John Ronald Reuel Tolkien

La reveno de la Reĝo

La tria parto de La Mastro de l' Ringoj

La titolo de la originalo
The Return of the King

Serio Mondliteraturo, volumo 5

2a eldono, korektita 2007
1a eldono 1997

Tradukis el la angla lingvo William Auld

Redaktis, kompostis kaj enpaĝigis Aleksander Korĵenkov
Provlegis Brian Drake, Andreas Emmerich, William Harmon
Korektis Halina Gorecka
Kovrilo de Vladimiras Beresniovas

La eldonon ebligis senintereza prunto de FAME-Fondaĵo.

Tolkien J.R.R. La reveno de la Reĝo: La tria parto de La Mastro de l' Ringoj / Tradukis el la angla William Auld. — 2a eldono, korektita. — Kaliningrado: Sezonoj, 2007. — 328 paĝoj. — (Serio Mondliteraturo; №5).

© Traduko William Auld, 1997.
© Enkonduko, mapoj, aranĝo Sezonoj, 2007.

Enhavo

LA KVINA LIBRO

Resumo
1. Minaso Tirit
2. La forpaso de la Griza Trupo
3. La apelo en Rohano
4. La sieĝo de Gondoro
5. La rajdado de la rohananoj
6. La batalo sur la Kampoj Pelenoraj
7. La ŝtiparo de Denetoro
8. La Domoj de Kuracado
9. La lasta debato
10. La Nigra Pordego malfermiĝas

LA SESA LIBRO

1. La turego de Cirito Ungol
2. La ombra lando
3. La Monto de Sorto
4. La Kampo de Kormaleno
5. La Reganto kaj la Reĝo
6. Multaj disiĝoj
7. Hejmenire
8. La purigado de la Provinco
9. La Grizaj Havenoj

La sesa libro

Ĉapitro 3

La Monto de Sorto

Sam metis sian ĉifitan orkan mantelon sub la kapon de sia mastro kaj kovris sin kaj lin per la griza robo de Lorieno; kaj kiam li faris tion, liaj pensoj direktiĝis al tiu bela lando kaj al la elfoj, kaj li esperis, ke la tolo, kiun ili teksis, eble havos iom da kapablo teni ilin kaŝitaj preterespere en tiu sovaĝejo de timo. Li aŭdis la interbatiĝon kaj kriojn formorti, kiam la trupoj trapasis al Isenbuŝo. Ŝajnis, ke dum la konfuzo kaj la intermiksiĝo de multaj trupoj diversspecaj ilia foresto ne rimarkiĝis, ĉiuokaze ne ĝis tiam.

Sam sorbetis gluton da akvo, sed insistis, ke Frodo trinku, kaj kiam lia mastro refortiĝis iomete, li donis al li tutan oblaton da valorega vojpano kaj devigis lin manĝi ĝin. Poste, tro elĉerpitaj por sperti eĉ iom da timo, ili etendis sin kuŝe. Ili dormis iom en maltrankvilaj periodetoj; ĉar ilia ŝvito frostiĝis sur ili, kaj la malmolaj ŝtonoj mordis ilin, kaj ili frostotremetis. El la nordo tra la Nigra Pordego kaj Cirito Gorgor fluis flustre laŭ la tero maldensa malvarma aero.

Matene venis denove lumo griza, ĉar en la altaj regionoj ankoraŭ blovis la okcidenta vento, sed sube sur la ŝtonoj malantaŭ la bariloj de la Nigra Lando la aero ŝajnis preskaŭ mortinta, malvarmega tamen sufoka. Sam supren rigardis el la kavo. La tero ĉie ĉirkaŭe estis morna, plata kaj grizbruna. Sur la proksimaj vojoj nenio nun moviĝis; sed Sam timis pri la vaĉaj okuloj sur la muro de Isenbuŝo, je ne pli ol mejlokono norde. Sud-oriente, malproksima kiel malhela elstara ombro, baŭmis la Monto. Fumoj verŝiĝis el ĝi, kaj dum tiuj kiuj leviĝis en la supran aeron forflosis orienten, grandaj ruliĝantaj nuboj descendis sur ĝiaj flankoj kaj disvastiĝis tra la lando. Kelkajn mejlojn nord-oriente la subaj montetoj de la Cindraj Montoj staris kiel sombraj grizaj fantomoj, malantaŭ kiuj leviĝis la nebulecaj nordaj altaĵoj kvazaŭ linio da fora nubo apenaŭ pli malhela ol la malaltiĝanta ĉielo.

Sam provis diveni la distancojn kaj decidi kiun vojon ili devus sekvi.

— Tio ŝajnas minimume kvindek mejloj, — li murmuris malfeliĉe, gapante al la minaca monto, — kaj tio daŭros tutan semajnon, ne unu tagon, pro la sanstato de sinjoro Frodo.

Li skuis la kapon, kaj dum li analizis la aferon, kreskis en lia menso nova malhela penso. Neniam tre longe espero mortis en lia brava koro, kaj ĉiam ĝis nun li konservis iom da pensado pri la revena vojo. Sed la malagrabla vero trafis lin finfine: plej bonokaze ilia provianto subtenos ilin ĝis la celo; kaj post kompletigo de la tasko ili finiĝos, solaj, sendomaj, sennutraĵaj meze de terura dezerto. Reveno ne povos esti.

“Do tio estis la tasko, kiun mi sentis farota, kiam mi komencis, — pensis Sam: — helpi sinjoron Frodo ĝis la lasta paŝo kaj poste morti kun li, ĉu? Nu, se tio estas la tasko, mi devas plenumi ĝin. Sed mi tre volonte volus vidi denove Apudakvon, kaj Rozinjon Kotono kaj ties fratojn, kaj la Avulon kaj Kalendulon kaj tiel plu. Ial mi ne povas supozi, ke Gandalfo sendus sinjoron Frodo plenumi tiun ĉi komision, se ne ekzistus ajna espero pri lia iama reveno. Ĉio misiris, kiam li falis en Morio. Se nur tio ne okazus. Li estus ion farinta”.

Sed ĝuste dum la espero mortis en Sam, aŭ ŝajnis morti, tio fariĝis nova forteco. La sendistinga hobita vizaĝo de Sam iĝis severa, preskaŭ minaca, dum la volpovo en li hardiĝis, kaj li sentis en ĉiuj membroj vibron, kvazaŭ li fariĝus ŝtona kaj ŝtala kreaĵo, kiun nek malespero nek lacego de senfinaj dezertaj mejloj kapablus subpremi.

Kun nova sento de respondeco li revenigis sian rigardon al la proksima tero, studante la postan moviĝon. Dum la lumo iom plifortiĝis, li vidis surprizate, ke tio, kio ŝajnis defore larĝaj kaj sendistingaj platejoj, estas fakte tute rompitaj kaj malordigitaj. Efektive, la tuta supraĵo de la Gorgorotaj ebenaĵoj estis tramarkita per truegoj, kvazaŭ, dum ĝi ankoraŭ estis dezerto da mola koto, ĝin trafis pluvego da sagoj kaj enormaj ĵetŝtonoj. La plej grandaj el tiuj truegoj estis randitaj per krestoj el rompitaj rokaĵoj, kaj larĝaj fendaĵoj etendiĝis de ili ĉiudirekten. Ĝi estis tereno, sur kiu estus eble rampi de kaŝejo al kaŝejo, nevidate de ĉiuj okuloj krom la plej atentaj: eble almenaŭ por iu kiu estis forta kaj al kiu ne necesis hasto. Por la malsataj kaj la elĉerpitaj, kiuj devis iri longe antaŭ ol forvelkus la vivo, ĝi aspektis fie.

Pripensante ĉion ĉi, Sam reiris al sia mastro. Ne necesis veki lin. Frodo kuŝis surdorse kun la malfermitaj okuloj, gapante al la nuboplena ĉielo.

— Nu, sinjoro Frodo, — diris Sam, — mi iom ĉirkaŭrigardis kaj pensadis iom. Nenio troviĝas sur la vojoj, kaj prefere ni foriru, dum tio eblas. Ĉu vi kapablas tion?

— Mi kapablas, — diris Frodo. — Mi devas.
 

Ankoraŭ unufoje ili ekiris, rampante de kavo al kavo, saltante malantaŭ la malmulto da ŝirmaĵo, kiun ili trovis, sed moviĝante ĉiam oblikve al la subo de la norda montaro. Sed kie ili iris, la plej orienta el la vojoj akompanis ilin, ĝis ĝi deviis premiĝante al la orloj de la montaro, foren al muro da nigra ombro tre antaŭe. Nek homoj nek orkoj nun moviĝis laŭ ĝiaj plataj grizaj etendiĝoj; ĉar la Malhela Mastro jam kompletigis movadon de siaj armeoj, kaj eĉ en la sekureco de la propra regno li celis la sekretecon de la nokto, timante la ventojn de la mondo, kiu turniĝis kontraŭ lin flankenŝirante liajn vualojn, kaj ĝenate de informoj pri kuraĝaj spionoj trapasintaj liajn barilojn.

La hobitoj progresis jam kelkajn lacigajn mejlojn, kiam ili haltis. Frodo ŝajnis preskaŭ elĉerpita. Sam konstatis, ke li ne povos multe pli progresi tiumaniere, rampante, kliniĝante, jen elektante dubindan vojon tre malrapide, jen stumblokore hastante.

— Ni reiru al la vojo, dum lumo restos, sinjoro Frodo, — li diris. — Denove fidu la bonŝancon! Ĝi preskaŭ perfidis nin lastfoje, sed ne tute. Sendevia rapidado dum kelkaj pliaj mejloj, kaj poste ripozo.

Li riskis multe pli ol li sciis; sed Frodo estis tro okupata pri sia ŝarĝo kaj pri sia mensa luktado por debati, kaj preskaŭ tro senespera por zorgi. Ili grimpis sur la ŝoseon kaj plandis antaŭen laŭ la malmola kruela vojo, kiu kondukis al la Malhela Turego mem. Sed ilia bonŝanco eltenis, kaj dum la resto de tiu tago ili renkontis nenion vivan aŭ moviĝantan; kaj kiam noktiĝis, ili malaperis en la mallumon de Mordoro. La tuta lando nun kovadis kvazaŭ pro la proksimiĝo de granda ŝtormo; ĉar la Komandantoj el la Okcidento jam pasis la Krucvojon kaj kreis flamojn sur la mortigaj kampoj de Imlado Morgul.

Tiel daŭris la senespera vojaĝo, dum la Ringo iris suden, kaj la standardoj de la reĝoj rajdis norden. Al la hobitoj ĉiu tago, ĉiu mejlo, pli malagrablis ol la antaŭa, dum ilia forto malpliiĝis kaj la lando iĝis pli fia. Ili renkontis neniujn malamikojn tage. Nokte kelkfoje, dum ili kaŭris aŭ maltrankvile dormis en iu apudvoja kaŝejo, ili aŭdis kriojn, bruon de multaj piedoj aŭ rapidan trapason de kruele pelata rajdbesto. Sed multe pli malbona ol ĉiuj tiuj danĝeroj estis la ĉiam proksimiĝanta minaco, kiu premis ilin dum la irado: la terura minaco de la Potenco, kiu atendis, kovante en profunda pensado kaj sendorma malico malantaŭ la malhela vualo ĉirkaŭ ĝia Trono. Ĉiam pli proksimen ĝi venis, pli nigre baŭmante, kiel la venonta noktomuro ĉe la lasta fino de la mondo.

Venis finfine noktiĝo terura; kaj ĝuste kiam la Komandantoj el la Okcidento proksimiĝis al la fino de la loĝataj landoj, la du vagantoj alvenis horon de kompleta senespero. Kvar tagoj jam pasis, de kiam ili eskapis de la orkoj, sed la tempo kuŝis malantaŭe, kvazaŭ daŭre nigriĝanta sonĝo. Dum la tuto de tiu ĉi lasta tago Frodo nenion parolis, sed marŝis duonklinite, ofte stumblante, kvazaŭ liaj okuloj ne plu vidus la vojon antaŭ liaj piedoj. Sam konjektis, ke el ĉiuj iliaj doloroj la plej malbonan suferis li, la kreskantan pezon de la Ringo, ŝarĝon al la korpo kaj turmenton en la menso. Malkviete Sam notis, kiel la maldekstra mano de lia mastro ofte leviĝis kvazaŭ por malhelpi baton aŭ por ŝirmi liajn retiriĝemajn okulojn kontraŭ iu terura Okulo, kiu klopodis enrigardi ilin. Kaj kelkfoje lia dekstra mano ŝteliris al la brusto, kroĉante, kaj poste malrapide, kiam la volo rehavis mastrecon, ĝi estis reprenita.

Nun kiam revenis la nokta nigro, Frodo sidis kun la kapo inter siaj genuoj kaj la brakoj lace pendantaj ĝis la tero, kie kuŝis liaj manoj feble tikantaj. Sam rigardis lin, ĝis la nokto kovris ilin ambaŭ kaj kaŝis ilin unu de la alia. Li ne plu trovis vortojn direblajn, kaj li sin turnis al la propraj malhelaj pensoj. Kiom koncernis lin, kvankam lacan kaj sub ombro de timo, al li restis ankoraŭ iom da forto. La lembaso havis karakterizon, sen kiu ili antaŭ longe estus kuŝiĝintaj por morti. Deziron ĝi ne kontentigis, kaj kelkfoje la menso de Sam pleniĝis je memoroj pri manĝaĵoj kaj je sopiro al simplaj pano kaj viando. Kaj tamen tiu vojpano de la elfoj havis potencon, kiu plifortiĝis, kiam vojaĝantoj dependis sole de ĝi sen miksiĝo kun aliaj manĝaĵoj. Ĝi nutris la volon, kaj ĝi havigis forton por elteni kaj por estri tendenojn kaj membrojn netakseble laŭ homa mezuro. Sed nun nova decido necesis. Ili ne plu povis laŭiri tiun ĉi vojon; ĉar ĝi pluiros orienten en la Ombregon, sed la Monto jam baŭmis dekstre, preskaŭ rekte sude, kaj ili devos turniĝi al ĝi. Tamen daŭre antaŭ ĝi etendiĝis larĝa regiono de fuma, senkreskaĵa, cindrokovrita tero.

— Akvon, akvon! — murmuris Sam.

Li jam limigis sin, kaj en lia sekega buŝo lia lango ŝajnis dika kaj ŝvelinta; sed malgraŭ lia tuta zorgado restis al ili nun tre malmulto, eble duono da lia botelo, kaj eble kelkajn tagojn ankoraŭ ili devos pluiri. Jam delonge la tuto estus fortrinkita, se ili ne riskus laŭiri la orkan vojon. Ĉar je longaj interspacoj sur tiu ŝoseo cisternoj estis konstruitaj por uzado de armeoj urĝe senditaj tra la senakvaj regionoj. En unu el ili Sam trovis iom da postrestanta akvo malfreŝa, kotigita de la orkoj, sed tamen ankoraŭ taŭga en ilia malespera situacio. Tamen tio okazis antaŭ unu tago. Ne estis espero pri pli. Finfine lacigita de siaj zorgoj Sam ekdormetis, rezigninte pri la morgaŭo ĝis ties alveno; li povis fari nenion pli. Sonĝo kaj vekiĝo intermiksiĝis malserene. Li vidis lumojn kiel ĝojaĉajn okulojn, kaj malhelajn rampajn formojn, kaj li aŭdis bruojn kvazaŭ de sovaĝbestoj aŭ terurajn kriojn de torturatoj; kaj li saltleviĝis por konstati la mondon tute malluma kaj ĉirkaŭe nur malplenan nigrecon. Nur unufoje, dum li staris sovaĝe ĉirkaŭgapante, ŝajnis al li, kvankam li jam estis maldorma, ke li povis plu vidi palajn lumojn okulsimilajn; sed baldaŭ tiuj estingiĝis kaj malaperis.
 

La malaminda nokto pasis malrapide kaj nevolonte. La taglumo kiu sekvis estis malbrila; ĉar ĉi tie pro la proksimiĝo de la Monto la aero ĉiam nebulecis, dum el la Malhela Turego rampis la ombrovualoj, kiujn Saŭrono teksis ĉirkaŭ sin. Frodo estis senmove kuŝanta surdorse. Sam staris apud li, malema paroli, kaj tamen scianta, ke nun la parolo estis lia; li devas funkciigi la mastran volon por plua klopodo. Finfine, kliniĝante kaj karesante la frunton de Frodo, li diris en ties orelon:

— Vekiĝu, mastro! La tempo rekomenci.

Kvazaŭ vigligite de subita sonoro, Frodo leviĝis rapide, kaj staris rigardante suden; sed kiam liaj okuloj vidis la Monton kaj la dezerton, li denove retiriĝis.

— Mi ne kapablas, Sam, — li diris. — Ĝi estas tia pezego portenda, tia pezego.

Sam sciis antaŭ paroli, ke estos vane, kaj tiaj vortoj eble pli misefikos ol bonfaros, sed pro kompato li ne povis silenti.

— Do, permesu, ke portu ĝin iomete mi, mastro, — li diris. — Vi scias, ke mi tion farus, kaj feliĉe tiel longe kiel mi havus forton.

Sovaĝa lumo aperis en la okuloj de Frodo.

— Staru for! Ne tuŝu min! — li kriis. — Ĝi estas mia, mi diras. Foriru! — Lia mano vagis al la glavtenilo. Sed poste lia voĉo rapide ŝanĝiĝis kaj li diris triste: — Ne, ne, Sam. Sed vi devas kompreni. Ĝi estas mia ŝarĝo, kaj neniu alia povas porti ĝin. Estas jam tro malfrue, kara Sam. Vi ne povos plu helpi min tiumaniere. Mi estas jam preskaŭ sub ĝia potenco. Mi ne povas rezigni pri ĝi, kaj se vi provus preni ĝin, mi freneziĝus.

— Mi komprenas, — Sam kapjesis. — Sed mi pripensis, sinjoro Frodo, ke ekzistas aliaj aferoj, sen kiuj ni ne suferus. Kial ne malpezigi iom la ŝarĝon? Ni iru nun tien tiel sendevie, kiel ni povos. — Li indikis la Monton. — Ne valoras kunpreni ion, kion ni certe ne bezonos.

Frodo denove rigardis al la Monto.

— Ne, — li diris, — ne multon ni bezonos sur tiu vojo. Kaj ĉe la fino nenion.

Levinte sian orkan ŝildon li forĵetis ĝin kaj poste sian kaskon. Demetinte la grizan mantelon li malligis la pezan zonon kaj lasis ĝin fali al la tero, kaj kun ĝi la eningan glavon. La ĉifonojn de la nigra mantelo li forŝiris kaj disĵetis.

— Jen, mi ne plu estu orko, — li kriis, — kaj neniun armilon mi portos, ĉu bonan ĉu misan. Oni kaptu min, se tiel estos!

Sam faris same kaj flankenmetis sian orkan ekipaĵon, kaj li eligis ĉiujn aĵojn el sia tornistro. Ial ĉiu el ili iĝis al li kara, se nur pro tio, ke li portis ilin tiom pene tiom longe. Plej malfacile estis formeti lian kuirilaron. Larmoj aperis en liaj okuloj pro la penso pri forĵeto.

— Ĉu vi memoras tiun pecon da kuniklo, sinjoro Frodo? Kaj nian lokon sub la varma teramaso en la lando de komandanto Faramiro, dum la tago, kiam mi vidis olifonton?

— Ne, bedaŭrinde ne, Sam, — diris Frodo. — Almenaŭ, mi scias, ke okazis tiaj aferoj, sed mi ne povas vidi ilin. Neniu gusto manĝaĵa, sento pri akvo, bruo de vento, memoro pri arbo aŭ herbo aŭ floro, imago pri luno aŭ stelo restas al mi. Mi estas nuda en la mallumo, Sam, kaj neniu vualo estas inter mi kaj la rado de fajro. Mi komencas vidi tiun per miaj vekiĝantaj okuloj, kaj ĉio alia forvelkas.

Sam aliris kaj kisis lian manon.

— Do ju pli baldaŭ ni liberiĝos de ĝi, des pli baldaŭ ni ripozos, — li diris heziteme, trovinte neniujn preferindajn vortojn por diri. — Parolado nenion riparos, — li murmuris al si, dum li kunmetis ĉion, kion li elektis forĵeti. Li ne volis lasi ilin kuŝantaj malkaŝe en la sovaĝejo videblaj de ajnaj okuloj. — Fetorulo akiris tiun orkan ĉemizon, ŝajne, kaj li ne aldonu al tio glavon. Liaj manoj sufiĉe misfaras kiam malplenaj. Kaj li ne okupiĝu pri miaj kuiriloj!

Dirinte tion, li forportis la tutan ekipaĵon al unu el la gapaj fendaĵoj, kiuj trastrekis la regionon, kaj enĵetis ilin. La klakado de liaj amataj kuiriloj, falantaj en la mallumon, similis al lia koro mortsonoron. Li revenis al Frodo, kaj tiam el la elfa ŝnuro li tranĉis mallongan pecon por zoni sian mastron kaj ligi la grizan mantelon firme ĉirkaŭ ties talion. La ceteron li zorge volvis kaj remetis en sian tornistron. Krom tiu li retenis nur la restaĵon de ilia vojpano, akvobotelon, kaj Pikilon plu pendantan ĉe lia zono, kaj la flakoneton de Galadriela forkaŝitan en poŝo de sia tuniko proksime al sia brusto, kaj la skatoleton, kiun ŝi donis al li por li mem.
 

Nun finfine ili turnis siajn vizaĝojn al la Monto kaj ekiris, ne plu pensante pri kaŝiĝo, celante sian lacecon kaj malfortiĝantajn volojn nur al la tasko iri antaŭen. En la malhelo de ĝia morna tago, malmultaj kreitoj eĉ en tiu lando atentema povus ekvidi ilin, krom de tre proksime. El ĉiuj sklavoj de la Malhela Mastro, nur la nazguloj povus averti lin pri la danĝero, kiu rampis eta sed netimigebla en la kernon mem de lia gardata regno. Sed la nazguloj kaj ties nigraj flugiloj estis for pro alia komisio: ili estis kuniĝintaj en foro, sekvante la marŝadon de la Komandantoj el la Okcidento, kaj tien la pensado de la Malhela Turego estis turnita.

Tiutage ŝajnis al Sam, ke lia mastro trovis ian novan forton, pli ol povus klarigi la malgranda malpeziĝo de la ŝarĝo, kiun li devis porti. En la komenco ili iris pli foren kaj pli rapide, ol ili anticipe esperis. La tereno estis malglata kaj malfavora, kaj tamen ili multe progresis, kaj ĉiam la Monto proksimiĝis. Sed dum la tago pasis, kaj nur tro baldaŭ la malhela lumo ekforvelkis, Frodo denove kliniĝis kaj ŝanceliĝis, kvazaŭ la renovigita peno disipis lian restantan forton.

Ĉe ilia lasta halto li sinkis teren kaj diris:

— Mi soifas, Sam, — kaj ne plu parolis.

Sam donis al li buŝplenon da akvo; restis nur ankoraŭ unu buŝpleno. Li mem detenis sin; kaj kiam la nokto de Mordoro denove enfermis ilin, tra ĉiuj liaj pensoj venis memoro pri akvo; kaj ĉiu rojo aŭ rivereto aŭ fonto iam ajn de li viditaj, sub verdaj salikombroj aŭ briletantaj en la suno, dancis kaj ondetis turmente al li malantaŭ la blindo de liaj okuloj. Li sentis la malvarmetan koton sur la piedfingroj, dum li vadis en la lageto ĉe Apudakvo kun Ĝoja Kotono kaj Tomĉjo kaj Nibĉjo kaj ilia fratino Rozinjo.

— Sed tio estis antaŭ jaroj, — li suspiris, — kaj tre malproksime. La vojo returnen, se tia ekzistas, preterpasas la Monton.

Li ne povis dormi kaj li interne debatis kun si.

— Nu vidu, ni faris pli bone ol vi esperis, — li diris bravule. — Bona komenco ĉiuokaze. Mi kalkulas, ke ni trairis duonon de la distanco antaŭ ol halti. Ankoraŭ unu tago sufiĉos.

Kaj tiam li paŭzis.

— Ne estu stultulo, Sam Vato, — venis responde lia propra voĉo. — Li ne trairos simile ankoraŭ unu tagon, se li entute moviĝos. Kaj vi ne povos same daŭrigi, donante al li la tutan akvon kaj plejparton el la manĝaĵo.

— Mi tamen povos daŭrigi sufiĉe longe, kaj tion mi faros.

— Kien?

— Al la Monto, kompreneble.

— Sed kio poste, Sam Vato, kio poste? Kiam vi alvenos tien, kion vi faros? Li ne kapablos mem fari ion.

Konsternite Sam konstatis, ke li ne scias respondon al tio. Li tute ne havis klaran koncepton. Frodo ne multe parolis al li pri sia komisio, kaj Sam nur sciis malprecize, ke la Ringo estas iel enmetota en la fajron.

— La Fendaĵoj de l' Destino, — li murmuris, kiam la malnova nomo leviĝis en lian menson. — Nu, se la mastro scias, kie trovi ilin, mi ne scias.

— Jen vi havas! — venis la respondo. — Ĉio tute senutilas. Li mem diris tion. La stultulo estas vi, kiu daŭre esperas kaj penadas. Vi povus kuŝiĝi kaj endormiĝi kune jam antaŭ tagoj, se vi ne estus tiom obstina. Sed vi mortos ĉiuokaze same, aŭ pli malbone. Egale vi povas kuŝiĝi nun kaj rezigni. Vi neniam atingos la supron ĉiuokaze.

— Mi atingos ĝin, eĉ se mi lasos malantaŭe ĉion krom miaj ostoj, — diris Sam. — Kaj mi portos sinjoron Frodo supren, eĉ se tio rompos mian dorson kaj mian koron. Do ĉesigu la diskutadon!

Sam sentis skuiĝon de la tero sube, kaj li aŭdis aŭ sentis profundan foran bruon kvazaŭ de tondro enkarcerigita sub la tero. Mallonga ruĝa flamo ekflagris sub la nuboj kaj formortis. La Monto dormis tro maltrankvile.
 

La lasta stadio de ilia vojaĝo al Orodruino venis, kaj ĝi estis turmento pli severa, ol Sam iam ajn pensis toleri. Li estis doloranta, kaj tiel soifega, ke li ne plu povis gluti eĉ buŝplenon da manĝaĵo. La mallumo daŭris, ne nur pro la fumoj de la Monto: ŝajnis, ke ŝtormo proksimiĝas, kaj fore en la sud-oriento vidiĝis ekbrilo de fulmoj sub la nigra ĉielo. Plej malbone, la aero plenplenis je fetoroj; spirado estis doloriga kaj malfacila, kaj kapturniĝo trafis ilin, tiel, ke ili ŝanceliĝis kaj ofte falis. Kaj tamen iliaj volfortoj ne konsentis cedi, kaj ili baraktis antaŭen.

La Monto rampis ĉiam pli proksimen, ĝis, se ili levis la pezajn kapojn, ĝi plenigis la tutan vidkampon, baŭmante enorme antaŭ ili: grandega amaso da cindroj kaj skorio kaj bruligitaj ŝtonoj, el kiuj krutflanka konuso leviĝis en la nubojn. Antaŭ ol finiĝis la taglonga krepusko kaj revenis nokto vera, ili rampis kaj stumblis ĝis ties subo mem.

Kun ĝemspiro Frodo ĵetis sin teren. Sam sidiĝis apud li. Surprizite li sentis sin laca, tamen pli malpeza, kaj lia kapo ŝajnis denove klara. Neniuj pliaj diskutoj perturbis lian menson. Li konis ĉiujn argumentojn pri malespero kaj rifuzis aŭskulti ilin. Lia volo estis determinita, kaj nur morto rompus ĝin. Li sentis ne plu deziron aŭ bezonon dormi, sed prefere atentemon. Li sciis, ke ĉiuj hazardoj kaj danĝeroj jam kuniĝas al pinto: la posta tago estos tago destina, la tago de fina strebo aŭ katastrofo, la lasta spirego.

Sed kiam ĝi venos? La nokto ŝajnis senfina kaj ekstertempa; minuto post minuto falis morta, kaj adiciis al neniu pasa horo, alportante neniun ŝanĝiĝon. Sam komencis scivoli, ĉu dua mallumo jam komenciĝis kaj neniu tago iam reaperos. Finfine li palpserĉis la manon de Frodo. Tiu estis malvarma kaj tremetanta. Lia mastro frostotremis.

— Mi ja ne devis postlasi mian lankovrilon, — murmuris Sam; kaj kuŝiĝinte li provis konsoli Frodon per siaj brakoj kaj korpo. Tiam dormo okupis lin, kaj la malhela lumo de ilia lasta serĉtago trovis ilin flank-apud-flankaj. La vento malfortiĝis dum la antaŭa tago deviante el la okcidento, kaj nun ĝi venis el la nordo kaj ekplifortiĝis; kaj malrapide la lumo de la nevidata suno filtriĝis suben en la ombrojn, kie kuŝis la hobitoj.
 

— Jam temp' está! Jam ek al la lasta peno! — diris Sam, barakte stariĝante. Li klinis sin al Frodo, vekante lin delikate. Frodo ĝemis; sed per granda vola klopodo li stariĝis ŝanceliĝe kaj poste falis denove surgenuen. Li levis malfacile siajn okulojn al la malbelaj deklivoj de la Monto de Sorto turantaj super li, kaj poste ekgrimpis kompatoveke antaŭen per la manoj.

Sam rigardis lin kaj ploris en sia koro, sed venis neniuj larmoj al liaj sekaj kaj brulsentaj okuloj.

— Mi diris, ke mi portos lin eĉ se tio rompos mian dorson, — li murmuris, — kaj tion mi ja faros!

— Venu, sinjoro Frodo! — li kriis. — Mi ne povas porti ĝin anstataŭ vi, sed mi povas porti vin kaj samtempe ĝin. Do stariĝu! Venu, sinjoro Frodo kara! Sam rajdigos vin. Nur diru al li, kien iri, kaj li iros.

Dum Frodo kroĉiĝis al lia dorso kun la brakoj malstrikte ĉirkaŭ lia kolo kaj la kruroj firme tenitaj sub liaj brakoj, Sam ŝancele stariĝis; kaj mirigite trovis la ŝarĝon malpeza. Li antaŭtimis, ke li apenaŭ sufiĉe fortos por levi sian mastron, kaj krom tio li atendis dividi la teruran stumbligan pezon de la malbenita Ringo. Sed tiel ne estis. Ĉu pro tio, ke Frodo estis tiel trivita per siaj longaj doloroj, tranĉila vundo, venena pikiĝo, kaj malĝojo, timo kaj senhejma vagado, aŭ pro tio, ke al li estis donita iu donaco de lasta forto, Sam levis Frodon ne pli malfacile ol se li portus iun hobitan infanon surdorse dum ludado sur razenoj aŭ grenkampoj en la Provinco. Li faris profundan spiron kaj ekiris.

Ili alvenis la subon de la Monto ĉe ties norda flanko, kaj iomete okcidente; tie ĝiaj longaj grizaj deklivoj, kvankam rompitaj, ne estis krutaj. Frodo ne parolis, kaj tial Sam klopodis antaŭen laŭ sia kapablo, sen alia gvidado ol la obstino grimpi laŭeble plej alten antaŭ ol lia forto elĉerpiĝos kaj lia volo cedos. Antaŭen li penis, supren kaj pli supren, turniĝante tien kaj tien por malpliigi la deklivon, ofte stumblante antaŭen, kaj fine rampante kiel heliko kun peza ŝarĝo sur la dorso. Kiam lia volo ne povis peli lin pluen, kaj liaj membroj rezignis, li haltis kaj milde kuŝigis sian mastron.

Frodo malfermis siajn okulojn kaj profunde enspiris. Estis pli facile spiri ĉi tie super la fetoroj, kiuj volviĝis kaj drivis tie sube.

— Dankon, Sam, — li diris per rompita flustro. — Kiom longas la vojo ankoraŭ?

— Mi ne scias, — diris Sam, — ĉar mi ne scias, kien ni iras.

Li retrorigardis, kaj poste li rigardis supren; mirigis lin, kiom distance lia lasta klopodo trairigis lin. La Monto, starante minaca kaj izolita, aspektis pli alta ol ĝi efektive estis. Sam vidis nun, ke ĝi estas malpli impona ol la altaj trapasejoj de Efelo Duad, kiujn li kaj Frodo pli frue grimpis. La konfuzitaj kaj rompitaj ŝultroj de ĝia granda fundamento leviĝis eble tri mil futojn super la ebenaĵo, kaj super ili duone pli alten baŭmis ĝia alta centra konuso, kiel vasta lupolsekigejo aŭ kameno ĉapelita per zigzaga kratero. Sed Sam estis jam pli ol duonvoje supre sur la fundamento, kaj la ebenaĵo de Gorgoroto estis malklara sub li, volvita en fumo kaj ombro. Rigardante supren li eligus krion, se tion permesus al li la sekega gorĝo; ĉar inter la malebenaj ĝiboj kaj ŝultroj super li, li klare vidis padon aŭ vojon. Tiu leviĝis kvazaŭ suprenira zono el la okcidento kaj serpentece ĉirkaŭumis la Monton, ĝis antaŭ ol forpasi el la vidkampo ĝi atingis la subon de la konuso ĉe ties orienta flanko.

Sam ne povis vidi la irejon tuj super li, kie ĝi plej malaltis, ĉar kruta deklivo supreniĝis de lia starloko; sed li konjektis, ke se ili povus barakti iomete pli supren, ili trafus tiun padon. Ekbrilo de espero revenis al li. Eble ili tamen venkos la Monton.

— Nu, estas kvazaŭ oni intence metis la vojon ĉi tie! — li diris al si. — Se ĝi ne estus tie, mi devus deklari min venkita ĉe la fino.

La pado ne estis metita por la celoj de Sam. Li tion ne sciis, sed li rigardis la Saŭronan Vojon de Baraduro al Samato Naŭr, la Ĉambroj de Fajro. Tra la enorma okcidenta pordo de la Malhela Turego ĝi transiris profundan abismon per granda ponto el fero, kaj poste pasinte sur la ebenaĵon ĝi pluiris tra leŭgo inter du fumantaj fendegaĵoj, kaj tiel atingis longan deklivan vojon, kiu kondukis supren al la orienta flanko de la Monto. De tie, serpentumante kaj ĉirkaŭante ĝian tutan larĝan mezuron de la sudo al la nordo, ĝi grimpis fine, alte sur la supra konuso, sed ankoraŭ malproksime de la fetoranta kresto, al malhela enirejo, kiu retrorigardis orienten rekte al la Fenestro de la Okulo en la ombrumita fortikaĵo de Saŭrono. Ofte barita aŭ detruita per la tumultoj de la Montaj fornoj, ĉiam tiu pado estis riparata kaj reliberigata per la laboro de sennombraj orkoj.

Sam profunde enspiris. Ekzistis pado, sed kiel li supreniros la deklivon al ĝi, li ne sciis. Unue li devos ripozigi sian doloran dorson. Li kuŝis plate apud Frodo dum kelka tempo. Neniu el ambaŭ parolis. Malrapide la lumo plifortiĝis. Subite sento de urĝeco, kiun li ne komprenis, venis al Sam. Estis preskaŭ, kvazaŭ li estus vokita: “Nun, nun, aŭ estos tro malfrue!” Li pretigis sin kaj stariĝis. Ŝajnis, ke ankaŭ Frodo sentis la alvokon. Li baraktis surgenuen.

— Mi rampos, Sam, — li anhelis.

Do futon post futo, kvazaŭ grizaj insektetoj, ili rampis supren sur la deklivo. Ili atingis la padon kaj trovis, ke ĝi estas larĝa, pavimita per rompitaj ŝtonruboj kaj pistitaj cindroj. Frodo grimpis sur ĝin, kaj poste, kvazaŭ motivita de iu devigo, li turniĝis malrapide por fronti al la oriento. Fore pendis la ombroj de Saŭrono; sed ŝiritaj de iu ekblovo de vento el la mondo, aŭ eble movitaj de iu granda interna malkvieto, la nubmantelo kirliĝis kaj por momento tiriĝis flanken, kaj tiam li vidis, leviĝantajn nigre, pli nigre kaj pli malhele ol la vastaj ombroj inter kiuj ĝi staris, la kruelajn pinaklojn kaj feran kreston de la plej supera turo de Baraduro. Nur dum momento ĝi vidiĝis, sed kvazaŭ tra iu fenestrego nemezureble alta pikiĝis norden ruĝa flamo, la flagro de la trapika Okulo. Poste la ombroj ferliĝis denove, kaj la terura vidaĵo malaperis. La Okulo ne estis turnita al ili: ĝi rigardis norden, kie la Komandantoj el la Okcidento staris defie, kaj tien turniĝis nun ĝia tuta malico, kiam la Potenco moviĝis por efektivigi sian mortigan baton; sed Frodo pro tiu terura ekvido falis kvazaŭ mortvundito. Lia mano serĉis la ĉenon ĉirkaŭ la kolo.

Sam genuiĝis apud li. Mallaŭte, preskaŭ neaŭdeble, li aŭskultis la flustron de Frodo:

— Helpu min, Sam! Helpu min, Sam! Tenu mian manon! Mi ne povas malhelpi ĝin.

Sam prenis la manojn de sia mastro kaj kunmetis ilin polm-al-polme, kaj kisis ilin; kaj poste li tenis ilin kompateme inter la siaj. Subite venis al li la penso: “Li rimarkis nin! Estas finite, aŭ baldaŭ estos. Jen, Sam Vato, jen estas la fina fino”.

Denove li levis Frodon kaj subentiris liajn manojn sur la propran bruston, lasante pendi la mastrajn krurojn. Poste li klinis la kapon kaj penis plu laŭ la suprenira vojo. La vojo ne estis tiel facila kiel unuavide ŝajnis. Bonŝance la fajroj, kiuj elverŝiĝis dum la grandaj perturbiĝoj, kiam Sam staris sur Cirito Ungol, subenfluis plejparte sur la suda kaj okcidenta deklivoj, kaj la ĉi-flanka vojo ne estis barita. Tamen ĝi estis multloke diseriĝinta aŭ ĝin transis gapaj ŝiraĵoj. Rampinte orienten dum kelka tempo, ĝi retrokurbiĝis akrangule kaj kelktempe celis okcidenten. Tie ĉe la kurbiĝo ĝi estis profunde tranĉita tra amaso da malnovaj veterumitaj ŝtonoj, antaŭlonge vomitaj el la fornoj de la Monto. Anhelante pro sia ŝarĝo, Sam ĉirkaŭiris la kurbon; kaj ĝuste kiam li tion faris, li okulangule ekvidis ion falantan de sur la ŝtonamaso, kvazaŭ peceto de nigra ŝtono defalis, dum li pasis.

Subite pezaĵo frapis lin, kaj li falegis antaŭen, ŝirante la dorsojn de la manoj, kiuj plu tenis tiujn de lia mastro. Kaj li eksciis, kio okazis, ĉar kuŝante li aŭdis super si voĉon malamatan.

— Missa masstro! — ĝi siblis. — Missa masstro trompas nin; trompas Smeagolon, golum. Li devass ne iri tiuvoje. Li devass ne damaĝi la Trezoron. Donu ĝin al Smeagolo, jesss, donu ĝin al ni! Donu ĝin al ni!

Per forta puŝo Sam stariĝis. Tuj li elingigis sian glavon; sed li povis fari nenion. Golumo kaj Frodo estis kunkroĉitaj. Golumo ŝiradis lian mastron, klopodante atingi la ĉenon kaj la Ringon. Probable nenio alia ol tio povus stimuli la velkantan ardon en la koro kaj volo de Frodo: atako, provo perforte senigi lin de lia trezoro. Li kontraŭluktis laŭ subita furiozo, kiu mirigis Samon kaj ankaŭ Golumon. Eĉ tiel la afero eble rezultiĝus tute alie, se Golumo mem estus neŝanĝita; sed la teruraj vojoj, kiujn li sola kaj malsata kaj senakva tramarŝis, pelite de konsuma deziro kaj timego, lasis sur li dolorajn postsignojn. Li estis kreito magra, malsatigita, marasma, tute osteca, kun streĉita flaveca haŭto. Furioza lumo flamis en liaj okuloj, sed lian malicon ne plu egalis lia malnova tenega forto. Frodo forĵetis lin kaj leviĝis tremetante.

— Suben, suben! — li anhelis, kroĉante sian manon al sia brusto, tiel ke sub sia ledĉemiza kovraĵo li kaptis la Ringon. — Suben, rampulo, kaj for el mia vojo! Via tempo finiĝis. Vi jam ne povas min perfidi aŭ mortigi.

Tiam subite, kiel antaŭe sub la randoj de Emin Muilo, Sam vidis tiujn du rivalojn laŭ alia vizio. Kaŭra figuro, apenaŭ pli ol ombro de vivantaĵo, kreito nun tute ruinigita kaj venkita, tamen plenigita de hida avidego kaj kolero; sed antaŭ tiu staris severa, jam netuŝebla de kompato, figuro blankvestita, sed ĉe la brusto ĝi tenis radon fajran. El la fajro parolis komanda voĉo:

— Foriru, kaj ne plu ĝenu min! Se vi iam ajn tuŝos min denove, vi mem estos ĵetita en la Fajron de Destino.

La kaŭra figuro retromoviĝis kun teruro en la palpebrumantaj okuloj, kaj tamen samtempe kun nesatigebla deziro.

Poste la vizio pasis, kaj Sam vidis Frodon staranta kun mano ĉebruste; lia spiro venis anhelege, kaj Golumo estis antaŭ liaj piedoj, apogite sur siaj genuoj kaj kun la manoj larĝe dismetitaj sur la tero.

— Gardu vin! — kriis Sam. — Li alsaltos! — Li paŝis antaŭen, svingante sian glavon. — Rapide, mastro! Iru! Iru! La tempo urĝas. Lin mi pritraktos. Iru jam!

Frodo rigardis lin kvazaŭ iun tre malproksiman.

— Jes, mi devas pluiri. Adiaŭ, Sam! Jen fine la fino. Sur la Monto de Sorto la sorto plenumiĝos. Adiaŭ! — Li turnis sin kaj pluiris, marŝante malrapide sed senkliniĝe, laŭ la suprenira pado.
 

— Nun! — diris Sam. — Finfine mi povas pritrakti vin! — Li saltis antaŭen kun elingigita glavo preta por batalo. Sed Golumo ne saltis. Li kuŝis plata sur la tero kaj ploretis.

— Ne mortigu nin, — li plorĝemis. — Ne damaĝu nin per fia kruela ŝŝtalo! Lasu nin vivi, jesss, vivi nur iomete pli longe. Perditaj, perditaj! Ni estas perditaj. Kaj kiam la Trezoro foriros, ni mortos, jesss, mortos en la polvon. — Li trarastis la cindrojn de la pado per siaj longaj senkarnaj fingroj. — Jess, polvo! — Li siblis.

La mano de Sam hezitis. Lia menso estis arde kolera pro memoro pri la misado. Estus juste mortigi tiun perfideman murdeman kreaĵon, juste kaj multfoje meritite; kaj tio ankaŭ ŝajnis la sola sekura faro. Sed profunde en lia koro io bremsis lin: li ne kapablis bati tiun kreaĵon kuŝantan en la polvo, forlasitan, ruiniĝintan, komplete mizeran. Li mem, kvankam nur mallonge, iam portis la Ringon, kaj nun li malklare divenis la agonion en la Golumaj ŝrumpintaj menso kaj korpo, sklavigitaj de tiu Ringo, senkapablaj iam ajn denove en la vivo trovi trankvilon aŭ malŝarĝiĝon. Sed Sam malhavis vortojn por esprimi sian senton.

— Ho, estu malbenita, fetorulo! — li diris. — Foriru! For! Mi ne fidas vin, eĉ tiom fore, kiom mi kapablas piedbati vin; sed foriru. Aŭ mi ja damaĝos vin, jes, per fia kruela ŝtalo.

Golumo ekstaris kvarpiede kaj retroiris kelkajn paŝojn, kaj poste li turnis sin, kaj dum Sam celis al li piedbaton li fuĝis laŭ la pado. Sam ne plu atentis lin. Li subite rememoris pri sia mastro. Li suprenrigardis laŭ la pado kaj ne povis vidi lin. Kiel eble plej rapide li plandis laŭ la vojo supren. Se li retrorigardus, li eble vidus, ke ne malproksime sube Golumo returnis sin denove, kaj poste kun sovaĝa lumo de frenezo en la okuloj, rapide tamen singarde, plurampis malantaŭe, kiel ŝtelira ombro inter la ŝtonoj.
 

La pado plu iris supren. Baldaŭ ĝi denove kurbiĝis, kaj laŭ la lasta direktiĝo orienten, ĝi pasis tra fendaĵo laŭ la faco de l' konuso kaj alvenis la malhelan pordon en la Monta flanko, la pordon de Samato Naŭr. Jam fore la suno, leviĝinta en la sudo, breĉante la fumojn kaj nebuleton, brulis misaŭgure, malbrila ŝmirita disko ruĝa; sed la tuta Mordoro kuŝis ĉirkaŭ la Monto kiel lando morta, silenta, enfaldita per ombro, atendanta iun teruran baton.

Sam alvenis la gapan enirejon kaj enrigardis. Estis malhele kaj varmege, kaj profunda bruado skuis la aeron.

— Frodo! Mastro! — li vokis. Venis neniu respondo. Momente li staris, dum lia koro batis pro konsternaj timoj, kaj poste li enplonĝis. Ombro sekvis lin.

Komence li povis vidi nenion. Pro la granda bezono li elprenis ankoraŭfoje la flakoneton de Galadriela, sed ĝi estis pala kaj malvarma en lia trema mano kaj ĵetis neniom da lumo en tiun sufokan malhelon. Li venis al la kerno de la regno de Saŭrono kaj al la forĝejoj de lia antikva potenco, plej granda en Mez-Tero. Ĉiuj ceteraj potencoj estis ĉi tie superitaj. Timeme li faris kelkajn malcertajn paŝojn en la mallumo, kaj tiam tute subite vidiĝis ruĝa flagro, kiu saltis supren kaj frapis la altan nigran plafonon. Tiam Sam konstatis, ke li estas en longa kaverno aŭ tunelo, kiu boris la fumantan konuson de la Monto. Sed nur mallonge antaŭe ĝia planko kaj la muroj ambaŭflankaj estis dispartigitaj de granda fendaĵo, el kiu venis la ruĝa flagro, jen saltanta supren, jen formortanta en mallumon; kaj la tutan tempon forsube aŭdiĝis rumoro kaj tumulto kvazaŭ maŝinegoj pulsus kaj laborus.

Denove la lumo saltis supren, kaj ĉe la rando de la abismo, ĉe la Fendaĵo de Destino, staris Frodo, nigra antaŭ la brilo, streĉita, malkliniĝa, sed senmova kvazaŭ ŝtonigita.

— Mastro! — kriis Sam.

Frodo moviĝis kaj parolis per klara voĉo, efektive per voĉo pli klara kaj pli forta ol Sam iam ajn aŭdis lin uzi, kaj ĝi soris super la pulsado kaj perturbiĝo de Monto de Sorto, sonorante ĉe la plafono kaj muroj.

— Mi venis, — li diris. — Sed nun mi ne elektas fari tion, kion mi venis por fari. Tion ĉi mi ne faros. La Ringo estas mia! — Kaj subite, kiam li surfingrigis ĝin, li malaperis de la vido de Sam. Sam ĝemspiris, sed li ne havis eblecon ekkrii, ĉar tiumomente okazis multaj aferoj.

Io frapegis la dorson de Sam, liaj kruroj estis forbatitaj de sub li, kaj li estis ĵetita flanken, frapante sian kapon al la ŝtona planko, kiam malhela figuro transsaltis lin. Li kuŝis senmove, kaj momente ĉio nigriĝis al li.

Kaj tre malproksime, kiam Frodo surfingrigis la Ringon kaj pretendis ĝin por si en Samato Naŭr, la kerno mem de lia regno, la Potenco en Baraduro estis skuita, kaj la Turego tremis de la fundamento ĝis la fera pinto. La Malhela Mastro subite konsciiĝis pri li, kaj lia Okulo breĉanta ĉiujn ombrojn, rigardis trans la ebenaĵon al la pordo kiun li kreis; kaj la grandeco de la propra stulteco riveliĝis al li en fulma ekbrilo, kaj ĉiuj planoj de liaj malamikoj estis finfine malkaŝitaj. Lia kolerego ekfajris en konsuma flamo, sed lia timo leviĝis kvazaŭ vasta nigra fumo por sufoki lin. Ĉar li konstatis sian mortdanĝeron kaj la fadenon, sur kiu nun pendis lia sorto.

El ĉiuj liaj politikoj kaj araneaĵoj de timo kaj perfido, el ĉiuj liaj strategioj kaj militoj lia menso skuiĝis liberiĝe; kaj tra lia tuta regno kuris tremo, liaj sklavoj kuntiriĝis, kaj liaj armeoj haltis, kaj liaj komandantoj estis subite senstirilaj, senigitaj je volo, hezitadis kaj malesperis, ĉar ili estis forgesitaj. La menso kaj intenco de la Potenco, kiu regis ilin, estis jam direktitaj tute plenforte al la Monto. Pro lia alvoko, girinte kun ŝira kriĉo, en lasta fervorega vetkuro flugis pli rapide ol la ventoj la nazguloj, la ringofantomoj, kaj kun ŝtormo de flugiloj ili impetegis suden al Monto de Sorto.
 

Sam stariĝis. Li estis konfuzita, kaj sango fluanta de lia kapo, gutis en liajn okulojn. Li palpiris antaŭen, kaj poste li vidis ion strangan kaj teruran. Golumo sur la rando de l' abismo luktis frenezece kontraŭ malamiko nevidebla. Tien-reen li balanciĝis, jen tiel proksima al la rando, ke li preskaŭ enfalis, jen treniĝante retro, falante kaj restariĝante. Kaj la tutan tempon li siblis, sed diris neniun vorton.

La fajroj sube vekiĝis kolere, la ruĝa lumo ekflamis, kaj la tutan kavernon plenigis forta brilo kaj granda varmo. Subite Sam vidis la longajn manojn de Golumo supreniri al lia buŝo; liaj blankaj dentegoj brilis kaj poste kunfermiĝis morde. Frodo ekkriis, kaj jen li aperis, falinta surgenuen ĉe la rando de l' abismo. Sed Golumo, dancante frenezule, tenis alte la Ringon kun fingro ankoraŭ traŝovita interne de ĝia cirklo. Ĝi brilis nun kvazaŭ vere ĝi estus farita el viva fajro.

— Trezoro, trezoro, trezoro! — Golumo kriis. — Mia Trezoro! Ho mia Trezoro! — Kaj tion dirinte, ĝuste kiam liaj okuloj estis levitaj por triumfi pri la predo, li mispaŝis, kliniĝis, balanciĝis momente ĉe la rando, kaj poste li falis kriĉante. El la profundaĵo venis lia lasta lamento “Trezoro”, kaj li estis for.

Sekvis rumoro kaj granda brukonfuziĝo. Fajroj saltis supren kaj lekis la plafonon. La pulsado iĝis granda tumulto, kaj la Monto skuiĝis. Sam kuris al Frodo, levis lin kaj portis lin eksteren ĝis la pordo. Kaj tie sur la malhela sojlo de Samato Naŭr, alte super la ebenaĵoj de Mordoro, tia mirego kaj teruro trafis lin, ke li, forgesinte ĉion alian, senmove staris kaj gapis kvazaŭ ŝtoniĝinto.

Mallonge li vidis kirliĝantan nubaron, kaj en ties mezo turojn kaj remparojn, montece altajn, fonditajn sur grandioza montotrono super nemezureblaj putoj; grandajn kortojn kaj karcerojn, senokulajn prizonojn klife apikajn, kaj gapajn pordojn el ŝtalo kaj diamantoj: kaj poste ĉio forpasis. Turegoj falis kaj montoj glitis suben; muroj diseriĝis kaj fandiĝis falegante; vastaj fumspiraloj kaj sputantaj vaporoj ondiĝis supren, supren, ĝis ili falis kiel ondo inundanta, kaj ties sovaĝa kresto kurbiĝis kaj falis ŝaŭmante sur la teron. Kaj poste finfine tra la mejloj intere venis murmurego, fortiĝante al surdigaj krako kaj muĝo; la tero skuiĝis, la ebenaĵo supren puŝiĝis kaj fendiĝis, kaj Orodruino ŝanceliĝis. Fajro ruktis el ĝia fendita supraĵo. La ĉielo ektondris bruligate de fulmoj. Kiel draŝantaj vipoj falis torento da nigra pluvo. Kaj en la kernon de la ŝtormo, kun kriĉo, kiu superis ĉiujn aliajn bruojn, disŝirante la nubojn, venis la nazguloj, pafiĝante kiel flamsagoj, sed kaptitaj per fajra ruino de montoj kaj ĉielo ili krakis, ŝrumpis kaj malaperis.
 

— Nu, tio estas la fino, Sam Vato, — diris voĉo apude. Kaj jen estis Frodo, pala kaj elĉerpita, kaj tamen denove si mem; kaj en liaj okuloj nun estis paco, nek vola streĉiteco, nek frenezo, nek ajna timo. Lia ŝarĝo estis forigita. Jen estis la kara mastro el la dolĉaj tagoj de la Provinco.

— Mastro! — ekkriis Sam, kaj falis surgenuen. En tiu tuta ruiniĝo de la mondo, momente li spertis nur ĝojon, grandan ĝojon. La ŝarĝo estis for. Lia mastro estis savita; li estis denove si mem, li estis libera. Kaj tiam Sam ekvidis la vunditan kaj sangantan manon.

— Via kompatinda mano! — li diris. — Kaj mi havas nenion por vindi aŭ komfortigi ĝin. Mi prefere rezignus al li tutan manon el la miaj. Sed li jam foriris ekster revokeblon, foriris por ĉiam.

— Jes, — diris Frodo. — Sed ĉu vi memoras la vortojn de Gandalfo: Eble eĉ Golumo havas ankoraŭ ion farotan? Sen li, Sam, mi ne povus detrui la Ringon. La Komisio estintus vana, eĉ en la fina fino. Do ni pardonu lin! Ĉar la Komisio estas plenumita, kaj nun finiĝis ĉio. Mi ĝojas, ke vi estas kun mi. Ĉi tie, je la fino de ĉio, Sam.

Tradukis el la angla lingvo William Auld


Oni ne rajtas, plene aŭ parte, publikigi ĉi tiujn tekstojn papere aŭ elektronike sen permeso de la eldonejo.


Tolkien en Esperanto