Arthur Conan Doyle. La aventuroj de Ŝerloko Holmso

La aventuroj de Ŝerloko Holmso

La titolo de la originalo: The Adventures of Sherlock Holmes

Serio Mondliteraturo; Volumo 18

Tradukis el la angla István Ertl, Hoss Firooznia, Reinhard Fössmeier, Edmund Grimley Evans, Paul Gubbins, Sten Johansson, Trevor Steele, Russ Williams

Redaktis, prinotis kaj enpaĝigis Aleksander Korĵenkov

Korektis Halina Gorecka

Kovrilo de Larisa Jakovleva

© Traduko en Esperanto, la tradukintoj 2013.
© Antaŭparolo, notoj kaj aranĝo, Sezonoj 2013.

La libro estas aĉetebla en la libroservo de UEA kaj en aliaj gravaj Esperanto-libroservoj kontraŭ 20 eŭroj.


ANTAŬBABILO

Ekde la apero de la ideo pri ĉi tiu libro ĝis la apero de la libro mem pasis 14 jaroj, kaj eble al iuj el la legantoj estas interese koni la eldon-historion de La aventuroj de Ŝerloko Holmso en Esperanto.

Ĉio komenciĝis en februaro 1999, kiam mi venis al Skotlando por renkontiĝi kun Bill (literature: William) Auld. Mia celo estis registri liajn rememorojn por poste pretigi kaj eldoni lian biografion. Meze de la plurhora intervjuo ĉe tablo, sur kiu staris mia poŝmagnetofono, ni paŭzis, kaj Bill petis rakonti pri la debito de la libroj, kiujn li lastatempe tradukis por nia eta eldonejo Sezonoj. Kvankam la elstaran sukceson de La Mastro de l’ Ringoj li jam konis el nia korespondado, li denove ĝojetis pro tio. Sed tute entuziasme Bill akceptis la plej freŝan informon pri la bonega ekvendo de La ĉashundo de la Baskerviloj, surmerkatigita nur antaŭ kelkaj monatoj.

Bill Auld kaj Aleksander Korĵenkov

“Tute sincere”, la skota plummajsto ekparolis, “mi ne atendis tion, kaj mi konfesas, ke mi preskaŭ malvolonte konsentis traduki la Ĉashundon, ja, se mi mem devus eldoni libron pri Holmso, mi elektus alian”.

“Ĉu la Skarlatan Etudon?”

“Ne! Kial?”

“Ĉar la plej frua. Kaj, krome, ĉar aperinta en la memorinda jaro 1887a.

“Ne! Ne ĝin. La Aventurojn!”

“Kial?”

“Ĉar la plej interesa. Kaj la plej legata”.

Tio estis sinpropono, kaj estis notite, ke ni revenos al la temo, post kiam Bill finos la tradukadon de Jurgen kaj Pikviko. La romano Jurgen de Cabell aperis ĉe Sezonoj en 2001, sed la tradukadon de Pikviko Bill ne sukcesis kompletigi…

La ideo estis forgesita por kelkaj jaroj.

Fine, en 2009 ni relanĉis ĝin, kaj – tre feliĉe – troviĝis pluraj dezirantoj partopreni la tradukadon laŭ la principoj, uzitaj de Bill en la tradukado de la Ĉashundo. Sed la komencita laboro post kelkaj monatoj estis “frostigita” pro la komplikitaj cirkonstancoj, en kiuj la du sezonanoj estis devigitaj forlasi sian loĝurbon Kaliningrado pro grava operacio en Moskvo.

Nur en majo 2013 la laboro estis finita, kaj nun Esperanto aldoniĝis al la multaj lingvoj, en kiuj la Aventuroj de Ŝerloko Holmso estas legeblaj.

La libro konsistas el 12 numeritaj aventuroj, kiuj aperadis ĉiumonate ekde julio 1891 ĝis junio 1892 en la brita monata revuo The Strand Magazine (fondita en januaro 1890), kaj kiuj estis eldonitaj libroforme en Britio kaj en Usono samtempe en oktobro 1892.

Kvankam tre bone konata, ĝi estas stranga kolekto. En kvar aventuroj krimo tute mankas. Kaj, kiam estas evidenta krimo, la trovita kriminto povas resti nepunita, ĉar Holmso ne ĉiam transdonas al la justico la rezultojn de sia enketado. Krome, atenta leganto facile rimarkas plurajn erarojn kaj malkongruaĵojn pri datoj, lokoj, nomoj kaj aliaj faktoj realaj kaj fikciaj. Eĉ la ŝlosilan vorton dedukti, kiu karakterizas la Holmsan metodon, Conan Doyle (aŭ Vatsono?) foje uzas anstataŭ indukti (reale Holmso jen deduktas, jen induktas).

Kial do oni jam dum 120 jaroj eldonas kaj reeldonas ĉi tiun strangan kaj erar(et)plenan kolekton? Kial oni tradukas kaj retradukas ĝin al dekoj da lingvoj? Kial senĉese aperas parodioj kaj pastiĉoj? Kial oni daŭre faras filmojn (jam pli ol 200), teatraĵojn kaj komputilajn ludojn pri la aventuroj de Ŝerloko Holmso?

Por kompreni tion, simple komencu legi. Kaj estas tre verŝajne, ke, eĉ se vi antaŭscias la solvon de la intrigo danke al pli frua legado kaj spektado, vi daŭrigos la legadon, ĉar la libro estas interesa. Kaj tial legata, – tute laŭ la karakterizo de Bill Auld.

Ni do danku al Bill, kiu proponis la ideon, kaj al la tradukintoj, kiuj realigis ĝin!

Nun direktu vian rigardon al la dekstra paĝo kaj ekpartoprenu la aventuradon kun Holmso kaj Vatsono.

Aleksander Korĵenkov

NOTOJ

Auld W. 75 jaroj. Jekaterinburg: Sezonoj, 1999.

Alia koincido: Zamenhof kaj Conan Doyle naskiĝis en la sama 1859a jaro.


Conan Doyle, Arthur. La aventuroj de Ŝerloko Holmso: Novelaro / Tradukis el la angla István Ertl, Hoss Firooznia, Reinhard Fössmeier, Edmund Grimley Evans, Paul Gubbins, Sten Johansson, Trevor Steele, Russ Williams; Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2013. — 248 paĝoj; 600 ekzempleroj. — (Serio Mondliteraturo; №18).


ENHAVTABELO

Aleksander Korĵenkov. Antaŭbabilo
Skandalo en Bohemujo (Sten Johansson)
La Ruĝhara Ligo (Russ Williams)
Kazo de identigo (Trevor Steele)
La mistero de la valo Boskamo (Paul Gubbins)
La kvin oranĝsemoj (Trevor Steele)
La viro kun tordita lipo (Edmund Grimley Evans)
La blua karbunkolo (Russ Williams)
La makulita bendo (Hoss Firooznia)
La dikfingro de la inĝeniero (Reinhard Fössmeier)
La nobela fraŭlo (István Ertl)
La berila kroneto (Reinhard Fössmeier)
La Sangofagoj (Sten Johansson)
Notoj
Pri la tradukintoj
Enhavtabelo