faligas arbojn, bonajn arbojn. Iujn el la arboj ili nur detranĉas kaj lasas putri — jen orka misfaro; sed la plimultaj estas dishakitaj kaj forportitaj por nutri la fajrojn de Ortanko. Ĉiam leviĝas fumo el Isengardo nuntempe.

» Damnu lin je radiko kaj branĉo! Multaj el tiuj arboj estis miaj amikoj, kreitoj, kiujn mi konis ekde nukso kaj glano; multaj posedis proprajn voĉojn, kiuj jam perdiĝis por ĉiam. Kaj vidiĝas dezertoj kun stumpoj kaj rubusoj, kie iam troviĝis kantantaj boskoj. Mi maldiligentis. Mi malatentis aferojn. Tio devas ĉesi!

Arbobarbo abrupte levis sin de sia lito, stariĝis kaj batis per sia mano la tablon. La lumujoj tremis kaj eligis du ŝprucojn da flamo. En liaj okuloj estis flagro kvazaŭ verda fajro, kaj lia barbo hirtiĝis rigida kiel granda balailo.

— Mi ĉesigos tion! — li muĝis. — Kaj vi akompanos min. Vi eble povos helpi min. Tiel vi helpos ankaŭ la proprajn amikojn; ĉar se Sarumano ne estos haltigita, Rohano kaj Gondoro havos malamikon tiel malantaŭe, kiel antaŭe. Niaj vojoj koincidas — al Isengardo!

— Ni akompanos vin, — diris Gaja. — Ni faros laŭ nia povo.

— Jes! — diris Grinĉjo. — Plaĉus al mi vidi pereigon de l' Blanka Mano. Plaĉus al mi ĉeesti, eĉ se mi ne multe utilus: mi neniam forgesos Uglukon kaj la transiron de Rohano.

— Bone! Bone! — diris Arbobarbo. — Sed mi parolis haste. Ni devas ne hasti. Mi iĝis tro varma. Mi devas friskigi min kaj pensi, ĉar pli facile oni krias “ĉesu!” ol ĉesas.

Li paŝis al la arko kaj staris kelkan tempon sub la falanta pluvo de l' fonto. Poste li ridis kaj skuis sin, kaj kie ajn la akveroj falis flagrete de li al la tero, ili ekbrilis kiel ruĝaj kaj verdaj flameroj. Li revenis kaj rekuŝiĝis sur la liton kaj silentis.
 

Post iom da tempo la hobitoj aŭdis lin denove murmuranta. Li ŝajnis kalkuli per siaj fingroj.

— Fangorno, Finglaso, Fladrifo, jes, jes, — li suspiris. — Problemo estas, ke tiel malmultaj el ni postrestas, — li diris, turniĝante al la hobitoj. — Restas nur tri el la unuaj entoj, kiuj promenis en la arbaroj antaŭ la Mallumo: nur mi mem, Fangorno, kaj Finglaso kaj Fladrifo — se doni al ili la elfajn nomojn; vi rajtas nomi ilin Folikluzo kaj Haŭtŝelo, se tio pli plaĉas al vi. Kaj el ni tri Folikluzo kaj Haŭtŝelo ne multe utilas por tiu ĉi afero. Folikluzo iĝis dormema, preskaŭ arbeca, oni povus diri: li jam kutimas stari izolite duondorme tra la tuta somero kun la densa herbo de la gresejoj ĉirkaŭ la genuoj. Kovrita de foliecaj haroj li estas. Antaŭe li vigliĝis en la vintro; sed lastatempe li tro dormemis por marŝi longdistance eĉ tiam. Haŭtŝelo loĝis sur la montdeklivoj okcidente de Isengardo. Tie okazis la plej seriozaj perturboj. Lin vundis orkoj, kaj multaj el lia popolo kaj liaj arbgregoj estas murditaj kaj detruitaj. Li supreniris sur la altaĵojn, inter la betuloj, kiujn li plej amas, kaj li rifuzas descendi. Tamen mi verŝajne povus kunigi bravan grupon de niaj pli junaj personoj — se mi sukcesus komprenigi al ili la neceson; se mi sukcesus vigligi ilin: ni ne estas popolo hastema. Kiel domaĝe, ke ni estas tiel malmultaj!

— Kial ekzistas tiel malmultaj, dum vi vivis tiom longe en tiu ĉi lando? — demandis Grinĉjo. — Ĉu tre multaj mortis?

— Ho ne! — diris Arbobarbo. — Neniuj mortis de interne, kiel oni eble dirus. Iuj falis pro la misaj hazardoj de la longaj jaroj, kompreneble; kaj pli multaj iĝis arbecaj. Sed ni neniam estis multaj, kaj ni ne plimultiĝis. Estis neniom da entidoj — neniom da infanoj, oni povus diri, jam de terure longa jarkalkulo. Vidu, ni perdis la entedzinojn.

— Kiom vere triste! — diris Grinĉjo. — Kiel okazis, ke ili ĉiuj mortis?

— Ili ne mortis! — diris Arbobarbo. — Mi ja ne diris mortis. Ni perdis ilin, mi diris. Ni perdis ilin, kaj ni ne povas retrovi ilin. — Li ĝemspiris. — Mi supozis, ke la plimulto scias tion. Oni kantis kantojn pri la serĉado de la entoj por la entedzinoj inter elfoj kaj homoj de Mornarbaro ĝis Gondoro. Ne povas esti, ke tiuj estas tute forgesitaj.

— Bedaŭrinde la kantoj ne venis okcidenten trans la Montaron ĝis la Provinco, — diris Gaja. — Ĉu vi ne volos rakonti pli, aŭ kanti al ni unu el la kantoj?

— Jes, tion mi certe faros, — diris Arbobarbo, verŝajne kontenta pri la peto. — Sed mi ne povos rakonti ĝin ĝuste, nur resume; kaj poste ni devos ĉesigi nian interparolon: morgaŭ ni devos konsiliĝon kunvoki, kaj laboron fari, kaj eble komenci vojaĝon.
 

— Ĝi estas historio stranga kaj malĝoja, — li daŭrigis post paŭzo. — Kiam la mondo estis juna, kaj la arbaroj estis larĝaj kaj sovaĝaj, la entoj kaj la entedzinoj — kaj tiam estis entvirgulinoj: ha! la belo de Fimbretila, de Vergmembra la leĝerpieda, dum la epoko de nia juneco! — ili promenis kune, kaj ili loĝis kune. Sed niaj koroj ne kreskis sammaniere: la entoj donis sian amon al aĵoj, kiujn ili renkontis en la mondo, kaj entedzinoj direktis siajn pensojn al aliaj aferoj, ĉar la entoj amis la grandajn arbojn, sovaĝajn arbarojn, kaj la deklivojn de l' altaj montoj; kaj ili trinkis el la montaraj rojoj kaj manĝis nur tiajn fruktojn, kiajn la arboj lasis fali sur la padon; kaj ili lernis de la elfoj kaj interparolis kun la arboj. Sed la entedzinoj direktis siajn mensojn al la arboj pli malgrandaj kaj al la herbkampoj en la sunlumo trans la subo de l' arbaroj; kaj ili vidis la prunelojn en la densejoj kaj la sovaĝajn pomojn kaj la ĉerizojn florantajn en la printempo kaj la verdajn plantaĵojn en la akvejoj somere kaj la semantajn herbojn en la aŭtunaj kampoj. Ili ne deziris interparoli kun tiuj aĵoj; sed ili volis, ke tiuj aŭskultu kaj obeu tion, kio estis al ili dirita. La entedzinoj ordonis, ke ili kresku laŭ ilia volo kaj elpuŝu foliojn kaj fruktojn laŭ ilia plaĉo; ĉar la entedzinoj deziris ordon, abundon kaj pacon (per kio ili intencis, ke la aĵoj restu tie, kie ili lokis ilin). Do la entedzinoj kreis ĝardenojn por enloĝado. Sed ni entoj daŭre vagadis, kaj nur de tempo al tempo ni venis al la ĝardenoj. Poste, kiam venis la Mallumo en la nordo, la entedzinoj transiris la Grandan Riveron kaj kreis novajn ĝardenojn kaj kultivis novajn kampojn, kaj ni vidis ilin malpli ofte. Post la forigo de la Mallumo la lando de la entedzinoj riĉe burĝonis, kaj iliaj kampoj estis plenaj de tritiko. Multaj homoj lernis la metiojn de la entedzinoj kaj ege honoris ilin; sed ni estis por ili nura legendo, sekreto en la kerno de l' arbaro. Tamen jen ni ankoraŭ ĉi tie, dum la ĝardenoj de la entedzinoj estas dezertigitaj: la homoj nun nomas tion la Brunaj Terenoj.

» Mi memoras, ke okazis antaŭ tre longe — en la epoko de la milito inter Saŭrono kaj la homoj de l' Maro — trafis min deziro denove vidi Fimbretilan. Tre bela ŝi ankoraŭ ŝajnis, kiam mi lastfoje vidis ŝin, kvankam malmulte simila al la iama entvirgulino. Ĉar la entedzinoj estis kurbaj kaj brunigitaj pro la laboro; la haroj sekigitaj de la suno ĝis koloro de matura tritiko kaj la vangoj kvazaŭ ruĝaj pomoj. Tamen iliaj okuloj estis daŭre la okuloj de nia popolo. Ni transiris Anduinon kaj venis en ilian landon; sed ni trovis ĝin dezerto: ĝi estis tute bruligita kaj elradikita, ĉar milito trapasis ĝin. Sed la entedzinoj ne estis tie. Longe ni vokis kaj longe ni serĉis; kaj ni demandis al ĉiuj renkontitoj, laŭ kiu vojo foriris la entedzinoj. Iuj diris, ke ili ne vidis ilin; kaj iuj diris, ke ili vidis ilin promenantaj okcidenten, kaj iuj diris orienten, kaj aliaj suden. Sed kien ajn ni iris, ni ne trovis ilin. Nia malĝojo estis tre profunda. Tamen vokis la sovaĝaj arbaroj kaj tien ni reiris. Ĉar dum tre multaj jaroj ni kutimis de tempo al tempo eliri kaj serĉi la entedzinojn, marŝante vaste kaj larĝe kaj vokante ilin laŭ iliaj belaj nomoj. Sed dum la tempopasado ni iris pli malofte kaj vagis malpli foren. Kaj nun la entedzinoj estas por ni nuraj memoraĵoj kaj niaj barboj estas longaj kaj grizaj. La elfoj verkis multajn kantojn pri la Serĉado de la entoj kaj kelkaj kantoj transiris sur la langojn de homoj. Sed ni ne verkis kantojn tiuteme, ĉar sufiĉis al ni ĉanti iliajn belajn nomojn, kiam ni pensis pri la entedzinoj. Ni kredas, ke ni eble renkontiĝos denove en venonta tempo, kaj eble ni trovos ie landon, kie ni povos vivi kune kaj esti ambaŭ kontentaj. Sed estas aŭgurite, ke tio okazos nur kiam ni ambaŭ perdos ĉion, kion ni nun posedas. Kaj tre povas esti, ke tiu tempo finfine proksimiĝas. Ĉar se la praa Saŭrono detruis la ĝardenojn, ŝajnas probable, ke la hodiaŭa Malamiko velkigos ĉiujn arbarojn.

» Ekzistis elfa kanto, kiu priparolis tion, aŭ tiel mi komprenas ĝin. Ĝi kutime estis kantata ie-tie laŭlonge de la Granda Rivero. Tio neniam estis kanto enta, vidu: ĝi estus tre longa kanto en la enta lingvo! Sed ni konas ĝin parkere kaj zumas ĝin de tempo al tempo. Jen kiel ĝi sonas en via lingvo:

Ento:

Kiam printempo fagojn vekas, kaj en la branĉoj sukas,
kiam sovaĝa rojo lumas, kaj fruntojn vent' viŝtukas
en temp' longpaŝa, profundspira, kaj akras mont-aero,
revenu al mi! Venu diri, ke belas mia tero!
Entedzino:
Kiam printempas la kamparo, kaj oni semas grenon,
kiam majfloroj neĝobrile surkuŝas frukt-terenon,
kiam la suno kaj pluvetoj parfumas en l' aero,
mi restos kaj ne venos mi, ĉar belas mia tero.
Ento:
Kiam surmondas la somero kaj en tagmez' orplonĝa
por arboj disvolviĝas subfolie sorĉo sonĝa
en verdaj haloj, kaj la vent' el okcidento fonas:
revenu al mi! Venu diri, ke mia ter' plej bonas!
Entedzino:
Kiam somer' varmigas fruktojn, kaj bruniĝas beroj,
kaj blankas spikoj, oras pajlo, vendiĝas rikolteroj:
miel' kaj pomoj, kvankam vent' el okcidento fonas
mi sub la sun' ĉi tie restos, ĉar mia ter' plej bonas!
Ento:
Kiam sovaĝa vintro venos, kiu l' arbaron tranĉas,
kaj falas arboj, kaj la tagon senstela nokt' formanĝas,
kiam el oriento ventas, tiam en pluv' seneje
mi serĉos vin kaj vokos vin kaj al vi venos ree!
Entedzino:
Kiam kantfine en malhelo estos vintra veno,
kiam rompiĝis nuda branĉ' kaj pasis lum' kaj peno,
mi serĉos vin, atendos vin, ĝis ni kuniĝos ree
kaj kune iros laŭ la vojo tra la pluv' seneje.
Ambaŭ:
Ni kune iros laŭ la vojo al la okcidento,
kaj malproksime trovos landon de la korkontento.
Arbobarbo finis sian kanton.

— Tia ĝi estas, — li diris. — Ĝi estas elfa kompreneble: malpezkora, hastvorta, kaj baldaŭ finita. Mi supozas, ke ĝi estas sufiĉe bela. Sed la entoj povus diri pli siaflanke, se ili disponus la tempon! Sed nun mi intencas stariĝi kaj dormi iom. Kie vi staros?

— Ni kutimas kuŝiĝi por dormi, — diris Gaja. — Ni fartos bone, kie ni estas.

— Ĉu kuŝiĝi por dormi! — diris Arbobarbo. — Nu kompreneble tiel! Hm, hum: mi forgesis: kantado de tiu kanto memorigis min pri malnovaj epokoj; mi preskaŭ supozis ke mi alparolas junajn entidojn, fakte. Nu, vi povos kuŝi sur la lito. Mi iras stari sub la pluvo. Bonan nokton!

Gaja kaj Grinĉjo grimpis sur la liton kaj kurbe kuŝiĝis inter la molaj herboj kaj filikoj. Tie estis freŝe kaj dolĉarome kaj varme. La lumoj malfortiĝis kaj la ardo de l' arboj fadis; sed ekstere sub la arko ili vidis maljunan Arbobarbon staranta senmove kun la brakoj levitaj super la kapon. La helaj steloj rigardis desur la ĉielo kaj lumigis la falantan akvon verŝiĝantan sur liajn fingrojn kaj kapon kaj gutis, gutetis per centopaj arĝentaj akveroj al liaj piedoj. Aŭskultante la tintadon de l' akveroj la hobitoj endormiĝis.
 

Ili vekiĝis trovante friskan sunon, kiu brilis en la grandan korton kaj sur la fundon de la golfeto. Ĉifonoj de alta nubo estis supre drivantaj laŭ forteta orienta vento. Arbobarbo estis nenie videbla; sed dum Gaja kaj Grinĉjo banis sin en la apudarka baseno, ili aŭdis lin zumi kaj kanti suprenvenante laŭ la pado inter la arboj.

— Hu, ho! Bonan matenon, Gaja kaj Grinĉjo! — li muĝis vidinte ilin. — Vi dormas longe. Mi jam iris plurcent paŝojn hodiaŭ. Nun ni trinkos iom kaj iros al Entmuteo.

Li verŝis por ili el ŝtona vazo du plenajn bovlojn, sed el malsama vazo. La gusto ne estis tia, kia ĝi estis la antaŭan vesperon: ĝi estis pli tereca kaj riĉa, pli nutra kaj manĝaĵsimila, por tiel diri. Dum la hobitoj trinkis sidante ĉe la litrando kaj mordetante pecetojn da elfa kuko (pli pro tio, ke ili sentis, ke manĝado estas necesa parto de la matenmanĝo, ol ĉar ili estis malsataj), Arbobarbo staris zumante en la enta aŭ la elfa aŭ iu fremda lingvo kaj rigardis la ĉielon.

— Kie estas Entmuteo? — Grinĉjo riskis demandi.

— Hu, he? Ĉu Entmuteo? — diris Arbobarbo sin turnante. — Ĝi estas ne loko, ĝi estas kunveno de entoj — kio ne okazas ofte nuntempe. Sed mi sukcesis persvadi sufiĉe grandan aron promesi, ke ili venos. Ni renkontiĝos tie, kie ni ĉiam renkontiĝis: Derndinglo nomas ĝin la homoj. Ĝi estas fore suda de ĉi tie. Ni devas alveni antaŭ la tagmezo.

Postnelonge ili ekiris. Arbobarbo portis la hobitojn sur siaj brakoj kiel pasinttage. Ĉe la elirejo de la korto li turniĝis dekstren, transpaŝis la rojon, kaj paŝegis suden ĉesube de grandaj falintaj deklivoj, kie arboj maloftis. Supre de tiuj la hobitoj vidis densejojn betulajn kaj sorpujajn, kaj post tiuj malhelajn suprenirantajn pinarbarojn. Baldaŭ Arbobarbo sin turnis iomete for de la montetoj kaj plonĝis en densajn boskojn, kie la arboj estis pli grandaj, pli altaj kaj pli densaj ol la arboj, kiujn la hobitoj vidis iam antaŭe. Dum kelka tempo ili malforte spertis tiun senton de sufokiĝo, kiun ili rimarkis, kiam ili la unuan fojon eniris Fangornon, sed tio baldaŭ pasis. Arbobarbo ne parolis al ili. Li zumis al si profunde kaj penseme, sed Gaja kaj Grinĉjo aŭdis neniujn efektivajn vortojn: tio sonis kiel bum, bum, rumbum, burar, bum bum, darar bum bum, darar bum, kaj tiel plu kun konstanta ŝanĝiĝo de notoj kaj ritmo. De tempo al tempo ŝajnis al ili, ke ili aŭdas respondon, ian zumon aŭ vibron de sono, kiu ŝajnis veni el la tero, aŭ el la branĉoj super iliaj kapoj, aŭ eble el la trunkoj de la arboj; sed Arbobarbo nek haltis nek turnis sian kapon flanken.
 

Ili vojaĝis longe — Grinĉjo provis kalkuli la “ent-paŝojn”, sed malsukcesis, perdiĝinte ĉirkaŭ tri mil — kiam Arbobarbo komencis malrapidigi siajn paŝojn. Subite li haltis, demetis la hobitojn kaj levis siajn kavigitajn manojn al la buŝo tiel, ke ili formis kavan tubon; poste li blovis aŭ vokis tra ili. Granda hum hom elsonoris kvazaŭ profundgorĝa korno en la arbaro kaj ŝajnis reeĥi de la arboj. De malproksime venis el pluraj direktoj simila hum hom, kiu estis ne eĥo, sed respondo.

Arbobarbo sidigis Gajan kaj Grinĉjon sur siajn ŝultrojn kaj denove ekpaŝegis, de tempo al tempo eligante novan kornovokon, kaj ĉiufoje la respondoj estis pli laŭtaj kaj pli proksimaj. Tiamaniere ili finfine venis al io, kio aspektis kiel nepenetrebla muro de malhelaj ĉiamverdaj arboj, kiajn la hobitoj neniam antaŭe vidis: tiuj branĉiĝis jam de la radikoj kaj estis dense vestitaj per malhelaj glaceaj folioj kvazaŭ sendornaj ileksoj, kaj ili havis multajn rigidajn rekte starantajn florpintojn kun grandaj brilaj olivkoloraj burĝonoj.

Turniĝinte maldekstren kaj laŭirinte tiun heĝegon Arbobarbo venis post kelkaj paŝoj al mallarĝa enirejo. Tra ĝi pasis trivita pado kiu subite plonĝis laŭ longa apika deklivo. La hobitoj vidis, ke ili descendas al granda kavaĵo, ronda preskaŭ kiel bovlo, tre larĝa kaj profunda, kronita ĉe la rando per la alta malhela ĉiamverda heĝego. Interne ĝi estis glata kaj herbvestita, kaj malestis arboj krom tri tre altaj kaj belaj arĝent-betuloj, kiuj staris funde de la bovlo. Du aliaj padoj kondukis en la kavaĵon de l' okcidento kaj de la oriento.

Pluraj entoj estis jam alvenintaj. Pliaj venis sur la aliaj padoj kaj kelkaj jam sekvis Arbobarbon. Dum ili proksimiĝis, la hobitoj gvatis ilin. Ili atendis vidi nombron da kreitoj tiel similaj al Arbobarbo, kiel unu hobito similas alian (almenaŭ laŭ okulo de fremdulo); kaj ili tre surpriziĝis vidante nenion tian. La entoj tiom malsimilis unu alian, kiom arboj arbojn: iuj tiom malsimilaj inter si, kiom unu arbo malsimilas alian kun sama nomo, sed tute aliaj kreskiĝo kaj historio; kaj iuj tiom diferencaj, kiom unu arbospeco de alia, kiel betulo de fago, kverko de abio. Estis kelkaj entoj pli maljunaj, barbohavaj kaj tuberozaj kiel arboj sanaj sed antikvaj (kvankam neniu el ili aspektis tiom antikva kiom Arbobarbo); kaj estis altaj fortaj entoj junmembraj kaj glathaŭtaj kiel vivzenitaj arbaranoj; sed mankis junaj entoj, mankis arbidoj. Entute ĉirkaŭ dudek kvar staris sur la larĝa herba fundo de la kavaĵo, kaj tiom multaj aliaj enmarŝadis.

Komence Gajan kaj Grinĉjon impresis ĉefe la varieco, kiun ili vidis: la multaj formoj kaj koloroj, la diferencoj de zonmezuro kaj alteco, la longeco de kruroj kaj brakoj, la nombro de fingroj sur la manoj kaj piedoj (iom inter tri ĝis naŭ). Kelkaj ŝajnis pli-malpli parencaj al Arbobarbo kaj memorigis al ili betulojn aŭ kverkojn. Sed estis alispecaj. Iuj revokis kaŝtanarbon: brunhaŭtaj entoj kun larĝaj disfingraj manoj kaj mallongaj dikaj kruroj. Iuj revokis fraksenon: altaj rektaj grizaj entoj kun multfingraj manoj kaj longaj kruroj; iuj abion (la plej altaj entoj), kaj aliaj betulon, sorpujon kaj tilion. Sed kiam la entoj ĉiuj ĉirkaŭstaris Arbobarbon, iomete klinante siajn kapojn, murmurante per siaj lantaj muzikaj voĉoj, kaj rigardante longe kaj atente la fremdulojn, tiam la hobitoj vidis, ke ili estas ĉiuj samspecaj kaj ĉiuj havas samajn okulojn, ne ĉiuj tiel oldaj aŭ profundaj kiel tiuj de Arbobarbo, sed ĉiuj kun tiu sama lanta sendevia pensema esprimo kaj la sama verda flagro.

Tuj kiam la tuta trupo kunvenis en larĝa cirklo ĉirkaŭ Arbobarbo, komenciĝis stranga kaj nekomprenebla konversacio. La entoj komencis murmuri malrapide: jen unu aliĝis, poste alia, ĝis ĉiuj kune ĉantis laŭ longa ritmo leviĝanta kaj subiranta, jen pli laŭte unuflanke de la ringo, jen tie formortante kaj leviĝante al muĝego aliflanke. Kvankam li povis nek distingi nek kompreni la vortojn — li supozis, ke la lingvo estas la enta — Grinĉjo komence trovis la sonon tre agrable aŭskultinda; sed iom post iom lia atentemo ekvelkis. Post longa tempo (kaj la ĉantado ne donis signon pri ĉesemo) li konstatis sin scivolanta, ĉu pro tio ke la enta estas tia “malhasta” lingvo ili jam progresis post Bonan matenon; kaj se Arbobarbo volus nomumi ĉiujn, kiom da tagoj necesus por kanti ĉiujn nomojn. “Mi scivolas kiel oni diras entlingve jes kaj ne”, — li pensis. Li oscedis.

Arbobarbo tuj atentis lin.

Hm, ha, hej, Grinĉjo mia! — li diris, kaj la ceteraj entoj ĉesigis sian ĉantadon. — Vi estas popolo hastema, tion mi forgesis; kaj ĉiuokaze estas lacige aŭskulti parolon, kiun vi ne komprenas. Vi rajtas nun alteriĝi. Mi sciigis al la Entmuteo viajn nomojn, kaj ili vidis vin, kaj ili konsentis, ke vi ne estas orkoj, kaj ke nova verso estu inkluzivita en la malnovaj listoj. Ni ankoraŭ ne progresis pli, sed tio estas rapida laboro en Entmuteo. Vi kaj Gaja rajtas ĉirkaŭpromeni en la kavaĵo, se vi volas. Troviĝas puto da bona akvo, se vi bezonas refreŝiĝon, tie fore ĉe la norda deklivo. Ankoraŭ parolotas kelkaj vortoj, antaŭ ol la Entmuteo vere komenciĝos. Mi venos vidi vin denove kaj rakontos, kiel progresas la aferoj.

Li demetis la hobitojn. Antaŭ ol formarŝi ili profunde riverencis. Tiu faro ŝajnis amuzi tre multe la entojn, se juĝi laŭ ties murmuroj kaj la flagrado de la okuloj; sed ili baldaŭ reiris al la propraj aferoj. Gaja kaj Grinĉjo supreniris la padon venantan el la okcidento kaj trarigardis la apertaĵon en la heĝego. Longaj arbokovritaj deklivoj leviĝis de la rando de l' kavaĵo, kaj malproksime super la abioj de l' plej fora firsto leviĝis akra kaj blanka pinto de alta monto. Sude maldekstre ili povis vidi la arbaron descendi al griza malproksimo. Tie fore estis pala verda briletaĵo, kiu laŭ konjektoj de Gaja estis ekvido de l' ebenaĵoj de Rohano.
 

— Mi scivolas, kie estas Isengardo? — diris Grinĉjo.

— Mi ne tute certas, kie ni estas, — diris Gaja; — sed tiu monto estas probable Metedraso, kaj, se mi bone memoras, la ringo de Isengardo kuŝas en forkejo aŭ profunda fendaĵo je la ekstremo de l' montaro. Ĝi estas probable sube post tiu ĉi granda firsto. Ŝajnas troviĝi ia fumo aŭ nebuleto tie, maldekstre de la pinto, ĉu vi ne opinias?

— Kia estas Isengardo? — diris Grinĉjo. — Mi scivolas, kion kapablas entoj fari pri ĝi ĉiuokaze.

— Ankaŭ mi, — diris Gaja. — Isengardo estas ia ringo el rokoj aŭ montoj, mi kredas, kun ebena loko interne kaj insulo aŭ pilastro el roko meze, nomita Ortanko. Sur ĝi Sarumano havas turegon. Troviĝas pordo, eble pli ol unu, en la ĉirkaŭa muro, kaj mi opinias, ke trafluas ĝin rivereto; ĝi venas el la montaro kaj fluadas plu tra la Breĉo de Rohano. Ĝi ne ŝajnas loko, kiun entoj kapablas trakti. Sed mi strange sentas pri ĉi entoj: ial mi ne kredas, ke ili estas tiel sendanĝeraj kaj, nu, ridindaj, kiel ili ŝajnas. Ili ŝajnas lantaj, kuriozaj kaj paciencaj, preskaŭ tristaj; kaj tamen mi kredas, ke ili povus agitiĝi. Se tio okazus, mi preferus ne esti inter la kontraŭuloj.

— Jes, — diris Grinĉjo. — Mi scias, kion vi celas diri. Eble temus pri diferenco inter maljuna bovino kuŝanta kaj penseme remaĉanta kaj taŭro impetiĝanta; kaj la ŝanĝiĝo povus okazi subite. Mi scivolas, ĉu Arbobarbo agitos ilin. Mi certas, ke li intencas provi. Sed al ili ne plaĉas agitiĝi. Arbobarbo mem agitiĝis hieraŭ vespere, kaj poste subpremis tion.

La hobitoj returniĝis. La voĉoj de la entoj daŭre leviĝis kaj subeniĝis en ilia konklavo. La suno jam supreniris sufiĉe alten por transrigardi la heĝegon: ĝi brilis sur la suproj de la betuloj kaj lumigis la nordan flankon de la kavaĵo per friska flava lumo. Tie ili vidis etan ekbrilan fonton. Ili marŝis laŭ la rando de l' bovlego sube de l' ĉiamverdaĵoj — estis agrable senti denove malvarmetan herbon ĉirkaŭ la piedfingroj kaj ne rapidemi — kaj poste ili degrimpis al la sputanta akvo. Ili trinkis iomete puran malvarman akran gluton, kaj sidiĝis sur muskokovritan ŝtonon rigardante la sunlumerojn sur la herbo kaj la ombrojn de l' velantaj nuboj pasantajn sur la fundo de la kavaĵo. La murmurado de la entoj daŭradis. Tiu loko ŝajnis tre stranga kaj izolita, ekster ilia mondo kaj malproksime de ĉio okazinta al ili. Envolvis ilin granda sopiro pri la vizaĝoj kaj voĉoj de iliaj kunuloj, precipe pri Frodo kaj Sam, kaj pri Paŝegulo.

Finfine okazis paŭzo de la entaj voĉoj; kaj levante la kapojn ili vidis Arbobarbon venanta al ili kun alia ento ĉeflanke.

— Hm, hum, jen mi denove, — diris Arbobarbo. — Ĉu vi laciĝis aŭ spertas senpacienciĝon, hmm, ha? Nu bedaŭrinde vi devas ankoraŭ ne senpacienciĝi. Ni jam kompletigis la unuan stadion, sed mi ankoraŭ devas reklarigi aferojn al tiuj, kiuj loĝas malproksime de Isengardo, kaj al tiuj, kun kiuj mi ne povis kontaktiĝi antaŭ la Entmuteo, kaj poste ni devos decidi kion fari. Tamen decido pri kion fari ne okupas la entojn tiel longe kiel rakonti la faktojn kaj okazaĵojn, laŭ kiuj ili devas decidiĝi. Sed ne havas sencon nei, ke ni restos ĉi tie iom longe: tre verŝajne du tagojn. Do mi venigis al vi kunulon. Li havas entan domon proksime. Bregalado estas lia elfa nomo. Li diras, ke li jam decidiĝis, kaj al li ne necesas resti ĉe la Entmuteo. Hm, hm, li estas plej simila inter ni al ento hastema. Vi sekve devus bone akordiĝi. Adiaŭ. — Arbobarbo turniĝis kaj forlasis ilin.

Bregalado staris kelkan tempon rigardante gravmiene la hobitojn; kaj ili rigardis lin, scivolante kiam li montros signojn de “hasteco”. Li estis alta kaj ŝajnis esti unu el la pli junaj entoj; li havis sur la brakoj kaj kruroj haŭton glatan kaj briletan; liaj lipoj estis ruĝecaj, kaj lia hararo estis grizverda. Li povis kliniĝi kaj balanciĝi kiel svelta arbo pro la vento. Finfine li ekparolis, kaj lia voĉo, kvankam sonora, estis pli alta kaj pli klara ol tiu de Arbobarbo.

— Ha, hmm, miaj amikoj, ni iru promeni! — li diris. — Mi estas Bregalado, kio estas Rapidtrunko vialingve. Sed tio estas nur kromnomo, kompreneble. Oni tiel nomas min, de kiam mi diris jes al pliaĝulo, antaŭ ol li kompletigis sian demandon. Cetere, mi trinkas rapide kaj foriras, dum iuj ankoraŭ malsekigas siajn barbojn. Venu kun mi!

Li streĉis suben la du belformajn brakojn kaj donis po longfingran manon al la hobitoj. La tutan tagon ili kunpromenis en la arbaro, kantante kaj ridante; ĉar Rapidtrunko ofte ridis. Li ridis kiam aperis la suno de post nubo, li ridis kiam ili alvenis rojon aŭ fonton: tiam li kliniĝis kaj malsekigis plaŭde siajn piedojn kaj kapon per akvo; li ridis kelkfoje pro ia bruo aŭ flustro inter arboj. Kiam ajn li vidis sorpujon li haltis kelkan tempon elstreĉinte siajn brakojn, kantis kaj balanciĝis dumkante.

Je noktiĝo li kondukis ilin al sia enta domo: nenio krom muskokovrita ŝtono starigita sur gazoneroj sub verda teramaso. Sorpujoj kreskis cirkle ĉirkaŭ ĝi, kaj troviĝis akvo (kiel en ĉiuj entaj domoj), fonto bobelanta el la teramaso. Ili interparolis kelkan tempon, dum mallumo kovris la arbaron. Ne malproksime la voĉoj de la Entmuteo estis ankoraŭ aŭdeblaj; sed nun tiuj ŝajnis pli profundaj kaj malpli lakonaj, kaj de tempo al tempo iu granda voĉo leviĝis en alta kaj rapidiĝanta muzikeco dum la aliaj forvelkis. Sed apud ili Bregalado parolis milde en ilia propra lingvo, preskaŭ flustre; kaj ili sciiĝis, ke li estas popolano de Haŭtŝelo, kaj la tereno, en kiu ili loĝis, estis perfortita. Tio ŝajnis al la hobitoj tute sufiĉe klarigi lian “rapidecon” almenaŭ rilate la orkojn.

— En mia hejmo estis sorpujoj, — diris Bregalado, mallaŭte kaj malĝoje, — sorpujoj, kiuj enradikiĝis kiam mi estis entido, antaŭ multaj multaj jaroj en la kvieto de la mondo. La plej maljunaj estis plantitaj de la entoj en provo komplezi la entedzinojn, sed tiuj rigardis ilin, ridetis kaj diris, ke ili scias, kie kreskas floraro pli blanka kaj fruktoj pli riĉaj. Tamen neniuj arboj el tiu raso, la popolo de la Rozo, tiom belas laŭ mi. Kaj tiuj arboj kreskis, kreskadis ĝis ĉies ombro similis verdan halon, kaj iliaj ruĝaj beroj en la aŭtuno estis ŝarĝo, belo kaj mirindaĵo. Birdoj kutimis veni tien multnombre. Mi ŝatas birdojn, eĉ kiam ili babilaĉas; kaj la sorpujoj disponas pli ol sufiĉe da beroj. Sed la birdoj iĝis neamikecaj kaj avidaj kaj ŝiris la arbojn, teren ĵetis la fruktojn kaj ne manĝis ilin. Poste venis orkoj kun hakiloj kaj fortranĉis miajn arbojn. Mi venis kaj vokis ilin laŭ iliaj longaj nomoj, sed ili ne vibris, ili nek aŭdis nek respondis: ili kuŝis mortintaj.

Ho Orofarna, Lasemista, Karnemirja!
Ho sorpoarbo, ĉe la hararo la floroj kiom blankis!
Ho aorpoarb, mi vin vidis ĉarmi, kiam somer' ne mankis,
la ŝelo helis, folioj belis, tre mildis voĉa sono:
kaj jen surkape kiom tre frape or-ruĝis via krono!
Ho sorpoarboj, jam mortaj haroj sekas kaj grizas lame;
la kron' kaputas, la voĉo mutas, silenta porĉiame.
Ho Orofarna, Lasemista, Karnemirja!
La hobitoj endormiĝis aŭdante la mallaŭtan kantadon de Bregalado, kiu ŝajnis lamenti multlingve pri la pereo de la arboj, kiujn li amis.
 

Ankaŭ la postan tagon ili pasigis en lia societo, sed ili ne vagis malproksime de lia “domo”. La pliparton de la tempo ili sidis silente sub ŝirmo de la teramaso, ĉar la vento pli malvarmis, kaj la nuboj estis pli densaj kaj pli grizaj; malmultis la sunlumo, kaj malproksime la voĉoj de la entoj ĉe la Entmuteo plu leviĝis kaj subeniĝis, foje laŭtaj kaj fortaj, foje malaltaj kaj malĝojaj, foje pli rapidaj, foje malrapidaj kaj solenaj kiel mortkanto. Venis la dua nokto, kaj daŭre la entoj konklavis sub hastaj nuboj kaj intermitaj steloj.

La tria tago aŭroris malbela kaj ventoplena. Je sunleviĝo la entaj voĉoj leviĝis bruege kaj poste fordampiĝis denove. Kun pasado de la mateno, la vento malfortiĝis, kaj la aero iĝis atendeme peza. La hobitoj povis vidi, ke Bregalado aŭskultas atente, kvankam por ili en la kavaĵo de lia enta domo la sono de la Entmuteo mallaŭtis.

Venis la posttagmezo, kaj la suno, irante okcidenten al la montaro, elsendis longajn flavajn radiojn inter la fendetoj kaj truetoj de la nuboj. Subite ili konstatis, ke ĉio tre kvietas; staris la tuta arbaro en aŭskulta silento. Kompreneble, la entaj voĉoj ĉesis. Kion tio signifis? Bregalado estis staranta rekte kaj streĉite, rerigardante norden al Derndinglo.

Tiam aŭdiĝis krake kriego sonora: ra-hum-ra! La arboj vibris kaj kurbiĝis kvazaŭ ventobato trafus ilin. Sekvis alia paŭzo, kaj poste marŝmuziko komenciĝis kiel solenaj tamburoj, kaj super la ruliĝantaj taktoj kaj batoj ŝveliĝis voĉoj kantantaj alte kaj forte.

Ni venas kure kuntambure: ta-runda runda runda rure!
La entoj venis: ĉiam pli proksime kaj pli laŭte leviĝis ilia kanto:
Ni venas korne kaj tambure: ta runa-runa runa rure!
Bregalado levis la hobitojn kaj elpaŝis el sia domo.
 

Postnelonge ili vidis alproksimiĝi la marŝantan linion: la entoj svingiĝis antaŭen al ili grandpaŝe suben laŭ la deklivo. Arbobarbo antaŭis, kaj proksimume kvindek kunuloj sekvis lin po du egalpaŝe piede, batante la takton sur la koksoj per siaj manoj. Kiam ili alproksimiĝis, videblis la ekbriloj kaj flagroj en iliaj okuloj.

— Hum, hom! Jen ni venas kun eksplodo, jen ni venas finfine! — vokis Arbobarbo ekvidante Bregaladon kaj la hobitojn. — Venu, aliĝu al la Entmuteo! Ni ekiras. Ni ekiras al Isengardo!

— Al Isengardo! — la entoj kriis multvoĉe.

— Al Isengardo!

Al Isengardo! malgraŭ gardo de l' ĉirkaŭaj ŝtonaj pordoj;
al Isengard' en forta ard' dum ŝtone nudas ĝiaj fortoj,
ni iras, iras al milito, disfaligi ĝin kun spito;
ĉar brulas trunk' kaj branĉoj brulas, forno muĝas — al milito!
Al land' agaca marŝ' minaca, ni tambure venas, venas;
       al Isengard' minace venas!
       Minace kaj milite venas!


Tiel ili kantis marŝante suden.

Bregalado brilokule aliĝis apud Arbobarbo. La maljuna ento nun reprenis la hobitojn kaj surŝultrigis ilin, kaj tiel ili rajdis fiere antaŭ la kantanta trupo kun batantaj koroj kaj kapoj alte tenataj. Kvankam ili atendis, ke okazos io finfine, mirigis ilin la ŝanĝiĝo envolvinta la entojn. Tio ŝajnis nun tiel subita, kiel la elverŝiĝo de tajdo delonge barita de digo.

— La entoj finfine decidiĝis iom rapide, ĉu ne? — Grinĉjo riskis diri post kelka tempo, kiam la kantado momente ĉesis kaj aŭdiĝis nur la batado de manoj kaj piedoj.

— Ĉu rapide? — diris Arbobarbo. — Hum! Jes ja. Pli rapide ol mi atendis. Efektive mi ne vidis ilin tiel agititaj jam treege longe. Ni entoj ne ŝatas agitiĝi; kaj ni neniam agitiĝas, krom se estas al ni klare, ke niaj arboj kaj niaj vivoj troviĝas en granda danĝero. Tio ne okazis en la Arbarego depost la militoj inter Saŭrono kaj la Homoj de l' Maro. Estas la orka agado, la malrespondeca hakado — rárum — sen eĉ la malinda senkulpigo de fajronutrado, kiu kolerigis nin; kaj la perfido far la najbaro, kiu devus helpi nin. Sorĉistoj devus kompreni pli bone: ili ja komprenas pli bone. Ekzistas neniu malbeno en la elfa, la enta, aŭ en la lingvoj de homoj sufiĉe severa por tia perfido. Bas Sarumano!

— Ĉu vi efektive rompos la pordegon de Isengardo? — demandis Gaja.

— Ho, hm, nu, ni ja povus, vidu! Vi eble ne scias, kiom ni estas fortaj. Eble vi aŭdis pri troloj? Ili estas potence fortaj. Sed troloj estas nur surogatoj, kreitaj de la Malamiko en la Granda Mallumo, moke je la entoj, kiel orkoj estas surogataj elfoj. Ni estas pli fortaj ol troloj. Ni estas kreitaj el la ostoj de la tero. Ni povas disspliti ŝtonon samkiel arbradikoj, nur pli rapide, multe pli rapide, se niaj mensoj agitiĝis! Se ni ne estos dehakitaj aŭ fajre detruitaj aŭ sorĉitaj, ni povos disfendi Isengardon je splitoj kaj fende diserigi ĝiajn murojn.

— Sed Sarumano klopodos malhelpi vin, ĉu ne?

— Hm, ha, jes, tiel estas. Tion mi ne forgesis. Efektive mi longe pripensis tion. Sed, vidu, multaj entoj estas pli junaj ol mi, je multaj arbovivoj. Nun ili ĉiuj estas agititaj, kaj ilia menso direktiĝas al unusola afero: disrompo de Isengardo. Sed baldaŭ ili komencos pensi denove: ili trankviliĝos iom, kiam ni sorbos nian vesperan trinkaĵon. Kian soifon ni havos! Sed lasu ilin nun marŝi kaj kanti! Longa vojo estas irota kaj antaŭ ni estas tempo por pensado. Valoras, ke ni ekiris.

Arbobarbo marŝis plu, kantante kelkan tempon kun la aliaj. Sed post iom da tempo lia voĉo murmuriĝis kaj denove silentiĝis. Grinĉjo povis vidi, ke lia maljuna frunto estas sulketita kaj nodoza. Finfine li rigardis supren, kaj Grinĉjo povis vidi en liaj okuloj esprimon malĝojan, malĝojan, sed ne malfeliĉan. En ili estis lumo, kvazaŭ la verda flamo sinkus pli profunden en la malhelajn putojn de lia pensado.

— Kompreneble, karaj amikoj, estas sufiĉe probable, — li malrapide diris, — ke ni iras al la propra finsorto: la lasta marŝado de la entoj. Sed se ni restus hejme kaj farus nenion, la finsorto ĉiuokaze trafus nin, pli aŭ malpli baldaŭ. Tiu penso delonge kreskis en niaj koroj; kaj tial ni marŝas nun. Tio ne estis hasta decido. Nun finfine la lasta marŝado de la entoj valoros kanton. Jes, — li suspiris, — ni eble helpos la ceterajn popolojn, antaŭ ol ni forpasos. Tamen mi ŝatus vidi realiĝon de la kantoj pri la entedzinoj. Mi kore ŝatus revidi Fimbretilan. Sed vidu, miaj amikoj, kantoj kiel arboj fruktas nur siatempe kaj siamaniere: kaj kelkfoje ili velkas maloportune.
 

La entoj paŝadis rapidpaŝe. Ili descendis en longan faldaĵon de la tero, kiu deklivis suden. Jam ili komencis supren grimpi, kaj supren, al la alta okcidenta firsto. La arboj maloftiĝis, kaj ili venis al disaj bosketoj da betuloj, kaj poste al nudaj deklivoj kie kreskis nur malmultaj magraj pinoj. La suno sinkis post la malhelan montodorson antaŭ ili. Grize krepuskiĝis.

Grinĉjo retrorigardis. La entoj estis plimultiĝintaj — aŭ kio okazis? Kie devus kuŝi la malklaraj nudaj deklivoj, kiujn ili trapasis, tie li pensis vidi boskojn da arboj. Sed tiuj moviĝis! Ĉu eblis, ke la arboj de Fangorno vekiĝis, kaj la arbaro leviĝas marŝante transmonten al la milito? Li viŝis siajn okulojn scivolante, ĉu dormo aŭ ombroj trompis lin; sed la grandaj grizaj formoj moviĝis senĉese antaŭen. Aŭdiĝis bruo kiel vento tra multaj branĉoj. La entoj jam proksimiĝis al la verto de la firsto, kaj kantado tute ĉesis. Noktiĝis, kaj sekvis silento: nenio aŭdeblis krom mallaŭta vibrado de la tero sub la piedoj de la entoj kaj susuro, ombro de flustro, kvazaŭ pro multaj drivantaj folioj. Fine ili ekstaris sur la supro kaj rigardis suben en malhelan puton: la grandan fendaĵon ĉe la montekstremo: Nan Kuruniro, la valo de Sarumano.

— Nokto envolvas Isengardon, — diris Arbobarbo.

Tradukis el la angla lingvo William Auld


Oni ne rajtas, plene aŭ parte, publikigi ĉi tiujn tekstojn papere aŭ elektronike sen permeso de la eldonejo.


Tolkien en Esperanto