Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

La kovriloHarry Harrison

LA STRATOJ DE AŜKELONO

La titolo de la originalo:
THE STREETS OF ASCALON

Tradukis el la angla: William Auld

Kompostis kaj redaktis: Aleksander Korĵenkov

Enpaĝigis: Viktor Kulakov

Korektis: Halina Gorecka

Harrison, Harry. La stratoj de Aŝkelono: Novelo / Tradukis el la angla William Auld. — Jekaterinburg: Ruslanda Esperantisto, 1994. — 24 paĝoj.

© Traduko en Esperanto, William Auld, 1994.

Legu la recenzon de Valentin Melnikov.



De supre, kaŝite per la eternaj nuboj de la mondo Vesker, tondro murmuregis kaj plilaŭtiĝis. Aŭdante ĝin, komercisto Johano Garto haltis, dum liaj botoj malrapide sinkis en la koton, kaj kurbigis manon malantaŭ sia aŭdkapabla orelo por trafi la sonon. Tiu kreskis kaj malkreskis en la densa atmosfero, daŭre plilaŭtiĝante.

— Tiu bruo samas la bruon de via ĉielŝipo, — Itino diris kun senperturba Veskera logikemo, malrapide pistante en sia menso la koncepton kaj inversigante la erojn unu post unu por pli detala ekzamenado. — Sed via ŝipo ankoraŭ sidas tie, kie vi almondigis ĝin. Tiel devas esti malgraŭ tio, ke ni ĝin ne vidas, ĉar scias funkciigi ĝin nur vi. Kaj eĉ se iu alia scius funkciigi ĝin, ni aŭdus ĝin leviĝi en la ĉielon. Ĉar tio ne okazis, kaj se tiu ĉi sono estas sono ĉielŝipa, tio signifas do…

— Jes, alian ŝipon, — Garto diris, tro okupata per propraj pensoj por atendi ĝis la penaj Veskeraj logikoĉenoj traklakos ĝis la fino. Alia spacvojaĝisto, kompreneble; neeviteble, ke iu tia estis aperonta iam, kaj sendube tiu ĉi sin gvidis per la S-Sa radara reflektoro, samkiel li mem estis farinta. Certe, lia propra ŝipo klare montriĝas sur la ekrano de la novalvenantoj, kaj tiuj verŝajne surmondiĝos laŭeble proksime al ĝi.

— Prefere iru antaŭen, Itino, — li diris. — Traakve, tiel ke vi alvenu la vilaĝon rapide. Diru, ke ĉiuj foriru en la marĉojn, sufiĉe fore de l' solida grundo. Tiu ŝipo almondiĝas laŭinstrumente, kaj se iu troviĝos sube, kiam ĝi alteriĝos, tiu estos kuirita.

Tiu senpera minaco estis sufiĉe klara al la Veskera amfibieto. Antaŭ ol Garto finparolis, la rugaj oreloj de Itino faldiĝis vespertflugile kaj li glisis silente en la proksiman kanalon. Garto suĉpaŝegis tra la koto, irante laŭeble rapide sur la gluiĝema supraĵo. Li ĝuste atingis la randon de l' vilaĝo, kiam la murmurego iĝis kapofenda hurlo kaj la spacoŝipo trarompis la malalte-pendan nubtavolon supre. Garto ŝirmis siajn okulojn disde la subenstreĉiĝa flamlango kaj ekzamenis kun miksitaj sentoj la pligrandiĝantan formon de la griz-nigra ŝipo.

Post preskaŭ norma jaro sur la mondo Vesker li devis subpremi sopiron al homa kunuleco kia ajn. Dum tiu subpremata fragmento de la gregspirito pepadis por la cetero de la simiaro, lia komercista menso febre okupiĝis strekante linion sub kolumno da ciferoj kaj adicie sumigante. Tio ĉi tre povus esti ŝipo de alia komercisto, kaj se jes, jam finiĝis lia monopolo pri la Veskera komerco. Aliflanke, eble ĝi ne estas ŝipo komerca, kaj tial li restis en la ombro de giganta filiko kaj malstriktigis sian pafilon en ties ingo.

La ŝipo bake sekigis cent kvadratajn metrojn da koto, formortis la hurla elsputaĵo, kaj la surgrundaj apogiloj trapistis la krakantan mondkruston. Metalo grincis kaj atingis stariĝon, dum nubo da fumo kaj vaporo malrapide subendrivis en la humida aero.

— Garto — vi indiĝentrompa elpremisto — kie vi estas? — muĝis la ŝipa laŭtparolilo. La konturoj de la spacoŝipo aspektintis nur iel konataj, sed neeblis erari pri tiuj raspaj voĉtonoj. Garto ridetis, kiam li elpaŝis el sia ŝirmejo kaj fajfis akre per du fingroj. Direktebla mikrofono eltordiĝis el sia ingo sur ŝipa direktalo kaj turniĝis liadirekten.

— Kion vi celas ĉi tie, Singo? — li kriis al la mikrofono. — Ĉu tro krimema por trovi planedon propran kaj devas veni ĉi tien por ŝteli profitojn de komercisto honesta?

— Honesta! — bruis la amplifita voĉo. — Tion diras homo, kiu enestis pli da prizonoj ol da bordeloj — kaj tiuj mem sufiĉe multas, mi atestas. Pardonpete, amiko de l' junuleco, sed ne eblas aliĝi al vi en ekspluato de tiu ĉi aborigena pestotruo. Mi kursas al mondo atmosfere pli agrabla, kie atendas fortuno alrastebla. Mi haltis ĉi tie nur ĉar okazo prezentiĝis por enspezi honestan krediteron per taksia servo. Mi alportas al vi amikecon, perfektan kunulecon, viron kun alia metio, kiu eble helpos pri la via. Mi elirus mem por diri saluton, krom se necesus malinfektiĝi je biologiaĵoj. Mi pasigas la pasaĝeron tra la aerkluzoj, do espereble ne ĝenos vin helpi pri lia pakaĵaro.

Almenaŭ ne estus jam alia komercisto sur la planedo, do forpasis tiu zorgo. Sed Garto plu scivolis, kia pasaĝero volus aĉeti unudirektan bileton al planedo senhoma. Kaj kio kaŝiĝis malantaŭ tiu bridita nuanco de ridemo en la voĉo de Singo? Li ĉirkaŭiris al la kontraŭa flanko de l' spacoŝipo, kie algrundiĝis ramplo, kaj suprenrigardis al la viro en la kargokluzo, kiu luktis senefike kun granda varkesto. Tiu homo turniĝis al li kaj Garto vidis pastran kolumon kaj sciis precize, kio ridigis Singon.

— Kion vi celas ĉi tie? — Garto demandis; malgraŭ klopodo sin regi li elkraĉis la vortojn. Se tion la homo rimarkis, li ĝin ignoris, ĉar li daŭre ridetis kaj elŝovis la manon malsuprenirante laŭ la ramplo.

— Pastro Marko, — li diris, — de la Misia Fratsocieto. Tre plaĉas al mi…

— Mi diris, kion vi celas ĉi tie, — la voĉo de Garto estis jam regata, kvieta kaj malvarma. Li sciis, kion estis necese fari, kaj tio estis farota rapide aŭ tute ne farota.

— Tio devus esti memevidenta, — Pastro Marko diris kun bonhumoro ankoraŭ ne kuspita. — Nia misia societo amasigis sufiĉe da rimedoj por sendi spiritajn reprezentantojn al fremdaj mondoj por la unua fojo. Mi estis sufiĉe bonŝanca…

— Prenu viajn pakaĵojn kaj reiru en la ŝipon. Oni ne deziras vin ĉi tie kaj vi malhavas permeson surmondiĝi. Vi estos malhelpaĵo kaj sur Vesker troviĝas neniu por prizorgi vin. Reiru en la ŝipon.

— Mi ne scias, kiu vi estas, sinjoro, nek kial vi mensogas al mi, — la pastro diris. Li ankoraŭ trankvilis, sed jam malaperis la rideto. — Sed mi studis tre detale la galaksian juron kaj la historion de tiu ĉi planedo. Mankas ĉi tie malsanoj aŭ bestoj, kiujn mi devus aparte timi. Ĝi estas planedo nefermita, kaj ĝis la Spacekspertizo ŝanĝos tiun statuson, mi same kiel vi rajtas esti ĉi tie.

La homo kompreneble pravis, sed Garto ne povis agnoski tion. Li estis blufinta, esperante, ke la pastro ne konas siajn rajtojn. Sed li konis ilin. Restis al li nur unu fareblaĵo malagrabla, kaj tion li faru dum restas sufiĉe da tempo.

— Reiru en la ŝipon, — li kriis, jam ne kaŝante sian koleron. Per glata movo li elingigis sian pafilon kaj ties kavetita nigra tubo troviĝis tre proksime al la ventro de la pastro. La vizaĝo de la homo blankiĝis, sed li ne movis sin.

— Kion je l' infero vi faras, Garto! — la ŝokita voĉo de Singo raspis tra la laŭtparolilo. — Tiu ulo pagis sian bileton kaj vi tute ne rajtas forigi lin de la planedo.

— Mi havas tiun ĉi rajtigon, — Garto diris, levante la pafilon kaj celante inter la okulojn de l' pastro. — Mi lasas al li tridek sekundojn por reenŝipiĝi, alie mi tiros la ĉanon.

— Nu, mi opinias, ke vi aŭ freneziĝis aŭ ŝercas, — la malpacienca voĉo de Singo raspis al ili. — Se ŝerco, ĝi estas misgusta, kaj ĉiuokaze vi ne estas sukcesonta. Tiun ludon povas du partopreni, sed mi povas pli trafe.

Aŭdiĝis murmurego de pezaj lagroj, kaj defore manipulebla kvarpafila tureto sur flanko de la ŝipo turniĝis kaj celis al Garto.

— Nun — for la pafilon kaj helpu Pastron Marko kun la pakaĵoj, — ordonis la parolanto kun nuanco de humuro denove en la voĉo. — Kvankam mi tre ŝatus helpi, Olda Amiko, mi ne povas. Al mi ŝajnas, ke jam tempo, ke vi havu okazon paroli al la pastro; finfine, mi jam havis okazon interparoli kun li dum la tuta vojaĝo ekde l' Tero.

Garto reŝovis sian pafilon en ties ingon kun forta mankosento. Pastro Marko antaŭenpaŝis kun ĉarma rideto denove kaj kun biblio elpoŝigita el sia robo en sia levita mano.

— Filo mia, — li diris.

— Via filo mi ne estas, — estis ĉio, kion Garto kapablis elbuŝigi dum malvenko baŭmis en li. Li batpretigis pugnon dum kreskis lia kolero, kaj maksimume povis nur malpugnigi la manon tiel, ke per la manplato li frapis. Tamen tiu frapo renversis teren la pastron kaj disflugigis la paĝojn de la libro en la densan koton.
 
 

Itino kaj la ceteraj Veskeroj estis ĉion rigardintaj per intereso ŝajne senemocia, kaj Garto neniel klopodis respondi al iliaj nediritaj demandoj. Li ekiris al sia domo, sed revenis, kiam li rimarkis, ke ili restas senmovaj.

— Venis nova homo, — li diris al ili. — Li bezonos helpon pri la kunportitaĵoj. Se li ne disponas lokon por ili, vi rajtas meti ilin en la grandan vartenejon ĝis li akiros propran loĝejon.

Li rigardis dum ili anserpaŝis trans la maldensejon al la ŝipo, poste endomiĝis kaj iom kontentigis sin batfermante la pordon, tiel ke difektiĝis unu vitro. Same kontentigis dolore malfermo de unu el la restantaj boteloj da irlanda viskio, kiujn li konservis por speciala okazaĵo. Nu, tiu okazaĵo estis sufiĉe speciala, kvankam efektive ne tia, kian li antaŭvidis. La viskio estis bonkvalita kaj forbruligis iom de la malbona gusto en lia buŝo, kvankam ne la tuton. Se lia taktiko estus sukcesinta, tio pravigus ĉion. Sed li malsukcesis kaj aldone al la malfeliĉo de l' malsukceso troviĝis akra sento, ke li vidigis sin ĉevala pugo. Singo estis forpafiĝinta tute senadiaŭe. Ne eblis diveni, kion li pensis pri la tuta afero, kvankam li certe reportos al la komercista loĝio iujn strangajn historiojn. Nu, zorgoj pri tio povus prokrastiĝi ĝis la venonta fojo, kiam Garto subskribos la enirbileton. Ĝuste nun li devis ekagi por ordigi la aferojn kun la misiisto. Elgvatante tra la pluvo li vidis tiun homon baraktanta por starigi kolapsigeblan tendon, dum la tuta vilaĝa loĝantaro ĉirkaŭstaris en netaj vicoj kaj rigardis. Kompreneble, neniu el ili proponis sian helpon.

Kiam fine la tendo estis starigita kaj la kestoj kaj skatoloj estis enmetitaj, la pluvo jam ĉesis. La nivelo de likvaĵo en la botelo estis atentinde pli malalta kaj Garto sentis sin preta fronti la neeviteblan renkontiĝon. Efektive li antaŭĝuis interparolon kun tiu homo. Escepte de tiu malagrabla okazaĵo, post tuta soleca jaro iu ajn homa kunuleco ŝajnis plezura.

“Ĉu vi volas vespermanĝi ĉe mi? Johano Garto” — li skribis dorse de malaktuala fakturo. Sed eble la ulo pro timo ne volus veni? Tio ne estis taŭga maniero komenci iun ajn rilatiĝon. Palpserĉinte sub la dormobreto li trovis skatolon sufiĉe grandan kaj enmetis sian pistolon. Itino kompreneble atendis ekster la pordo, kiam li malfermis ĝin, ĉar temis pri lia vico kiel Kono-Kolektanto. Li transdonis al li la letereton kaj la skatolon.

— Bonvolu alporti jenajn al la nova homo, — li diris.

— Ĉu la nova homo nomiĝas Nova Homo? — Itino demandis.

— Ne, tute ne! — Garto abruptis. — Li nomiĝas Marko. Sed mi petas nur, ke vi transdonu tion, ne implikiĝu en konversacio.

Kiel ĉiam, kiam li koleriĝis, la raciaj Veskeroj gajnis la turneon.

— Vi ne petas konversacion, — Itino diris malrapide, — sed Marko eble petos konversacion. Kaj aliaj demandos al mi pri lia nomo; se mi ne konos lian no… — La voĉo malaŭdiĝis kiam Garto frapfermis la pordon. Ankaŭ tio ne efikus finfine, ĉar kiam la venontan fojon li vidus Itinon — tagon, semajnon, aŭ eĉ monaton poste — la monologo estus daŭrigata ĉe precize tiu vorto, kie ĝi finiĝis, kaj la penso pluvagus ĝis ties lasta ĉifita finaĵo. Garto sakris subvoĉe kaj verŝis akvon sur duon de la pli bongustaj koncentritaĵoj al li restantaj.

— Envenu, — li diris, kiam aŭdiĝis kvieta frapo ĉe la pordo. La pastro envenis kaj etendis la skatolon kun la pafilo.

— Dankon pro la pruntedono, Sinjoro Garto, mi ŝatas la bonintencon de la sendo. Mi tute ne scias, kio kaŭzis tiun malfeliĉan aferon, kiam mi surmondiĝis, sed ŝajnas al mi prefere, ke ni forgesu pri tio, se ni daŭre kunvivos dum iom da tempo sur tiu ĉi planedo.

— Ĉu trinkaĵon? — Garto demandis, akceptinte la skatolon kaj indikante la botelon surtablan. Li verŝis du plenajn glasojn kaj transdonis unu al la pastro. — Proksimume tion mi antaŭvidis, sed mi ankoraŭ ŝuldas al vi klarigon pri tio, kio okazis. — Li malridis en sian glason momente, poste levis ĝin antaŭ la aliulo:

— Grandas la universo, kaj verŝajne ni devas travivi laŭ niaj kapabloj. Mi tostas Mensan Sanecon.

— Dio estu kun vi, — Pastro Marko diris kaj same levis sian glason.

— Ne kun mi, kial ankaŭ ne kun tiu ĉi planedo, — Garto diris firme. —Kaj tio estas la kerno de l' afero. — Li duonmalplenigis sian glason kaj suspiris.

— Ĉu tion vi diras por ŝoki? — la pastro demandis ridetante. — Mi certigas, ke ĝi ne ŝokas min.

— Ne celis ŝoki. Mi esprimis min tute laŭlitere. Mi estas supozeble tio, kion vi nomus ateisto, do rivelitaj religioj ne koncernas min. Dume tiuj ĉi indiĝenoj, estante simplaj kaj malkleraj ŝtonepokuloj, sukcesis travivi ĝis nun sen superstiĉoj aŭ iuj ajn indikoj pri diismo. Mi esperis, ke ili daŭros tiaj.

— Kion vi diras? — la pastro brovumis. — Ĉu vi volas diri, ke ili havas neniujn diojn, neniun kredon pri la postmorto? Ili devas morti?..

— Ili ja mortas, kaj la polvon reiras, same kiel aliaj bestoj. Ili havas tondron, arbojn kaj akvon sen havi tondrodiojn, arbofeojn aŭ akvonimfojn. Ili havas neniujn malbelegajn dietojn, tabuojn aŭ sorĉojn por malagrabligi kaj limigi iliajn vivojn. Ili estas la sola primitiva gento, kiun mi iam ajn renkontis, tute libera de superstiĉo, kaj ŝajnas multe pli feliĉa kaj mense sana pro tio. Mi nur deziris konservi ilin tiaj.

— Vi deziris forteni ilin de Dio — de savado? — l' okuloj de la pastro plilarĝiĝis kaj li retropaŝetis.

— Ne, — Garto diris. — Mi deziris forteni ilin de superstiĉo ĝis ili konus pli kaj povus pripensi ĝin realisme sen tio, ke ili estus ensorbitaj kaj eble detruitaj de ĝi.

— Vi insultas la Eklezion, sinjoro, egaligante ĝin kun superstiĉo…

— Mi petas, — Garto diris, levante sian manon. — Manku teologiaj argumentoj. Mi ne supozas, ke via societo pagis tiun ĉi vojaĝon nur por provi konverti min. Simple akceptu la fakton, ke niaj kredoj estas atingitaj per zorga pripensado dum pluraj jaroj, kaj neniom da studentnivela metafiziko ŝanĝos ilin. Mi promesos ne provi konverti vin — se vi agos same pri mi.

— Konsentite, sinjoro Garto. Kiel vi memorigis al mi, mia misio ĉi tie estas savi ĉi tiujn animojn, kaj tion mi ja devas fari. Sed kial mia laboro tiom perturbas vin, ke vi provis malhelpi mian surmondiĝon? Eĉ minacis min pistole, kaj… — la pastro silentiĝis kaj enrigardis sian glason.

— Kaj eĉ batis vin? — Garto demandis, subite malridante. — Pri tio ne ekzistas senkulpigo, kaj mi deziras diri, ke mi bedaŭras. Netaj mismanieroj kaj eĉ pli misa koleriĝemo. Se oni sufiĉe longe vivas izolite, oni trovas sin faranta tiajn aferojn. — Medite li subenrigardis al siaj manegoj kuŝantaj sur la tablo, deĉifrante memorojn en la cikatroj kaj kaloj tie desegnitaj. — Ni nomu tion nur frustreco, ĉar mankas vorto pli trafa. En via metio vi certe havis multajn okazojn engvati la pli mallumajn lokojn en la mensoj de l' homoj, kaj vi devus scii iomete pri motivoj kaj feliĉo. Mia vivo estis tro okupata por ke mi konsideru hejmiĝon kaj starigon de familio, kaj ĝis tre lastatempe tio neniam mankis al mi. Eble lika radiado moligas mian cerbon, sed mi komencis pensi, ke jenaj felaj kaj fiŝecaj Veskeroj estas certagrade miaj propraj infanoj, ke ial mi respondecas pri ili.

— Ni estas ĉiuj Liaj infanoj, — Pastro Marko diris kviete.

— Nu, jen estas kelkaj Liaj infanoj, kiuj eĉ ne povas imagi Lian ekziston, — Garto diris, subite kolera pri si, pro tio, ke li permesis tramontriĝon de pli mildaj emocioj, kliniĝante antaŭen pro la intensivo de siaj sentoj. — Ĉu vi ne kapablas kompreni la gravecon de tio? Vivu kelkan tempon ĉe tiuj Veskeroj, kaj vi malkovros simplan kaj feliĉan vivon, kiu egalas la gracostaton, pri kiu ĉiam priparolas homoj, kiaj vi. Ili ricevas “plezuron” de siaj vivoj — kaj dolorigas neniun. Pro la cirkonstancoj ili evoluis sur mondo preskaŭ dezerta, sekve neniam havis eblecon preterkreski kulturon fizike ŝtonepokan. Sed mense ili egalas nin, aŭ eble superas. Ili ĉiuj lernis nian lingvon, tiel ke mi povas facile klarigi la multajn aferojn, kiujn ili volas kompreni. Kono kaj kleriĝo reale kontentigas ilin. Ili tendencas kelkfoje agaci, ĉar ĉiu nova fakto devas rilatiĝi al la strukturo de ĉio alia, sed ju pli ili lernas, des pli rapidas tiu procedo. Iam ili estos egaluloj de la homoj ĉiurilate, eble eĉ superos nin. Se —ĉu vi konsentos al mi komplezon?

— Kion ajn mi povos.

— Lasu ilin trankvilaj. Aŭ instruu al ili, se vi devas, historion kaj sciencon, filozofion, juron, ion ajn, kio helpos al ili fronti la realaĵojn de l' pli granda universo, pri kies ekzisto ili nenion antaŭe sciis. Sed ne konfuzu ilin per viaj malamoj kaj doloroj, kulpeco, misfarado kaj puno. Kiu scias, kia domaĝo…

— Vi insultas, sinjoro! — la pastro diris, saltleviĝante. La verto de lia grizhara kapo apenaŭ atingis ĝis la mentono de l' masiva spacvojaĝanto, tamen li montris neniun timon defendante tion, kion li kredis. Garto, nun ankaŭ starante, jam ne estis la pentulo. Ili frontis unu la alian kolere, kiel ĉiam staras la homoj, neflekseblaj en defendo de tio, kion ili taksas ĝusta.

— Estas vi, kiu insultas, — Garto kriis. — Kia nekredebla egoismo, supozi, ke via derivita mitologio, kiu nur bagatele diferencas de tiuj mil aliaj, kiuj ankoraŭ ŝarĝas la homaron, kapablas ion krom konfuzo de iliaj mensoj ankoraŭ freŝaj! Ĉu vi ne konstatas, ke ili kredas pri la vero — kaj neniam aŭdis pri mensogado. Ili ankoraŭ ne edukiĝis kompreni, ke alispecaj mensoj kapablas pensi malsame kiel la iliaj. Ĉu vi damaĝos al ili tion?..

— Mi faros mian devon, kiu estas Lia volo, sinjoro Garto. Ĉi tie estas kreitoj de Dio, kaj ili havas animojn. Mi ne rajtas eviti mian devon, kiu estas alporti al ili Lian vorton, tiel ke ili estu savitaj kaj povu eniri la regnon de la ĉielo.

Kiam la pastro malfermis la pordon, la vento trafis ĝin kaj blovis ĝin plenaperta. Li malaperis en la ŝtormtaŭzatan mallumon, kaj la pordo svingiĝis tien-reen kaj enbloviĝis ŝpruceto da pluveroj. La botoj de Garto lasis kotajn piedsignojn kiam li fermis la pordon, forbarante ekvidon de Itino, sidanta pacience kaj senplende en la ŝtormo, esperanta nur, ke Garto eble haltos momente kaj postlasos kun li iom el la mirinda scio, da kio tiu posedis tiom multe.
 
 

Laŭ nedirita interkonsento tiu unua nokto neniam denove estis menciata. Post kelkaj tagoj de soleco, plifortigita ĉar ĉiu sciis pri proksimeco de la alia, ili trovis sin interparolantaj pri zorge neŭtralaj temoj. Garto malrapide pakis kaj enŝipigis sian stokon kaj neniam konfesis, ke lia laboro estas finita, kaj li povas foriri kiam ajn. Li havis sufiĉan kvanton da interesaj drogoj kaj botanikaĵoj, kiuj vendiĝus je bona prezo. Kaj la Veskeraj artfaraĵoj certe vekos sensacion sur la malnaiva galaksia merkato. Metiaĵoj sur tiu ĉi planedo estis limigitaj antaŭ lia alveno, plejparte skulptaĵoj malfacile enĉizitaj en la malmola ligno per ŝtonfragmentoj. Li disponigis ilojn kaj stokon da kruda metalo el siaj propraj necesaĵoj, absolute nur tion. Post kelkaj monatoj la Veskeroj ne nur lernis labori per la novaj materialoj, sed ankaŭ transmetis siajn proprajn desegnaĵojn kaj formojn al la plej fremdaj — sed plej belaj — artfaraĵoj, kiujn li iam ajn vidis. Necesis nur, ke li surmerkatigu tiujn por krei primaran postulon, poste revenu por nova stoko. La Veskeroj deziris reciproke nur librojn kaj ilojn kaj sciojn, kaj li sciis, ke per propraj klopodoj ili entrenos sin en la galaksian unuiĝon.

Tion Garto esperis. Sed vento de ŝanĝoj trablovis jam tra la loĝejaro establiĝinta ĉirkaŭ lia spacoŝipo. Ne plu li estis atentocentro kaj fokusa punkto de l' vivo vilaĝa. Li devis rikani, kiam li pensis pri sia perdo de potenco; sed en la rideto estis malmulte da humuro. Seriozaj kaj atentemaj Veskeroj prenis sian vicon kiel Kono-Kolektantoj, sed ties registrado de sekaj faktoj akre kontrastis kun la intelekta uragano, kiu ĉirkaŭis la pastron.

Dum Garto devigis ilin labori por ĉiu libro kaj maŝino, la pastro donis senpage. Garto estis klopodinta liveri progresive sian sciostokon, traktante ilin kiel inteligentajn sed analfabetajn infanojn. Li deziris, ke ili marŝu antaŭ ol kuri, regu unu paŝon antaŭ ol transiri al alia.

Pastro Marko simple alportis al ili la avantaĝojn de la kristanismo. La sola fizika laboro postulita de li estis konstruo de preĝejo, loko por adorado kaj studado. Pliaj Veskeroj estis aperintaj el la senlimaj planedaj marĉoj, kaj post kelkaj tagoj la tegmento estis konstruita, subtenate de framo da stangoj. Ĉiun matenon la kongregacio laboris dum kelka tempo pri la muroj, poste rapidis internen por lerni la ĉionpromesajn, ĉioninkluzivajn, ĉiomgravajn faktojn pri la universo.

Garto neniam sciigis al la Veskeroj sian opinion pri ilia nova interesaĵo, kaj tio estis ĉefe, ĉar ili neniam demandis al li. Fiero aŭ honoro malhelpis, ke li kaptu volontan aŭskultonton kaj elverŝu ĉiujn siajn plendojn. Eble estintus alia, se Itino deĵorus Kolekte; li estis la plej inteligenta el ĉiuj; sed Itino estis anstataŭigita la tagon post la alveno de la pastro kaj Garto ne parolis al li poste.

Estis do surprize, kiam post dek sep el la trioble longaj Veskeraj tagoj, li trovis delegacion sur sia sojlo, kiam li elvenis post matenmanĝo. Itino estis ties reprezenta parolanto, kaj lia buŝo estis iomete aperta. Ankaŭ multaj el la aliaj Veskeroj havis buŝojn apertajn, unu eĉ aspektis oscedanta, klare vidigante la duoblan vicon da dentoj akraj kaj la gorĝon purpur-nigran. La buŝoj sentigis al Garto la gravecon de la renkontiĝo: tio estis la unika Veskera esprimo, kiun li lernis rekoni. Aperta buŝo indikis iun fortan emocion: feliĉon, malĝojon, koleron, li neniam povis vere certi pri kiu el ili. La Veskeroj estis kutime serenaj kaj li neniam vidis sufiĉe da apertaj buŝoj por konstati, kio kaŭzis ilin. Sed nun li estis ĉirkaŭita de tiaj.

— Ĉu vi helpos al ni, Johano Garto, — Itino diris. — Ni havas demandon.

— Mi respondos iun ajn demandon, kiun vi starigos, — Garto diris, pli ol iomete maltrankvila, — kio ĝi estas?

— Ĉu ekzistas Dio?

— Kion vi komprenas per “dio”? — Garto demandis reciproke. Kion li diru al ili?

— Dio estas nia Patro en la Ĉielo, kiu kreis nin ĉiujn kaj protektas nin. Al kiu ni preĝas por helpo, kaj se ni estos savitaj ni trovos lokon…

— Sufiĉas, — Garto diris. — Dio ne estas.

Ĉiuj nun havis buŝojn apertajn, eĉ Itino, dum ili rigardis Garton kaj pripensis lian respondon. La vicoj da rozkoloraj dentoj estus timigaj, se li ne tiom konus tiujn kreaĵojn. Dum unu momento li scivolis, ĉu eble ili estas jam doktrinigitaj kaj rigardis lin kiel herezulon, sed li forpuŝis tiun penson.

— Dankon, — Itino diris, kaj ili turniĝis kaj foriris.

Kvankam la mateno ankoraŭ friskis, Garto konstatis, ke li ŝvitas, kaj scivolis kial.

La reago ne longe prokrastiĝis. Itino revenis tiun saman posttagmezon.

— Ĉu vi volas veni al la preĝejo? — li demandis. — Multaj el la aferoj, kiujn ni studas, estas malfacile lerneblaj, sed neniu tiom malfacile, kiom ĉi tiu. Ni bezonas vian helpon, ĉar ni devas aŭskulti vin kaj Pastron Marko kunparolantaj. Tiel estas, ĉar li diras, ke unu afero estas vera, kaj vi diras, ke alia afero estas vera, kaj ambaŭ ne povas esti samtempe veraj. Ni devas malkovri, kiu el ili estas vera.

— Mi venos, kompreneble, — Garto diris, klopodante kaŝi sian subitan senton de ekzaltiĝo. Nenion li estis farinta, tamen la Veskeroj venis al li ĉiuokaze. Ankoraŭ povus esti motivoj por esperi, ke ili tamen estos liberaj.

Estis varmege en la preĝejo, kaj Garto surpriziĝis pro la nombro da Veskeraj ĉeestantoj, pli ol li iam antaŭe vidis kuniĝintaj samtempe. Vidiĝis multaj apertaj buŝoj. Pastro Marko sidis ĉe tablo librokovrita. Li aspektis malfeliĉega, sed nenion diris, kiam Garto envenis. Garto parolis la unua.

— Espereble vi komprenas, ke tio ĉi estas ilia ideo, ke ili venis al mi propravole kaj petis, ke mi venu ĉi tien?

— Tion mi scias, — la pastro diris rezignece. — Foje ili kondutas tre malfacile. Sed ili lernas kaj deziras kredi, kaj ĝuste tio gravas.

— Pastro Marko, komercisto Garto, ni bezonas vian helpon, — Itino diris. —Vi ambaŭ scias multajn aferojn, kiujn ni ne scias. Vi devas helpi nin veni al religio, kio ne estas facile farebla. — Garto komencis diri ion, poste ŝanĝis la intencon. Itino daŭrigis. — Ni jam legis la bibliojn kaj ĉiujn librojn, kiujn donis al ni Pastro Marko, kaj unu afero estas klara. Ni diskutis tion kaj ni unuanime konsentas. Tiuj ĉi libroj tre malsimilas tiujn, kiujn komercisto Garto donis al ni. En la libroj de komercisto Garto troviĝas la universo, kiun ni neniam vidis, kaj ĝi ekzistas sen Dio, ĉar tiu estas nenie menciita; ni esploris tre zorge. En la libroj de Pastro Marko Li estas ĉie kaj nenio povas funkcii sen Li. Unu el ili devas esti prava kaj la alia devas esti malprava. Mi ne scias, kiel tio povas esti, sed malkovrinte, kiu el ili pravas, tiam ni eble scios. Se Dio ne ekzistas…

— Kompreneble Li ekzistas, miaj infanoj, — Pastro Marko diris per voĉo kortuŝite energia. — Li estas nia Patro en la ĉielo, kiu kreis nin ĉiujn…

— Kiu kreis Dion? — Itino demandis kaj la murmuro ĉesis kaj ĉiu el la Veskeroj rigardis konsternite Pastron Marko. Li iomete repuŝiĝis pro la kontakto de iliaj okuloj, poste ridetis.

— Nenio kreis Dion, ĉar Li estas la Kreinto. Li ĉiam estis…

— Se Li ĉiam ekzistis — kial la universo ne povas esti ĉiamekzista? Sen kreinto? — Itino enmetis per rapidaj vortoj. La graveco de la demando estis memevidenta. La pastro respondis malrapide, kun senfina pacienco.

— Se nur la respondoj estus tiom simplaj, miaj infanoj. Sed eĉ la sciencistoj ne interkonsentas pri l' kreado de la universo. Dum ili dubas — ni, kiuj vidis la lumon, scias. Ni vidas la miraklon de l' kreado ĉie ĉirkaŭ ni. Kaj kiel povas esti kreaĵo sen Kreinto? Tiu estas Li, nia Patro, nia Dio en la Ĉielo. Mi scias, ke vi havas dubojn; tio estas ĉar vi havas animojn kaj liberan volon. Tamen la respondo estas tre simpla. Havu fidon, nur tion vi bezonas. Nur kredu.

— Kiel ni povas kredi sen pruvoj?

— Se vi ne povas vidi, ke tiu ĉi mondo mem estas pruvo, mi do diras al vi, ke kredo ne postulas pruvon — se vi fidas!

Babilado de voĉoj estiĝis en la ĉambro kaj pli da Veskeraj buŝoj nun apertis dum ili klopodis trapuŝi siajn pensojn tra la implikita fadenaro da vortoj kaj distingi la verfadenon.

— Ĉu vi povas sciigi nin, Garto? — Itino demandis, kaj la sono de lia voĉo kvietigis la bruon.

— Mi povas diri, ke vi uzu la sciencan metodon, kiu kapablas esplori ĉiujn aferojn — inkluzive sin mem — kaj havigi respondojn, kiuj povas pruvi la veron aŭ falson de iu ajn aserto.

— Ĝuste tion ni devas fari, — Itino diris, — ni jam konkludis same. — Li tenis antaŭ si dikan libron kaj ondeto da kapjesoj trakuris la rigardantojn. — Ni jam studis la biblion, kiel ordonis Pastro Marko, kaj ni trovis la respondon. Dio faros por ni miraklon, tiel pruvante, ke li observas nin. Kaj laŭ tiu signo ni konos Lin kaj iros al Li.

— Tio estas peko de falsa fiero, — Pastro Marko diris. — Dio ne bezonas miraklojn por pruvi Sian ekziston.

— Sed ni bezonas miraklon! — Itino kriis, kaj kvankam li ne estis homa, en lia voĉo aŭdiĝis postulemo. — Ni legis ĉi tie pri multaj pli malgrandaj mirakloj, panoj, fiŝoj, vino, serpentoj — multaj el ili, pro motivoj multe pli malgrandaj. Nun Li bezonas fari miraklon por allogi nin ĉiujn al Li — la mirindaĵon de tute nova mondo adoranta antaŭ Lia trono, kiel vi diris al ni, Pastro Marko. Kaj vi diris al ni, kiom grava tio estas. Ni diskutis tion kaj konkludas, ke nur unu speco de miraklo preferindas por tia ĉi afero.

La tediĝo pri la teologia disputado tuj dreniĝis el Garto. Li ne vere atentis, aŭ li estus konstatinta, kien kondukos ĉio ĉi. Li povis vidi la ilustraĵon en la biblio tie, kie Itino malfermis ĝin, kaj sciis anticipe pri kiu bildo temis. Li stariĝis malrapide el la seĝo, kvazaŭ streĉante sin, kaj turniĝis al la pastro malantaŭ si.

— Pretiĝu! — li flustris. — Eliru malantaŭe kaj atingu la ŝipon, mi okupos ilin ĉi tie. Mi opinias, ke min ili ne difektos.

— Kion signifas tio?.. — Pastro Marko demandis, palpebrumante pro surprizo.

— Eskapu, idioto! — Garto siblis. — Kiun miraklon ili aludas, laŭ via opinio? Kiu miraklo supozeble konvertis nian mondon al la kristanismo?

— Ne! — Pastro Marko diris. — Tio ne eblas. Tio simple ne povas!..

— Ekiru! — Garto kriis, trenante la pastron desur la seĝo kaj puŝegante lin direkte al la malantaŭa muro. Pastro Marko stumble haltis, returniĝis. Garto alsaltis lin, sed estis jam tro malfrue. La amfibioj estis malgrandaj, sed ili multnombris. Garto batis kaj lia pugno trafis Itinon, repuŝante lin en la amason. La aliaj daŭre antaŭeniris dum li trabatis vojon al la pastro. Li frapadis ilin, sed tio similis baraktadon kontraŭ ondaro. La felaj, muskaj korpoj surgrimpis kaj inundis lin. Li luktis ĝis ili ligis lin, kaj li daŭre luktis ĝis ili batadis lian kapon ĉesige. Tiam ili trenis lin eksteren, kie li povis nur kuŝi en la pluvo kaj sakri kaj rigardi.

Kompreneble la Veskeroj estis mirindaj metiistoj, kaj ĉio estis konstruita ĝis la lasta detalo laŭ la ilustraĵo en la biblio. Jen estis la kruco, firme starigita supre de malgranda monteto, la brilaj metalaj pikiloj, la martelo. Pastron Marko ili senvestigis kaj drapiris per zorge plisita lumbotuko. Ili elkondukis lin el la preĝejo.

Vidante la krucon li preskaŭ svenis. Poste li tenis alta la kapon kaj decidis morti tiel, kiel li vivis, fidante.

Tamen tio estis malfacila. Tio estis netolerebla eĉ al Garto, kiu nur alrigardis. Estas unu afero paroli pri krucumo rigardante la delikate ĉizitajn korpojn en malhela lumo de preĝado. Estas tute alia, vidi viron nudan, dum ŝnuroj tranĉas ties haŭton, kie li pendas de ligna trabo. Kaj vidi la nadlapintan pikilon levata kaj almetata al la mola karno de ties polmo, vidi la martelon rebati laŭ trankvile intenca mezurita frapo de metiisto. Aŭdi la densan sonon de metalo, kiu trapikas karnon.

Kaj poste aŭdi la dolorkriegojn.

Malmultaj homoj toleras martiriĝon; Pastro Marko ne estis inter ili. Dum la unuaj batoj, la sango elfluis de liaj lipoj, kie renkontiĝis liaj kunpremitaj dentoj. Poste lia buŝo larĝiĝis kaj lia kapo streĉiĝis malantaŭen kaj la guturala hororo de liaj kriegoj tratranĉis la susuradon de l' falanta pluvo. Ĝi resonis kiel silenta eĥo el la amasoj da rigardantaj Veskeroj, ĉar kia ajn estis la emocio, kiu malfermis iliajn buŝojn, tiu nun plenpotence ŝiradis iliajn korpojn, kaj vico post vico da gapaj makzeloj spegulis la agonion de la krucumata pastro.

Bonfare li svenis kiam la lasta najlo estis enbatita. Sango fluis el la krudaj vundoj, miksiĝante kun la pluvo kaj gutante palrozkolore de liaj piedoj dum la vivo dreniĝis el li. Tiutempe, iam dum tiu tempo, plorsingulte baraktante kontraŭ siaj propraj ligaĵoj, Garto senkonsciiĝis.

Li vekiĝis en sia propra varejo kaj estis mallume. Iu tratranĉis la plektitajn ŝnurojn, per kiuj oni estis liginta lin. La pluvo daŭre gutis kaj plaŭdis ekstere.

— Itino, — li diris. Ne povus esti iu alia.

— Jes, — la alimonda voĉo reflustris. — La aliaj ĉiuj paroladas en la preĝejo. Lino mortis post kiam vi batis lian kapon, kaj Inono estas tre malsana. Kelkaj diras, ke ankaŭ vi estu krucumita, kaj ŝajnas al mi, ke tio okazos. Aŭ eble mortigita per ŝtonĵetoj al la kapo. Ili trovis en la biblio diritan…

— Mi scias. — Senfine elĉerpite. — Okulo pro okulo. Vi trovos multajn similajn aferojn, kiam vi ekserĉos. Tio estas mirinda libro. — Lia kapo ege doloris.

— Vi devas foriri, vi povas alveni vian ŝipon nevidate. Sufiĉas la mortigado. — Ankaŭ Itino parolis kun nove akirita elĉerpiteco.

Garto eksperimentis, treniĝe stariĝante. Li premis sian kapon al la malglata lignaĵo de la muro ĝis la naŭzo ĉesis.

— Li estas morta. — Li diris tion aserte, ne demande.

— Jes, antaŭ kelka tempo. Alie mi ne povus forire veni al vi.

— Kaj entombigita, kompreneble, aŭ ili ne pripensus mian sorton sekve.

— Kaj entombigita! — preskaŭ aŭdiĝis sonoro de emocio en la voĉo de la alimondano, eĥo de la voĉo de l' mortinta pastro. — Li estas entombigita kaj resurektos en la Alto. Tio estas skribita kaj tiel okazos. Pastro Marko estos tiom ĝoja, ke okazis tiel. — La voĉo findiris per sono homece plorĝema.

Garto dolore penmoviĝis direkte al la pordo, apogante sin al la muro tial, ke li ne falu.

— Ni agis prave, ĉu ne? — Itino demandis. — Nenia respondo. — Li resurektos, Garto, ĉu li ne resurektos?

Garto jam estis ĉe la pordo kaj sufiĉe dislumis la hele brilanta preĝejo por vidigi liajn vunditajn kaj sangantajn manojn kroĉiĝintaj al la pordoframo. La vizaĝo de Itino ŝvebe vidiĝis proksime al la lia, kaj Garto sentis la delikatajn multfingrajn manojn kun akraj ungoj kapti siajn vestaĵojn.

— Li resurektos, ĉu ne, Garto?

— Ne, — Garto diris, — li restos entombigita ĝuste tie, kie vi metis lin. Okazos nenio, ĉar li estas morta kaj li restos morta.

La pluvo trafluis la felon de Itino kaj lia buŝo estis malfermita tiom larĝe, ke li ŝajnis dolorkriegi en la nokton. Nur pene li povis paroli, elpremante la fremdajn pensojn per fremda lingvo.

— Do ni ne estos savitaj? Ni ne fariĝos puraj?

— Puraj vi estis, — Garto diris per voĉo ie inter plorsingulto kaj rido. — Jen la terure malbela fia flanko de l' afero. Puraj vi ja estis. Nun vi estas…

— Murdintoj, — Itino diris kaj la akvo malsuprenfluis de lia klinita kapo kaj forfluis en la mallumon.

Tradukis el la angla William Auld

Oni ne rajtas, plene aŭ parte, publikigi ĉi tiun tekston papere aŭ elektronike.


Al la indekso pri la anglalingva literaturo